La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 38

Duono de la armeo transiris la riveron Danubo. Ili disiĝis. Pro la duoniĝo de la armeo, ni marŝis unue norden poste okcidenten. Sur la suda bordo de Danubo Atilo estris la armeon, dum ĉefestro Ĉat marŝis kun la alia armeo sur la norda bordo. Mia mastro vojaĝis en akompano de Atilo. Printempe ni renkontiĝis nur kun la ĉefestro ĉe la fonto de Danubo en densarbara regiono. Sed ankoraŭ tiam ni estis en la imperio de Atilo, kiu etendiĝis de la river\d Volgo ĝis la rivero Rejno, kie li mem ne konis sian imperion, ĝiajn popolojn, reĝojn. Tamen li havis tiun grandegan teritorion kie ĉiuj liaj popoloj, estroj plenumis liajn ordonojn.

Iun antaŭtagmezon mi rajdis inter du ravoj (skribistoj) de Atilo, inter Mena-Ŝag[68] ka\d Ĉege[69]. Ili volonte paroladis kun mi, malgraŭ tio, ke mi estis servisto. Ankaŭ mi volonte paroladis dumvoje por peli la vojenuon. Mena-Ŝag estis kvardek-kvin-jara, barba homo. Ĉege samaĝa estis kiel mi, same Blanka Huno, dikkola kaj strabokula. En sia infanaĝo li iĝis sklavo de Romianoj kaj ĉe ili ellernis la skribadon. Mi demandadis ilin:

– Ĉu vi ne povus diri, miaj sinjoroj, kial Atilo ne gvidas nin rekte akcele al Romo?

– Ĉar – palpebrumis Mena-Ŝag – li estas saĝa.

Kaj li ekridetis, ĉar mi konsterniĝante rigardis lin.

– Nu – li ekskuzis sin – ja mi ne volas malrespekti vin, sed vi ne komprenas tion ĉi. La aferoj de la mondo estas komplikaj.

– Mi komprenus, se vi klarigus tion.

– Mi dirus, se mi scius tion.

– Kial vi diris, ke pro tio ni iras al okcidento, ĉar Atilo saĝas?

Li palpebrumis kaj tiradis la brovojn.

– Atilo ankoraŭ ĝis nun ne agis stultete. Sed se li faras tion kion ni ne komprenas, certas, ke ankaŭ tiam li agas saĝe.

– La pastroj diras la samon pri Dio.

– Ankaŭ li estas Dio: tera Dio. Li neniam malgajnis batalon, havaĵon li neniam lasis defali el sia mankavo kaj la popolon li kuntenas.

– Ĉi tiu ne estas homo, – diris entuziasme Ĉege – sed mortema Dio inter ni!

Mi tiris la ŝultrojn.

– Ĉu li estas mortema Dio? Pli ĝuste vi estus dirinta lin dia mortemulo.

Ĉege alrigardis min per sia straba okulo.

– Ĉu laŭ vi Atilo ne estas granda?

– Ĉu Atilo? Ho tamen jes! Sed la glorkrono en la legendoj brilas nur sur la kapoj de la mortintaj herooj.

– Tio jam nun brilegas al Atilo – diris denove Mena-Ŝag – Do, mi rakontas kiel mi pensas, kio povas esti la plano de Atilo.

Li iomete palpebrumis, poste tamen ekparolis:

– Atilo nun ekiras al okcidento, ĉar tie estas la limo de la Romia Imperio. En Eŭropo nur etaj popoloj loĝas, pleje vagantaj popoloj. Ili estas fideluloj, devotuloj de ĉi tiu grandioza armeo. Se ili ne estus fideluloj, unu post alia submetiĝas. Kiu ne submetiĝas, tiu neniiĝas.

– Ne daŭrigu, sinjoro, mi jam komprenas ĉion.

– Nu, ni iras antaŭen kiel la lavango. Kiam nia armeo jam grandiĝis tiome, ke plie jam ne estus eble, ni turnos nin al sudo kaj disrompos la grandan Romian Imperion.

– Tio estos tia entombigo, kian la mondo ankoraŭ ne vidis – entuziasmiĝis Ĉege.

– La entombigo de la civilizacio – mi mallaŭte balbutis preskaŭ frostotremante.

– Ĝia renoviĝo – diris serioze Mena-Ŝag – vidu sur la kampo tiujn rondajn malhelverdajn makulojn. Tiuj estas lokoj de paŝtistfajroj. Post la finbruleto de la fajro tiuj estos senvivaj, sed printempe tie nova vivo komenciĝos.

Li pensadante rajdis kaj ne diris ion alian. Sed nun Ĉege ekparolis:

– Nur se tiu Aecjo ne ekzistus. Mi timas lin. Se li kuraĝos alfronti nin...

– Kontraŭ Atilo eĉ li ne kuraĝus ataki – mi respondis kun kapdoloro.

– Sed tiu estas aŭdacega, ekde infanaĝo, amiko de Atilo, kvankam Atilo ostaĝo estis ĉe lia popolo, sed Aecjo estis ostaĝo de la Hunoj. Ili ambaŭ estis junaj. Li konas la militajn artifikojn de la Hunoj. Foje li estris militiron de la Hunoj kaj venkis.

Ĉat rajdis antaŭ ni. Li rigardis malantaŭen. Mi rapidigis mian ĉevalon, sed li mansignis por resti. Li atendis nin kaj aliĝis al ni.

– Pri kio vi parolis?

Ĉege mallonge rakontis tion.

– Vi pravas – respondis Ĉat – vere, Atilo tion volas atingi, ke li la Ĝermanojn, Kvadojn,

Ŝvabojn, Frankojn, Burgundojn kaj aliajn aneksu al sia armeo, sed pleje volas, ke l\d Ostrogotoj estu en la armeo. Sed li volis aneksi ankaŭ la Visigotojn. Granda kaj forta popolo estas tiu. Li volis disrompi tiujn popolojn, kiuj ne volis submetiĝi. Ankaŭ la alia parto d\d Alanoj estas granda, kaj tiel same la Frankoj. Se tiuj tri ne al ni aliĝus, sed al la Romianoj, tiam Aecjo povos alfronti, ekataki nin.

– Ĉu nin? – kriis mi mirante. – Ĉu ĉi tiun popolon kiu iĝis senlima maro? Laŭ mi, mia sinjoro, ĉi tiun armeon neniu superos, eĉ tiam ne, se kaj la vivantoj kaj la reviviĝantaj mortintoj atakus ĝin.

Al Ĉat plaĉis mia rimarko.

– Ĉi tion mi rakontos al Atilo – diris Ĉat kaj forgalopis.

Nun Rusti, la ĉefskribisto aliĝis al ni.

– Kion aŭdis Ĉat ĉi tie?

Ĉege rakontis tion. Rusti aŭskultis serioze kaj acidhumore ridetis.

– Sinjoro – mi diris kuraĝante – se Aecjo[70] estas tiome danĝera homo, ĉu anstataŭ militdeklaro ni ne estus prefere skribintaj tion, ke ni marŝas ne kontraŭ Romianoj sed kontraŭ aliaj popoloj? Tiuokaze Aecjo estus certe hejmerestinta.

– La penso naskiĝis malfrue – respondis Rusti – sed en la kapo de Atilo ĝi naskiĝis pli frue. Oni tiel scias en Romo, ke la Vizigotoj kiel regatoj de Atilo nevolante pagi imposton fuĝis en Gaŭlujon. Nun ni iras por puni ilin.

– Kial venas Aecjo?

– Tial, ĉar ankaŭ li havas menson.

Rusti ridetis:

– Ja se Atilo nur ektusas, ili levas tuj la ŝildon super siajn kapojn supozante, ke Atilo fajron kraĉos sur ilin. Ja la timema homo supozas serpento ankaŭ la multtavolan vualkukon farĉitan per muelita dolĉa papavo.[71]

– Kio sekvos, se ni venkos la armeon de Aecjo?

– Romo!

– Kaj poste?

– Konstantinopolo!

– Ĉu poste atako kontraŭ la tuta mondo?

– Ne. Ni fondos nian landon. Nia glavo estos nur atentigo al la popoloj por pagi la imposton.

– Ĉu poste Atilo restos paca? Kiu kredos pri la leono, ke poste ĝi nur herbomanĝos?

– Atilo ne estas sangosoifa. Se vi tion opinias, vi trompiĝas. Ĉu vi ne memoras, pro kio estis la antaŭ unu jaraj delegitoj vizitintaj ĉe Teodozio? Pro la komercado Danub-apuda.

– Ĉu Atilo ĉiam restados apud la riveron Tiso?

– Jes. Li ne translokiĝos en palacojn de la romiaj imperiestroj. Se li dezirus havi ian palacon, li metigus palacon sur ĉarojn kaj portigus ties partojn apud la riveron Tiso.

– Mi ne komprenas.

– Kial ne? Nia popolo nur tie povas vivi, kie estas tiaj multaj bonaj paŝtejoj kiaj estas apud la riveroj Danubo kaj Tiso.

Hargita, la kvindek-jara huna ĉefestro kun kolera rigardo sed koleranta al neniu, nun manvokis lin. Rusti saltigis sian ĉevalon al li. Mi kun Ĉege duope galopetis plu. Li subite ĝemetis.

– Al kiu flugis via ĝemeto? – demandis ŝerceme mi.

Li iĝis serioza.

– Mi malkaŝas, ĉar vi konas ŝin. Tiu estas bela blanka fraŭlino. Ŝi havas la plej belajn virinajn okulojn. Mi militiras pro ŝi. Mi volas registrigi per la skribistoj almenaŭ dek malliberulojn por mi, por rekonigi mian bravecon antaŭ ŝi.[72]

Mi ekhavis tiom fortan malbonsenton, ke apenaŭ mi kapablis movi mian langon.

– Kiu estas tiu fraŭlino?

– Vi konas ŝin. Mi multfoje rigardis vin envie, kiam vi staris antaŭ ŝia pordo.

– Ĝiĝia!

– Ne! Ja ŝi estas ankoraŭ infano. Vi certe ne povas pensi serioze, ke por tiu vartistineto mi portis mian karan haŭton al negoco de la morto! Pro ŝi mi ne mortos!

– Ĉu Emeke?

Mi miris pro mia trankvilo, kiam mi diris tiun nomon. Malheliĝis ĉirkaŭ mi la mondo.

– Jes. Ŝi. – Li respondis ame.

Mi ne kuraĝis alrigardi lin. Mi paliĝis. Tiu momento sufiĉis por malami lin. Mia mankavo alpremiĝis al mia ponardo. Kvankam mi volis mortigi tiun strabokulan ulon, mi ne faris. Male mi ridetante turnis min al li kaj ŝercadante batis sur lian dorson per mia bastoneto:

– Ej, satana bubaĉo, ĉu vi okulumadas al elitaj fraŭlinoj? Ĉu povas esti, ke vi jam promesis ion al ŝi?

– Nu, ne tute tiel. Vi eble scias, ke miaspeca simpla fraŭlo ne povas turni sin ĉirkaŭ tiuj elitaj fraŭlinoj. Sed la milito taŭgas por ĉiu montri bravaĵon. Iu ajn povas montri sian bravecon. La Hunoj rigardas ne la patran heroecon, sed merito de la batalanto estas aprecata.

– Ĉu ankaŭ vi batalos?

– Povas esti. Mi akompanas mian mastron.

– Estu singarda. Se vi venkas iun homon dum la batalo, kriu vi al kamarado: „ĉu vi vidis mian agon?” Klopodu detranĉi la kapon de via kontraŭulo kaj ĝin ligu al via selo. La plej bona estas, la kapon tuj montri al via mastro, aŭ al unu el la ĉefsinjoroj.

Ĉi tiujn aferojn mi jam sciis, sed lasis lin babilaĉi. Dume mi provis haltigi la turmentiĝon de mi koro.

– Ĉu tiu fraŭlino konsentis pri tio? – Mi demandis tiom enue, kvazaŭ mi demandus kiom da farunaĵglobetoj estas sur ĉaro de la skribistoj.

– Ĉu ŝi konsentis pri tio?

– Memkompreneble! – li respondis gaje.

Mi sentis, ke li mensogas, tamen tio igis min sangosoifa. Trankvilkore mi daŭrigis la scivolan demandadon:

– Kie vi renkontiĝis? Mi ne pensis, ke vi estas tia granda petolulo.

– Do... ĉiam aliloke – li donis nerektan respondon.

– Kiel ĝi komenciĝis?

– Kiel? Ĝustadire neniel. Ĉe aliaj gejunuloj komenciĝas la interkonatiĝo per iaj konfesoj, sed ni jam amis unu la alian antaŭ ol ni estus parolantaj unu kun la alia. Nome la fraŭlinoj estas saĝaj: se ili nur alrigardas vin kaj jam ellegas el viaj okuloj vian sekreton.

– Kie vi paroladis unua foje?

– Ĉu unue? Ĉe la reĝedzino Eĉka. Vitrokomercisto de Romo venis al ni kaj estis bezonata interpretisto. Atilo min sendis helpi en la aĉetado. La komercisto vendis multspecajn brilajn bagatelaĵojn. La reĝedzino aĉetis ĉion. Estas tie multegaj moneroj, povas esti eĉ mil bareloj da ormoneroj!

– Do, tie vi renkontiĝis.

– Tie. Post krepusko mi kaj sinjoreto Aladar akompanis hejmen la fraŭlinon. Sed la sinjoreto komencis singulti. Li hontis kaj reiris. Kaj tiam en malhelo de la placoj... En la malhelo... mi priparolis kun Emeke.

– Kion?

– Nian sekreton.

– Kiun sekreton?

– Tion, ke ni amas unu la alian.

– Ĉu vi amas unu la alian? Ĉu tiel facile okazis?

– Jes. Ŝi komencis la paroladon dirante: „Fine mi povas paroli kun vi, Ĉege. Mi jam delonge komprenas vin. Iru al la sekva militiro kaj kondutu brave. Vi scias, kiel oni dividas la kaptaĵojn: kiom da homoj vi venkis, tiom da partoj vi ricevas. Vi baldaŭ povos esti sinjoro en la palaco. Kaj post tiam...

Mi tusis, por ke la miavizaĝa ruĝiĝo ne perfidu min.

– Ĉu sinjoreto Aladar? – Daŭr-tusadante mi demandis plu. – Ja li amindumis al ŝi.

Li tiris ŝultron.

– Kion fari se mi pli multe plaĉas al ŝi? – li respondis gaje.

– Ĉu vi renkontiĝis ankaŭ plurfoje?

– Multfoje. Sed ĉiam nur hejmenalvenante.

Nun ni atingis la supron de monteto. Antaŭ ni en la valo situis kelkaj urboj. Super tiuj fumo flugis. Ĉege preskaŭ ravite rigardis tiujn. Mi malĝoje staris malantaŭ li. Mi sciis, k\d Ĉege mensogis, ja Emeke krepuske jam ĉiam hejme estis. Sed se nur centono veras el la tuto, ke Emeke almenaŭ unu fojon ame surrigardis lin, tiam ...

Ĉege ne povos reiri hejmen vivante.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.