La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 55

Estis aŭtuno, la arbfolioj flaviĝis. Post multaj aventuroj dum unu vespera krepusko mi atingis la bordon de Danubo.

Mi klarionadas. Baldaŭ mi ekvidas proksimiĝi la pramon. Sur ĝi dika blankbarba Huno staras. Sed la pramo ankoraŭ ne atingas la bordon kaj jam la maljunulo suprentiras sian pafarkon.

– Kiu vi estas kaj kion vi volas?

– Mi estas Huno, kiel vi – mi respondis – kaj mi veturas hejmen.

– Kial vi venis hejmen?

– Tio estas mia afero. Via devo estas transporti min.

– Tion vi nur pensas, sed ne tiel estas! Ĉu vi ne scias, ke mi rajtas mortpafi vin?

– Kial vi mortpafus?

– Ĉar vi estas fifuĝanto!

– Ĉu fuĝanto? Videblas, ke ni ne komprenas unu la alian. Mi venas el teritorio de l\d Katalaŭnoj, el la pasintjara batalo.

Li nur streĉis la okulojn.

– Ĉu vi partoprenis ne la militiron Romian?

– Ne. Ĉu la armeo tie estas nun?

– Tie.

Nun mia vizaĝo plilongiĝis pro miro. La Huno remis al mi, rigardis mian vestaĵon kaj vizaĝon.

– Mi transportas vin, – li diris – sed la respondeco estas via.

– Kial?

– Ĉar vi povas enveni, sed se vi volus reiri...

Mi ne kontraŭdiris al li. Mi estus pluiranta, sed mia ĉevalo estis laca. Mi devis kvartiri ĉe la pramistoj. Dum la vespermanĝo ni interamikiĝis, ĉar mi rakontis al ili pri la batalo, sed kompreneble ankaŭ mi demandadis lin:

– Kiam ekiris Atilo al Italio?

– Tuj post la hejmenalveno. Li ripozis nur kelkajn semajnojn kaj manĝigis la ĉevalojn.

Kiam la granda vintra frosto pasis, li tuj ekiris.

– Kio okazis pri Ĉat? Ĉu li vivas?

– Li vivas.

– Ĉu lia familio?

Pri lia familio ili sciis nenion. La pramistoj kaj la limgardistoj estas ĉefe Ugroj. Estas inter ili ankaŭ invalidaj Hunoj. Ilia okupiĝo estas fiŝado, ĉasado. Je ĉiuj cent paŝoj estas kankabanoj. En la landon de la Hunoj spionoj ne kapablas eniĝi.

Sekvatage mi ekiris frumatene. Jam ĉevespere mi ekvidis la turojn de la lignopalacoj d\d Atilo. Mi ne povas priskribi kiajn malklarajn sentojn mi havis. Mia koro estis foje kiel feliĉe fluganta birdo, alifoje ĝi senkuraĝiĝis pro maltrankvila penso. Ĉu Emeke ankoraŭ nun estas fraŭlino? Kiel ŝi akceptos min, ekvidante min? Se mi devus iri perpiede, mi devus halti denove pro mia forta korbatado. En la rivero Tiso mi lavis min, trinkigis mian ĉevalon. Post la skupurigo de mia vestaĵo mi enrajdis en la urbon. Ĝi estis silenta, senhoma nun. Nur sinjorinoj kaj infanoj vagadis nenifarante tie. Tamen antaŭ la reĝa palaco mi vidas kelkajn armitajn rajdantojn. Tiuj estas la gardistaro de la reĝaj sinjorinoj: paralizitaj batalantoj, maljunaj publikanoj, hejme restintaj malsanaj Hunaj korpgardistoj kaj servistaro de Atilo.

Mi angore rajdas tra la pordego. La servistoj, sklavoj mirrigardas min, sed tiom malvarme, kvazaŭ mi povus esti fremdulo.

– Bonan vesperon, Uzura!

Pro surprizo Uzura faligis la lancon.

– Sinjoro de ĉieloj! – balbutas li. – Ĉu vi estas Zeta?

– Jes, mi!

Uzura enkrias la domon:

– Zeta alvenis!

Li esprimas ĝojon kvazaŭ mi estus lia filo. La servistoj, sklavoj kuregas el la domo. En la momento kiam mi deĉevaliĝas knabino jam brakumas mian kolon kaj kisas min:

– Zeta! Zeta!

Mi rigardas kaj pensadas kiu ŝi povas esti? Mi divenas, ho, ŝi estas Ĝiĝia. Mi apenaŭ rekonas ŝin, ja ŝi tutkreskiĝis. Ankaŭ la aliaj brakumadas min volonte. Ili karesadas min, glatumas mian vestaĵon. Samtempe ankaŭ sesope demandas: de kie mi venis? Ili akompanas al sinjorino Ĉat kaj al ŝia patro, la maljuna Barakonj. Ambaŭ infanoj kuregas al mi kaj mi petas permeson por kisi iliajn manojn. Nur la fraŭlinon mi vidis nenie. Mi pensis malbonon, nur balbutante respondis al sinjorino Ĉat kaj al Barakonj. Fine mi demandis:

– Ĉu ĉiuj sanaj estas?

– Ĉiuj.

– Ankaŭ la fraŭlino?

– Ankaŭ ŝi.

– Ĉu la fraŭlino ne estas malsana?

– Ne. Kial estus ŝi malsana? Ŝi iris por ĉasadi kun la reĝedzino Rika. Morgaŭ la Granda sinjorino certe vokigos vin, ĉar ŝi priploris vin, kiam Ĉat diris, ke vi mortis pro pesto. Mi plitrankviliĝis. Se Emeke estus edzino de iu, tiam sinjorino Ĉat ne estus respondinta, k\d Emeke iris ĉasadi. Do, male la respondo estus, ke ŝi estas edzino de iu.

– Ĉu mia nobela sinjoro Ĉat ne suferis damaĝon en la batalo? Mi pensis, ke li mortis.

– Li ne mortis. – respondis sinjorino Ĉat.

– Ĉu li longtempe restos malproksime? Ĉu ne estus bone, se mi irus post li?

– Ne, ja nun estas aŭtuno kaj baldaŭe li venos hejmen.

– Ĉu li parolis pri mia heroeco?

– Ne, li diris, ke tuj batalkomence vi malaperis kaj ekde tiam li ne vidis vin.

Mi iĝis malĝoja. Do, mi restas sklavo. Mi estus povinta esti episkopo, sed estos ĉevalpurigisto, ŝarupurigisto, dupieda hundo. Mi petis unu-tagan ripozon. Tiuvespere en la kuirejo de la domo granda festo estis. La sklavoj kaj la servistaro kunkolektiĝis por aŭdi miajn rakontojn.

Sinjorino Raba bakis rostaĵon kaj vinon metis sur la tablon. Ŝi sidigis min en sian favoratan seĝon kaj nomis min: mia kara filo. Oni sidigis Ĝiĝian apud min.

Tio ne plaĉis al mi. Mi estis plie kolera, ĉar ŝi sin vestis en festan robon kaj donis al mi bukedon da asteroj[92] entasigitan.

Do, mi rakontis al ili ĉion, kio okazis pri mi en la batalo kaj mian saviĝon. Mi montris al ili miajn surkapajn kaj genuajn vundojn. Ili mirrigardis min.

– Nu, – diris la servistino Perla – ne vane preĝis por vi Ĝiĝia.

Mi tiris ŝultron.

– Kial ŝi preĝis? Kio mi estas al ŝi? Kio estas ŝi al mi? Tamen mi dankas ŝin. Mi ne komprenas vin, Ĝiĝia. Kvankam bone estus, ke vi interesiĝas pri mia sorto, tamen kiam mi alvenis, vi ne estus devinta tiel salti al mia brusto kvazaŭ ni estus... Alian fojon ne faru ion similan, ĉar oni povas miskompreni. Vi estas jam plenkreskulino, do gardu vian bonan famon.

Ĝiĝia paliĝis.

Mi, kavazaŭ mi ne estus rimarkinta ŝin, demandis:

– Ĉu mia nigra kokino bone fartas? Nigra diablo vivas ankoraŭ?

La servistoj ridetante rigardis al Uzura. Uzura ruĝiĝis, kaj gratis la kapon.

– Nu, kio okazis?

– Do, diris sinjorino Raba – Uzura oferis ĝin je via memoro. Kiam li aŭdis, ke vi mortis, ĝi estis mortbatita kaj bruligita por esti via kokino ankaŭ transmonde.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.