La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Sekvatage pluvis. La Hunoj inversigis la ledojn sur la tendoj kaj sur si por ke estu ekstere la haroj. Kvazaŭ mi estus en urbo de ursoj. Sed ankaŭ nun estis multe da homoj antaŭ kaj ĉirkaŭ la reĝa palaco. El mia tendo mi povis vidi la domon de Ĉat. Mi vidis, ke Emeke aperas ĉe la pordo portante malvastan larĝan cignopluman mantelon kaj sursidis altan grizan ĉevalon.
La ĉevalon kondukis mallongkola virsklavo, kiu kuris ĝis la palaco de la reĝedzino. Ankaŭ mi volis rapidi tien. Mi lavis min, vestiĝis kaj ŝmiris min. Ankaŭ mi surĉevale iris, ke ne kotiĝu miaj sandaloj. Mi lerte saltis sur la lignoŝtupon kaj ligis la ĉevalon al kolono.
En la ĉambrego kun du fraŭlinoj estis la reĝedzino, kiu mirante rigardis min.
– Ĉu vi venis desegni? La ĉielo estas nun nuba, sed restu, eventuale la ĉielo sennubiĝos.
La reĝedzino sidis surkanape kaj ordinara argilujo estis sur ŝia sino. Sur la tapiŝo kuŝis dise – mise oraj juvelaĵoj, orĉenoj, perloj, broĉoj ornamitaj per juvelŝtonoj, brelokoj, butonoj. Kial gardis la reĝedzino tiujn trezorojn en ordinara argilujo kaj ne en arĝentpokalo, aŭ en ornama kesto? Mi ne scias. Povas esti, ke pro superstiĉo. Eblas, ke pro kutimo, kiu devenis el tiuj praaj tempoj, kiam en akvo, en tero estis kaŝitaj la trezoroj.
Emeke sidis ĉe la fenestro kies fiŝvezikoformaj vitrotabuloj[25] en la nuba vetero similis glacitabulojn. La reĝedzino kaj la virinoj viŝadis, brosadis, briligis la juvelaĵojn. La reĝedzino prenis larĝan orrimenon. Ĝi estis ĉeno de batitaj ormorusaj folioj. Inter la folioj koralfruktoj.
– Ĉu vi vidis jam ĉi tiom da trezoroj? – demandis la reĝedzino, kiam mi alrigardis la artan orrimenon.
– Mi vidis ĉe niaj oraĵistoj similajn al ĉi tiuj – mi respondis – sed ne tiel belajn. Mi havas ankoraŭ pli belajn, – diris la reĝedzino – sed, nun kvazaŭ pliheliĝas, do provu desegni ĉi tiun ĉenon, ĉar eble bona estos ties desegnaĵo kiel brod-modelo al nova brodaĵo.
Mi divenis, ke la reĝedzino volas doni donacon el inter ŝiaj juvelaĵoj al la nova edzino. La nova edzino post la geedziĝa festo dum la nova luno vice vizitas la malnovajn konatinojn. La reĝedzino tiam transdonos la donacon.
La reĝedzino Rika estas silenta malĝoja sinjorino. Ŝia kapo similis al velkanta floro. Ŝi ne estis parolema, sed kiam ŝi parolis, ŝi gaje ridis. Tiam antaŭ mi staris Emeke, pro kio mi povis rigardi Emeke, sed kiam Emeke estis malantaŭ mi, tiam mi rigardis la reĝedzinon. Mi vidis, ke ŝia nazo estas iom longa. La virino dentomanka havis mallongan nazon. La nazo de Emeke estis gracia. Laŭ mi la longnazaj homoj estas pli melankoliaj, ol la mallongnazaj homoj. La mallongnazuloj estas pli gajaj. Kia kontakto povas esti inter la nazo kaj la animo? Fakto estas, ke ankaŭ Emeke estas plie serioza ol gaja.
La reĝedzino plezure rigardis unu diamantan eburbrakringon kaj subite turnis sin al mi:
– Kian brakringon portas la grekaj virinoj?
– Ĉiuspecajn – mi respondis singarde – ĉiu tian, kian ŝi havas, ĉar nia lando jam ne estas riĉa.
– Ĉu ili portas kolĉenon?
– Ne. Ĉe ni nur la viroj portas perloĉenon. La virinoj portas nur perlo ĉenon, sed nur okaze de festo.
– Kion portas la grekaj fraŭlinoj? – demandis Emeke. – Ĉu belaj estas la grekaj fraŭlinoj?
Ĉu ili portas saman vestaĵon kiel ni?
– La grekaj fraŭlinoj havas nigrajn okulojn, nigran hararon kaj blankan haŭton – mi respondis – kaj estas malpli belaj ol la hunaj. Ilia vestaĵo estas senforma, sed ili surhavas tiun bele aranĝita.
– Kiel? – demandis samtempe ĉiuj virinoj.
– Ili surhavas silkoĉemizon kaj blankan jupon, kiu atingas preskaŭ la genuojn.
– Ĉu la jupo ne atingas la genuojn? – demandis ili tre surpriziĝante.
– Povas esti, ke ne.
La virinoj ridis kaj mi vidis, ke ili ne komprenas min.
– La junulinoj portas tiajn. La supra vestaĵo kovras la krurojn. Ĝi estas malvasta lanovualo, kiun ĉe ŝultro kunligas agrafo. Somere ili ne portas jupon, la ĉemizon ili kunligas ĉe la talio per silko, aŭ per veluro, aŭ per orĉeno.
El la virinaj ridoj mi vidis, ke ili ne povas imagi kiel aspektas tiuj.
– Moŝta Sinjorino Mia, tiu granda tuko estas bela vestaĵo, kiun porti oni povas multmaniere. Tiu alpremiĝas al la virina korpo per facilaj faldaĵoj kaj lasas rigardi la formojn de la virina korpo. La ĉemizon somere ili portas surŝultre, la brakoj estas nudaj kaj nur brakringo estas sur tiuj. Ili portas sandalojn. Okaze de festoj sur la sandaloj estas rozkoloraj rubandoj.
– Ĉu iliaj piedoj kaj brakoj vintre estas nudaj?
– Vintre ne. Vintre nur iliaj vizaĝoj kaj manoj estas videblaj. Sed somere ankaŭ la malbelegaj virinoj estas belaj, se ilia staturo ne havas difektaĵon.
La reĝedzino diris al la pordistino:
– Portu al mi blankan lan-litkovrilon. Vidu mi tiun grekan kostumon.
Oni portis malpezan lanan-littukon. Surmetante mi devis montri, kiel oni portas tiun somere okaze de vento, pluvo kaj en bona vetero, en teatro, ĉe manĝado kaj vintre ĉe la talio.
Mi devis iradi tien kaj reen antaŭ la virinoj. Vidante la prezenton ili ridis, aplaŭdis. Sed ne mi plaĉis al ili, sed la imagita greka virino.
Poste mi devis desegni la hararanĝojn, sed tio ne sukcesis kaj oni petis montri tiujn sur la hararo de Emeke, kaj kiel oni faras la altan frizaĵon surkape. Miaj manoj tremetis, kiam mi prenis la hararon de Emeke, kaj apenaŭ mi estis kapabla fari tion. Poste Emeke trairis en la alian ĉambron por rigardi sin en la granda spegulo. Sed ŝi tiom longtempon restadis tie, ke la reĝedzino malpacience kriis al ŝi:
– Emeke! La spegulo rustiĝos!
Poste ŝi revenis kaj ni gapis ŝin. Nur unu ĝis genuoj atinganta ĉemizo kaj unu blanka jupo estis sur ŝi. Sur ŝiaj ŝultroj blanka littuko estis, kiu kovris ŝian sveltan talion. Mi vidis jam nudajn brakojn kaj piedojn, sed ĉe ekvido de ŝi mia kapo turniĝis pro ŝia beleco. Ŝia tuta korpo similis al blanka floro kvazaŭ ŝi estus blanka narciso. Ŝi iradis tien kaj reen en la ĉambrego kaj poste haltis antaŭ mi:
– Ĉu ĉi tiel aspektas la grekaj fraŭlinoj?
– Ho, ve, se ili estus ĉi tiaj.
– Kion kroman mi bezonas en mia kostumo?
– Du perlajn orelringojn, mia fraŭlino, kaj ventumilon el palmofolioj.
Emeke nun turnis sin al la reĝedzino:
– Ĉu mi estas bela, Grandsinjorino Moŝta?
– Vi estas bela, mia infano – ridetis la reĝedzino – estu tiom bela ankaŭ via vivo kiel vi.
Emeke kisis la manon de la Granda sinjorino, poste iris en la alian ĉambron por ŝanĝi siajn vestaĵojn. Kiam ŝi revenis, ŝi sidiĝis kaj komencis kudri la desegnaĵon de mi desegnitan.
– Kantu, Emeke – petis la reĝedzino – hodiaŭ mi havas agrablan tagon kaj tio estos bela fino.
Emeke formetis la brodaĵon kaj afable ekkantis:
„Verdiĝis la kamp’. Burĝonis la arbaro.
Forlavis la vojon la printempa pluvo.
Ĝi forlavis spuron de mia karulo:
estanta plej kara inter la junuloj.”
Ŝi kantis mallaŭte, malĝoje ridetante, meditante kvazaŭ la de ŝi kantita historio muldiĝus sur ŝiaj lipoj. Poste apogante sian kubuton sur la brodkadron ŝi daŭrigis, la kapon balancante:
„Pezkore mi atendas la printempfinon!
La printempfinon, rikolton de tritiko,
La plenfloradon de flor’ de helianto;
Hejmenturniĝon de mia junbravulo.”
Ĉi tiu estis malĝoja kanto kaj unue mi ne komprenis. La hunaj kantoj similas al disfalinta perlovico, kiu estis malbone kunligita. Emeke daŭrigis la kanton:
„Velkis la kampo. Falas la arbfolio.
Revenas la armeo el fremda lando.
Nur unu mi atendas, nur tiun fraŭlon.
Li ne revenis, restis en fremda lando.”„Ĉu en ter’, ĉu en ĉiel’ estas Tarna, vi?
Kie ajn estas mia roz’, venu al mi!
Portu min eĉ en la ĉielan patrujon
aŭ kuŝigu en vian nigran tombliton.”„Lunlumnokte kiu aŭ kio frapadas?
Elvenu mia kolomb’: nun mi ĉe-estas!
Mia blankĉevalo silente galopas,
kiel aŭtuna ventet’ vespersusuras.”„Survestas la fraŭlino la festan blankon,
Rosmarenkronon ŝi metas sur la kapon.
Matene ŝi troviĝis morta ĉe vojo:
vestita en ruĝbotoj kaj festblankaĵo.”
La finon de la kanto ŝi kantis jam kun okuloj malsekiĝintaj kaj ŝia kapo kliniĝis. La okuloj de la reĝedzino same eklarmis.
– Malfeliĉa Rozalia! – Ŝi diris. – Ĉu ŝi ne povis trovi alian fraŭlon?
– Ekzistas tiaj fraŭlinoj, mia Grandsinjorino – respondis Emeke – kiuj similas al la unu fojon burĝoniĝintaj floroj, sed mi neniam vidis similan ridetantan mortinton.
Poste ili turnis sin al mi kaj demandadis pri mi.
– Kiuj estis viaj gepatroj? – demandis la reĝedzino – kiuj instruis vin desegni lerte?
– Mia Moŝta Sinjorino – mi respondis, kvazaŭ el sonĝo vekiĝinta, – mia patro estis liphara, grandokulaj, bruna homo. Mia patrino estis maldika bona sinjorino. Dio estu ŝia ŝirmanto en la Ĉielregno. Neniu instruis min desegni. Kiam mi vidis ion, tiam mi provadis desegni kaj la vidaĵon mi sukcesis desegni.
Mi miris pri tio, ke ĉi tiu orpiedojn havanta pavo paroladas kun mi, la griza polva pasero.
– Kiel vi atingis sinjoron Prisko? – ŝi demandis plu. – Kie oni povas akiri samajn lertajn sklavojn?
– Mi jam ne estas sklavo, mia Sinjorino. Mi servas mian mastron memvole.
– Ĉu memvole?
– Ĉar mi amas lin. – Respondis mi.
– Ĉu vi forlasis viajn gepatrojn por li? – Demandis la reĝedzino.
– Ne, Moŝta Sinjorino. Mi devis elaĉeti – dekjaraĝe – mian patron el la mizero. Ĉe ni estas alta imposto. Oni vendas la rajton kolekti imposton. La imposto-kolektanto ne nur por la ŝtato kolektas la imposton, sed ankaŭ por propra monujo. Mia patro havis etan bienon kaj unu bovinon. En nia domo ne estis forporteblaj aĵoj, pro tio oni volis forporti la bovinon. Apud mia patro estis ses neplenaĝaj infanoj. Inter ili mi estis la plej aĝa. Kion alian li povis fari?
– Ĉu via patro vendis vin?
La reĝedzino surpriziĝis kaj rigardis min fikse.
– Ĉi tio ĉe ni ne estas malkutima. – mi respondis trankvile. – La imperio jam ekde multaj jaroj pagas la imposton al la Hunoj. La imperiestro ne semas, nur rikoltas la grenojn de la popolo. Mi kiel infano ne komprenis, kio estas sklaveco nur bedaŭris adiaŭi miajn gefratojn kaj mian patrinon.
Pro tiu memoro mi eklarmiĝis, sed poste daŭrigis:
– Mia patrino estis malsana, kuŝis en la lito kaj mia patro ne komunikis al ŝi sian volon antaŭ la ekfaro. Li kondukis min al ŝi por kisi ŝin. Mia patrino ekkomprenis la volon de mia patro. Ŝi kriis plorante: „Mi ne lasas forporti vin! Atendu ĝis mi resaniĝos kaj vendu min!”
Kaj ĝuste kiam ŝi premis sian vizaĝon al mia vizaĝo, tiam ŝi mortis. Sed ankaŭ kiel mortinto ŝi ege premis min al si. Apenaŭ mi povis liberiĝi.
La virinoj kune kun Emeke kompatis min. La reĝedzino kuntiris siajn brovojn.
– Ĉu via patro tamen vendis vin?
– Ni entombigis mian patrinon, poste enŝipiĝis. Sekvatage mi jam staris en la sklavofoiro.
Miaj piedoj estis kalkumitaj.
La okuloj de la reĝedzino iĝis seriozaj. Ŝi sidis, genuojn tirante sub sin. Subite ŝi foren piedbatis la juvelaĵkeston, kiu trafis la muron.
– Malbenitaj rabistoj! – ŝi kriis kolere. – Kiam ni neniigos ilin? Kiam estos ordo en la mondo? Kiam Atilo faros ordon?
Mi rigidiĝis pro timo. La reĝedzino ekstaris, poste eniris en sian dormoĉambron. Ambaŭ virinoj maltrankvile akompanis ŝin.
– Ĉu vi estas malsana, Sinjorino? – demandis Emeke maltrankvile.
Poste la pordulo vokis du servistinojn. Tiuj kunkolektis la juvelojn kaj forportis ilin. Mi nur staris tie kvazaŭ mi estis ŝafisto ŝtoniĝinta. Mi ne komprenis la aferon. Ĉu mi povas foriri? Ĉu mi atendu ilin ĝis reveno? Sed mi ne povas foriri sen permeso de la reĝedzino. Sed povas esti, ke mi diris iun frenezaĵon kaj oni riproĉos min. Povas esti, ke oni palisumos min, ĉar mi malĝojigis la reĝedzinon.
Iu fenestro estis malfermita. Mi alstaris tien kaj rigardis malsupren. Ankoraŭ pluvetis. La pezaj pluvogutoj faris bobelojn en la flakoj. Antaŭ la palaco de Atilo multe da homoj estis surpluvataj. Iliaj peltĉapoj estis renversitaj. Kelkaj homoj portis kirason kaj kaskon. Mi eksciis pli malfrue, ke ili estas Jazigoj kaj iliaj kirasoj fariĝis ne el ŝtalo, sed el kornoj de bovoj.
Antaŭ nia tendo mi vidis pro la ĉevaloj, ke romiaj delegitoj estas ĉi tie. La pordo malfermiĝis kaj Emeke aperis. Ŝi venis al mi.
– La reĝedzino iĝis nerva pro via rakonto – ŝi diris riproĉe. – Vi faris malkonvenaĵon. Ĉu ĉe vi permesatas diri al la reĝedzino ankaŭ tion, kio malĝojigas ŝin?
Ŝi parolis riproĉe, montrante sin grava. Mi aŭskultis ne ŝian dirindaĵon sed ŝian dolĉan voĉon, kiun rememorante ankaŭ hodiaŭ mi tremetas. Ŝi parolis kare kaj ŝiaj okuloj brilis kiel la ĉielregno. Kaj ŝi estis afabla, kiam ŝi klinis sin al mi! Kiel blanka narciso kiam ĝi kliniĝadas. Ŝia tuta vizaĝo parolis! Ŝiaj belegaj okuloj sur min rigardis. Ĉi tiuj ŝiaj movoj kaj konduto signifis al mi la Ĉielregnon.
– Vi multe suferis – ŝi daŭrigis – kompatinda Zeta! Sed estu trankvila, Atilo frakasos la despotojn kaj ankaŭ la greka popolo estos feliĉa kiel la Hunoj.
– Ho, ve, mia fraŭlino, – mi balbutis ebrie – mi forgesas miajn suferojn, se mi vidas, ke vi kompatas min.
– Sed antaŭ nelonge vi diris ne ĉi tion!
– Ĝis mia morto mi bedaŭros tion.
– Ankaŭ mi bedaŭras, ke mi batis vin. Ja vi estas bona knabo kaj ankaŭ via animo estas tenera. Sed nun jam foriru, hodiaŭ vi jam ne desegnos.
– Fraŭlino – mi diris mallaŭte ebrisente, – ĉu mi povas kisi vian manon almenaŭ unu fojon?
Ŝi iomete ridetis kiel oni ridetas pro infaneca stultaĵo.
– Se alian deziron vi ne havas, tiam la Ĉielo permesas tion – kaj ŝi etendis sian manon.
Mi prenis ĝin per du manoj kiel birdidon oni kutimis karesi kaj mi surgenuis kaj tenere kisis tiun manon.
– Foriru! – ŝi diris fortirante sian manon – vi ne estas perfekte saĝa.
Kaj ŝi iĝis serioza kaj reiris en la alian ĉambron.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.