La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mia mastro ĉiutage skribis la okazintaĵojn kaj aŭditaĵojn. El tiuj skribaĵoj li faros libron, kiu atingos la bibliotekon de la imperiestro. Kompreneble tiujn skribaĵojn mi kopiis en ĝustan formon, ĉar tiuj estis sur papiruspecetoj.
Foje mia mastro diktas, sed alifoje ne. Dum tiu festotago mi skribadis multe pri ĉio kaj ne atendis mian mastron, sed sola komencis skribi. Mia mastro malfrue venis hejmen kaj surpriziĝis vidante, ke antaŭ la tendo sidante mi skribas sur la skribtabulo.
– Vi estas bona fraŭlo, – li diris laŭdante. – Ĉu vi skribis multon?
Li portis al mi iun papan kukon. En mia infanaĝo li portis al mi kelkfoje bakaĵon dorlotante min. Mi ĉiam ĝojis pro tio, nur nun ne. Ja mi jam ne estas infano!
– Mi skribis laste, – mi diris al li kisante lian manon pro la kuko – ke Atilo marŝas en sian palacon kaj antaŭ la sojlo haltas. La novan edzinon li levas kiel infanon kaj portas en la palacon.
– Legu, kion vi skribis.
Kiam mi legis mian priskribon de la ĉirkaŭaĵo de la huna reĝedzino, tiam mi preskaŭ recitis:
– Tiu estis kiel blanka svarmo da gekolomboj. La hunaj virinoj estas anĝeloj. Kaj inter ili estas unu, kiu estas ege bela kaj ankaŭ al la tero plaĉas, kie ŝi iras.
– Kia malsaĝaĵeco estas tio ĉi? – li riproĉis min.
Mi nur balbutis.
– Forviŝu! Ej! Ej!
Li vidis, ke mi ege ruĝiĝas, tial li diris:
– Mia filo, estu saĝa, vi estas nun en tre danĝera aĝo – li diris trankvile – kiam la homa korpo vivas sian florepokon. Multaj papilioj flugadas ĉirkaŭ vi. Gardu viajn piedojn por ne perdi vian kapon, ne lasu vin delogi.
Poste li paroladis plu kun Maksimino. Sed tio ne interesis min. Mia spirado iĝis pli malrapida, ol antaŭe. La vortoj de mia mastro premis mian bruston: „En ĉi tiu aĝo... korpa florado... gardu la piedojn!”
Li pravis. La animon de Emeke mi ne konas, tio estas nur virina korpo, kiu frenezigis min.
Ho, sed tiu virino estas la plej mirinda estaĵo de Dio! Tiun virinon mi ŝategus tiel enspiri kiel florodoron!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.