La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 31

Kiam mi rekonsciiĝis, mi vidis sur najlo pendantajn jupojn. Mi estis en la kamero de la kuiristino. Ĉirkaŭ mi virinoj staris kaj iu virino ploradis. Mi ekkonis ŝin. Ŝi estis Ĝiĝia.

Ankaŭ aliaj virinoj larmis. Ili pensis, ke mi mortis. Sed kiam miaj okuloj ekmoviĝis, tiam ankaŭ ili plitrankviliĝis.

– Li vivas! – kriis sinjorino Raba – portu akvon!

– Ŝi detiris de mi mian mantelon, prenis mian kapon. Oni lavis min. Kio okazis pri mi?

Kiom granda estas mia vundo? Mi ne sciis. Sed mi vidis, ke en la tino la akvo ruĝas, kiel la ruĝa vino. Pli malfrue Bial, la ŝamano paŝis en la kameron. Li estis flav-brova bona homo. Li portis arboŝelon, baston kaj teron. Li metis mian brakon en la ŝelon, la tuton ĉirkaŭkalfatris per malseka tero kaj traligis per la basto. Eĉ rigardi tion estis miraklo!

Ĝiĝia ploris apud mi.

– Ne ploru! – diris al ŝi la ŝamano. – Li ne mortis, tiel, ke oni devu priplori.

Li detondis mian hararon kaj bandaĝis mian kapon. Kiam Bial eliris el la kamero tra la lignotabulmuro aŭdiĝis de ekstero kiel li konsolis la geservistojn:

– Ĉi tiu estis forte draŝita. Estos miraklo, se li povos denove surpiediĝi.

Li parolis nazvoĉe kaj iomete traktis min subtakse, sed pli malfrue mi konvinkiĝis, ke li estas vere honesta animo. Mi estis sensenta, kiel ŝtono. Kial? Povas esti, ke ĝia kaŭzo estis la vundo, aŭ la malheleco kovrinta mian animon.

Sinjorino Raba serĉis loĝlokon por si aliloke. La servistoj flegis min alterne. Pri tiuj servistoj mi diru nur tiom, ke ili estis malliberuloj. Nur inter la ĉevalistoj, bovistoj kaj porkistoj estis kelkaj hunaj kripluloj ne estintaj taŭgaj por batali. Krome ĉi tie estis Uzura kaj la alia giganto, la infanvoĉa Ladan. Mi kun tiuj apenaŭ paroladis, ĉar ĉe mi nur tiu estis homo, kiu konis la literojn. Kiu ne legis verkojn de Platono kaj Vergilio, tiu estis besto.

Tiuj homoj tute ne aŭdis pri Platono kaj pri Vergilio. Ili estis homvizaĝaj bestoj. Ili ne pensis pri la estonto, nur la tagaj aferoj interesis ilin. Mi tiel same malestimis ilin, kiel mian mastron. Nur fraŭlinon Emeke mi estimis. Mi multfoje diris en mi mem: – Ankaŭ ŝi estas la sama besto kiel la aliaj, nur ŝia figuro pli bele antaŭeniĝis el la metiejo de la kreado. Sed mi jam vidis pli belajn formojn, ol de tiu; el marmoro skulptitan virinan figuron, kiu estis la plej bela. Mi multfoje meditis: kio estas sur ŝia vizaĝo, kio ravis min tiom forte.

Enpense mi dividis ĝin al partoj: karno, haŭto, osto – nenio alia. Por kiuj iuj surrigardas ŝin unu fojon, konstateblas ke nenio estas sur ŝi admirinda. Sed se iu aŭdas ŝian voĉon, ŝia speciale muzikanta voĉo jam kaptas lin. En tiu momento beliĝas la vizaĝo, la virina kreitaĵo.

Kaj poste se ŝi silentas, restas bela, ŝi restas miraklo de beleco. Ŝiaj brovoj estas nekutime belliniaj, la okuloj estas klaraj kaj revantaj. Kio estas tamen brovo? Tio estas nur hararo... kaj tamen, Emeke estas iu kvazaŭ al ne tera kreaĵo deveninta el iu pli bela mondo. Ŝi ne konas la sciencojn, kvankam eĉ la kolombo ne konas la literojn, tamen estas kara kaj ni volas kisi tiun.

Mi rigardis ankaŭ la aliajn virinojn kiel la homo rigardas la hundojn, ŝafojn kaj azenojn.

Tiam mi vidis, ke unu homo tute ne konas la alian homon. Nun ĉiuj virinoj interesiĝis pri mi. Kvazaŭ mi estus ilia frato. Ili divenis, kion mi deziras: ĉu akvon, ĉu manĝaĵojn ĉu silenton? Mi pensis ankaŭ, ke ili kredas: povas esti ke mi estas sinjoro kaj ili rekonas mian scion. Sed mi estis nur suferanto kaj ili vidis, ke mi suferas. Mi ne sciis kia estas la rompiĝo sur mia kapo, sed ĝi povis esti granda, ja mi ne kapablis levi mian kapon. Kvazaŭ ĝi estus nemezureble granda monto. Kvazaŭ tiom granda fajra rivero ondruliĝus en ĝi kiel Danubo.

Aŭ estis kiel se mi naĝus sur grandaj ondoj supren aŭ malsupren, poste denove levantaj min supren, kaj varmega sango fluus en mia kapo kaj mi kapturniĝas.

Kiom da tempo mi kuŝis tiel? Mi ne scias, sed subite ĉesis la kapturniĝo. Mi malfermis miajn okulojn. En la kamero estis nur la servisto Kopi, kaj mi vidis, ke li portis akvon. Kopi sciis, ke mi rigardas lin. Li turnis sin kaj diris al mi:

– Nu, dank’ al Dio!

– Kopi – balbutante mi demandis – ĉu vivas la eta pluma diablo?

– Ĝi vivas.

– Ĉu vi donas al ĝi manĝaĵojn?

– Ni manĝigas ĝin.

– Portu ĝin ĉi tien, mi petas vin.

Tio estas stranga, ke tiam tiun kokinon mi rememoris. Mi ĝojis, ekvidinta ĝin. Mi tiel parolis al ĝi kvazaŭ ĝi estus mia frato:

– Diablo, diablo!

Tiu kokino ektimegis, sed ekaŭdante mian voĉon trankviliĝis. Ĝi sidiĝis apud min kaj rigardis min alterne kaj per unu okulo kaj per alia okulo kiel kutimas fari kokinoj. Kaj ĝi ĝoje paroladis kokinlingve. Ĝi ekkonis min. Mi demandis ĝin:

– Ĉu vi ricevas sufiĉe da manĝaĵoj? Ĉu la aliaj batas vin ankoraŭ? Ĉu vi dormas sub mia lito?

Ĝi ĉiam respondis:

– Ka-ka-ka ...

Dum tiuj tagoj mi multe dormis. Kelkfoje mi vekiĝis, sed denove ekdormetis. Subite mi sentis sur mia frunto iun agrablan malvarmeton. La mano de Emeke estis sur mia frunto.

Apud Emeke staris Ĝiĝia. Ili mallaŭte paroladis. La fenestroj estis flavaj pro la sunbrilo. La kamero estis hela. Ŝi, ekvidante miajn malfermitajn okulojn, forigis sian manon kaj ekstaris.

– Ne foriru! – mi balbutis – restu ankoraŭ, bela sonĝo!

Hezitante ŝi rigardis min, poste turnis sin al Ĝiĝia.

– Iru! – ŝi diris al ŝi – portu freŝan akvon.

Kaj denove ŝi sidiĝis sur la seĝon.

– Ĉu vi fartas pli bone? – ŝi demandis bonkore – ni maltrankviliĝadis, ke vi mortis.

– Kiam mi vidas vin, tiam mi ne estas malsana. Kiam vi estas ĉi tie, mi sentas printempon kaj vi estas narciso inter la narcisoj. Kiam mi aŭdas vian voĉon, mi aŭdus kvazaŭ kanton de anĝelo.

Ŝi rigardis min pensadante, poste fermis siajn okulojn por momento kaj diris: – Ankaŭ mia patro bedaŭris vin, li estas subite aganta homo. Kial vi diris, ke vi skribis tiun leteron nome d\d Prisko? Kelkfoje vi estas pli saĝa, ol la ŝamanoj, sed kelkfoje vi estas mallerta infano.

– Mi ne scias mensogi.

– Ĉi tio estas malbona. La mensogo estas nia defendado. La viro havas armilon, la virino kaj la sklavo havas mensogon. Pli bone estus diri tion, ke via mastro estis ebria kaj kiam li donacis vin al mia patro, li iĝis sobra kaj tiam vi estis malproksime.

Ŝi rigardis min, poste flustradis:

– Mi sendas al vi vinon, drinku ĝin por saniĝi. Poste promesu al mi, ke vi hejmeniros. Mia patro lasas vin foriri sen elaĉetmono. Jam li mesaĝis al Prisko.

– Mi ne iros hejmen.

– Ĉu ne?

– Ne! Mi plie suferas, sed ne povas vivi sen vi – mi eklarmiĝis.

Ŝi malbonhumore rigardis min.

– Sed vi estas frenezulo. Ĉu vi ne scias, ke...

– Mi scias tion.

– Se oni rimarkas, ke vi rigardas min, tiam mia patro mortigos vin inter teruraj turmentoj.

– Mi scias ankaŭ tion.

– Mi ne permesas al vi, ke vi per via konfidenco honoru min.

– Vi ne permesis tion, do vi ne povas malpermesi tion. Mi estas sklavo: vi povas palisumi min, vi povas krucumi min kiam ajn. Sed neniu povas malpermesi al mi, ke mi sonĝu pri vi.

Ŝi gapis kaj larmiĝis.

– Ĉu se mi petus vin foriri?

– Kial vi petus min? Mi neniam estos por vi kateno. Mi estas feliĉa ankaŭ tiam, kiam mi vidas vian ombron, aŭ sekrete povas karesi vian vestaĵon, aŭ vian akvon mi povas trinki. Tiu akvo estas dolĉa por mi kiel la nektaro de la paganaj dioj. Mi scias, ke mi povas esti la Via neniam. Nur tion diru al mi: – Ĉu vi donis al mi tiun rozon?

Ŝi serioziĝis kaj skuis la kapon. Sed mi petpetegis.

– Kial vi neas tion? Por vi la vera vorto ne estas deviga. Sed min tiu povus feliĉigi.

Ŝi skuis kapon:

– Ne mi donis tion.

Ĝiĝia paŝis en la kameron. Ŝi metis malsekan tukon sur mian frunton, sed jam tiam Emeke ne estis en la kamero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.