La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ĉat elpaŝis el la tendo de la viroj kaj alrigardis siajn servistojn. Mi salutis lin kliniĝante, sed li ne rigardis min. Li mansignis por ke oni alportu lian ĉevalon. Li surĉevaliĝis kaj fortrotis al la tendo de Atilo. Mi miris, ke mia mastro restas en la tendo. Mi maltrankvilis: ĉu povas okazi, ke oni kaptos lin? Sed ne pasis eĉ tempo de la preskaŭ duonhora preĝo la litanio kaj Ĉat revenis, deĉevaliĝis kaj hastis en la tendon. Prisko kaj Rustikjo ĝoje elvenis de la tendo.
– Ni rapidu! – mansignis mia mastro.
– Li malfacile surĉevaliĝis, la hunaj infanoj priridis lin. Ni kuris, Rustikjo anhelis, la hunaj infanoj ridegante postsekvis nin sur siaj malgrandaj ĉevaloj.
– Atilo akceptas nin! – kriis mia mastro al Maksimino.
La ĉaroj jam volis ekiri, sed ĉi diro de mia mastro ĉion ŝanĝis. Ĉiuj klopodis surmeti la festan togon, lavi sin, kombi sin, ŝmiri sin per odoraj ŝmiraĵoj. La kapitano viŝadis sian glavon, peltĉapon, ŝmiris siajn lipharojn per nigra vakso kaj ĝustigas la kelkajn harojn sur la nuda kapo. Kaj ili ekscititaj meditadas: kiel ili nomu Atilon.
– Ĉu estu Majesta reĝo, aŭ Plej Moŝta reĝo?
Ĉi tiun lastan proponis Prisko. Sed Vigilanto kontraŭadis:
– Estu nur „Majesta regnestro.” – li diris. – Ĉar Atilo ne estas kronita, li ne estas reĝo, li estas nur regnestro.
– Estas tutegale – opiniadas Maksimino – krome ni donu pli altan rangon, ol pli malaltan a\d Atilo.
Kaj ili meditadis plu. Mi ne aŭdis ilian meditadon, ĉar mi pensis pri tiu ĉarma mortopapilio.
Ŝi estis tre svelta kaj facilmove iranta. Ŝiaj okuloj estis allogaj kaj ege majestaj. Ho, ve!
Malfeliĉa Del, tiajn fraŭlinojn oni edukas ne por ĉevalistoj.
El inter la tendoj Ĉat trotis al ni.
– Do, venu! – Li kriis al la delegitoj. – La reĝo atendas vin!
Kaj li fiere aldiris. – Ĉi tion vi povas danki al mi!
La delegitoj surĉevaliĝis. El inter la servistoj nur mi povis postiri ilin. Ĉe mi estis la inkujo de mia mastro kaj la papiruso estis sub mia akselo. Mi angorante iris al la regnestra tendo. Do, mi povas ekvidi la faman senindulgulon, alinome kanibalon. Antaŭ la tendo armita gardistaro staris kun brilantaj armiloj. Ĉe la enirejo mi vidis kelkajn kronportantajn homojn. Kiaj reĝoj ili estis? Mi eksciis nur poste, sed ili estis veraj reĝoj. Alian fojon Atilo okupiĝis pri ili kiel amikoj, sed kiam li delegitojn akceptis, tiam ili devis stari ĉe la enirejo. Enpaŝante la tendon mi preparis min vidi preĝejan lumon. Mi pensis, ke Atilo portos orvestaĵon kiel Dio sur trono ne akceptos nin nudpiede kun diamantringoj sur la piedfingroj. Sed okazis alie. Ni paŝis en senornaman etĉambron, en kiu disvastiĝis la odoro de jufto[11]. Meze de la ĉambro en simpla brakseĝo sidis mezalta homo portanta nigran barbon. Li portis dolmanon[12] el drapo kaj flavajn botojn. Per la kubuto li apogis sin sur iu nigra veluroglavinga glavo. Li tuj rigardis sur nin kun siaj malhelrigardaj nigraj okuloj. Unue mi ne pensis, ke tiu viro estas Atilo. Ĉirkaŭ li staris liaj estroj: Edekon, Oresto, Ĉat kaj ankoraŭ tri estroj. Ĉiuj estis same ruĝvizaĝaj, nur Atilo estis pala kiel la pergameno.
Niaj delegitoj klinis sin kaj restis kliniĝantaj. Do, tiu estis Atilo. Ili atendis, ke Atilo alparolu ilin. Sed li ne alparolis. Ili ne estis kuraĝaj diri: „Saluton!” Pasis la tempo kaj oni povis diri nur unu „Patro nia”-n (Dion)[13], sed Atilo staris kiel statuo. Lia vizaĝo similis al iu flava marmorkapo. La delegitoj ankoraŭ estis kliniĝantaj kvazaŭ ili havus spasmon en siaj ventroj. Finfine Ĉat admonis ilin:
– Parolu!
Je tiu alvoko Maksimino ekstaris kaj antaŭprenis la sigelitan leteron de la imperiestro.
– Majesta reĝo, Mastro de landoj, Moŝta regnestro.... – kaj lia voĉo tremetis.
Nu, mi neniam estus kredinta tion, ke la fiera Maksimino, kiu ĉiam staris rekte kvazaŭ li havus talion el fero...
– Nia sinjoro imperiestro – li balbutis plu – sendas sian honorsaluton kaj deziras al vi bonan sanon.
Vigilanto entuzisme interpretis:
– ... kaj li bonan sanon deziras.
Atilo rigardis antaŭ sin:
– Ankaŭ mi deziras al vi saman – li diris.
Lia voĉo estis terura, kvazaŭ granda vespo zumus misvojon trovante en la ĉambro. Nur pli malfrue mi ekkomprenis la diron de Atilo: „Mi deziras tion, kion li deziras al ni!”
Atilo akceptis la leteron de Maksimino kaj transprenis ĝin. Sed dume liaj koleraj okuloj ekvidis Vigilanton.
– Vi estas impertinenta hundaĉo! – Li riproĉis tiun – kiel vi kuraĝas veni antaŭ min? Ĉu ne vi interpretis mian volon, ke delegito ne venu al mi ĝis ĉiujn fuĝantojn Li alsendos al mi?
Lia voĉo estis sama kiel kriego de la leono. Vigilanto preskaŭ terenfalis pro ektimo. Ankaŭ la muroj de la ĉambroj tremetis. Atilo atendis respondon, sed Vigilanto nur pale ruze silentis.
En la silento Edekon alparolis lin:
– Ĉu vi havas neniun direndon por savi vin? Respondu!
– Majesta reĝo! – balbutis Vigilanto – La imperiestro ĉiujn fuĝantojn ĉi tien kondukigis.
Atilo skuis la kapon.
– Vi estas mensogemaj fihomoj! Mi palisumus vin, sed vi estas delegitoj!
Kaj li rigardis iun junan dikkolan Hunon:
– Ĉege! Legu la nomojn de la fuĝantoj!
La skribisto disvolvis iun papirusrulaĵon kaj en la silento legis proksimume cent nomojn.
– Ĉi tiujn mi postulas – li diris tintigadante sian glavon – mi ne toleras, ke miaj propraj servistoj direktu armilon kontraŭ mi!
Post tio, li ekstaris. Li promenis tien-reen en la tendo. La akcepto finiĝis. Ni ŝancelpaŝadis de la tendo kapturniĝante.
– Mi ne komprenas – frostotremis Vigilanto – Atilo ĉiam akceptis afable kaj ne estis incitiĝema.
– Sed, je mil diabloj! – raslis la kapitano pale. – Mi estas soldato, min neniu rajtas riproĉi jene.
– Voku lin por dueli – diris Maksimino moke kaj furioze.
Mia mastro malĝoje diris:
– Jam certas, ke la barbaroj perfidis, kaŝdenuncis al Atilo la misdiron de Vigilanto.
Edekon akompanis nin tenden, kaj li kun Vigilanto pluparoladis. Pri kio ili paroladis?
Laŭ Edekon la kolero de Atilo rilatas al la fuĝantoj. Sed videblis sur la vizaĝo de Edekon, ke li mensogas. Liaj okuloj estis ruzaj kiel tiuj de la vulpo. Lia vizaĝo rapide ŝanĝiĝis, ĉi-foje gapis antaŭ sin, poste paliĝis, nerviĝis. Sed ĉi tiun ŝanĝmanieron nur mi rimarkis.
Post unu horo dum nia tagmanĝado du delegitoj de Atilo trotis al ni. Unu estis Eslanto, havanta densan liphararon, akompanata de servisto, kiu kondukis ĉevalon per ĉevalkondukilo kaj unu ŝarĝĉevalon. Eslanto portis ordonon de la reĝo: Vigilanto reiru al Konstantinopolo kaj kolektu la tie restantajn fuĝantojn. Ni atendu ĝis la ĉefestro de la Hunoj revenos de la Kazaroj.
Nome la donacojn, kiujn ni portis al la ĉefestro ni ne povas reporti kaj ne povas donacdoni al aliaj. Atilo ordonis ankaŭ tion, ke ni rajtas nek elaĉeti nek aĉeti hunajn sklavojn, nome ni nenion povas aĉeti krom manĝaĵoj. Vigilanto ĉesigis la manĝadon. Atilo ordonis, ke li tuj ekiru. Lia ruza kaj maldika vizaĝo estis pala pro embaraso. Li multe parolis, nerve surĉevaliĝis kvazaŭ post kvaronhoro li devus esti en Konstantinopolo.
Sekvatage la huna tendaro ekiris kaj ankaŭ ni ekiris kun ili norden. Atilo iris al sia rezidejo kaj dumvoje geedziĝos kun la huna fraŭlino nomata Eĉka. Ĉe la loko, kie loĝis la huna fraŭlino, la armeo haltis, sed ni ne povis vidi la geedziĝan feston, ĉar Atilo ordonis al ni plumarŝi. Niaj gvidantoj estis Hunoj. Kun iu Huno mi komencis paroladi kaj demandis: kio okazis pri Del, la armita akompananto de Ĉat?
– Mi scias.
– Kion?
Tiu ŝultron tiris.
– Ankoraŭ samtage, kiam tiu alvenis, tiam oni metis lin sur sekigilon.
– Sur kian sekigilon?
La Huno ridis.
– Ej, nu! Vi estas ege malsaĝa. Kiel oni sekigas la argilvazon?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.