La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 20

Jam sur la vojo ni iris al la urbo de Atilo, sur kiu foje mi iris jam. Pli frue ni aĉetis manĝaĵon per mono. Sed nun Eslanto permesis elspezi eĉ ne unu kupro-petakon (monon), dirante:

– Kie mi estas, tie ĉiu estas mia gasto!

Nu, li estas vera sinjoro!

Pli malfrue ni divenis la veron, ke ĉe ni neniu vojaĝis pli multekoste al Atilo. Kiam ni atingis tiun riverkurbiĝon de Tiso, kie kun Emeke mi havis tiun vortbatalon, mi serĉis la vualpecon. Sed mi ne trovis. Aŭ la vento forblovis ĝin, aŭ paŝtisto portis ĝin for. Tiam la herbo verdis mikse kun floroj, nun ĝi estis sekiĝinta en la somera varmego. Tiam la greno atendis la rikolton, sed nun ni vojaĝas ekde multaj semajnoj inter flavaj stoplejoj. Kelkloke la sklavoj ankoraŭ rikoltas. Huno ne laboras.

Mi estus dezirinta ektrovi la vualpecon, en ĝin kovri la rozon, sed nenie trovis. Unu maljuna sola saliko staris tie, kie mi renkontiĝis kun Emeke. Mi pensis, pli estus enfosigi tie miajn ormonerojn, eble mi bezonos ilin, se io okazus pri mi. Certe neniu serĉadas ion en la tero. Mi ĉirkaŭrigardis. La vojaĝantoj jam pasis multe antaŭ mi, survoje neniu venis, en la foro videblis nur bovaroj, pli fore ĉevalaroj videblis. Ekde kiam ni venas, neniam nenie mi vidis tiom multe da ĉevaloj kiel ĉi tie. Mi ligis mian ĉevalon al la saliko kaj per mia ponardo mi elpikis du spanojn da tero. En tiun truon mi kaŝis miajn cent solidusojn en la ledsaketo de la reĝedzino. Grandan glebon mi premis sur ĝin kaj bone glitigis la lokon sub la arbo, ke neniu pensu trovi ion tie. Ĉi penso estis la plej bona ideo dum mia tuta vivo, ĉar tiu mono helpis min reiri en Konstantinopolon post longa tempo reveninte el la urbo de Atilo. Pere de tiu mono mi povis konstrui mian loĝejon marbordan.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.