La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 11

Sekvatage ni frue ellitiĝis, ĉar ni volis porti donacon al la ĉefestro de la imperiestro. Mi devis elpreni ilin de la ferkesto. Tiuj estis majstroverkoj: kvin pokaloj, du pladoj kaj kvin teleroj. Sur la pokaloj videblas reliefo: ĉasado de Aleksandro la Granda. Se la kvin pokalojn samtempe oni rotaciigis, tiam la ĉasado ekviviĝis: oraj homoj ĉasis orajn sovaĝajn bestojn en ora arbaro!

Ankaŭ la pladoj montris artajn desegnaĵojn. Sur unu estis Adamo kaj Eva sub arbo, sur alia estis videbla la diluvo. Surrande de la telero montris sin bildoj de dikaj beboj havantaj flugilojn. Per blanka veluro subŝtofita cedra kesto estis la ujo de la trezoraĵoj kaj sur ili estis kovrilo konsistanta el kelkaj ulnoj da rozkolora florfigura silka ŝtofo.

Je sunleviĝo mi kaj mia mastro kun Rustikjo kaj tri servistoj jam staraĉis antaŭ la pordego de la ĉefestro. Sed la pordego estis ankoraŭ fermita. Vespere ili longtempe amuzis sin. La muziko post noktomezo ĉesis. Emeke certe dancis. Kun kiu ŝi povus esti dancinta? Ĉu ili nun dancis unuafoje kune? La fenestrojn de la domo kovras densaj drapiraĵoj. La suno lumigas tien. Bonas, ke tiu fraŭlino ne aperas!

Dum nia tiea atendado venis nigraokula Huno. Li estis mezaĝa homo kun riĉe ornamitaj armiloj, kun flagrantaj ĉemizmanikoj. Li paŝadis al ni. Surkole kaj bruste orĉenoj kiel al ĉiuj riĉaj Hunoj. Surkape estis alta peltĉapo. Apud ĝi gruoplumo. Liaj lipharoj estis kiel kornoj de bovo. Lia hararo estis aranĝita en tri har-plektaĵoj. Ĉe lia flanko pendis kurba glavo, ĝian tenilon ornamis turkiso. Saman glavon havas la riĉaj Hunoj.

Li ridetas al Prisko.

– Khaire! / Saluton! /

– Khaire! – Saluton – diris ankaŭ Prisko. – Kiu vi estas, ĉar vi salutas min greklingve. Kial vi iĝis Huno?

Nome multe da popoloj vivas en tiu urbo, sed estas malmulte da Grekoj. Sed ni nur grekajn sklavojn vidis, kiuj havis hirtan hararon kaj ĉifonan vestaĵon. Sed ĉi tiu estis sinjoro; ja havis multe da oraĵoj.

Tiu Huno haltis kaj ridetis.

– Kial vi demandis tion ĉi?

– Pro tio – respondis mia mastro – ĉar vi salutis min greke. Se vi estus Huno, tiam vi salutus min hunlingve.

– Do, mi estas Huno – tiu respondis – sed mi naskiĝis kiel Greko. Mia nomo estas Libera-

Greko, ĉar en mia sklavepoko mi nomiĝis Greko, aliuloj nomis min Heleno.

Kaj li senĝene suspiris.

– Jes, mia sinjoro, foj-foje malrektas la vojo de ies vivo. Ni neniam povas scii kion ni atingos sur nia vivovojo je nia maljuna aĝo.

Kaj li rakontis, ke oleokomercisto estis li en Istrio. Sed la Hunoj ekatakis tien kaj forrabis lian havaĵon. Oni katenis lin. Li iĝis sklavo de la ĉefestro, ĉar la riĉajn sklavojn la ĉefsinjoroj tenis ĉe si. Unu kaŭzo el la pluraj estas, ke por ili la ĉefsinjoroj povis postuli multan monon.

Se la parencoj ne aperas, ankaŭ tiam ĉi servisto estas pli utila, pli komprenkapabla, pli saĝa, pli lerta estas ol la kamparana servisto. La prestiĝo de la domo dependas de la kleraj sklavoj.

– Jes – ĝemetis Prisko – la civilizacio estas tirata-trenata ĉi tien, kaj katenita. Ĉi tie la civilizacio estas la servisto de la barbareco!

La Huno levis siajn ŝultrojn.

– Do!... Kion fari se miaj parencoj ne elaĉetis min, elaĉetis min mem la bona Dio! Mia mastro kunportis min en militiron kontraŭ la Kazaroj. Mi brave batalis apud li kaj ricevis grandan kaptaĵon. Per tiu kaptaĵo mi elaĉetis min. Poste hunino iĝis mia edzino, mi havas infanojn. Se vi povus vidi kiom vivkapablaj infanoj estas ili! Mi rajtas sidi ĉe la tablo de la ĉefestro. Pli frue mia nomo estis: Bruto! Nun tiu diras: Kamarado! Tiu estas mia bona amiko.

Dank’al Dio, ke mi iĝis malfeliĉa en Istrio.

Prisko skuis la kapon.

– Se vi iĝis libera homo, tiam vi estus povinta hejmeniri.

– Kiam ajn.

– Kial vi restis tamen inter la barbaroj?

– Ĉu barbaroj? Hm. Nur laŭ vi estas barbaroj ili. Ili estas pli bona popolo ol ĉiuj aliaj. Ĉi tie ĉiuj povas vivi en paco senĝene en sia domo. Mi faras tion, kion mi volas fari. Mi ne pagas imposton. Al mi ne venas ŝtata oficisto, aŭ tribunala ekzekuciisto.

– Sed vi konstante militiris.

– Sed ĉe ni oni estimas la homon, ne tiel, kiel ĉe la Romianoj. Ĉe vi konstante fluas la sango de homoj. Se vi ne batalas kontraŭ armeoj, tiam vi interbatalas kun la rabistoj. Se la rabistoj ne batas vin, tiam batas vin la oficialaj rabistoj, la ekzekuciistoj kaj la ŝtataj oficistoj.

En la Romia Imperio la potenculoj kaj la riĉuloj povas fari ĉion. La justecon oni donas por mono kaj dum la longaj procesoj la advokato kaj juĝisto ĉantaĝas la procesulojn.

Prisko defendis la Romianojn, sed la Huno kapbalancadis kaj mansignis.

– Vi pravas. Sed ankaŭ tio veras, ke kie Dio estas la regnestro, tie la sorto de la popolanoj estas infera.

La Huno estis afabla homo. Adiaŭante li etendis la manon por manpremi ankaŭ al mi.

Dum tio la pordegon malliberulo malfermis kaj diris, ke la ĉefestro ekvenas el la palaco.

Pro tio ni ne iris en la palacon, sed atendis lin en la korto. Ni ekvidis lin, kiu estis malaltstatura kun kurbaj piedoj. La Hunoj estas malaltaj, nur ensele ili povas vidiĝi majestaj!

Ili piediras kiel la akvobirdoj.

Ni klinis nin. Prisko antaŭenpaŝis kaj diris, ke la delegito de la Romia Imperio estas ĉi tie, portis saluton kaj la donacon senditan de la imperiestro en ĉi tiu cedrokesto. La delegito samtempe petis decidi la lokon de la interparolado. Mi interesiĝante rigardis la heroan estron: \di estis ridetanta, fidele observem-okula, inteligenta homo.

– Kie? Se la afero estas grava, tiam tuj ĉe mi – li respondis simple – nur iru antaŭen, ankaŭ mi tuj tie estos.

– Nu – mi pensis – ĉi tiuj ne faras grandan ceremonion kiel niaj elituloj.

La ĉefestro ne rigardis la donacojn, nur sendis tiujn al sia edzino. Kaj mi forrapidis, por k\d Maksimino havu tempon surmeti festan togon. Sed li ne kapablis fari tion, ĉar la ĉefestro tuj aliris nin kaj kriis amikecan bonan matenon. Maksimino komencis diri la salutparolon, sed la ĉefestro sidigis lin kaj li lasis lin paroli nur sidante. Sed li tamen ne lasis paroli tiun longtempe, ĉar ekvidante, ke Maksimino lin laŭdas, li interrompis:

– Ne lacigu vin, bona homo. Mi scias kio kaj kiu mi estas.

Poste, kvazaŭ li estus familiano, li rakontis siajn venkojn en Oriento. Kaj li malĝoje diris, ke reĝido Aladar[22] defalis de la ĉevalo kaj unu ĉevalo surpaŝis lian brakon. Maksimino finfine kapablis alparoli dece. Li diris, ke la imperiestro dezirus ligi eternan pacon, sed nur la delegitaroj ne kapablas atingi tiun. Estus bone, se la sinjoro ĉefestro honorus la imperiestron per sia vizito. La trezoroj en la cedrokesto nur estas specimenoj el tiuj, kiuj atendas la sinjoron ĉefestron.

La huna altrangulo palpebrumis kaj kapbalancis:

– Tio estas malfacila afero.

– Sed mia sinjoro – daŭrigis Maksimino – via parolo ne estas babilaĉo kiel tiu de la delegitoj. Se vi venus al ni, tiam eblus fari eternan pacon kaj ligilon por ambaŭ imperioj, sed ankaŭ al viaj familioj. La imperiestro restus via amiko ĝis morto kaj de lia ora pomarbo pomoj falus ankaŭ al viaj genepoj.

La ĉefestro neante skuis la kapon.

– Tio ne eblas. Ĉar eksciu, se mi irus tien, tiam mi devus paroli kiel reĝo Atilo. Se mi dirus ion laŭ mia opinio, tiam mi forgesus, ke Atilo estas mia mastro kaj la huna popolo kunvivas ankaŭ en la Transmondo.

Li levis la kapon kaj trankvile rigardis nin:

– Kredu min: mi estas prefere servisto en ombro de Atilo, ol riĉulo de la Romia Imperio.

Mi povas esti pli utila por vi ĉi-hejme. Ankaŭ tio eblas, ke la reĝo koleros kontraŭ vi kaj tiun koleron mi povos turni aliflanken.

Poste kvazaŭ li enuiĝus pri la politiko, li ĉirkaŭrigardis.

– Ĉu vi volas tendumadi ĉi tie, ja vi estas malproksime de la reĝa palaco kaj krome emas pluvi kaj ankaŭ la vojo estas kota.

– Ni volis demandi – respondis Maksimino – kie ni povas starigi nian tendon.

– Nenie. Vi ricevis loĝejon ĉe mi. Viaj servistoj havas lokon sur mia korto. Apud la manĝejo estas tre granda ĉambro por vi. Sed niaj sinjoroj ne akceptis la bonvolaĵon. Apud la palaco ili petis lokon por la tendoj.

La ĉefestro volonte konsentis pri tio. Kiam la ĉefestro foriris el la tendo, tiam unu grupo de junaj virinoj galopis antaŭ nin. Sur ilia ŝultro estis arĝenta sagujo. Mi pensis, ke ili iras por ĉasadi, sed pli poste mi vidis, ke ekster la urbo estas pajacoj kaj ankaŭ ili celpafas. Ankaŭ fraŭloj akompanos ilin. Ies brako estis vundita. Li per peltĉapo salutis la ĉefestron.

– Li estas la reĝido Aladar – diris la ĉefestro ridetante.

Post ili kuregis virinoj kaj fraŭloj, kiuj portis lozajn vestaĵojn. Sur la vizaĝo de la virinoj estis vualo. Inter ili estis ankaŭ Emeke. Subite baŭmis la ĉevalo de Emeke sur siajn piedojn: \dovas esti, ke la tabano pikis ĝian bruston, aŭ la buŝfero vundis ĝian buŝon. Mi ege ektimis.

Mi jam vidis saman okazon, kiam la rajdanto defalis de la ĉevalo kaj la piedo de la rajdanto restis en la piedingo kaj la ĉevalo tiris la rajdanton longtempe. Alian fojon la ĉevalo ĵetis supren la malantaŭajn piedojn kaj la rajdanto falis antaŭ la ĉevalon surteren kaj la ĉevalo falis sur la rajdanton.

La ĉevalo de Emeke baŭmis, sed ŝi restis sur la ĉevalo, kiel pantero. Ŝi forte prenis la kolhararon de la ĉevalo kaj ŝia alia mano prenis la kondukilon, per kiu ŝi tiris la buŝferon.

– Ĉele, kion vi faras? – ŝi kriis kolere al sia ĉevalo.

La ĉevalo provis saltadi, volis ĵeti ŝin surteren, sed Emeke prenis forte la kondukilon kaj la ĉevalo trankviliĝis. Emeke restis en la selo, kvazaŭ nenio okazintus. Mi rimarkis, ke Emeke ion faligis.

La aliaj rajdantoj forrajdis. Ŝi ekhaltis. Mi tien kuregis kaj levis el la polvo tiun aĵon: kiu estis la skurĝo, per kiu ŝi batis mian vizaĝon.

Mi ne koleris, sed estis feliĉa povi kuri al ŝi kaj transdoni la skurĝon.

– Mi dankas, Zeta! – ŝi diris kare.

Ŝi demetis la vualon kaj denove surmetis. Ŝiaj okuloj brilis. Ŝi ruĝiĝis. Ŝi gapis min. Poste surbatis sian ĉevalon kaj forgalopis. Mi ne memoras kiam foriris la ĉefestro. Mia vizaĝo ruĝiĝis ĝisvespere kaj mi aŭdis ŝian voĉon: „Mi dankas, Zeta!” Mi pensadis: „Kial ŝi volis montri al mi ŝian vizaĝon?” Povas esti, ke ŝi volis montri al mi sian manon, kiu estas la plej bela mano en la tuta mondo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.