La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kiam mia mastro iris al Atilo por tagmanĝi, tiam mi ne devis atendi lin antaŭ la palaco. Mi sciis, ke antaŭ sunsubiro li ne venos hejmen. Se li tagmanĝis ĉe la ĉefestro, tiam nur noktomeze mi devis iri por akompani lin. Dum liberaj posttagmezoj mi restadis en la kuirejo.
En la kuirejo estis en la angulo granda fajrujo, sur kiu estis kaldronoj por varmigi akvon. Estis bone tie sidadi kaj rigardi la fajron.
Dum la longaj vintraj vesperoj plurfoje ankaŭ dek aliaj homoj sidis ĉirkaŭ la fajro, envenis en la kuirejon ankaŭ la ĉevalistoj, bovistoj, kiuj peletis la bestojn de la kampo. Ĉi tie estis la hunaj servistoj kaj ankaŭ Ĉokona, kies taskoj estis inspekti la servistojn, kaj gardi la ŝlosilojn de la nutraĵprovizejo kaj de la kelo. Mi rigardis la fajron. Ĉi tio estis la amuzo de la Hunoj kaj vintre kaj somere. Foje mi sidis sola en la kuirejo. La virinoj lavis la vestaĵojn sur la subtegmento. Estis vespera krepusko kaj eta hajlo falis.
Ĝiĝia venis en la kuirejon kaj ridetante rigardis min.
– Oĉjo Zeta! – ŝi kriis – ho, kiome mi ĝojas vidi vin! Ŝi sidiĝis apud min kaj varmigis siajn manojn. – Ni malofte povas vidi unu la alian, sed mi havas multe da direndaĵoj. Ĉu vi scias, ke mia patrino estis romia subulino kaj mi estas jam dek-kvar-jara?
Mi ne sciis, sed tio ankaŭ ne interesis min. Tiu knabino laŭ mi estis malpli ol dektri-jara. Ŝi ne havis knabinajn trajtojn. Ŝi similis jupon portantan knabon kaj estis malbonhumora. Tamen ŝi ĉiam ridetante salutis min. Mi ne ŝatis ŝin kaj laŭ mi se ŝi ne estus ĉi tie, mi povus esti la edukanto de la infanoj.
– Emeke, la fraŭlino – daŭrigis ŝi – tiam naskiĝis, kiam Atilo iĝis regnestro. Mi naskiĝis post du jaroj. Ĉi tiun mantelon mi ricevis hodiaŭ de ŝi. Ĝi estas apenaŭ uzita.
Ŝi ekstaris kaj trinkis el kruĉo de la geservistoj. Poste ŝi denove sidiĝis pli proksimen al mi, kontraŭ mi. Ŝi portis mantelon de Emeke, sed ŝiaj nudaj kruroj estis ruĝaj pro la malvarmo.
– La infanoj dormas, – ŝi konfesis bonhumore – fraŭlino Emeke estas en la palaco. La gesinjoroj dancas, amuziĝas.
Mi ne scias, poste pri kio ŝi parolis, dum kio ĉiam pli kaj pli proksimen ŝi sidis al mi kvazaŭ ŝi volis la kapon meti sur mian ŝultron.
– Iru for! – mi murmuris al ŝi.
Ŝi ektimante ekstaris, embarasite forigis permane la cindron de sia vestaĵo kaj malĝoje rigardis min. Poste ŝi honteme eliris de la kuirejo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.