La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 12

Do, ni loĝis en la propra tendo, sed tutproksime al la palaco de la familio Ĉat. Tiu palaco – mi jam menciis – estis kontraŭ la palaco de Atilo. Inter la du palacoj estis nur unu terbenketo montranta signojn de hufpremoj.

Mi rigardis kun granda intereso tiun unuetaĝan buntan lignodomon nomatan Palaco de Ĉat.

Kvazaŭ la barbara skulptisto estus skulptinta nur por sin amuzi tiun etan birdokaĝon kaj tulipojn nur unu la alian atingantajn kaj inter tiujn li enmetis kelkajn kamomilojn. Antaŭ la enirejo staras du verdkoloraj kolonoj, sed ankaŭ ili konsistis nur el floroj kaj folioj. Poste kvazaŭ tiu kaĝo estus plaĉinta tiom al iu, ke li estus dirinta:

– Faru al mi ĉi tiun domon! Kamomiloj estu la fenestroj!

Matene mi devis okupiĝi denove pri donacoj.

– Zeta! Elserĉu la cignokolan oran kruĉon kaj la teleron uzatan sub tiu. Krome la tri grandajn rulaĵojn da silko kaj la simioledon. Poste surmetu vian festvestaĵon. Ŝutu rozparfumon sur mian togon. Ni iros al la reĝedzino Rika.

Mi ĝoje plenumis la ordonon.

La reĝedzino Rika estas la ĉefpersono inter la sinjorinoj. Ŝia filo estas Ĉaba. Ŝi estas la edzino. La aliaj virinoj prezentas nur la lukson: ili estas vivantaj juveloj.

La sinjoroj cerbumis, ĉu ili ambaŭ iru al la reĝedzino aŭ nur Prisko. Fine ili konsentis, ke nur Prisko iru tien. Li estas majstro de elokvento. Li demandu: ĉu la romia delegito povas veni antaŭ ŝiajn okulojn por kisi la manon? Nu Prisko, Rustikjo kaj mi ekiris. Mi portis en blanka tuko singarde la orajn donacojn, la ceterajn donacojn unu infansklavo portis en cedrokesto. En la korto de la ĉefpalaco ankaŭ tiam svarmis la popolo, multaj homoj surhavis oraĵojn, arĝentaĵojn, brilantajn kirasojn kaj armilojn. Sed ni vidis homojn portantaj simplajn vestaĵojn. Ili estis la plebo, la granda parto de la popolo konsistis el ili. En unu grupo ni vidis ankaŭ mishumorajn virojn kaj virinojn, el kiuj ni vidis multe en Hun-lando. Ili portas somere tolvestaĵon el kruda kanabo teksitan kaj vintre bestoledon, kiu disvastigas ĉirkaŭ si seban ledo-odoron.

La plebo atendadis antaŭ bunta kolono. Sur flanko de la kolono alte fluganta aglo estis videbla elbatita el kupro, ĉiuflanke de la aglo estis videblaj glavegoj. Ĉe la subo de la kolono estis malplena brakseĝo. Je nia demandado la homoj informis nin, ke ni iru al la malgranda unuetaĝa palaco, kiu havis skulptitan barilon kvazaŭ estus sur ĝi lilioj. La pordegon gardis kvar tigroleduloj. Sur la ŝtupo dika sklavo dormetis klininte sin sur siajn genuojn. Poste tiu anoncis nin kaj kondukis en la palacon.

Enpaŝinte en la ĉambregon, ni jam flaris agrablan odoron. Mi opiniis, ke tio estas mento kaj diantodoro kune. La reĝedzino sidis meze de la ĉambrego sur malalta kanapo kaj junaj damoj sidis ĉirkaŭ ŝi. Mi tuj ekkonis la reĝedzinon, ĉar nur ŝi portis senornaman buterkoloran silkovestaĵon. Kaj ŝi portis samkolorajn sandaljon. Ŝia griza hararo estis aranĝita ŝiakape en helikformon. La hararo estis fiksita per orbutono, kies figuro similis al juglando. Ŝi povis esti belega sinjorino iam. Nun ŝi estis velkantbeleca altrangulino. Nur kanapo kaj unu tableto estis en la ĉambrego. La muroj estis kovritaj per griotkolora drapo. Sur la planko estis dika lanotapiŝo. Sub la tapiŝo certe povis esti ia molaĵo: alia dika tapiŝo el kokosfibro. Ĉirkaŭ la reĝedzino sidis ne tre belaj virinoj sur la tapiŝo. Ili brodadis. Inter ili estis ankaŭ Emeke. Mi ne scias pri kio parolis mia mastro, ĉar tiutage mi ne notis tion en skribo.

Mi nur rigardis al Emeke. Ŝi portis blankan vestaĵon. Ŝian talion zonis silkŝnurego dika kiel fingro, preskaŭ tia, kian portas la anakoretoj, la izole vivantaj ermitoj. Ŝi portis flavajn sandalojn. Ŝia hararo estis pendanta kiel tiu de la anĝeloj. Mi ĝojegis denove vidi ŝiajn sorĉliniajn okulojn kaj la artmaniere skulptitajn lipetojn. Ŝi havis ensine du spanojn grandan brodkadron. Ŝi brodadis per ruĝaj silkofadenoj kaj orfadenoj. Ĉiuj brodadis samformajn figurojn: sangokolorajn duoblajn tulipojn. La tulipoj havis randojn broditajn per orfadeno.

Ĉiu rigardo fiksiĝis sur nin enpaŝantajn. Poste ĉiuj rigardis la ornamfigurojn sur la donacoj.

La helianto kiel ornamaĵo de la kruĉo gajnis pleje ilian plaĉon. Unu fraŭlino prenis tolon kaj per ruĝa kreto provis desegni ĝin. Emeke klinis sin tien por atenti la provdesegnadon. Min ne la fraŭlino interesis, sed tio, kion rigardas sur la desegnaĵo Emeke. La fraŭlino desegnis la mezon de la helianto, sed la florpetalojn desegnis unu post la alia. Unu florpetalo iĝis pli granda ol necesus.

La fraŭlinoj ridis kaj ankaŭ la reĝedzino ridetis rigardante tien.

– Kontraŭe ĝi estus bela, sed ĝia mezo estu kaŝtankolora kaj la florpetaloj sulfurflavkoloraj.

Sed unue ni vidu la desegnon.

– Kiu volas desegni ĝin?

Mi ruĝiĝis.

– Mi desegnus ĝin, se via moŝto permesus.

Prisko konsterniĝis pro mia malkonveneco. Sed la virinoj ne konsterniĝis pro tio. Kaj mi tuj prenis la tolon kaj la ruĝan kreton. Mi surgenuiĝis sur la tapiŝon kaj komencis signi per punktoj du cirklojn per tremetantaj manoj. Pro la scio, ke min atentas Emeke, mia tremado ĉesis kaj mi ĝojis, ke mi povas montri al ŝi ion el mia scio. Baldaŭe aperis la heliant-floro kaj la virinoj aplaŭdis.

– Kiom lerta vi estas, fraŭlo! – laŭdis min la reĝedzino.

Kaj ŝi pere de Prisko interpretigis:

– Mi envias vin pro ĉi tiu sklavo!

Mi denove iĝis ruĝa. Mi alrigardis mian sinjoron atendante, ke li plibonigos vortojn de la reĝedzino: „Sinjorino, tiu ne estas sklavo, sed estas libera homo!” Sed mia mastro diris ion alian:

– Mi estus feliĉa, se mi povus donaci lin al Via moŝto, sed li iĝis plenkreskulo de sia infanaĝo apud mi kaj li estas plie mia filo, ol mia sklavo. Sed se vi ordonas al li desegni, tiam li desegnos dum nia ĉi-tiea restado.

– Ĉu vi kapablas desegni ankaŭ ion alian? – Alrigardis min afable la reĝedzino.

– Ĉiaspecaĵojn, mil specialaĵojn, mia sinjorino – mi respondis kvazaŭ mia kapo turniĝus pro ĝojo.

Emeke mirante rigardis min pro tio kaj mi sentis grandegan feliĉon.

– Nu, estas bone; por unu horo mi senigas vian mastron de via servo.

Prisko klinis sin kaj kun Rustikjo foriris. Mi restis surgenuante inter la virinoj. Mi neniam desegnis al sinjorinoj laboraĵojn, nur literojn en biblioteko de la imperiestro kaj hejme. Kiam niaj skribistoj kopias libron, tiam la unua litero estas bildo. Tiu estas ĉefe ia floro. La skribisto unue desegnas tiun per stano, poste kolorigas ĝin per orfarbo laŭ sia imago.

La hunaj desegnaĵoj estas bagatelaĵoj kompare kun tiuj, kiujn mi kapablas desegni.

– Ĉu Via Moŝto permesas desegni konvolvulon?

– Kompreneble! Ĉion, kion vi kapablas desegni.

Kaj mi desegnis al ili konvolvulon, grimpantan sur herbotigo, kiu kliniĝas sub ties ŝarĝo.

Mi desegnis sur tiun kvar florojn, el kiuj du estis ankoraŭ burĝonoj kaj du estis jam ekflorintaj floroj. La korformaj folioj ĉe la pinto de la ŝoso malpliiĝis.

La desegnaĵo plaĉis al ili.

– Ĝi estas belega – ili diris kaj laŭdis min.

El ĉiuj laŭdoj mi elaŭdis nur unu mallaŭtan voĉon de Emeke: „Belas.

– Ĉi tiu vorto tiel muzikis miaanime dum la tuta tago kaj ankaŭ nokte kiel abelo super floro.

– Moŝta Sinjorino – mi diris humile – ĉi tiun floron estus inde kudri per lilakolora silkfadeno kaj la foliojn per verda fadeno.

– Anstataŭ la folioj desegnu florojn.

Mi miris pri la deziro. Mi vidis pli malfrue, ke la Hunoj sur la ornamaĵoj pli multe ŝatas la florojn, ol la foliojn. Tia estas la huna gusto. Mi ŝanĝis mian desegnaĵon. Mi desegnis tiujn florojn, kiujn oni povas rigardi deflanke kaj la suban floron desegnis kiel velkintan.

Denove ĉiuj rigardis la desegnaĵon kaj admiris ĝin. Krom Emeke ĉiuj sidis ĉirkaŭ la reĝedzino, nur Emeke staris kaj rigardis la desegnaĵon. Mi silente rigardis ŝin. Ŝi portis blankan vestaĵon kaj ĉirkaŭ la kolo silkotukon. Ŝia vizaĝo estis persikokolora. Ŝiaj oreletoj estis fragoruĝaj, ŝia nazeto estis blanka kaj rekta kiel tiuj de marmoraj diinoj. Sur ŝia maldekstra vizaĝflanko estas eta lentoforma makulo. Tiu lenteto beligis ŝian vizaĝon! La biblia Esavo vendis sian plej sanktan rajton – la unuanaskitecon – por unu plado da lentoj. Tiu estis azeno!

Mi por unu lento-semo ĵetus mian vivon al la morto! Kaj oni diris, ke mi estas saĝa homo.

Emeke alrigardis min por ekzameni kaj post minuto ŝi ekparolis:

– Kial vi desegnis velkintan floron? Ja tio estas malĝoja.

Ŝi ruĝigis min kaj apenaŭ mi kapablis respondi:

– Ekzistas tia floro, mia fraŭlino, kiu aspektas velke sed je efiko de la matena roso kaj sunlumo ĝi tuj reviviĝas.

Ŝi pensante rigardis min kaj ekridetis:

– Do, desegnu tiel, ke ĝi estu vivanta.

Nun oni portis al la reĝedzino korbon da ĉerizoj. Al ĉiuj fraŭlinoj ŝi donis unu mankavon da ĉerizoj. Mi tiam finis la desegnaĵon.

– Nun jam vi povas fini la desegnadon – diris la reĝedzino kare – morgaŭ venu denove.

Petu vian mastron, lasi vin veni ĉi tien. Levu vian mankavon!

Kaj ŝi ankaŭ al mi donis mankavon da ĉerizoj. Ŝi havis patrinan bonecon. Sed en tiu ĉi momento mi ne sentis ŝian bonecon. Ĉu ŝi povas subaĉeti min? Kaj antaŭ Emeke! Mi foriris kaj donis la ĉerizojn al infano ludanta ekstere.

Sur la korto multe da homoj rigardis ion atenteme.

– Kio okazas tie? Mi vidas Atilon sidanta sub la kuproagla kolono. Ĉiuj rigardas lin.

Tie estas ankaŭ mia mastro kaj Rustikjo, Libera-Greko kaj la hodiaŭaj delegitoj.

– Juĝado okazas – respondas mia mastro – la reĝo juĝas pri iu.

Tiu sceno estas iomete antikva, kiam la ĉefo de la popolo sidas en kamparana seĝo. Li estas tute trankvila. Antaŭ li staras du maljunuloj kaj du junuloj. Ili estas la plendantoj. Unu parolas. Surtere proksimume kvindek maljunuloj sidas aŭ kaŭras kaj malantaŭe staras scivolemaj homoj. Sur ilia kapo ne estas peltĉapo. Sur la kapo de la reĝo estas ĉapelo havanta larĝan randon, sur ĝi estas agloplumo.

– Nome ĉi tie vivas la kutimo – klarigis mallaŭte Libera-Greko, – ke la diskuteblajn aferojn la familiestro aranĝas: la patro, aŭ avo. Se du familioj ne kapablas interkonsenti, tiam ili elektas – el la najbaraj familioj ĉe la patro, aŭ avo – sendependan homon. Se ankaŭ tiu ne kapablas juĝadi ĝuste, tiam estas petata la reĝo juĝi. En pacaj tempoj preskaŭ dum ĉiuj antaŭtagmezoj li estas ĉi tie. Li aŭskultas la diskutantojn, faras kelkajn demandojn kaj diras juĝon. Ankaŭ nun estas granda proceso. Iu junulo portis sklavinon el Kazar-lando kaj ĉi tie vendis ŝin por unu ĉevalo kaj dek oraj moneroj. Sed sekvatage la sklavino mortis kaj la Huno nun postulas reen sian ĉevalon, dirante, ke la sklavino estis malsana.

Ni aŭdis la parolon de la avo.

– Grandsinjoro mia! La knabino estis simila al la faruno. Mi tuj diris al mia nepo, ke tiu knabino estas malsana, dirante, ke li estis freneza doni la ĉevalon pro ŝi. Mi riproĉis lin, dirante, kial li aĉetis la knabinon, ja ankaŭ senpage li povus akiri ŝin.

– Sufiĉas – diris la reĝo.

Ili restis en silento. Atilo denove ekparolis.

– Falko, ĉu vi vidis, ke la knabino estas pala, kiam monon kaj ĉevalon vi prezentis pro ŝi?

La fraŭlo hezitis kaj respondis:

– Mi vidis, sed la morton mi ne vidis en ŝi.

– Kiu vidis tion? Tiu alparolu, kiu vidis en ŝi la morton!

La homamaso restis en silento. La reĝo denove alparolis:

– Vi aĉetis la knabinon kaj aĉetis ŝian malsanon. La bravulo Apro[23] povas havi la ĉevalon, sed pro estimo li redonu la dek orajn monerojn, ke vi ne havu trioblan damaĝon.

La diskutantoj senvorte foriris. Ses homoj ekstaris kaj el inter ili la plej maljunaj tusadetis.

Iu tordis unu fojon sian liphararon.

– Mi, mia sinjoro, estas peltisto kaj mia patro kaj mia avo estas same tiaj. Ĉi tiu aĉetis de mi tigroledon, kiu estis prilaborita.

Sed tio estis jam alia afero. Ni foriris de la loko de juĝado. Ĉe la pordego ni vidis la bravulon Apro, kiu transdonis al Falko la dek orajn monerojn – pro honoro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.