La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 7

Apenaŭ mateniĝis kiam sonis la korna veksignalo. Maksimino ordonis ekiri plu. Mi suferis pro sendormeco, sed kunligis miajn littolaĵojn kaj helpis malkonstrui la tendon. Tamen mi havis kelkajn minutojn por salti en la lagakvon pere de kiu mi povis refreŝiĝi. Poste, ni surĉevaliĝis! Ni rajdis antaŭ la palaco de la reĝedzino. Tamen mi ne tiun palacon rigardis.

Antaŭ la tendo de Ĉat staris ĉaro. La sklavoj malkonstruis la tendon kaj metis sur longajn stangojn. Sur la dromedaroj estis tapiŝoj. Do! Ankaŭ ili venas! Ili venas samvoje kiel ni. Unue mi ege ĝojis, sed poste provis esti pli saĝa: ĉu mi freneziĝis, ke mi iradu-paŝadu ĉirkaŭ tiu fraŭlino, kiun gardas ekzekuciisto.

Dumvoje mi rajdis pli malrapide, ol la aliaj, ĉiam mi ekhaltis por rigardi: ĉu la fraŭlino venas? Ne estis utila mia saĝumado. Mi ĉiam decidis, ke mi restos apud mia mastro kaj ne okupiĝos pri la fraŭlino, sed nevidebla martelo batis mian bruston. Almenaŭ ankoraŭ unufoje mi volis vidi ŝin, ke ŝi estu mia sonĝo en mia malhela tombo!

– Ĉu ili venas jam?

Mi denove restis malantaŭe, ĉar mi volis vidi ŝin. Ankaŭ tiam mi volis vidi ŝin, se mia sorto estos sama kiel tiu de Del, aŭ se mi perdos la spurojn de mia mastro.

Mi rajdis jam tri horojn. La ĉielo estis preskaŭ sennuba, super la rivero Tiso[14] flugis cikonioj. Finfine mi ekvidis la hunajn servistojn kaj la ĉarojn. Antaŭe estis kelkaj hunaj armilhavuloj. La sunlumo brilis sur la diamantoj de la bridoj de la ĉevaloj kiel la arda fero sur la amboso de forĝisto. Poste venis ĉaro kovrita per veluraj tapiŝoj. La ĉaron tiras kvar ĉevaloj.

En la ĉaro sidas sinjorino Ĉat kaj unu kaduka Huno. Kontraŭ ili sidas la sklavino kaj ambaŭ infanoj. Apud la ĉaro rajdas Emeke. Post la ĉaro perpiedas proksimume dudek sklavoj. Mi nur malrapide trotante iris al ili kaj atingante ilin deĉevaliĝis kaj haltis estimplene.

– Kion vi volis? – kriis unu Huno – ĉu vi perdis ion?

Nome ili ekkonis min laŭ mia romia vestaĵo.

– Jes – mi respondis ĝentile – mi perdis iun tendo-bukon. – Ĉu vi ne vidis tion?

Kiam la ĉaro de sinjorino Ĉat atingis min, mi klinis min ĝisteren. Kiam ili foriris mi levis mian kapon kaj alrigardis tiun fraŭlinon. Ŝi virece sidis sur la ĉevalo kaj ŝia jupo tute kovris la ĉevalon. Sur ŝia kapo estis blanka turbano. Antaŭ ŝia vizaĝo estis blanka silka vualo. Sed ŝi turnis sin kaj forrajdis. Ankaŭ la ĉevalo paŝadis fiere kvazaŭ ĝi scias kiun ĝi portas.

Sep ĉaroj sekvis, ĉiujn tiris kvar ĉevaloj. Poste venis kvar dromedaroj. La ĉaroj portis la tendojn kaj la dromedaroj la tapiŝojn. Poste venis dudek kvin rajdistoj. Ĉiuj havis grandegan pafarkon kaj lancon. Per la lanco kelkfoje ili instigis la ĉevalojn. Inter ili mi ekkonis tiu\d Hunon, kiu portis botojn pretigitajn el cervoledo. Pli malfrue mi trotis post ili kaj serĉis la spurojn de la ĉevalo de Emeke.

Post unu horo estis videbla la akvo de Tiso. La vojo apenaŭ videblis en la densa herbaro.

Tiso serpentumis sur la ebeno. Kelkloke saliko kovras la akvon de la rivero. Mi estis feliĉa, pro vido de la fraŭlino. Ŝi rajdis antaŭ ni, ŝia blanka turbano kiel lilio. Subite mi vidis, ke ŝi forlasas la vojon kaj sur la kampo ludigas sian ĉevalon, dancigas tiun kaj galopas al la rivero por trinkigi la ĉevalon. Mi sentis min kiel liberan birdon. Mi sentis tion, ke la fraŭlino ludas por mia ŝato.

Mi haltis ĉe la rando de la salikarbaro. Kaj vere! Mi ĝoje rimarkis, ke ŝi venas al mi. Ŝi preskaŭ flugas. Mi deĉevaliĝis, ĉar mi volis saluti ŝin. Dume ŝi atingis min kaj haltigis sian ĉevalon. Mi klinis min.

– Sklavo! – ŝi alparolis min orgojle. – Ĉu Zeta estas via nomo?

– Jes, fraŭlino.

Mi ekkaptis la kondukilon de ŝia ĉevalo, ke ne maltrankviliĝu la ĉevalo. Ŝi rigardis min dignoplene, ĉarme. Ŝia rigardo similas al tiu de kaptita pasero.

– Ĉu vi ŝutis florojn sur mian vojon?

– La vojo estis kota – mi ekskuzis min – tie estis granda koto.

– Kial vi ne akceptis la donacaĵon?

– Mi ne meritis tion. Alie cetere mi ne estas sklavo. Mi servas mian mastron pro amo, ĉar li estis mia patro anstataŭ mia patro...

Mi balbutis dise-mise. Ŝi rigardis trankvile, severe.

– Mi ne povas esti via ŝuldanto. Iru al mia patrino, ĉar mi diris al ŝi vian servon kaj akceptu kion ŝi donas.

– Pardonu min, fraŭlino – mi komplimentis – vian vorton mi plenumos kiel ordonon, sed tiun mi ne povas fari. Se vi ne volas resti mia ŝuldanto, tiam permesu ke mi tuŝu per mia lipo la randon de via mantelo.

Ŝi ne respondis. Certe ŝi meditis, kion ŝi respondu. Mi klinis min al ŝia piedo kaj ekkisis ŝian mantelon. Ekvidinte ŝian manon mi ebrie balbutis:

– Ho, estus bone, se ankaŭ tiun belegan feinan manon mi povus kisi....

– Vi estas impertinenta! – ŝi kriis al mi furioze. – Vi estas impertinenta hundaĉo! Per sia rajdbastoneto surfrapis mian vizaĝon. Pro tio mi ekŝanceliĝis. La frapo kiel fajro bruligis mian vizaĝon. Mi sentis sangon flui sur mia kolo.

La fraŭlino fortrotis kaj mi sursidiĝis al la rando de la vojo. Mi nur gapis malsaĝe, senpense. Mi sentis, ke ne koro estas en mi, sed iu peza muelrado. Ĉu mi sidis duonan, aŭ unun horon? Mi ne scias. Mi estis embarasiĝinta. Kian malbonon mi faris? Ĉu estas peko kisi iun manon, por ekkisi manon de iu fraŭlino? La mankiso estas signo de estimo. Mi volis kisi ŝian manon, ĉar ravis min ŝia beleco. Ŝi estus ironta dekstren, mi maldekstren. Neniam ni renkontiĝus plu. Ni forgesus unu la alian.

Mi rekonsciiĝis, ĉar mi ekaŭdis ĉeval-hof-bruon. Mi pensis, ke mia ĉevalo regalopadas.

Sed ne. Mia ĉevalo trankvile paŝtiĝis sur la kampo. Tiu fraŭlino revenis al mi. Ŝi haltis antaŭ mi. Mi ne rigardis ŝin pro kolero kaj mia kolero estis sama kiel la fulmo. Mi sentis, ke mi estas homo. Se ŝi estus filino de Jupitero kaj mi estus nur eksvirbovo, eĉ tiam ŝi ne havus rajton bati min.

– Zeta – ŝi diris milde – vi estas bona knabo kaj ne kulpas, pro via malsaĝaĵo. En mia patrujo aliaj kutimoj estas. Jen ĉi tiu vualo kaj bandaĝu vian vizaĝon.

Kaj ŝi detranĉis pecon el sia vualo kaj transdonis al mi. Mi ne respondis, ne rigardis ŝin. Mi ne transprenis la vualon. Ŝi iom staris, atendis, poste forĵetis la vualon, ekspronis sian ĉevalon kaj fortrotis. Mi lasis ŝin foriri. Ŝi ne havas rajton por humiligi min! Min ne interesas ŝia rango. La huna reĝo ne estas mia reĝo. Kaj la hunaj eminentaj nobeloj ne estas miaj eminentaj nobeloj. Se ŝi rekonas, ke ŝi ne volis fari tion, eĉ tiam mi pardonas ŝin. Ja la vundo restas sur mia vizaĝo. Mi ŝataĉas ŝin.

Poste mi promenis al la akvo kaj delavis la sangon de mia vizaĝo. Post nelonga tempo denove aŭdiĝis ĉevalhofbruo. Mi rigardis tien. Ŝi revenis. Ĉu ŝi volas bati denove? Nu, tion mi ne lasas! Mi ekstaris kaj alrigardis ŝin sovaĝe. Ŝi venis al mi.

– Mi revenis, – ŝi diris milde – ĉar vi koleras kontraŭ mi. Mi ne kapablas toleri, ke iu, aŭ io koleru kontraŭ mi. Do... ĉi tie estas mia mano kaj vi rajtas kisi ĝin.

– Dankon – mi respondis fiere – jam mi ne sopiras tion.

La fraŭlino paliĝis, severe rigardis min kaj mi fiere rigardis ŝin. Poste ŝi ekspronis sian ĉevalon kaj forgalopis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.