La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Sekvatage posttagmeze oni kolektis kaj forportadis la vunditojn en la tendaron, sed min ne.
La pesto pligrandiĝis en mi. La morto jam proksimiĝis al mi, sed mi forte volis vivi.
– Miaj kamaradoj! – mi petpetegis plorante la homojn. – Ne lasu min ĉi tie!
Ili ne respondis. Poste mi laŭnome petegis ilin:
– Taroŝ, kompatu min! Sukoro, kunportu ankaŭ min! Cobor! Havu bonan koron! Cobor tiradis ŝultrojn!
– Kial utilus al vi, se mi kunportus vin? Ja vi estas pestohava!
– Tial, ĉar almenaŭ mi mortos inter homoj kaj ne inter korakoj.
Li skuis la kapon, kraĉis, poste iris plu. Mi restis sola. Selo estis mia kuseno, kadavroj estis miaj kunuloj kaj korakoj kantis super mi flugadante.
Sur la batalejaj ŝtiparoj ekbrulis seloj, ŝildoj kaj la fumo flugis supren. Komenciĝis la funebrokantadoj ŝamanaj. Tiujn akompanis klarionadoj kaj tamburadoj. Laŭ la kredo de l\d Hunoj el la flagrantaj flamoj de la ŝtiparoj suprenleviĝas la animoj de la mortfaligitaj herooj portantaj kun si servistojn, la animojn de la kontraŭuloj mortigitaj de ili en bataloj. Kiom da ŝtiparoj fumis? Kiom da homoj estis forbruligitaj? Mi ne scias. Certe multe da ligno, eĉ arbaro estus bezonata por bruligi ĉiujn hunajn mortintojn.
Poste la kanto ĉesis. Ne restis alia voĉo ol la murmuro de la fora tendaro kaj grakado de la korakoj. Mi kuŝis plu inter la mortintoj soifante, malsatante, ankaŭ de Dio forlasita. Foj-foje mi senkonsciiĝis sed poste rekonsciiĝis. Post la tutvesperiĝo kiam antaŭeniĝis la someraj steloj, mortosento komencis regi miajn pensojn. Se nur ne nokte mi mortus! Nur almenaŭ ankoraŭ unu fojon mi povus vidi la krepuskon, la ruĝan frumatenon, la leviĝantan sunon! Mi ŝatus trinki almenaŭ nur unu fojon dum mia tera vivo! Ia ajn malbona trinkaĵo konvenus, nur ĝi estu akvo, ĉar en mia interno brulas ardaĵo de la infero! La rivereto fluas al mi ne malproksime kaj mi soifegas! Kaj tiam miraklo okazis pri mi.
Jam longtempe mi sentis, ke io premas mian talion. Ĝi jam ankaŭ pli frue faris malagrablan senton al mi, sed pli forta estis la doloro de mia piedvundo, ol ĝi. Mi kredis, ke ĝi estas ia ŝvelaĵo, aŭ ia ŝtono. Kaj jen, mi trovas la kunvinan ledobotelon, kiun mia mastro donis al mi.
Mi memoris, ke en tiu granda ĥaoso mi ligis ĝin ne sur la selon, sed al mia rimeno, pensante, se la ĉevalo estus pafita, la ledbotelo de vino ne perdiĝu, sed restu ĉe mi. Pro tio mi tre ekĝojis kaj tuj revenis mia vivemo per tiu flamo, kiam ĝi lastafoje ekflagras el la neniiĝanta fajro.
Rapide per miaj dentoj mi eltiregis la korkon kaj mi ektrinkis. Mi trinkis avide ne volanta lasi. Tiu acida, fortega vino – aŭ plie vinagro – senteble trafluis miajn vejnojn, tendenojn. Ĉiuj molekuloj de mia korpo trinkis, suĉis la vinon. En miajn ostojn eniris la vino kaj mia korpo ensorbis ĝin kiel la spongo la akvon. Mi eltrinkis ĉion ĝis la lasta guto. Poste tuj mi ekdormis.
Ĝis kiam daŭris mia dormo? Mi ne scias. Certe unu aŭ du tagojn. Ĉe pluvbatoj mi vekiĝis.
Tondris kaj fulmis. Surdorse mi kuŝis per mano defendante mian vizaĝon. Jam taglumo estis.
Pluvo tiel falis sur min – tra mia malsekigita vestaĵo – kvazaŭ iu verŝus la akvon el la ĉielo.
Post duonhoro ĉesas la pluvo. Eksunas. La sunradioj varmon sendas. Jen, akvo lavas miajn piedojn. Mi ektimante spertas, ke la rivereto inundis. Anstataŭ flava, ŝlima fluo, purpurkolora malpura akvo ondruliĝas en ĝia fluejo. Ĝi estis akvo fluanta de la batalejo!
Tre malfacile mi sukcesas levi min pli proksimen al unu ĉevalkapo, de kie mi ankaŭ vidas, ke la mortintoj „veturas” inter la akvoondoj antaŭ mi kaj fluas en la akvo seloj, ŝildoj, sagoj, kaskoj, lancoj. La akvo ĉiam pli altiĝas kaj jam mian talion tuŝante foje levadas miajn piedojn. La akvo volas kunporti min inter la mortintojn! La mortintoj daŭre „veturas” antaŭ mi surventre, surdorse en la sanga akvo. Nur ilia vestaĵo videblas kaj gestadas, kvazaŭ ili dirus:
– Ho, kiom bone estas en akvo veturi al la Transmondo! Venu kun ni, Zeta!
Kelkaj mortintoj haltas, turnas sin. Poste alvenas aliaj mortintoj, albatiĝas kaj turniĝas kune kun la antaŭaj. Poste alvenas pli granda grupo forŝovanta la pli fruajn. Ankaŭ tiuj progresas plu kaj fine restas Romiano, kies kolo estas detranĉita ĝisduone kaj lia kapo baskulas. Lia movo similas al tiu de dancanto. La akvo jam lavas mian bruston. De ie granda rompita ponto ŝanceliĝas proksimiĝanta al mi en mia okazplena vivo. Mi supozas, ke tiu ponto, mallonga kaj farita el ŝelhavantaj arbotrunkoj, povus porti min al la tendaro. Mi kolektas mian tutan forton kaj la dume min atingantan naĝantan ponton mi spasme ekprenas.
En la sekva minuto jam mi veturas sur la akvo sur la ponto inter la mortintoj. La akvo lavas mian kolon kaj kelkfoje ankaŭ mian vizaĝon. Atingante la supozitan lokon de la tendaro, mi vidas la areon malplena. Mi vidas nur nigrajn fajrujojn pruvantajn, ke ĉi tie estis tendaro d\d Atilo. Sur la bordo avida lupo trinkas akvon. Certe ĝi manĝis multe. La riveretakvo portas min plu. Finfine fruvespere mi vidas homojn surborde. Viroj, virinoj, infanoj estas tie. Ili per pioĉoj tiras la mortintojn el la akvo. Sed ili tiras el la akvo ankaŭ lancojn, kaskojn kaj sandalojn. Mi krias:
– Je la nomo de Dio! ...
Ankaŭ min eltiras ili sed poste nur gapas min.
– Indulgu min! – mi, petas. – Portu min en domon kaj donu al mi manĝaĵon!
Ili ne movas sin en mia intereso, nur mirrigardas.
Pro la rigardoj nekomprenantaj min, mi rememoras, ke mi parolas greklingve, kvankam ili estas Katalaŭnoj, do nek Frankoj, nek Burgundoj, nek Gotoj. Ĝis nun ili vidis nur la mortintajn atestantojn de la batalo, sed vivantajn atestantojn ne. Pro tio sur ilia vizaĝo aperas forta miro, kiam ili vidas min.
Finfine mi rimarkas inter ili pastron. Mi ĝemetadas al tiu latinlingve:
– Reverendissime domine! / Ho respektindega sinjoro! Mi estas sklavo de episkopo Lupo.
Mi ne rememoras pri tio kio okazis poste pri mi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.