La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 22

Proksimume je la dekunua (laŭ la Hunoj posttagmeze je la tria) ni atingis la palacon d\d Atilo. Dumvoje mi rigardadis al la fenestroj de la domo de sinjoro Ĉat kaj de la palaco de la reĝedzino Rika. Feliĉo estis, ke mi vidis neniun el inter la konataj sinjorinoj. Oni kondukis nin en unu grandan ĉambregon de la palaco de Atilo, kies orienta flanko estis malfermita kaj nur ses sveltaj kolonoj tenis ĝin.

En la ĉambrego staris nur unu bruna seĝo simila al trono. Surmure estis nenia ornamaĵo, nur malhelruĝaj orientaj tapiŝoj. Kiam ni enpaŝis Atilo staris ĉe unu kolono. Li portis blankan vestaĵon similan al tiu de la publiko, sed larĝan kaj el la plej fajna tola teksaĵo. Super la ĉemizo li portis senmanikan silkan jakospecon, atingantan ĝis duonfemuro, griotkoloran.

Surkape estis refaldrandaĵa blanka pinta ĉapo el drapo[31]. Lia glavo pendis ĉetalie per nigra silkoŝnuro. Ĉirkaŭ li staris: la belstatura, pimpa Edekon, la anhelanta Ĉat, la kaŝrigardanta ĉefestro kiel la alia Ĉat, Berki, Orgovanj, la bovkapa Maĉa, Kason, Upor, Vaĉar kiel grupo de la ĉefsinjoroj, kaj unu malalta, longbarba kaj pintorela maljunulo: la reĝo Ardarik, kiun tiam mi vidis unuan fojon. Ankaŭ kvin korpgardistoj staris tie, inter ili unu dormema.

– Sinjoro mia, ĉi tie estas Vigilanto. Ni priserĉis lin kaj ĉi tiuj ormoneroj estis trovitaj ĉe li.

Li triumfe rigardis al la servistoj, kiuj metis la keston surteren kaj malfermis ĝin. La oroj estis trovitaj en granda ledosako. Kiam oni devolvis la ledsakon, la ormoneroj disŝutiĝis sur la plankon.

– En la kesto estas – diris Eslanto – cent pundoj da ormoneroj, tio estas proksimume okcent solidusoj. Ankaŭ ĉi tiu zonrimeno estis ĉe li, en kiu same ormoneroj estas, kiuj pezas unu pundon. Ĉe lia filo estas samkvanto.

Poste li montris al mi.

– Ĉi tiun sklavon mi portigis ĉi tien, kiu estas sklavo de Prisko. Ĝi havas ses omonerojn kaj ĉi tiun sigelitan leteron adresitan al Ĉat. Mi pensas, kvankam la letero estas sendita al Ĉat, ankaŭ ni povas kompreni ian utilan el ĝi. Post ĉi atentigo li metis la leteron sur la ormonerojn.

Atilo krucigis la brakojn sur sia brusto kaj alrigardis Vigilanton:

– Kial vi portis tiom multe da ormoneroj? – li demandis serioze kaj malvarme.

– Sinjoro mia – balbutis Vigilanto – survoje estas bezonataj multe da servistoj kaj brutoj.

Kaj virbovojn kaj ĉevalojn mi devis aĉeti. Ankaŭ nutraĵon... kelkajn sklavojn mi ŝatus elaĉeti.

Li ne kapablis paroli plu, paliĝis kaj ŝvitis. Atilo iĝis furiozega, kolerega kontraŭ tio, ke li videbligis siavizaĝe trankvilon, kiun li altrudis al si mem. Mi ege ektimis.

– Diru la veron! – diris Atilo kriegante.

Pro lia kriego ankaŭ la kolonoj tremetis. Poste Atilo provis trankvile daŭrigi:

– Survoje vi ne devis elspezi monon por aĉeti nutraĵon, bestojn. Sufiĉus malpli multe da mono. Krome vi certe rememoras, ke elaĉeti romiajn sklavojn mi severe malpermesis.

Atilo ekscitite batis per sia glavo la plankon:

– Ĉu vi diros kial vi kunportis ĉi tiujn cent pundojn de ormoneroj?

– Sinjoro mia, – veis Vigilanto – mi ne povas diri ceteron...

– Ĉu ne? Ni baldaŭ ekvidos.

Atilo rigardis al la korpgardistoj.

– Se vi tuj ne atestos, antaŭ viaj okuloj mi masakrigos vian filon.

Kvin korpgardistoj eltiris la glavojn el la glavingoj. La sono de la glavoj, la silento... kaj la atendado je la plenumo de la ordono, estis spirohaltigaj. La sango kvazaŭ frostiĝis en miaj vejnoj, kiel la riveretakvo kutimas vintre. Kia malhela sekreto estas ĉi tie? Kian aferon mi eniĝis?!

– Patro mia! – ŝrikis la filo de Vigilanto kaj falis sur sian genuon antaŭ sian patron.

– Sinjoro mia! – ĝemis Vigilanto same falanta surgenuen. – Mi konfesas ĉion, nur mian filon ne batu.

– Do, parolu. Sed post la unua mensoga vorto la glavoj trapikos vian filon.

Kaj Atilo portigis seĝon, sidiĝis kaj apogis sin sur la apogilon de la seĝo. Li atendis la konfeson.

– Mia sinjoro – ekparolis Vigilanto tremetante – ĉi tiuj ormoneroj estas pekoprezoj, prezo de via moŝta vivo ...

Li sentis sin kiel homo staranta sub la pendigilo. Li estis mortblanka.

– Komencu de komenco! – ordonis Atilo froste.

Vigilanto glutis mukon, turmentiĝis, sed tamen li devis konfesi:

– Kiam sinjoroj Edekon kaj Oresto (Orestes) vizitis ĉe ni, la imperiestro komisiis sinjoro\d Krizafjo certigi al ili elitan lokon kaj nutraĵon.

Krizafjo, kapitano de la korpgardistoj estas ŝatata homo de la imperiestro. Li plenumis la ordonon de la imperiestro kaj donis al ili veran gastamon. Li prezentis al ili la maron, la murojn de la malnova Bizanco, ties orpordegon, la tombejon, la hipodromon, la preĝejo\d Sofia, porfiran skulptaĵon de Konstanteno la Granda, la lampodomon. Ĉion. La interpretisto mi estis.

Atilo rigardis al Edekon. Atilo nur perokule demandis: Ĉu Vigilanto pravdiras? Edekon ridetante kapjesadis. Vigilanto anhelante malfermadis sian buŝon kiel la fiŝo kaptita el akvo.

Kaj li anhelante daŭrigis.

– Mi ĉion priparolos, sed mian filon ne batu, Moŝta reĝo.

– Diru jam!

Krizafjo parolis tiam pri la beleco de la palacoj kaj similaj. Unue ni tagmanĝis. Post ti\d Krizafjo diris al sinjoro Edekon, ke iu ajn palaco povos esti lia, se li volas. Krome li riceveblas ankoraŭ multe pli, tiom multe, pri kiom li ne povas sonĝi, sed li devas ĵuri, ke pri kio ili parolas, tio restos sekreto, ĉar alie granda damaĝo povas estiĝi el tio. Ni ĵuris, ke nia parolo restos sekreto. Ni tri manpremis. Mia reĝsinjoro kredu, mi ne povis agi alie, ja mi estas nur servisto. Mia jara salajro estas 40 solidusoj, kaj mi devas interpreti kion oni diras. Mi estas nur ilo, ne homo. Mi agis nenion propraanime kontraŭ vi.

Kaj li konfesis plu. La sekreto eliris el li peco post peco. Atilo restis serioza. Mi sentis plumbomonton surbruste.

Vigilanto daŭrigis:

– Post la ĵuro tiel parolis Krizafjo: se vi povas eniri ankaŭ nokte al Atilo, ĉu ne estus eble, ke li pli frue ekvidu siajn praŭlojn ol kiel li povus vidi laŭ ordo de la naturo?

– Tio povas okazi, ke mi murdos lin – respondis trankvile sinjoro Edekon.

Atilo malŝate fermis siajn palpebrojn. La ĉefsinjoroj ekstertoris pro kolerego.

– Daŭrigu! – ordonis Atilo.

Vigilanto preskaŭ sangon ŝvitis pro la grandega ekscitiĝo, sed li plu konfesis:

– Mi diris ne ĉi tion, kion interparolis Krizafjo. Mi diris nur tion, ke steloj estas surĉiele kaj povas esti, ke iuj defalas. Ankaŭ la stelo de Atilo povus defali, tiom pli, se iu lerte pikadas ĝin.

– Ni klare parolu – respondis sinjoro Edekon. – Vi, Grekoj, parolas nekonatan birdolingvon. La propono klaras: mia tasko estas mortigi Atilon, via afero estas doni al mi palacon kaj trezorojn pro tio. Kio estas la opinio de la imperiestro?

– Ĉu la imperiestro? Mialange parolas la imperiestro – respondis Krizafjo.

Atilo batis sian glavon al la planko.

– Friponoj – lupe blekis Urkon la sovaĝa ĉefsinjoro kaj sian glavon eltiris ĝisduone.

Atilo malpermesante rigardis lin.

Subite silento estiĝis. Ekstere ĉevalo henis. Mi sentis la odoron de mortinto. Vigilanto pale daŭrigis:

– Edekon iomete pensadis, poste diris: Ĉi tiu afero ne estas bagatelaĵo. Kiom da mono vi proponas al mi pro tio? Krizafjo diris, kiel li menciis jam, elekteblas unu urba palaco, iu ajn, nur la palacon de la imperiestro ne. Vi povos ricevi la palacon kia nun ĝi estas, kun tapiŝoj, mebloj, se ĉi tio plaĉas. Kaj, tial, ke ankaŭ monon vi havu, por ĉiamo estu via tio kion kiel imposton ni pagas al Atilo: sesmil pundoj, konvene al unujara imposto en ormoneroj. Ĉu tiu trezoro sufiĉos?

– Jes, tio sufiĉos – diris sinjoro Edekon – sed mi bezonos monon jam ankaŭ antaŭ la murdo por korupti la korpgardistojn.

– Kompreneble, ni scias tion – diris Krizafjo ridetante – tion ni kalkulas aparte. Kiom da mono ni donu tiucele?

– Kvindek pundoj da oro sufiĉos – diris sinjoro Edekon.

Mi opiniis, ke mi svenos. Kio okazos pri ni, se Vigilanto finos la konfeson? Ja tiu ĉi terura homo ĉiujn Romianojn krucumigos. Unue en la urbo estantajn Romianojn li krucumigos. Mi rigardis al Atilo. Li sidis senmove kiel Hadesa statuo kun malhela, silenta vizaĝo. Kia tempestego jam furiozas en lia animo!

Vigilanto devis konfesi. Li malfeliĉulo ĉarpentas al si la krucolignon sur kiun oni perforte krucumos lin. Nur demandoj de kelkaj minutoj estas nia vivo.

– Krizafjo ekstaris – daŭrigis Vigilanto senkoloravoĉe – kaj volis tuj transdoni al li la kvindek pundojn. Sed Edekon ne akceptis tion, dirante: ne hastu per tio, ĉar la aliaj delegitoj povus ekflari lian ĉeestantan multan monon, kaj kiam Atilo demandos: kia estis la akcepto, kiom da donacoj ni ricevis? – ili povus flustri pri sia suspekto. Kaj se Edekon mencius donacon de ĉi tiom da ormoneroj, tio vekus suspekton de Atilo.

– Tio okazis ĉi tiel! – kapbalancis Edekon.

– Edekon estis bonstatura razitvizaĝa Huno. Lia vizaĝo estas honesta, li apartenis al la intimuloj de la reĝo. Se oni proponus al li landon kaj kronon por unu harero de Atilo, ankaŭ tiam li malkaŝus tion al Atilo. La intimulo de la potenculo estas homo kun speciala animo, kiu vivas apud sia mastro, kiel la herbero ĉe radiko de arbo. Tiu arbo estas lia vivo. Alia vivo ne ekzistas por li. Se la arbo neniiĝas, ankaŭ lia vivo neniiĝas.

Vigilanto daŭrigis:

– Sed – sinjoro Edekon diris – mi iros hejmen malplenmane kaj venu kun mi ĉi tiu interpretisto, nome mi. Kun tiu homo mi mesaĝos, kiam vi sendu la kvindek pundojn da ormoneroj. Sinjoro Krizafjo miris pri la saĝeco de sinjoro Edekon kaj diris: Vi parolas saĝe, tio estos bona. Mi faros anoncon al la imperiestro, ke ni ektrovis la ĝustan homon. Mi invitas vin kaj la aliulojn por vespermanĝi. Dum tiu mi komunikos al vi la opinion de la imperiestro.

– Ĉi tiel okazis – kapjesis Edekon.

– Oni ne demandis min – diris Vigilanto – pri mia opinio. Mi estas hundaĉo, kiun oni ĵetas tien-reen. Mi ne povas protesti, ĉar mi devas agi laŭ la ordonoj kaj nur po okdek solidusojn mi ricevas ĉiu-jare.

– Daŭrigu! – diris Atilo serioze.

Vigilanto daŭrigis:

Krizafjo iris al la imperiestro. Li tie restadis ĝis la vespero. Tie estis Marcialoso, la ĉefkonsilisto. Mi ne scias kion ili parolis. Mi ne partoprenis ilian interkonsiladon. La sinjoroj vespere estis ĉe Krizafjo por vespermanĝi kaj vokis min interpreti. Post vespermanĝo la delegitoj sidis en la ĝardeno, rigardis la maron kaj urbon Krizopolo (Krizopolis)[32]. Kiam ĉe la tablo ni restis sidantaj nur tri: mi kaj Krizafjo krom Edekon, Krizafjo diris al Edekon: La imperiestro ĝojas, ĉar vi entreprenis la taskon, li premios vin. Li donas al vi ankaŭ dignan titolon. Vi estos pli altranga, ol nun. Maksimino estos ne plektita en la sekreton, eĉ li devas scii pri nenio.

– Ĉu ĉi tiel okazis tio, mia sinjoro? – demandis plorante Vigilanto sinjoron Edekon.

– Ĉi tiel okazis tio! – alkapbalancis Edekon malrespekte ridetante.

Vigilanto iomete trankviliĝis.

– Dank’ al Dio, ke vi atestas mian senkulpecon. Do, ni estas ĉi tie: Maksimino, Prisko kaj mi. Kiam ni unue parolis kun Vi, mia sinjoro, tiam Edekon aperis ĉe nia tendo, kaj flankentirinte nin diris:

– La hazardo favoras nin. Vi reiros por la fuĝantoj, portos la monon, kiu bezonatas por korupti la korpgardistojn. Do, mi devis iri por porti la fuĝantojn, precize tridek fuĝantojn, ĉar vi ordonis, mia sinjoro. La monon mi devis porti, ĉar ili ordonis. Sed ne kvindek pundojn da oro, sed cent pundojn da oro, ĉar pli bone estas, se Edekon havas pli ol kvindek pundojn da oro.

Vigilanto finis la direndaĵon.

Mi jam komprenis, kial kondutis Vigilanto tiom ruze kaj mi ekkomprenis la koleron d\d Atilo, kiam li ekvidis Vigilanton apud Maksimino. Atilo jam sciis pri la friponaĵo. Jam li sciis, kial li forte postulis la fuĝantojn, inter kiuj apenaŭ estas Hunoj. Li tial postulis tiujn, ke li mem faru kialon al la reiro de Vigilanto kaj poste al lia sola reveno.

Tiam mi divenis ankaŭ, kial Eslanto ne lasis elspezi nian monon, kial ni estis liaj gastoj.

Tio estis kaptilo por ke ne estu eblo por mensogo pri la celo de la cent pundoj da ormoneroj.

Kaj tiu stulta Vigilanto kunportis sian filon por vidi kiel oni entombigas la reĝon e\d Hunlando. Jen, ni nomas malsaĝa barbaro la Hunon. Kaj jen, la malsaĝa barbaro kaptis la bonmensajn civilizitajn sinjorojn en la reto kontraŭ li teksita.

Nun mi travidis. Kiam Atilo alrigardis la leteron, tero kaj ĉielo malheliĝis antaŭ mi, ka\d Atilo demandis:

– Kia skribaĵo estas tio?

Se ankaŭ min kaptos ĉi tiu terura homo, tiam ne estos rifuĝo, ĉar jam nun estas en lia rigardo leonungegoj.

– La letero – diris Vigilanto – devenas de Prisko kaj estas adresata al sinjoro Ĉat.

– Ĉi tiu servisto – diris Eslanto – aliĝis al ni survoje – kaj li transdonis la leteron al Atilo.

Atilo ne transprenis sed diris al sinjoro Ĉat.

– La letero estas Via.

– Ni legu nun kaj ĉi tie – proponis Ĉat. – Kial skribas Prisko leteron al mi?

– Nu, ni legu tiun leteron – diris Atilo.

Atilo alrigardis la same ĉeestantan Hunon sciantan legi skribaĵojn. Tiu Huno estis lentuga sekstatura homo. Lia nomo estis Rustikjo, mallonge Rusti. Mi konis lin. Pli malfrue mi havis multe da aferoj pri li. Rusti malfermis la koverton kaj hunlingve legis ĝian enhavon.

Atilo kaj liaj homoj atenteme aŭskultis lin. Mi tremetis kiel la poplofolio.

– Ĉi tio estas stranga – diris ridante sinjoro Ĉat post la fino de la letero.

Ĉat rigardis min kaj demandis al Atilo:

– Ĉu, Mia Sinjoro, Vi volas havi tiun ĉi sklavon? Laŭ la letero ĝi estas sciencisto.

Atilo malrespondis, la manojn kruciginte unu sur la alian li prenis la glavon. Li kolere rigardis al Vigilanto. Vigilanto preskaŭ terenfalis pro la rigardo de Atilo. Ja Atilo nun decidis pri sorto lia: ĉu vivo, ĉu morto?

Lia filo ankoraŭ surgenuis ĉe la piedoj de sia patro. Ankaŭ li tremetis kiel la poplofolio.

La silento estis ege turmenta. Fine Vigilanto sufokiĝadante alparolis Atilon:

– Mia sinjoro! Ne batu ĉi tiun senkulpan knabon.

Vigilanto terenfalis kaj ploregis.

– Ĉi tiu estas kanajla popolo! – kriis la ĉefestro. – Mi forpelos ĉiujn romiajn sklavojn!

– Ni masakros tiujn – hurlis Urkon.

– Ne, tiuj restu sklavoj ĝis eterno! Tio konvenas, ke la fiuloj estu sklavoj de la nobeloj – decidis Atilo.

Ĉiuj vortoj de Atilo estis leĝo. La Hunoj jam neniam plu liberigos la grekojn kaj latinajn sklavojn.

Almetita estis – al mia sorto – nigra sigelo pere de ĉi decido.

Atilo jam ekstaris kaj turnis sin al siaj homoj.

– Ĉi tiu mono – li diris trankvile – estas premio de mia sango. Ankoraŭ hodiaŭ disdividu ĝin al la vidvinoj de la batalantoj en batalo mortfalintaj. Vi, Eslanto reiros al Konstantinopolo: \dunportu Oreston kaj la filon de Vigilanto.

Poste Atilo turnis sin al Eslanto per la sekvaj:

– Ĉi tiun ledan ŝultrosakon, en kiu estas cent pundoj da ormoneroj mi metas ĉirkaŭ vian kolon por ĉimaniera iro antaŭ la imperiestron por demandi: Ĉu vi konas ĉi tiun? Kaj kiam ili konsterniĝas, tiam vi daŭrigu jene: Teodozio devenis de nobla patro samkiel ankaŭ Atilo. Atilo gardis siajn noblajn virtojn, sed Teodozio perdis tiujn, kiam li fariĝis imposto-paganto de Atilo. Sed tiu sklavo ne estas honesta sklavo, kiu volas mortigi inside sian mastron!

Poste Atilo foriris kaj la sinjoroj postiris.

– Kio okazu pri tiu ĉi knabo? – demandis Eslanto montrante la filon de Vigilanto.

– Ĉi tiu knabo portu kvindek pundojn da ormoneroj kiel elaĉetmonon por sia patro. Sed ĝis ties alveno la patro estu katenita en la prizono.

– Ĉu de la imperiestro ni portos nenion?

– Sed jes, – respondis Atilo kolere – mi postulas la kapon de Krizafjo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.