La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La reĝedzino sekvatage ne akceptis min. Sed mi jam preparis min kaj atendis la venon d\d Emeke. La sunbrilo sekigis la koton simila al pasto. En la aero kotodoro kaj ĉevalsterkodoro miksiĝis, sed estis jam freŝe, kio jam estis sana por la pulmoj.
Al la domo de Ĉat trotis bruna proksimume dek-sep jara junulo. Ĉirkaŭ lia kolo pendis majstroverka orĉeno. Sur lia peltĉapo videblis agloplumo. Post li rajdis du servistoj. Mi rekonis lin. Li estis la reĝido Aladar. Lia mano estis metita sur interbutonojn de lia dolmano12.
La reĝido eniris en la domon de Ĉat kaj post kelkaj minutoj revenis kun Emeke kaj kun la lentuga knabino. Mi antaŭ la tendo klinis min salutante la hunan fraŭlinon, sed ne certas, ke ŝi akceptis mian saluton. La piedoj de la griza ĉevalo estis ĝis la genuoj en la koto kaj mi vidis la ruĝajn sandalojn de Emeke, kiuj ripozis en la orumitaj piedingoj. La reĝido rajdis apud ŝi kaj gaje paroladis pri ia temo, ĉar ĉiuj ridis. Ili ekhaltis antaŭ la palaco de la reĝedzino Rika kaj demandis la gardiston pri io. La gardisto demetis la felĉapon kaj klinis sin. Poste ili pluiris kaj malaperis inter la domoj de Atilo.
Mi sentis kvazaŭ oni pikus tranĉilon en mian bruston, kiam mi vidis ilin kune malaperi.
Posttagmeze ni vizitis la romiajn delegitojn. Sinjoroj paroladis kun sinjoroj, la servistoj kun la servistoj, sed mi paroladis kun neniu. Mi ne povis iri inter la sinjorojn, la servistoj estis pli malaltrangaj, ol mi. Mi nur sidis sur kolono de la tendo kaj gapis la nenion. Kiam mia mastro elvenis de la tendo, tiam li alparolis min:
– Kiun malbonon vi havas?
– Neniun malbonon mi havas. – mi respondis mirante pro la demando.
– Vi estas pala – li diris – certe vi havas misdigeston. Ĉi tiuj hunaj manĝaĵoj estas bonaj nur al hunaj stomakoj!
Sekvatage antaŭtagmeze sinjoro Adamo, la ekonomia afergvidanto de la reĝedzino Rika vizitis nin. Li estas Kvad[26]-devena maljunulo. Li invitis la sinjorojn por tagmanĝi, kio okazis ĉe sinjoro Adamo. La sinjoroj sufiĉe ebrie venis hejmen. Prisko rakontis, ke multe da elita\d Hunoj tagmanĝis kun ili kaj tiuj salutis la reĝedzinon kaj unu la alian. Kaj ĉiufoje ili devis drinki pokalon da vino. Ankaŭ dum la tagmanĝo de Atilo same okazis. Al la du sinjoroj plaĉis la huna kutimo, sed ili iĝis malsanaj.
Prisko komencis dikti al mi la taglibron, sed nur tion kapablis diri, ke la huna reĝedzino estas bona sinjorino kaj Puleria (Pulcheria),[27] nia imperiestrino, povus lerni de ŝi. Post kvin minutoj mi devis viŝi tiun diron pri la imperiestrino kaj li diris, ke mi skribu pri la tagmanĝo kion mi volas skribi. Mi miris pri ĉi tiu ordono.
Miaj sinjoroj jam urĝis forte la respondon ĉe la ĉefestro. Ĉiuj deziris ekiri hejmen, krom mi. Finfine iutage la ĉefestro kaj sinjoro Berki vizitis nin. Li jam estis ankaŭ dufoje ĉe nia imperiestro. Estis ĉe li letero, kiu enhavis la respondon de Atilo. Niaj sinjoroj interesiĝante rigardis la sigelon sur la letero. Sur la sigelo estis strangaj markoj. Iuj markoj similis al la kornikpiedo. Mi ne sciis, ke la kornikpiedo L estas la litero o en la huna alfabeto. Sur la sigelon premita estis la nomo de Atilo.
– Do, morgaŭ matene frue ni ekiros. Mi malĝoje helpis al la servistoj paki. Mi petis mian mastron ke mi iru al la reĝedzino por adiaŭi. Sed li ne lasis iri tien.
– Ne estus dece tien iri: ŝi pensus, ke vi volas peti donacon.
Pri tio mi ne pensis. Posttagmeze oni portis al ni tridek ĉevalojn kaj armilojn. Atilo kaj la junaj magnatoj donacis tiujn al la sinjoroj, kiuj konatiĝis kun niaj sinjoroj. Sed niaj sinjoroj ne akceptis ĉiujn donacojn, nur tri ĉevalojn. Maksimino ricevis ĉevalon de Berki, mia mastro ricevis ĉevalon de Ĉat kaj Atilo. La aliajn ĉevalojn ni resendis. Ĝis ni malkonstruis la tendojn niaj sinjoroj faris adiaŭajn vizitojn ĉe la reĝedzino, ĉe sinjoro Adamo, ĉe Ĉat, ĉe Edekon,
Oresto kaj ĉe la ĉefestro. Mia mastro estis ĉe Libera-Greko.
La reĝedzino ne akceptis ilin. Ŝia kapo doloris. Vespere du servistoj aperis ĉe ni, el kiuj unu sklavo transdonis al mi silkomonujon kaj du ĉevalojn. Tiun sklavon mi jam konis. Tiu kutimis stari ĉe la pordego kaj sur sia felĉapo estis kudritaj tri arĝentsteloj.
Ĉi tiun monujon la reĝedzino sendas al vi – diris li – estas en ĝi du grandvaloraj mondiskoj kaj ses moneroj. Ŝi mesaĝas, ke unu estu la via, la alian donu al via patro. La ses monerojn havu viaj ses gefratoj (ŝi jam forgesis, ke mi havas kvin gefratojn. Mi estas la sesa.) Mi preskaŭ ploris. Mi rigardis mian mastron, ĉu mi povas akcepti la donacojn. Li kapjesis.
– Diru al la Moŝta Grandsinjorino, – mi balbutis dankeme – ke mi estimos ŝin ĝismorte kaj mi ĝojus, se ankoraŭfoje mi povus klini min antaŭ ŝi.
La sinjoroj ne akceptis la ĉevalojn de la reĝedzino. Ili tion mesaĝis, ke ili ne meritas tiujn kaj sufiĉas la memoro, kiun ili kunportas. Poste mi kaŝis min malantaŭ la tendoĉaron kaj malfermis la monujon. Estis en ĝi du egiptaj ormoneroj kaj ses romiaj. La pli lasta devenis el la tempo de Julio Cezaro.
La sinjoroj gapis tiujn. La egipta ormonero similis al infantelera grandeco. Ĉu vi aŭdas – mia mastro diris gaje – nun jam vi akceptu min kiel vian serviston, ĉar vi estas pli riĉa, ol mi.
La ricevita mono donis al mi novajn pensojn. Mi decidis, ke hejme mi aĉetos du bovinojn, multe da vestaĵoj kaj donacojn. Kaj mi aĉetos bienon, domon kaj aranĝos feston en la vilaĝo, kiun mi menciados ĝiseterne. Dume mi eliris el la tendo por ekvidi la hunan fraŭlinon. Kiam mi pensis pri ŝi, tiam mi ne ĝojis pro mia riĉeco.
Tiam mi ŝatus iĝi grifo por kapti ŝin kiel la aglo la kolombon kaj porti ŝin hejmen en mian patrujon.
Sed kiome surtere grimpanta mizera ĉifonulo estas la homo!
La ĉielo estis sennuba kaj la suno rapide subiris. En la urbo aŭdiĝis la muĝo de hejmenalvenantaj bovinoj kaj estiĝis granda polvo. Spite de tio la sinjoroj sidis antaŭ la tendoj por vespermanĝi: malvarman rostaĵon kaj fromaĝon. En tiu momento mi forte pensadis: Kiel mi povus eniri en la domon de Ĉat?... Se mi irus en ilian korton, tiam povas esti, ke mi ekvidus ŝin. Nur ankoraŭ unu fojon mi dezirus vidi ŝin!
La pordego ankoraŭ ne estis fermita. La rajdantoj iradis kaj venadis. Ankaŭ antaŭ la palaco de la ĉefestro multe da homoj paroladis. La Hunoj multfoje babilaĉas. Pri kio? Mi ne povas percepti!
Ĉirkaŭ la domo de Ĉat moviĝis kelkaj homoj. Ĉe la pordo staris sklavo havanta lancon, kaj ĝuste tiam oscedis. Alia sklavo senherbaĉigis ĉirkaŭ la pordego. El la kuirejo sklavo kuris kun kovrita kaserolo sur la straton. Fumo estiĝis post li. Ĉiuj gapis tiun. Nome oni ne petas fajron de la najbaro, ĉar fajro ĉie estas. Iu ĉiam gardas la fajron tage-nokte. Nu, pro tio ĉiuj gapis la sklavon. Kaj mi tuj ŝteliris sur la korton. Povas esti, ke mi povas ekvidi ŝin. Nun estis silenta vespero. Povas esti, ke sur alia flanko de la domo ili vespermanĝas apud lumo de torĉoj. Nur ŝian ombron mi povus vidi ankoraŭ unufoje, lastfoje! Mi iris al la alia flanko de la domo.
Ankaŭ tie estis unu pordo kaj tie estis pentritaj kolonoj. Sur la sojlo iu barba Huno sidis, kiu rigardis min.
– Ĉu sinjoro Ĉat estas hejme? – mi demandis.
– Li ne estas hejme.
– Ĉu la domanoj estas hejme?
– Jes.
– Ĉu sinjorino Ĉat?
– Ankaŭ ŝi.
– Nome mi perdis iun arĝentbutonon. Mi volas ektrovi tiun, ĉar mia mastro riproĉos min.
– Tio estas via malbono.
Mi ŝajnigis, kvazaŭ mi serĉus tiun. Mi ĉirkaŭiris la domon. Kaj el iu teretaĝa fenestro la eta maldika sklavino alparolis min:
– Oni rigardu! Oĉjo Zeta!
– Ĉu vi estas Ĝiĝia? – Mi demandis.
Mi pli trankviliĝis.
– Mi perdis arĝentan butonon.
– Ĉu arĝentan butonon? Matene mi serĉos. Mi portos al vi. Nun mi devas dormigi fraŭleton Ŝugarka[28].
Mi vidis, ke la knabeto – la frateto de Emeke – estas inter ŝiaj brakoj.
– Matene mi jam ne estos ĉi tie, – mi diris – ni forveturos.
– Ĉu vi foriros?
Kaj ŝi mirante rigardis min. Oni vokis ŝin.
– Ho, ve! – ŝi ektimis – oni vokas min.
Ŝi demetis la infanon, kiu jam dormis kaj ŝi elkuregis el la ĉambrego.
Iomete mi aŭskultadis, poste reiris al la sojlo, kie la gardisto restadis. Malantaŭe estis ĝardeno kaj sur la etaĝo de la konstruaĵo estis bele skulptita verando. Tie neniun mi vidis. Sur la teretaĝo en la kuirejo iu ĉambristino kantis kaj la ujoj tintis. Mi ne kuraĝis rigardi sur la etaĝon, prefere rigardis surteren kvazaŭ mi ion serĉus.
La suno jam preskaŭ tute subiris, la lastajn radiojn sendis al la poploj. En la ĝardeno la floroj ruĝiĝis kaj skarabo flugadis super mi. Mi staris malesperiĝinte kaj subite rozo falis surteren antaŭ mi. Mi timante rigardis supren kaj iu mano malaperis el la fenestro.
Mi levis la rozon kaj atendis. La rozo estis freŝa, ĝia tigo estis varma, sed neniu vidigis sin.
Oni jam fermis la pordegon. Iu sklavo klarionis, la rajdistoj ekiris eksteren. Malheliĝis.
El la palaco de Atilo sklavoj ekiris, ĉiu tenis torĉon. Inter ili rajdis sur blanka ĉevalo la huna reĝo Atilo.
La torĉojn portantaj sklavoj haltis antaŭ la palaco de la reĝedzino Rika. Atilo deĉevaliĝis kaj eniris la palacon. Oni estingis la torĉojn krom unu. Ĉe ties lumo iris hejmen la sklavo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.