La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Je tagmezo ni atingis la urbon de Atilo. Tre tre varma vetero estis. La hundoj pendigis la langon ankaŭ en la ombro. Rande de la urbo Eslanto haltigis nin kaj sendis rajdiston antaŭen por anonci al Atilo nian alvenon. Mi jam volis foriri de la grupo, mi adiaŭis, sed Eslanto kriis al mi.
– Vi nenien rajtas iri!
Lia vizaĝo jam estis ruĝa, liaj okuloj elpremiĝis de kolerego. Strange estis, ke ĉi tiu amikeca, bona homo subite ial ŝanĝiĝis tiome! Ni ĉiuj surpriziĝis. Ĉu tiu homo estas ebria, aŭ rabia?
Post unu horo hunaj rajdistoj galopis al ni. Surpeltĉape arĝentsteloj brilis montrante, ke ili estas korpgardistoj de la reĝo. Ili salutis Eslanton kaj videblis sur ilia vizaĝo, ke ili atendas lian ordonon.
– Dek homoj deĉevaliĝu! – li ordonis. Poste li montris al ni.
– Ĉi tiujn tri homojn ŝnurligu!
La sango glaciiĝis en miaj vejnoj. Vigilanto same paliĝis.
– Mi protestas! – li kriis. – Mi estas delegito de la imperiestro. Kiu batas min, batas la imperiestron.
– Ŝnurligu ilin! – kriis denove Eslanto.
La soldatoj ŝnurligis: sinjoron Vigilanto, lian filon kaj min. Nia soldatoficiro riproĉis sinjoron Eslanto.
– Kial vi kuraĝas ŝnurligi nian delegiton? Li reprezentas la imperiestron ĉi tie. Ankaŭ vi estis delegito ĉe ni dufoje.
Eslanto kaj la soldatoficiro dumvoje drinkadis, manĝadis kaj amuzis sin. Eslanto tre orgojle respondis la demandon de la soldatoficiro:
– Mi respondecas pro mia ago.
– Sinjoro – mi kriis indignante – ĉu vi ne scias, ke mi ne apartenas al la grupo de sinjor\d Vigilanto?
Nome mi sentis, ke la ruza Vigilanto kulpas grave pro ia malbono. Sed Eslanto ne respondis al mi.
– Priserĉu ilin – ordonis Eslanto – kiam jam niaj manoj estis ŝnurligitaj surdorse.
Unue ili priserĉis sinjoron Vigilanto. Sub lia ĉemizo en la zono oni trovis sepdek ormonerojn. Ĉe lia filo oni trovis same sepdekon. Ĉe mi estis monujo de la reĝedzino kaj la letero skribita al sinjoro Ĉat. Tiujn ili alprenis.
Poste ili malfermis la kestojn de Vigilanto. En la mezo de la ĉaro en pinligna kesto oni trovis du aliajn ferajn ladbendajn kestetojn, samgrandajn kiel beboĉerkoj. Sed tiu kesto estis tiom peza, ke al ĝia ellevo du homoj bezonatis. Pro tio ĝin oni devis demeti de la ĉaro. En la aliaj kestoj estis nutraĵoj: rizo, tritiko, sekigita fiŝo, sekigitaj fruktoj kaj vestaĵoj.
Eslanto montris al la ferkesto.
– Kie estas ĝia ŝlosilo?
– Ĉe mia kolo – stertoris Vigilanto.
Li estis jam blu-pala kaj furioza. Li anhelis kiel la forĝistblovilo.
– Vidu, vi ankoraŭ pentos pri tio ĉi! La romia imperiestro ŝatas la pacon, sed de tio ne sekvas, ke li estus pli malforta, ol la huna!
La romia soldatficiro montris la dorson al Eslanto. Sed poste li turnis sin kaj malestime alrigardis la botojn de Eslanto:
– Mi atendos ĝis la vespero, por ke ripozu la homoj kaj bestoj; poste reiros al la imperiestro por anonci, se ni volas amikiĝi kun la barbaroj, ni ĉiuj havu bastonojn.
Ĉi tiuj vortoj estis ofendaj. Mi kredis, ke Eslanto batos lin. La maldikan soldatoficiro\d Eslanto la muskola Huno mortbatos. Sed Eslanto amikece respondis al la soldatoficiro:
– Mi ordonas al vi, – li diris – venu kun ni! Mi estas oficiro kaj honesta homo.
– Vian glavon mi ne forprenas, sed mi devigas vin veni kun ni konvinkiĝi pri tio, ke ne ni estas barbaroj, sed vi.
Kaj li ordonis al la korpgardistoj ekiron. La soldatoficiro meditis, hezitis iomete, sed ĉa\d Eslanto mansignis ankaŭ al li, li same surĉevaliĝis kaj rajdis apud Eslanto.
Ni senvorte rajdis sur la ĉefstrato de la urbo. Oni portis la ferladbendan keston kaj niajn konfiskitajn du pundojn da ormoneroj surĉare post ni. Ankaŭ Eslanto estis senvorta. Nia soldatoficiro vaporblovis pro la kolerego nur en si mem.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.