La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Pasis la somero. La bildo de la tendourbo aliiĝis. Oni metis apud ĉiujn tendojn fojnostakon kaj pajlostakon. Inter tiujn lokojn, sur kies flanko vergobarilo estis starigita, por ke en la ĉevalejon ne atingu la blovo de norda kaj orienta vento, oni lokis la ĉevalojn. Oni lokis ankaŭ la tendojn tiel, ke tiuj same defendu la bestojn de la vento. Oni metis sur la tendon plurtavolan bestoledon. La malfermaĵon nokte oni kovris per bestoledo, sed tage ĝi estis flankentirita.
Ankaŭ la homoj ŝanĝiĝis. Super la vastan ĉemizon kaj gatjon ili surmetis ledovestaĵon, lupoledon, ursoledon, cervoledon, bovidledon, ekstere tiuj estis harkovritaj. Vintre oni portis peltoĉapon el ŝafidpelto, ĉe la pli riĉaj homoj el vulpopelto, aŭ el kastorfelo. La peltoĉapo d\d Atilo estis farita el leonopelto. La ĉefestro kaj aliaj elituloj portis urso-peltoĉapon.
Nur la sklavoj portis nenian ĉapon, ili estis nudkapaj. Mi estis ankoraŭ akompananto de sinjoro Ĉat. Malfacile mi alkutimiĝis al la dormo en la stalo. Sed vintre la bestoj varmigis la stalaeron kaj pli bone mi fartis.
Fraŭlinon Emeke mi vidis ĉiutage. Ŝi ne rigardis min. Se neniu vidis nin, tiam ŝi diris kelkajn malvarmajn vortojn, sed ankaŭ tiuj estis bonvenaj. Unufoje ŝi demandis, ĉu mi estas kontenta pri mia sorto?
– Mia fraŭlino – mi flustris – mi estas la plej feliĉa malfeliĉulo de la mondo.
Ŝi ne demandis, kial mi estas feliĉa, ŝi tiris la ŝultron.
– Tio estas malfrua malĝojo.
– Kiam mi vidas vin, – mi respondis – mi nenion bedaŭras.
– Ĉu vi scias, – ŝi diris minacante – ke vi riskas vian vivon, pro nenio?
– Por vi estas nenio, sed al mi ĝi estas mia ĉio.
Ŝi forturnis sin kolerokule kaj iris plu. Foje ŝi kubutumis ĉe unu ĝardena fenestro. Estis griza aŭtuna vespero. Ĝuste tiam lunleviĝis. Mi iris tiudirekten kaj salutis ŝin:
– Via sklavo deziras al vi bonan vesperon.
Ŝi alrigardis min. Ŝia vizaĝo estis trankvila. Mi haltis por minuto, ke ŝi diru ion, sed nenion ŝi diris. Mi devis pluiri, ĉar mi ne volis, ke la sklavoj ekvidu nin parolantaj unu kun alia. Foje mi sidis malĝoje antaŭ la pordo kaj pensis nevidante tiujn, kiuj preteriris min. Sed subite mi ekvidis ŝin staranta apud mi: la odoro de ŝia vestaĵo tuŝis min. Ŝi portis peltonegliĝon, pretigitan el la pelto de arbarkato. Sur ŝia kapo estis sama peltoĉapo. Ŝi atendis sian ĉevalon.
Mi ekstaris kaj klinis min. Ŝi alparolis:
– Ĉu vi estas sana?
– Mi dankas pro via demando – mi komplimentis – mi estas spiranta mortinto.
Ni ne plu parolis. Mi ĉiam klopodis fari diversaĵojn, pro kiuj ŝi povus vokigi min en la domon. Mi faris al la infanoj ludilojn kaj ofte portis en la domon florojn kaj fruktojn. Sed la aliaj, ĉefe la sklavinoj same komplezis al ili kaj nature la virinoj pli bone komprenas la infanlingvon ol la viroj. Proksimume dek sklavinoj estis tie.
Mi sciis paroli kun sinjoro Ĉat, ja li tial kunportis min ĉien, ĉar mi ĝuigis lin kiel unu el inter liaj ĉizitaj juvelŝtonoj. Mi estis lia sklavo, do mia scio estas lia scio.
Li kunportadis min kiel siajn orĉenojn, fingroringojn. Li sentis, ke mi estas valoraĵo, sed ne sciis kiel mi povas esti oro. Mi iĝis lia kara hundo. La sklavoj vidantaj, ke li ne forigas min kaj kare parolas kun mi, do ili alie komencis konduti kun mi. Se ili volis peti ion por aranĝi ĉe la mastro, mi estis petata paroli kun mia mastro. Mi kapablis aranĝi iliajn aferojn enteksante iliajn petojn en mian parolon, sed miajn aferojn mi ne povis aranĝi. Vane mi diris al li, ke bone estus la tapiŝojn en la manĝejo pli bele surmurigi aŭ surplankigi, aŭ mi plie povus purigi liajn armilojn. Li demandis kiel mi pensas fari tion. Poste mi devis instrui serviston purigi la armilojn.
Mi vidis, ke laŭ li mi estas tre oportuna akompananto kaj ke lin ĉiu scienco interesas. Mi akompanis lin ĉien nudkape, sur sensela ĉevalo parolante pri ĉio. Li estis neimageble malklera homo. Multfoje mi devis kaŝi mian ridon pro lia malklereco.
Pro lia malklareco mi multfoje rakontis ne okazintajn historiajn eventojn pri ne ekzistantaj popoloj kaj landoj por lia amuzo. Foje mi kreis neekzistantajn sciencajn tezojn. Li kredis ĉion.
Por li estis kredeblaj ankaŭ la hundkapaj homoj, la senkapuloj kaj la unupieduloj. Tiuj aferoj vivigis min plie, kiam mi sentis mian superecon. Sen tiuj mi povus esti malĝoja.
Tamen mi iĝis malgoja, ĉar mia vestaĵo ĉifoniĝis. Mi timis ne la malvarmon, sed hontis tiel aperi antaŭ Emeke. La kortaj sklavoj – nomitaj la eksteraj malliberuloj – ne portas ĉapojn, ilia vestaĵo estas ĉifona kaj malpura. Ili nur kelkfoje lavas sin, kombas sin. Ilia kapo estas hirta.
Mi sisteme lavis min, miajn vestaĵojn kaj ankaŭ kombis min. Kelkfoje mi kudris miajn vestaĵojn. Sed eĉ tiam mia vestaĵo estis romia. Miaj sandaloj tiom grandmezure disŝiriĝis ke mi ruĝiĝinte rigardis miajn piedojn. Kiam mi ekvidis fraŭlinon Emeke, mi kaŝis min. Mi volis rigardi ŝin, sed ne volis aperi antaŭ ŝi en ĉifona vestaĵo.
Kiam la unua neĝo subenfalis dum la nuna vintro, mi frostotremetante rajdis apud mia mastro. Miaj manoj estis bluaj pro la malvarmo kaj mia nazo estis ruĝa pro la frosto. Apenaŭ mi kapablis paroli.
– Ho, diable! Kial vi frostotremas? Kial vi ne diras al Ĉokona, ke li donu al vi vestaĵon? Ja vi frostiĝos en ĉi tiu malvarma vetero!
– Ho, mia sinjoro! – mi respondis malĝoje – Ĉokona donis al mi malbonajn vestaĵojn, sed mi timis, ke la homoj kritikos vin pro mia aspekto.
Sinjoro Ĉat batis furioze sur sian glavon:
– Kiu kuraĝas diri malbonon pri mi? Neniu donas al sia sklavo silkvestaĵon.
Sed tamen alvenante hejmen sinjoro Ĉat vokis min en la domon kaj serĉis el inter siaj vestaĵoj al mi taŭgan. Ja ankaŭ pli frue mi ŝatus jam havi hunajn vestaĵojn. Mi volis est\d Huno! Se mi estas Huno, tiam mi povas esti pli proksime al Emeke. Sed cetere plaĉis al mi la huna kostumo: blanka ĉemizo, gatjo, peltĉapo kun agloplumo kaj la rajdado. Nur la aŭtuna kostumo ne plaĉis al mi, en kiu la homoj similis urson sidantan sur ĉevalo. Sinjoro Ĉat multfoje blasfemante elektis la vestaĵojn por mi. Finfine li donis al mi pantalonon el vulpoledo, mantelon el lupoledo kaj botojn el bovidledo. La mastrino kverelis pro tio:
– Ĉu vi freneziĝis? Ĉu vi donas bonan vestaĵon al ĉi tiu sklavo?
– Ej, vi! Ne kverelu! – li riproĉis ŝin barbarmaniere, pro kio la edzino tuj forlasis la lokon honte.
La vestaĵaro vere estis dekoraciita. Sur la mantelo estis leonungoj, kiujn Ĉat forigis.
Anstataŭ tiuj mi ricevis rimenojn. Sur la mantelo estis videblaj kelkaj truoj kaŭzitaj de tineoj.
La pantalono estis kelkloke eluzita, sed tiujn lokojn kovris la mantelo.
– Mia sinjoro! – mi diris dankeme kun farisea vizaĝo – mi ne meritas tiujn ĉi – certe estas ĉi tie ankaŭ pli uzitaj vestaĵoj.
– Mi ne havas pli malnovajn vestaĵojn, ol ĉi tiujn, – li murmuris – mi ne donas peltĉapon al vi, ĉar oni kredus ke vi estas la sinjoro. Se via kapo malvarmiĝas, tiam kovru tiun per iu tuko.
Pro la vestaĵaro mi estis tutkore dankema. Se nur almenaŭ Emeke vidus min! – Pro tio mi ege ĝojis. Sed, en la sekva momento mi iĝis denove malĝoja. La vestaĵoj estis ege grandaj, ja sinjoro Ĉat estis pli altstatura, ol mi, kaj estis ankaŭ pli vasta. Per la rimeno mi kunligis la vestaĵon ĉe mia talio. Mi similis al urso, staranta sur du piedoj. La sklavinoj ridis kiam ili ekvidis min, sinjoro Ĉat ridaĉis kaj ankaŭ la mastrino ridis kune kun Emeke. Se almena\d Emeke ne estus ridinta!
Ankaŭ mi volis ridi, sed prefere mi ploris. Mi estus ŝatinta forfuĝi, sed mi rememoris la lignokrucon ĉe la landlimo!
– Sinjoro mia, – mi alparolis – en la tendaro estas multe da peltistoj, kiuj povus ĝustigi ĉi tiujn vestaĵojn.
– Kion vi pensas? – li kontraŭis. – Ĉu vi pensas, ke mi donas al vi alian vestaĵon ĉiujare?
Vi kreskos, dikiĝos kaj portos tiun ĝis la morto.
Kiam iĝis pli malvarme, tiam mi divenis, kial portas la Hunoj harplenan vestaĵon. Ĉar tiun ili portas tiel, ke la haroj estu pli proksime al la korpo. En la tendo ĉiam brulas la fajro, kiu estas uzata por kuiri – friti. La homoj ankaŭ vintre ekstere grupiĝas antaŭ la tendoj. Ankaŭ sur la ĉevalo estas kovrilo. La homoj portas ankaŭ gantojn kaj la peltan ĉapon tiras sur la orelojn.
En la peltaj vestaĵoj oni tute ne malvarmas. Ankaŭ la virinoj vintre portas alian vestaĵon. La sinjora virino vualon vintre ne portas, sed portas peltan felĉapon. Tiuj estas faritaj el ledo lepora aŭ sovaĝkata, kaj ili atingas la femurojn. Ilia mantelo estas sama kiel ĉe la viroj, nur pli bela kaj sur la interna vestaĵo estas peltoj de mustelkato kaj de neĝa mustelo.
Mia hararo iĝis longa, jam atingis miajn ŝultrojn. En seka malvarmo mi ne malvarmis, sed se neĝis, la neĝo frostiĝis sur la hararo. Sed la pelta vestaĵo, en kiu la haroj estis pli proksimaj al mia korpo, estis agrable varma.
Al Atilo preskaŭ dum ĉiu semajno delegitaro alvenis. Kelkfoje ankaŭ reĝoj vizitis lin.
Kompreneble ne marmorreĝoj kiel la romiaj imperiestroj, sed barbaraj grasvizaĝaj reĝoj, loĝantaj en tendoj kaj portantaj pezajn oraĵojn sur si. Ili estas malkleraj, sed majestaj. Ili estas malmolaj homoj kaj Atilon rekonantaj kiel sian superulon.
La vizitanton oni akceptis pompe, lukse. Kiam en la palaco okazis vespermanĝo, mian sinjoron mi kun aliulo portis hejmen matene. La Hunoj tre multe drinkis. Ankaŭ Atilo estis ege bonhumora. Ankaŭ geedziĝfesto okazis en la palaco. La popolo dancis kaj drinkis. Foje ni aŭdis, ke, Emeke edziniĝos al reĝido Aladar. Sed tio ne okazis, ĉar la reĝido edziĝis kun filino de iu Huno. Mi vidis la filinon, kiu estis malpli bela, ol Emeke. Tiujn tagojn mi ne redeziras.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.