La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 53

Freneza estas, kiu malesperiĝas. Jen, kiomforme volis kapti min la morto. Ĝi prenegis mian kapon, bruston, piedon. Ĝi trapenetris min kaj tamen mi vivas. Kiel mi sukcesis tamen resti vivanta post la pesto? Mi ne scias.

Kelkfoje mi pensis, ke certe tiu vinagriĝinta ruĝa vino trapenetris mian organismon kiel bona medikamento kontraŭpesta. Alia momente mi pensas, povas esti, ke mi restis vivanta, ĉar la vundofebro superis la venenon de la pesto. Meditu medicinistoj pri tio!

La episkopo Lupo verŝajne miris ekvidante min, ĉar oni informis jam lin, ke mi konfesis min lia servisto. Li estis sanktulo. Li ne elĵetis min de sia domo. Mi vekiĝis en pura, blankan littukon havanta lito. Sur mia kapo kaj piedo estas molaj bandaĝoj. La ĉambro bonodoras pro incenso. Surmure pendas bildoj de sanktuloj. Kontraŭ la lito staras granda kameno, antaŭ ĝi estas malalta brakseĝo kovrita per ledoj.

– Pater sanctissime! /Ho sanktega patro! – mi dankegadis al li, kiam mi povis jam paroli. –

Ĉu estas en la homaj lingvoj konvena vorto, per kio mi povas danki vian bonecon?

– Vi ĵetiĝis al mi, do certe Dio sendis vin, – respondis la maljunulo – pri la cetero ne havu zorgon.

Sur lia vizaĝo videblis, ke lin surprizas mia latina parolo.

– Mi pensis, vi estas Huno, – li ridetis bonvoleme – nu, ni ne paroladu, prefere ripozu.

Pleje gravas, ke vi sukcese travivis la damaĝon, pro kio estu benata la nomo de Dio!

– Amen – mi respondis kun larmovualaj okuloj.

Rostitan junan kokinon mi ricevis por manĝi post la longa malsatado. Ĝi donis al mi novan forton. Kiam poste mi ektrinkis bovlon da vino, mi sentis ke ĉi tiu horo estas la plej bela horo de mia ĝistiama vivo. Al la maljuna episkopo apartenis proksimume dudek pastroj, kanonikoj kaj lernantaj pastroj. Ili loĝis kune kun la maljunulo. Post la preĝeja pia rito ili demetis la pastrajn vestaĵojn. Iu kuiris, la alia balais aŭ laboris en la korto. La tria laboris en la ĝardeno, la kvara flegis la bovinon, hakis lignon. Kelkuloj instruis, aŭ okupiĝis pri la kredantoj. Ĉiuj havis sian taskon.

Kiam mi resaniĝis, tiam mi multe paroladis kun la maljunulo. Li admiris miajn konojn.

Nome li kaj liaj pastroj legis tre malmultajn librojn. El inter la mondaj verkistoj li konis nur kalendaron de Ovidio[91]. Liaj pastroj povis nur malfacile legi.

Refortiĝante mi sidis inter ili kiel Kristo dekdu-jaraĝe inter la pastroj kaj eruditoj. Mi neniam lernis ekleziajn sciencojn, tamen pli multe sciis, ol ili. Nur la maljunulo estis sciencista teologo. Dum lia ĉeesto mi ne diskutis pri teologiaj demandoj kun la pastroj. Mi plaĉis al la episkopo.

– Filo mia! – li diris – vin vere Dio sendis al mi. Ellernu la lingvon katalaŭnan kaj la manieron de celebro de la meso kaj mi konsekros vin por esti mia posteulo.

La pastroj kelkfoje rigardis min kolere, sed mi ofte ripetis, ke nur humila hundo mi volas esti en la klerikaro. Unue ili ne kredis al mi sed ĉar ankaŭ mi plenumis domajn laborojn, ili trankviliĝis. Nu mi kapablis esti humila, ja la sklaveco instruis min esti tia! Fine ili jam ekŝatis min. Ili ne koleris, se la maljunulo okupiĝis pri mi kvazaŭ mi estus lia filo. Mi iris kun li al la mortintoj kaj sidis apud li dum geedziĝaj kaj aliaj festoj. Sed tio estis por mi nur ludo.

Mi malrespektas tiujn homojn kies parolo temas ĉiam nur pri siaj domaj aferoj, klaĉoj, superstiĉoj.

– Dio donis al mi ĉi tiun knabon – diris la maljunulo al la popolo. – Tiu estos sanktulo.

Nu, el lia aŭguro veris tiom, ke mi neniun suferigis, ofendis kaj se iu malbonhumore rigardis min, mi iĝis tiom atentema pri tiu, ke fine li ekŝatis min. Nur la maljunan episkopon mi amis kun vera fila amo! Li estis vere sankta homo.

Ia homo povas porti veluran aŭ silkan vestaĵon sed kondutas kiel altrangulo pro sia digno, oni sentas dum lia parolo, ke li estas besto vivanta en homa korpo.

Sed aliulo kvankam portas eluzitan vestaĵon, tamen oni tuj sentas dum lia ekparolo, ke li estas en besta korpo vivanta anĝelo.

Iuj vane lernas en altlernejoj, vane legas multajn librojn, ilia menso estas vuala. Ili konas librotitolojn, aŭtorojn, interesajn vortojn, datojn, sed se ni demandas ilian opinion pri io, ni povas miri pro ilia stulteco. Sed aliaj, eĉ se ili estas analfabetoj, estas inteligentaj, klarmensaj, kleraj kaj estas beno por tiuj, kiuj povas vivi kun ili.

Ankaŭ mia episkopo Lupo estis same eluzitvestaĵa maljuna anĝelo, malriĉa. Li portis ĉiam nigran frokon el bovhararo, somere nudkape, nudpiede iradis. Vintre li portis peltĉapon kaj botojn.

En lia ĉambro ne estis pli da ornamaĵoj, nur bildoj de Jesuo, Maria kaj Sankta Paŭl\d (Ankaŭ tiuj estas malbonaj bildoj: la okuloj de Jesuo estas fiksrigardantaj, Maria havas strabajn okulojn kaj Sankta Paŭlo estas fuŝpaŝa. Sed por sanktulo bonas ankaŭ ĉi tiaj bildoj, ja lia amo plibonigas la erarojn eĉ ankaŭ sur la pentritaj homoj.) Lia lito estis farita el mato kaj la seĝoj estis plektitaj el radikoj. Lian littolaĵon virinoj donacis al li aŭdante, ke li denove nenion havas por lavi. Li ne portis ĉemizon ne konanta la inventaĵon Hunan. En la konstruaĵo estis multe da ĉambroj, sed li nur en unu ĉambro loĝis. En du ĉambroj du maljunaj kanonikoj loĝis kune kun kvin orfaj knabetoj. Kvin ĉambroj estis tute malplenaj, kie migrantaj almozuloj dormis. La maljunulo donacis sian havaĵon al la almozpetantoj. Li donis al ili novajn vestaĵojn anstataŭ la ĉifonaj. Li prizorgis ilin ankaŭ per konsiloj kaj konsoloj.

Vintre la majunulo kolektis la urbajn infanojn kaj ni ĉiuj instruis ilin. Ankaŭ la maljunulojn mi istruis kiuj volis esti pastroj. Al ili mi instruis la latinan lingvon, la Biblio estis mia lernolibro.

In principio creavit Deus coelum et terram. / Dio unue kreis la ĉielon kaj la teron. Ĉi tio estis la unua leciono. Mi proponas al la instruistoj de la latina lingvo ĉi tion unue instrui, ĉar la sankta Biblio havas bone kompreneblajn frazojn kaj belan enhavon.

Dum ĉiu vespero, kiam la orfoj enlitiĝis, ni paroladis kune en la ĉambro de Lupo apud la kameno. Kelkfoje la maljunulo havis gaston el la urbo aŭ el la regiono. Kaze ni kuiris-bakis.

Tiuokaze ni kuiris-bakis, ankaŭ la novicinoj havis taskon. La maljunulo hakis lignon, purigis la karotojn, turnis la rostostangon. Post la vespermanĝo al la gastoj mi legis legendojn de la sanktuloj ĉe la kandellumo kaj poste ni kantis psalmojn. Pastro Gad sole kantis ekleziajn kantojn per sia bela baritona voĉo. Poste la maljuna episkopo rakontis historiojn pri siaj travivaĵoj angla-landaj aŭ aliuloj diris anekdotojn.

En tiu bona bonstato mi estis malĝoja. Vintro estis kiam mi povis forlasi mian liton, ĉar mia forto malrapide revenis. Mia genuo jam resaniĝis, sed ne bone moviĝis. Ili certe lasus min foriri, se mi petus, sed kiel mi rajdu kun malbona genuo? Mi ne povis eliri en la mondon pro la rabobestoj.

Se mi havus bonajn genuojn, kiel mi kuraĝu trairi tiun teritorion, kie vivas tiom multaj lupgregoj. Kvazaŭ lupokongreso estus tie kaj ĉiuj lupoj estus tien kolektiĝintaj. Flugantaj rabobestoj: agloj, korvoj, kornikoj flugadis tie en la aero. Oni povis aŭdi nur grakojn.

Oni rakontis, ke komence Lupo volis entombigi ĉiujn mortintojn. Proksimume kvincent homoj iris al la batalejo por enterigi la mortintojn, sed sekvatage revenis kapskuante kaj dirante:

– Tie estas pli ol centmil mortintoj.

Benata estas Dio, kiu kreis la lupon, hienon, korvon kaj la venton!

Mia sandalo same ne taŭgis. Mi laboris, por ne pensadi. Sed vespere mi ne kapablis ekdormi, kvankam mi estis laca. Kio okazas hejme? Ho, nur mi ne povis hejmeniri! Kelkfoje min atingis la hejmsopiro per tiom granda forto, ke mi volis ekiri hejmen nudkape, perpiede.

La episkopo demandadis min pri la kaŭzo de mia malĝojo: Ĉu estas malmulta la manĝaĵo?

– Ĉu estus bezonata nova vestaĵo? – Li diris, ke li helpos.

Unue mi silentis, poste tamen mi rakontis al li mian rilaton estantan pri Emeke. Li senvorte aŭskultis min kaj poste kapbalancis:

– Tio estas stranga, ke vi, kiu estas klera saĝa homo, iĝis sklavo de iu malsaĝa virino. Ja ankaŭ mi estis juna, mi faris malsaĝajn aferojn. Mi grimpis sur muron, transnaĝis riveron, en malvarma vetero mi staradis ĉe fenestro malantaŭ kiu la feino trankvile dormis, sed mian vivon mi ne estus doninta al ŝi kiel nomtagan donacon.

– Mi kredas vin – mi suspiris – sed tiu fraŭlino ne estis Emeke. Emeke estas nur unu.

– Vi devas same trabarakti vin, kiel oni transvivas la dentokreskadon. Ne zorgu pri ŝi, – li konsolis min – ŝi certe jam vintre edziniĝos al iu kaj kiam vi atingos hejmen, tiam jam ŝi certe mamsuĉigos sian bebon.

Ho se nur tion li ne estus dirinta! Kvazaŭ tigro disŝirus min kaj mordadus mian koron. Mi sidis antaŭ la kameno sur renversita panpastujo, terenfalinte mi ekploris kaj malbenis tiun horon, kiam la morto foriĝis de mi.

La maljuna episkopo ektimis. Li akvumis miajn tempiojn per sanktigita akvo, poste prenis mian kapon en sian sinon, karesis tiun, kvazaŭ li estus mia panjo.

– Vi estas kompatinda knabo – li kompatis min – vi havas grandan malĝojon kaj ĝi estas malmatura. Vidu! Mi estis edzinon havanta homo kaj ses jarojn ni vivis en feliĉa geedza vivo.

Ni ĉiam preĝis kaj unufoje mi diris al mia edzino: estus pli bone kaj plaĉus al Dio, se mi estus pastro kaj vi estus monaĥino. Ni disiĝis unu de alia kaj mi estas episkopo kaj ŝi monaĥine.

Kontraŭe ni ĉiam pensas unu al alia kuname, bonvole.

Ĉiuj malĝojoj similas al veziko, se ĝi krevas. Pro tiu sankta historio mi ekridis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.