La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Dum la sekvaj tagoj mi iĝis pli sentema, ol pli frue. La servistoj akceptis min flegme.
Nur tio interesis ilin, ĉu mi estas elitdevena kaj ĉu mi atendas elaĉetmonon? Kiam ili eksciis, ke mia patro estas simpla kamparano iranta nudpiede kaj ke neniu volas elaĉeti min, tiam ili rigardis min malŝate. Mi aŭdis la sekvajn rimarkojn:
– Viaj manoj estas sinjoraj, sed baldaŭe ili dikiĝos.
Sed alia diris:
– Tiu odorigas la hararon. Kopi, donu al li migdallakton kaj metu ĝin en likvon por lavi sin per tiu miksaĵo.
Kopi estis portanto de akvo, servisto fajrongardanta kaj ĝenerale ĉion faranta sklavo. Al la kuiristino li portadis la akvon el la korta puto.
Aŭ ili diris:
– Ĉu vi ne dormis hejme sur silka lito? Ĉi tie vi devas dekutimiĝi pri tio.
Kaj ili ridaĉis.
– Miaj homfratoj! – mi petpetegis ilin. – Mi ĝojas pro via gajeco, sed ne ŝercadu malbonvole. Estu paciencaj pri mi kaj mi estos via bona homfrato. Mi estas servanto de mia mastro, sed estos ankaŭ via servanto, se vi estos paciencaj pri mi.
Ili iomete silentiĝis. Unue la akvo-portanto alparolis min, kiu ĉiam ŝercadis.
– Vi parolas saĝe kiel la studentoj. Ĉu vi komprenas eĉ la noĉoskribon?[33]
– Ĉi tiu scias ĉion – interparolis la maljuna sinjorino – kiel li rakontis al nia sinjoro Ĉat.
– Estis ĝojo aŭskulti, sed li tamen ne povis saluti.
Je tio ili denove ridis. Sed la kruda ŝercado iĝis malamo baldaŭ, ĉar ili spertis, ke sinjor\d Ĉat kun si portadas min ĉien. Ili ne parolis kun mi, kiam mi salutis ilin, ili ne reciprokis tion.
Ili forturnis sin, ne volis vidi min. Unufoje, kiam mi volis sidiĝi al ilia tablo por tagmanĝi, tiam sinjorino Raba mirante diris:
– Kial vi venis ĉi tien? Mi aŭdis, ke vi hodiaŭ tagmanĝos kun la sinjoro.
– La hundo devas esti ĉe la tablo de la mastro. – diris Uzura, la pordulo.
– Tiu ŝatas la flatadon – opiniis Karaĉ la nigra Kazaro – tiel li kliniĝadas antaŭ la sinjoro kiel romia senatano.
Mi restis silenta. Mi ne paroladis kun ili – mi pensis – ja la malkleraj homoj estas kiel la hundoj: tiuj ne toleras la fremdan homon ĝis ili alkutimiĝas al li. Sed mi devis paroladi kun la kuiristino, ja ŝi donis al mi la manĝaĵon. Ĉiam mi diris al ŝi iun komplimenton, kvankam ŝi estis ege acidhumora. Mi ĉiam dankis al ŝi pro la donaĵoj. Pro tio ankaŭ ŝi ricevis satanajn rimarkojn.
– Nur la bonajn manĝaĵojn donu al tiu, onjo Raba! – kriis Uzura – ĉar tiu bele dankas pro la manĝaĵo. Morgaŭ jam tiu kisos vian manon.
– Tiu edziĝos kun Raba – kriis Kopi.
Ili ridis pro vortoj de Kopi, ĉar sinjorino Raba estis ege dika kaj liphara kaj havis virecan voĉon. Do la servistoj priridaĉis ŝin dum pluraj tagoj. Kompreneble estas, ke sinjorino Raba pli malaprobe rigardis min pro tio. Kontraŭ tio, ke ŝi ne meritis mian dankon, tamen mi dankis ŝin pro la manĝaĵo.
– Vi povas paroli kion vi volas, ĉar mi dankas al ŝi pro ŝia klopodo, ne pro la manĝaĵo. La mastro donas la manĝaĵmaterialon, la kuiristino faras ĝin preta.
Ĉu ŝi akceptas mian dankon aŭ ne? Tio ne interesis min. Mi tamen dankis tiun, ĉu ŝi akceptas ĉu ne. Povas esti, ke ankaŭ sinjoroj legas miajn malĝojajn okazaĵojn kaj miras kial mi ne forlasas ilin, aŭ kial alimaniere mi ne helpas min. Kiu jene pensadas, tiu ne estis sklavo, tiu ne scias, ke la manĝado ne nur kutimo estas, sed ankaŭ devigo. Kiu suferas pro mizero, tiu manĝas eĉ la ŝelon de la arbo kaj trinkas la akvon de la marĉeto. Kial manĝis la biblia erarinta filo el sama trogo kiel la porkoj? Pro tio mi tute ne miras.
Kun mia nuna menso jam mi scias, ke tiam mi estus devinta kune kun ili priridigi, priŝercigi min. Tiukaze ilia ŝercado estus ĉesinta, sed tiam mi estis embarasita. Mia animo estis tiam tiom kuntordita kiel la batita serpento. Tiam ankaŭ la stultaj vortoj dolorigis min.
Pro tio mi silentis, flankentiris min por esti de ili malproksime. Mi sidis sur la sojlo apu\d Kopi, kontraŭ kiu mi ne koleris. Kopi nur amuzis sin ŝercadante, sed ne estis malica. Ili ne havis hundon, Nome unufoje hundo ekmordis infanon, pro kio sinjoro Ĉat mortigis ĉiujn hundojn. Antaŭ la kuirejo kortbirdoj piedgratadis. Inter tiuj mi rimarkis unu kriplan nigran kokinon. En ĝia kokidaĝo, iu surpaŝis ĝian piedon pro kio ĝi kripliĝis. Sed oni ne mortigis tiun, ĉar la nigran kokinon oni kutimis doni al la ŝamanoj. Sed ĉar tiu estis kripla, la ŝamanoj ne bezonis ĝin.
Do, mi sidadis sur la sojlo kaj rigardadis la malfeliĉan beston. Tiu estis malbela kaj malĝoja. Ĝiaj okuloj estis rondiĝintaj pro teruro. Ĝia kresto estis pala. Mi vidis, ke la aliaj kokinoj ne lasis ĝin manĝi la elĵetitajn kuirejajn restaĵojn, ĉiam ili albatis perbeke al ĝia korpo por forpeli. Pro tiuj agoj kelkfoje ĝi ekŝrikis pro doloro. Sed ĝi tamen vivas, kvankam sole kaj malĝoje. Dum la aliaj gaje serĉas la semojn ĉirkaŭ la stalo, ĝi timanta ĉion ne iras al la aliaj kokinoj. Strangas, – mi pensis – ke ankaŭ inter la bestoj estas kaj persekutanto kaj persekutato, kaj sole vivanta besto kaj mute suferanta besto. Mi ĵetis erojn al ĝi el mia pano.
Unue ĝi timis min, sed baldaŭ ĝia timo ĉesis kaj kuraĝe ĝi proksimiĝis al mi. Ĝi lametis al mi, jam sen timo. Ĝi sentis ke mi estas bonulo. Ekde tiam mi kunparolis nur kun tiu kokino.
– Venu, venu, eta pluma diablo! Manĝu, ne timu! Hop, kaptu!
Post unu semajno ĝi manĝis el mia mano. Kiam ĝi aŭdis mian voĉon, ĝi respondis kokinlingve. Jam ĝi ne timis min, saĝe kaj sen timo rigardis min. Pli malfrue ĝi eksidis en mian sinon kaj mi povis karesi ĝin malgraŭ tio, ke la birdoj ne ŝatas la karesadon. Tiu kokino tiom ŝatis min, ke ĉiumatene ĉiam ĝi troviĝis apud mi. Ĝi sidis sub mia lito kaj atendis mian vekiĝon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.