La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 35

Sinjoro Ĉat ĉiutage tagmanĝis ĉe Atilo. Unue mi pensis, ke ili diboĉas. Mi pensis, ke la ĉisimila barbara popolo trovas plezuron en diboĉado. Ankaŭ nun mi eraris. La tagmanĝoj nur dum festoj estis bruaj, aŭ kiam Atilo regalis delegitojn aŭ iun reĝon. Alifoje la tagmanĝo ĉiam estis interkonsiliĝo. Tiumaniere la persono de la reĝo en familieca etoso unuigis la hunajn elitulojn. Ĉiuj povis diri sian opinion kaj la diferencon ili pridiskutis. La vortoj de Ĉat estis ĉiam gravaj kaj fine Atilo decidis definitive.

Post la tagmanĝo ĉiuj foriris. Atilo vizitis siajn edzinojn, aŭ rigardis la militekzercadon de la junularo, aŭ akceptis delegitojn alvenintajn de ĉiuj partoj de la mondo.

Dum unu pluva tago mi sidis antaŭ nia forĝistejo. En la malantaŭa angulo de la parcelo laboris la forĝisto. Ĉefe li hufferis kaj sagopintojn forĝis. Ĝuste tiam li bruligis stampon en sagfuston. La stampo estis familia simbolo: unu-mane du glavoj kaj la suno. Ankaŭ mi pafis per tiuj sagoj. Post la ekzerco la hunaj knaboj kolektis la elpafitajn sagojn kaj laŭ la stampoj redonis ilin al la posedantoj. Miaj sagoj estis faritaj el pinarbo. La sagoj de mia mastro estis farataj el maraj kanoj, sed nature la sagoj de la pli aĝa knabo estis farataj el malpezaj tibiskaj kanoj. Kiam mi admirante rigardis la laboron de la forĝisto, kiom lerte li alplumigis[41] la metalajn sagojn, subite Kaza, la kortega servisto enkuris entuziasme:

– Zeta! Tuj iru al Atilo!

Mi ege konsterniĝis.

– Rapidu! Rapidu!

Rapide mi alivestis min kaj poste kuris en la palacon. Kial li vokas min? Ĉu tio estas feliĉo, aŭ male? Mia kapo preskaŭ turniĝis. Ho, ve! Ĉu estus reveninta Prisko? Oni enkondukis min en la ĉambregon. Miajn okulojn blindigis la vidaĵo. Nome en la supra duono de la vinodora ĉambrego proksimume kvindek homoj sidas ĉirkaŭ Atilo ĉe granda tablo. Apud la reĝo dekstraflanke sinjoro Barca, la onklo de la reĝo, maldekstraflanke Aladar. Tie sidas la atentemhundokul\d Ĉat, la hirta sed belaformajn lipharojn havanta Edekon apud la ĉefestro Ĉat. Tie sidis ankaŭ Dorog, Maĉa, Kason, Vaĉar, Upor, Balan, la maljuna duonmana Barakonj[42], Madaraŝ, la katokula Urkon, Ĵeged[43], Ĉomortan, Ŝallo, Kontŝag, Hargita. Ĉiuj ĉefsinjoroj. La tablo estas kovrita per blanka tablotuko. La servistoj ekbruligas vaksotorĉojn sur kolonoj de la ĉambrego.

Kamoĉa, la dikkola Huno starante parolas turnante sin al Atilo. Li petole palpebrumadas. Ĉies vizaĝoj estas ruĝaj pro la rido. Kaza haltigis min apudporde. Mia mastro mansignas por atendi, sed ĝuste tiam Kamoĉa finas sian parolon. Sian pokalon levante li diras:

– Moŝta Reĝsinjoro! Mi salutas vin okaze de via fianĉiĝo kaj mi levas glason ankaŭ je via fianĉino.

Je tio estiĝis ege laŭta ridado. Ankaŭ la maljunuloj ridis. Ankaŭ Atilo ekridetis.

Nun unuafoje mi vidis rideti lin. Tio estis interesa por mi. Kiam la verda pomo ruĝiĝas, kiam la serioza homo ridas, ili estas kvazaŭ ne la samaj. Sed nur liaj du nigraj okuloj ridetis, kiujn tremtimas ankaŭ la montoj.

Kelkaj minutoj bezonatis por ke estiĝu silento kaj tiam mia mastro mansignis por antaŭenpaŝi. Mia mastro ekstaris kaj kondukis min al Atilo.

– Jen, Sinjoro mia – li diris – ĉi tiu estas tiu sklavo, kiun mi menciis al vi. Ĉi tiu ne mensogas, eĉ se vi batas lin surkape.

Mia koro preskaŭ haltis. – Kia rekomendo estas ĉi tiu: Eĉ se vi batas lin surkape ...

Estiĝis silento. Ĉiuj alrigardis min. Mi klinis min kaj surgenuis ne konante la kutimon kiel agi. Mi pensis, ke la sklavo devas fari tion.

– Ekstaru – diris Atilo – ĉu vi konas la princidinon Honoria, la pli junan fratinon de la imperiestro Valentiniano la tria[44]?

En la ĉambrego daŭris la plena silento, nur la torĉoj kraketis sur la kolonoj.

– Mi vidis ŝin nur unu fojon – mi respondis hezitante – kiam ŝi estis malliberigita, gardata en Konstantinopolo.

– Ĉu ŝi vivas ankoraŭ?

– Kiam mi venis ĉi tien, tiam ŝi ankoraŭ vivis. Sed tiam jam oni portis ŝin al Raveno[45]. Ŝi estas malliberulino ankaŭ tie – mi diris.

– Pro kio ŝi estis malliberigita?

– Ĉar al Vi, Reĝsinjoro mia, antaŭ dek ses jaroj ŝi sendis gefianĉan fingroringon.

Atilo estis kontenta. Li rigardis la sinjorojn. Aŭdeblis mallaŭta murmurado, post kio denove estiĝis silento. La torĉoj kraketis.

– Kia estaĵo estas tiu sinjorino? – pridemandis min Atilo.

– Oni diras, ŝi estas malklarmensa.

Je miaj vortoj ridaĉo eksplodis kiel la kratero de la vulkano Vezuvio. Mi rigardis al sinjor\d Ĉat ne komprenante la kaŭzon de la rido. Sed li mansignis, ke mi parolis bone. Ĉat kaj la reĝido Aladar tiel ridaĉis kvazaŭ ili estus frenezaj. Nur Atilo sidis gajokule.

Li demandis min plu:

– Kiel ŝi aspektas laŭvizaĝe?

Profunda silento. Nur kelkaj ridpepoj. Kunpremitaj lipoj. Nur el la okuloj ruliĝas al mi infera gajeco.

Dio mia! Kion mi respondu? Mi devas respondi tuj!

– Mi memoras nur tion, ke ŝi havis longan nazon kiel ĉiuj idoj de imperiestro Teodozius l\d Granda, kaj ŝia vizaĝbeleco jam velkis.

La ridaĉo eksplodis. La longharara Dorog preskaŭ rulbaraktis sur sia seĝo. Barca larmis pro la ridego, lia korpgrasaĵo skuiĝas sur la seĝo. Atilo ridetis palpebrumante. En la tuta socio nur mi staris serioze kiel idioto. El la konfuza tumulto de voĉoj miaj oreloj vane provis elkapti la kaŭzon de la ridego, ĉar samtempe kvindek homoj parolis kaj ridegis. Finfine Atilo levis sian fingron kaj estiĝis silento.

– Knabo – li parolis al mi denove serioze – diru al mi, kiel oni opinias, kiel oni parolas pri mi en la Romia Imperio?

La demando estis tre afabla, tamen mi tremetis. Mi estas neinformata pri la temo, mi ne havas gvidpenson al konvena respondo, sed Atilon atendigi por mi malpermesatas. Li atendis mian respondon:

– Ĉe la kortego oni opinias, ke Vi estas tia leonspecio, kiun oni devas nutri per multe da ormonero, ĉar alie vi disŝiras la mondon.

– Mi ne estas scivola pri la korteganoj. Ili estas tie nur bando konanta min. Sed diru: kion parolas pri mi ĝenerale la homoj?

Mi rigardis al mia mastro. Li tiom plezure mansignis al mi kuraĝe paroli, kiel kiam iu pro petoleco ekscitas hundon.

Nu, mi aŭdac-sincerece respondis:

– Nenion bonan, Sinjoro.

– Pli amplekse.

– Tio estas opinio pri Vi, Mia Majesta Reĝsinjoro, pardonu min; ĉi tio ne estas mia opinio, sed ĉar vi ordonis por diri la pravon....

– Nur la pravon.

– Do, tio estas la opinio pri Vi, Mia Moŝta Reĝsinjoro, ke Vi estas teruraĵo naskiĝinta de sorĉistinoj, kiel ĉiuj Hunoj. Ankaŭ tio estas parolata, ke, Via kapo estas kalva, Via nazo kiel tiu de porko, Viaj oreloj pendas kiel tiuj de sovaĝhundo. Kaj Vi eĉ paroli ne kapablas, nur murmuras kiel...

En la ĉambrego eksplodis tiom granda tempesto de ridaĉo, ke mi pensis ke kunfalos la domo, kaj ankaŭ mi apenaŭ povis gardi mian seriozecon. La homoj konvulsiis pro la ridego.

Eslanto bluvizaĝe kriegis. Berki preskaŭ sufokiĝis, kvazaŭ korko estus haltinta en lia gorĝo.

El la okuloj de la ĉefestro fluetis la larmoj, mia mastro hurlis kaj batadis la tablon. Ankaŭ la servistoj ridis. Tomor ne kuraĝis ridi laŭte, kaŝis sin malantaŭ la reĝidon Aladar. En mia tuta vivo mi ne aŭdis, ne vidis tian ridaĉon, henon, kriridegon. Iu ĉefestro havis spasmon pro la ridego. Barakony ruĝiĝintvizaĝe ridegis kaj skuis manon en la aero. Sur la vizaĝo de Atilo rafinita rideto ludis. Kiel malhela kaj timiga estis tiu vizaĝo en sia plua seriozeco, samkiel agrabla ĝi estis kiam la radio de gajeco antaŭenlumiĝis el liaj okuloj. Mi maltrankviliĝis ĉu povas esti, ke mi transprenis la rolon de la bufono Cerko, sed Atilo mansignis al mi foriron.

Tiutage mia mastro nur vespere venis hejmen. Ĉeporde mi atendis lin pensante, ke li ion diros al mi. Mi decidis, ke sekvatage mi demandos al Kaza: kial la sinjoroj ridis, ĉu mia sincereco estis ties kaŭzo? Se li ne diros la kaŭzon de la rido, ĝiseterno mi hontos.

Ĉat alvenis hejmen, deĉevaliĝis, kaj batis sur mian ŝultron gaje ankaŭ nun ridante.

– Nu, knabo, vi eltenis la provon. Hodiaŭ vi vespermanĝos kun mi malgraŭ tio, ke vi estas malliberulo.

Ĉi tio estis tiom grandioza bonvolemo, kian malliberulo ne ricevis ĝis tiam ĉe la domo d\d Ĉat. Dum la vespermanĝo li diris al sia edzino, ke mi kuraĝe parolis antaŭ Atilo.

– De multe da tagoj ni cerbumis – li diris – kiel ni provoku la Romian Imperion. Jam ni estus ekirintaj, se ili ne estus eldonintaj la kapon de Krizafjo. Sed ili estis malkuraĝaj kaj sendis ĝin.

Atilo furiozis, ĉar ni ne havas kaŭzon por ataki ilin. Finfine Atilo rememoris, ke antaŭ dekkvin jaroj unu freneza princino gefianĉan fingroringon sendis al li. La fingroringo trovitis. El la malnovaj skribaĵoj li eksciis, ke la nomo de la princino estas Honoria kaj ŝi estas kristana.

Kontraŭe Atilo estas pagana, pluse oni diras pri li, ke manĝas krudan viandon, porkoblekas kaj havas diablajn vangojn. Atilo sendos morgaŭ delegitojn al Romo por lia fianĉino.

Subite mi komprenis ĉion. Kiom terura, ruza popolo estas ĉi tio! Kvazaŭ mi sentus grandan malvarmon trablovi miajn ostojn.

– Pro ĉi tiuj ni amuziĝs grandskale, – daŭrigis Ĉat – tiu ruza Edekon seriozvizaĝe demandis: Kio okazos, mia Reĝsinjoro, se la fianĉinon oni eldonos? – Ĉat denove ridis. Li denove priridegis tion. Ankaŭ lia edzino ridis, Emeke ridetis.

Poste Ĉat de vorto al vorto rakontis – eĉ unu vorton ne ellasante – kion mi respondis a\d Atilo kaj kiom trankvila kaj kuraĝa mi estas.

– Ĉi tiu Greko povas esti ia elita idaĉo.

Kompreneble mi sidis ĉe la tablofino silente, nature honteme rigardanta malsupren. Nur pro deco mi enbuŝigis kelkajn pecojn da manĝaĵoj.

Dum Ĉat laŭdis min, mi sentis, ke la okuloj de Emeke ripozas sur mia vizaĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.