La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 16

Ni startis frumatene. Apenaŭ komencis aŭrori. La tendourbon plenigis viglegaj voĉoj de klarionoj[29] de bovpaŝtistoj kaj porkpaŝtistoj. Ni eltiris de la tero ankaŭ la lastajn bastonojn de la tendotenantaj apogiloj kaj metis ilin sur la ĉarojn. La sinjoroj surĉevaliĝis. Ankaŭ mi. Mi konstante rigardis la lignodomon. La fenestrojn kovris malhelruĝaj drapoj. Neniu flankentiris tiujn. Sed la rozon mi gardis ĉe mia koro.

Ĉu vere ŝi donis al mi tiun rozon? Miaj centoj da pensoj jesrespondis. Tamen kelkaj miaj pensoj dubon vekis: ĉu eble ĝi defalis hazarde? Ĉu iu infano, aŭ servisto ĵetis ĝin malsupren?

Ho, ne, povas esti, ke ŝi ĵetis ĝin al mi!

Mi ofte rigardadis malantaŭen. Se almenaŭ el la malproksimo mi povus vidi ŝin por ĉapelsigni adiaŭon al ŝi! Sed la tendoj jam kovris la lignodomojn. Ĉie blekantaj porkoj kaj bovinoj kuris sur la vojon. Vipo klakas, klariono ŝirsonas. La suno jam orsagojn pafas al la ĉielo, kaj la mondo iĝas matena. Neniam plu mi vidos la kaĝon grandigitan al domo kaj ĝian elflugantan blankan birdeton! Jam tute heliĝis, iĝis tago kaj la sunradioj varmigis la aeron.

Neniam, neniam!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.