La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 39

Survoje Atilon mi vidis ĉiam antaŭ mi rajdanta en cent-ducent paŝa distanco. Apud li estis liaj du fraŭlaĝaj filoj Aladar kaj Ellak kune kun la forpelita reĝido de la Nekar-bordaj Frankoj.

Tie estis ankaŭ la kuracisto Eudoksio, aŭtune fuĝinta el la romia kortego, Elemer la gota regnestro, la reĝo Ardarik, la reĝo de Alanoj, la reĝo de Kazaroj (Ĥazaroj) kaj elinter la ĉefsinjoroj: Edekon, Ĉat, Oresto, Berki, Upor, Vaĉar, Balan (la aliaj ĉefsinjoroj estras aliajn svarmojn de la armeo). Apud Atilo estas Iddar la ĉefpastro kaj Zoboganj. Post ili veturas unu silkombrela, per purpuro remburita ĉaro: kun du edzinoj de Atilo. Ĉirkaŭ la ĉaro piediras multaj servistoj, inter kiuj malofte videblis Cerko, la kortega arlekeno.

Postsekvis ilin la servistaro de la sinjoroj: la neliberaj skribistoj, kuiristoj, ĉevalistoj kaj la ceteraj internaj malliberuloj. Krome du ĉevalistoj de mia mastro, lia armita akompananto kaj lia ĉionfaranta ĉambristo. Ni ne kuiris. Ĉe la tablo de Atilo ĉiutage sidis kvardek-kvindek homoj kaj malantaŭ ĉiuj sinjoroj staris iliaj servistoj. Mi staris malantaŭ Ĉat kaj priservis lin. El sia manĝaĵo li ĉiam lasis al mi kelkajn femurojn, fiŝojn, fromaĝon, frukton. Mi ne povis plendi.

La armeo inundis okcidenten. Dumvoje la urboj estis forbruligataj. La kaptitaj homoj estis sklavigitaj. La tapiŝoj, vestaĵoj estis surĉarigitaj. Sur la forrabitajn ĉarojn. La or- kaj arĝenttrezoroj en ferkestoj iĝis gardataj kaj inspektataj de la skribistoj kaj la trezorgardistoj.

Iun tagon ni alvenis en forbruligitan urbon kie viraj, virinaj, kaj bebaj kadavroj kuŝis ĉie. La murruinoj fumadis. Forta ledodoraĉo regis. Antaŭ la templo mi vidis mortintan altaĝulon malvestite ligita al unu kolono. Lia kapo antaŭ li kuŝis surtere en lia sango. Apude lia episkopa mitro blankis. Mi havis vomemon starante sur ŝtupo de la templo. Sur la blankaj marmorŝtonplatoj larĝaj piedspuroj ruĝiĝis, certe ties spuroj estis, kiu mortigis la episkopon.

Kia bestio estis tiu? Tiu ne povis esti Huno. Huno kruelas nur en la batalo, sed sendefendulon ne mortigas.

Mi aŭdis virinan altan krion. Mi vidis, ke apud la templo unu armita akompananto de reĝ\d Ardarik prenante ŝin per la harplektaĵo pene tiras junan virinon en la polvo. Mi jam vidis samajn scenojn multmilfoje. Unuafoje tio forte tuŝis min. Duafoje mi jam ne rigardis tien. Sed nun ĉimomente ĝi denove skuis min. Mi staris apudkolone de la templo. Ĉirkaŭrigardis: ĉu iu rigardas min? Multmiloj da homaj lupoj tumultis sur la stratoj en la domoj. Ĉiuj pene portis ian predaĵon. La Gepido ŝvite, ruĝvizaĝe trenis kun si la kriantan virinon. La kompatindulo vane provis kroĉi sin al mortinto, ruinaĵo, arbo.

Mi streĉis mian arkpafon, celis kaj pafis. La sago eniĝis en la flankon de la Gepido. Tiu ŝanceliĝis, lasis libera la virinon, surgenuon falis poste ventronfalis. La virino gapis kiel bovido. La virino ekvidante la atakanton kun sago en lia flanko, ĉirkaŭrigardis poste ĵetis sin vizaĝaltere inter la mortintojn. Ĉi tio estis mia unua murdo. Se iu estus vidinta min, tiu certe mortbatus min. Sed tiam mi ne havis konscienriproĉon.

Post unu horo ni forlasis la urbon. Tagmezo jam pasis. En la tendo de Atilo la tagmanĝo estis antaŭpreparita. Mi memoris ankaŭ tiam tiun senkapan episkopon: mi preskaŭ malsanule staris malantaŭ mia mastro. Tagmanĝkomence nekutima silento regis, ĉar Atilo havis malbonhumoron.

Ni manĝis kuiritan aproviandon kun kreno. Antaŭ Atilo ankaŭ tiam lignotelero, sed antaŭ la sinjoroj arĝentteleroj estis. La sinjoroj drinkis el arĝentpokaloj, sed Atilo el kokosa.

Finfine Atilo ekparolis:

– Kiuj mortigas la virinojn kaj infanojn?

– La Gepidoj – diris ia supozanto.

– La Gepidoj ne – neis fortvoĉe Ardarik.

– La Roksolanoj – diris Ĉat – mi mem vidis.

– La Gelonoj! – diris Hargita.

– Kio kontraŭfareblas? – murmuris Balan.

Oni povis senti, ke ankaŭ li malamas la hommortigojn. Nun tri heroldoj alvenis. Unu anoncis pri tertremo en Gaŭlujo, pri ruiniĝo de konstruaĵoj. La loĝantaro forfuĝis de tiu regiono. La alian anoncon portis Gelono kun vizaĝo pentrita tulipruĝe dirante, ke li petas alian estron anstataŭ la mortinta. Atilo rigardis al Hargita:

– Mi komisias ilin al vi!

Hargita klinis sin. Mi vidis, ke Hargita ne ŝparos pri sango de Gelonoj. La tria heroldo estis rajdanta franka batalanto. Li sciigis la blondan reĝidon, ke estis forpelita lia pli aĝa frato kaj la kronon nun delegitaro portas feste.

Tiam jam ni manĝis la duan pladan manĝaĵon: otidon rostitan sur rostostango. Neniu sciis de kie estis akirita tiom multaj otidoj. Mi portis unu femuron al Ĉege. Kial al Ĉege? Tion mi volis atingi, ke kaze de batalo, mi vidu lin en mia proksimeco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.