La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 50

Se estos iam inter miaj idoj iu, kiun aŭ la devigo aŭ lia mallumiĝinta menso simila al mia portos en batalon, li eksciu, ke la morto ne estas dolora. La korpo jam en la kurego perdas preskaŭ ĉiun sian sentemecon: nek frapo, nek tranĉo, nek puŝpiko doloras, tiuj senteblas nur kiel tuŝoj. Se la vundo estas mortiga, ni stuporas, kiel ni stuporas antaŭ la dormo. Kiu batalas, nek sentas nek pensadas: nur volas mortigi! Ankaŭ la movoj de nia defendo estas mekanikaj, tiaj kiel kiam ni terenfalas kaj niaj manoj antaŭenmoviĝas, aŭ se antaŭ niaj okuloj flugas io, niaj okuloj fermiĝas mem. Sed tio estas la plej mirinda, ke la grandaj batoj, pikoj kaj vundoj ne doloras. Mi demandis aliulojn kiuj ricevis similgrandajn batojn, ke pro tiuj ili senkonsciiĝis, ĉiuj diris, ke tiuj ne doloris.

Kiam mi rekonsciiĝis, estis jam malhelo. Nur ruĝkoloraj nuboj lumis iom en la alto. Mi malvarmis. Kie mi estas?

Surkampe same daŭras la batalo, sed pli malproksime. Mi aŭdas ian bruegon. Ĉu fulmotondro aŭ hufbruado povas esti tio? Ĝi ne estas malproksima, nur miaj oreloj estas svarmo-tikliĝantaj. Mi kuŝis surdorse en sanga koto inter du mortintaj ĉevaloj. La du ĉevaloj estis turniĝantaj kundorse unu kontraŭ alia. Super mi kadavroj kuŝis. Sed mia kapo inter la du ĉevaloj estis movebla. Kvazaŭ ia anĝelo estis kaŝinta min tien. Mian kapon levante mi orelumas la batalan bruegon, virkriegojn, klakadojn de la glavoj. En la infero ne povus esti pli aĉa bruo.

Ĉu la bruego proksimiĝas? Ne, ĝi malproksimiĝas. Mi demandas min: Ĉu eĉ nun ni ne venkis? Ĉu ni venkos? Kial iris Atilo inter la batalantojn? Li kutimis stari sur la supro de sia tendo por rigardi la lukton kaj de tie krias la portendajn ordonojn al la zoltanoj atendantaj ĉevaldorse por scii al kiaj grupoj kiujn ordonojn portu ili. Li estas la cerbo de la batalantaj armeoj, direktanta la membrojn: kiuj iregu antaŭen, kiuj retiriĝu, kiuj galopegu por helpdoni, kiuj el kia direkto kien iru. Kial li miksiĝis en la batalon hodiaŭ? Jam malheliĝis. Klarionado aŭdiĝas, signante retiriĝon. Kaj se la huna klariono aŭdiĝas apud klarionado de la malamiko, post kelkminutoj jam la hunaj kaj malamikaj grupoj denove atakas unu kontraŭ la alia ankaŭ en la mallumo. Denove komenciĝas la luktado ankaŭ apud mi.

– Ho, Mia Di’! Ili ne piedtretu min!

Mi mallevis mian kapon sur la herbon sangabunda.

– Kiajn vundojn mi povus havi?

Kvankam mi ricevis multe da batoj, tamen la ŝildo, kasko kaj la kiraso defendis mian korpon. Ĉu mi povas elgrimpi de tie ĉi? Mi estas tediĝinta. Min kaptis duonsveno. Kiam poste pro la malvarmo mi denove rekonsciiĝis, la batalan bruon mi aŭdis jam nur el la malproksimo kiel tondron de la ĉielo.

Poste ĉio silentiĝis. Nur la vunditoj ĝemis, la ĉevaloj stertoris ĉirkaŭ mi. Kelkloke armiloj tintadis kaj hundoj bojis. Estis senluma malhelo, kvazaŭ la ĉielo per funebra vualo estus kovrinta la batalkampon. Mi soifas. Sur la batalejo ĉiam pli kaj pli forte aŭdeblas kriadoj de la vunditoj. Hunoj, Alanoj, Frankoj ĝemas unu apud alia, kiuj pli frue estis malamikoj.

Mi provis ekstari. Tio sukcesis ĝisduone. Unu kadavron mi deŝovis de la ĉevalo. Mi volis elgrimpi, sed en mia dekstra genuo mi sentis pikan doloron. Ĉu povas esti, ke tiu estas sagpinto? Mane tuŝante ĝin mi sentis ĝian grandan vundon kaj sure sangon. Pro la forta doloro mi denove svenis. Denove rekonsciiĝante mi rimarkis moviĝantajn fajrojn sur la batalejo. Tiuj estis foje solaj fajroj, sed kelkfoje grupaj. Surkampe torĉ-havaj homoj iradis.

Ekesperiĝante mi volis krii, ke la homoj venu al mi, sed nur raŭke mi povis krii:

– Ĉi tien! Ĉi tien! Sed tuj mi ektimis, ke eble ili ne Hunoj estas, sed malamikoj, ĉar tiukaze ili puŝos en min lancon. Sed ankaŭ apud mi je la transa flanko de la ĉevalo aŭdeblis senforta krio:

– Ĉi tien! He!

La torĉ-havaj homoj proksimiĝis:

– Kiu vi estas? – mi kriis al la pli frua petanto.

– Eĉed[90] – ĝemis tiu doloreme. Mi ne konis lian nomon.

– Nu, kaj kiu vi? – demandis li tiom malgajvoĉe kian mi neniam aŭdis.

– Mi Zeta estas, servisto de Ĉat. Ĉu oni hejmenportos nin? – demandis mi.

– Mi ne scias. Ho, mia Dio! Oni serĉas ian ĉefhomon, kiu mortfalis.

– Ĉu Atilon?

– Ne.

– Laŭ mi li mortfalis.

– Ne! Li estas nevundebla.

Pro tiu malsaĝeco mi preskaŭ blasfemis. Mi ege soifis. Mi fingrumis sur la seloj ledbotelon, sed nur armiloj estis troveblaj. Mi sentis, ke la seloj estas frankdevenaj. La torĉistoj venis pli proksimen. Pri ilia kasko mi povis konstati, ke ili estas Romianoj ka\d Visigotoj, ne Hunoj. Pro tio mi devas resti inter la mortintoj, eble mi elsangados kaj soifmortos. Denove mi langvoris.

– Kial mi kuŝas en sango inter mortintaj homoj kaj ĉevalkadavroj? Povas esti, ke je mateno ankaŭ mi estos mortinto. Suferi por grandaj celoj, religio, scienco estas meritinde! Sed kial suferi por katino, por in-genra huna knabino, kiu estas tiom senklera, ke ŝi ne konas la alfabeton, kiu estas barbaro, ke eĉ en sia bonhumoro ŝi ne rigardas al mi amante! Kial mi ellernis la filozofion, logikon kaj ceterajn sciencojn? Estus sufiĉe nur ellerni la azenan blekadon.

– Ho, ve! Mi soifmortos.

Leviĝante mi rimarkas denove novajn proksimiĝantajn torĉlumojn.

– Kiuj ili estas? Ĉu rabistoj? Ĉu estas inter ili kristana pastro? Ili grupe venas en mian direkton portantaj iun mortinton sur lito farita el lancoj. Post la mortintportantoj venas juna ploranta homo. Multe da plorantaj homoj videblas. Sur la portilo, de oro brilanta grizharara blankbarba maljunulo kuŝas. Lia kasko kronohava estas portata de aliulo.

– Kiu venkis? Kiu malvenkis? – mi meditis, dum mia suferiga soifo. Se ni venkis, mia sinjoro serĉigas min.

– Eĉed! – mi kriis al la Huno. – Kiu venkis?

– La batalo ne finiĝis – respondis li langvore.

– De kie vi scias?

Ambaŭ tendaroj silentas.

– Ili certe dormas.

– Ne: ili singarde atentas, aŭ ili provas ĉirkaŭbari unu la alian. Mi soifas.

– Ĉu ankaŭ morgaŭ ni devus lukti?

– Laŭbezone ankaŭ ĝis post unu semajno.

La ĉevaloj povus min piedtreti. Mi teruriĝis.

– Ĉu oni ne kunportos nin hejmen?

– Eble matene.

– Ĉu tio ne certas?

– Ne.

– Sed la vunditojn certe oni hejmenportos, ĉu ne?

– Jes, kie ne estas batalo.

– Kio okazis pri vi?

– Lanco trafis.

– Kie trafis vin?

– Mian ventron.

– Ĉu via vundo estas granda?

– La lanco elvenis tra mia dorso.

Mi ne paroladis plu kun li, ja li estas jam mortinto, kvankam lia buŝo ankoraŭ moviĝas.

Post kelkaj minutoj ĝemetante li parolis:

– Donu akvon!

Kaj de proksimo kaj de malproksimo alvenis ĝemetadoj, foje plorkrio de ĉevalo.

– Akvon! ...

– Vater! /Akvo!

– Kiu donas nun akvon? Eĉ ne mano de Dio! La torĉistoj jam ne iradis sur la kampo.

Nur la armiloj tintadis montrante, ke la batalantoj ne dormas. Subite ekĝemetas iu latine ĉe mia kapo:

– Aquam! Aquam! /Akvon! Akvon!

Mi pensis se iu, kiu kapablas iri povus eltiri min. Mi povus grimpi de ĉevalo al ĉevalo por serĉi ie trinkaĵon, ĉar jam sekegigis la soifo mian gorĝon.

– Aquam! /Akvon! – mi aŭdas denove, sed nun jam de miaj piedoj. Do, tiu Romiano estas tre soifa al mi simile kaj povas grimpi.

– Amice! /Amiko – mi kriis al li.

– Aquam! /Akvon! – ĝemetis li – Donu akvon!

– Ĉu vi kapablas iri?

– Jes, iomete, sed mi ne vidas, ĉar estas blinda.

– Eĉ tiu ne vidas, kiu ne estas blinda, ja estas nun malhelo.

– Miajn okulojn oni trafis per sagoj. Donu akvon, se vi konas Dion!

Mi aŭdis, ke lia glavo tintadas kaj palpadas al mi.

– Venu ĉi tien, – mi instigis lin – mi donas al vi akvon, se vi eltiras min, ĉar mi estas inter du ĉevaloj kaj mia piedo sangas. Povas esti, ke mia piedo rompiĝis pro la ĉevaloj.

– Ĉu vi havas akvon?

– Mi ne havas, sed serĉos.

– Kie vi serĉus? La rivereto estas malproksime kaj jam vespere ĝi inundis.

– Mia ĉevalo mortfalis proksime al mi kaj sur ĝi estas mia vino.

Dum la parolado la Romiano atingis kaj palpadis min.

– Vi estas Huno! – li ektimis ekkoninte mian hunan vestaĵon.

– Ne timu min, ja ambaŭ ni estas vunditoj kaj soifas.

– Ĉu vi ne mortigos min?

– Mi estas kristana.

Dum li silentis, pasis kelkaj minutoj.

– Vi ne estus ĉi tie, se vi estus kristana – li diris suspektante.

– Kaj ĉu vi? – respondis mi kolerete. – Fakto estas, ke ni estas baptitaj; sed estus bone, se vi eltirus min el inter la du ĉevaloj.

– Ĉu vi vere ne mortigos min?

– Mi ĵuras je la nomo de Kristo.

Li prenis mian brakon kaj provis tiri min, sed malforte.

– Mi estas malforta – li ĉesigis plorante la provadon. – Kiam mi falis, la ĉevaloj piedtretis min. Mi sentas rompitaj kaj miajn femurojn, kaj mian talion. La sango fluetas el miaj okuloj.

Mi ĉi tie mortos. – Poste li plorante daŭrigis:

– Ho, ve! Mia kara Julio, kara mia sola filo! Kial geedziĝas la soldato?

– Povas esti, ke de la alia flanko vi povus eltiri mian piedon. Ĝi restis aŭ en la piedingo aŭ mortinto kuŝas sure.

Li tragrimpis al la alia flanko.

– Ĉu ĉi tio estas via piedo?

– Ne.

– Ĉu ĉi tio?

– Ankaŭ tio ne.

– Kie estas via piedo?

– Venu laŭ mia voĉdirekto.

Post kelkaj minutoj mi sentis, ke mia piedo liberiĝas. Unue mi sukcesis kapti selon de unu ĉevalo, poste tre malfacile mi sukcesis tiome leviĝi ke mi povis turni min surventren kaj grimpi al la samĉevala gluteo. Sed dume terurega turmento pikis en mian genuon.

– Do, venu! – diris la Romiano.

Mi ne kapablis respondi pro mia dolorego.

– Nu – li instigis min – ĉu vi jam povas moviĝi? Mi faris, kion vi deziris.

– Mi ne kapablas moviĝi, sur mia genuo estas granda vundo. – Mi ĝemis, kaj mi remalleviĝis sur la apudan ĉevalon.

– Diru almenaŭ, kie mi serĉu vian ĉevalon.

– Ho, ve, mi ne scias. Sed provu palpadi sur ĉiuj ĉevaloj, ĉar la felsako estas metita sur la selarkon. Se vi ektrovos, portu ankaŭ al mi!

Ĉar la doloro iomete ĉesis mi palpadis mian genuon. Mi sentis, ke tie ne vundo estas, sed koaguliĝinta sango. Post nelonga tempo denove mi sentis turmentan doloron. Kiam poste mi repalpadis mian genuon, mi faris tion tre singarde. Mi sentis rompitan lancopinton elstarantan el mia genuosto. Se mi povus eltiri ĝin, certe malpliiĝus la doloro. Se mi trovus lancon, per ties helpo mi lamadus al la tendaro kaj matene la ĉevaloj ne piedtretus min dum la rekomencinĝonta batalo.

Kontraŭ mia deziro mi estis langvora kaj suferigis min la varmego reganta en mi. Subite mi memoris mian laman nigran kokinon, kvazaŭ ĝi estus veninta al mi. Ĝi diris:

– Ka – ka – ka! ....

– Kion vi deziras mia kokino? – mi demandis. – Ĉu vi petas akvon? Ankaŭ mi ne havas ĝin.

Mi denove volis ekstari, sed la doloro denove estis ege malagrabla. Poste la doloro malpliiĝis kaj mi ploris pro memoro pri la besteto. Mi devas foriri de ĉi tie. Denove mi provis algrimpi la senvivan ĉevalon. Sukcesis. Tiam mi vidis, ke ne malproksime al mi en la malhelo multe da torĉoj moviĝas kaj ĉe la lumo de la torĉoj aglofiguroj brilas. Do, mi estas en proksimo de tendaro de la Romianoj. Kion ili volas fari? Ĉu ili komencos la batalon ĉe torĉlumoj? Mi turnis min al la huna tendaro. Tie mi vidis nur etajn gardofajrojn. Ĉirkaŭ noktomezo povis esti. La ĉielo estis nuba, sed kelkaj steloj tamen videblis.

– Eĉed!

Li ne respondas. Sed pli malfrue anstataŭ li aliulo ĝemas mallaŭte:

– Patrino mia!... Patrino mia!...

Juna huna batalanto vokas agoniante sian patrinon.

El la romia tendaro tiu monotona tintado aŭdeblas, kiu estas konata bruo de la moviĝanta tendaro. Kion ili volas? Ĉu ili suratakos la Hunojn en ĉi tiu infera malhelo unumane per glavo, alimane per torĉo? Antaŭzorgeme mi prenis la lancopinton per mia mano.

– Jesuo, helpu!

Mi kunpremis miajn okulojn kaj lipojn kaj eltiregis la lancopinton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.