La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 4

Ni alvenis apud iun lageton. La ĉielo estis kovrita de nuboj. Estis vespero. Ankaŭ iu infano kapablis transiri la lageton sed la apudlagetaj ĉevalspuroj pruvis, ke la lageto taŭgas por trinkigi la ĉevalojn. Ĉie estis maljunaj betuloj kaj poploj. Ni apenaŭ starigis la tendojn, kaj subite forta ventego estiĝis kaj ĉieltondro aŭdiĝis. La ventego portis la tendojn en la lageton.

Fulmoj frapadis. Pro la ĉieltondro la tero tremetis. Nu, tio ĉi estis tempestego! Kaj venis iu fulmofrapo, kiu frapis en la lageton. Pro tio la lagakvo ekbolis. Ni ĉiuj tiome embarasiĝis, ke ni ĉiuj diskuris alidirekte en la malhelo de la nokto. Mi ne scias kiu kiel imagas, kia estas la vojo al la infero. Sed, se mi estus pentristo, mi bildigus ĝin tiel, ke zig-zagaj fulmoj pelas la damnitojn en la inferon. Ni kuris kiel la ektimintaj kokinoj. Ĉe la lumo de la fulmoj subite mi vidis domojn ĉirkaŭ mi. Kantegmenitajn domojn. Hundoj kuregis al mi furioze bojante.

– Helpon!

Mi aŭdis, ke ankaŭ la aliajn ulojn atakas la hundoj. El iu domo venis homo kun brulanta kano-torĉo kaj hunlingve demandis:

– Kiuj vi estas? Kial vi kriegaĉas?

– Ni estas bonaj homoj – mi anhelis – donu al ni rifuĝejon. La ŝtormo malsekigis nin sur la lagbordo. La fulmofrapo frapis inter nin.

Ankaŭ el la aliaj domoj, tendoj venis homoj scivole kun kanotorĉoj kaj demandis: „Kio okazis?” Kaj ili gapis nin. Tiu estis eta huna setlejo. Inter la domoj staris tendoj kaj nur okaze de la tempestego eniris la homoj en la domojn. La homoj estis bonkoraj kaj kare akceptis nin.

Mian mastron kaj min akceptis iu multinfana huna familio. La infanoj jam dormis en la ĉambro. Ni povis iri en la vestiblon, kie oni faris fajron, kaj la dommastro povis sekigi nin.

Mia mastro apenaŭ kapablis movi sin. Ankaŭ li tute tramalsekiĝis kaj lia genuo sangis. La huna dommastro terure kolerema homo estis kaj mia mastro timis lin. Sed mi sentis, ke tiu havas bonan animon. En pacaj tempoj ili certe estas bonanimaj. Do, tiu ne batis nin, sed regalis per pano kaj lardo. Sed ni ne estis malsataj. Mia mastro deziris enlitiĝi kaj ni sekigis niajn vestaĵojn. La Huno helpis, ĉar li daŭre metis kanon sur la fajron kaj dume demandadis:

Kiuj ni estas? Kial ni estas en ĉi tiu regiono?

Mi eksciis, ke ni estas en la loĝloko de la vidvino de la reĝo Buda. La reĝo Buda estis pli aĝa frato de Atilo kaj antaŭ nelonge mortis. Tiu estis la ĉefo de la Blankaj Hunoj kiel Atilo estas la ĉefo de la Nigraj Hunoj. Post ties morto la Blankaj Hunoj aliĝis al Atilo.

– Kio estas la diferenco inter la du? – mi demandis la Hunon.

– Nur tio, – tiu respondis – ke la Blankaj Hunoj portas ledon de blankaj ŝafoj kaj la nigra\d Hunoj portas ledon de nigraj ŝafoj. Somere tiuj estas samaspektaj.

La Huno, kun kiu mi paroladis, estis Blanka Huno kaj lia nomo estas Ĵadan. La vidva reĝino samnokte eksciis, kiajn gastojn pelis la tempestego al ŝia vilaĝo. Post unu horo jam venis ŝiaj geservistoj, portis sekajn littolojn, ursoledojn, unu bareleton da vino, kaj pladon da malvarmaj aproŝinkoj.

– Kiom da karaĵoj havas ĉi tiuj homoj! – diris mia mastro ekvidante la sekan vestaĵon.

Li ekvidante la vinon ne kapablis alparoli sed nur dankegadis. Li kovris sin per la ursoledo kaj enlitiĝis. Kaj ankaŭ mi faris tion.

Sekvatage matene mi iris al la lageto. Miaj tendoj estis en la lageto kaj niaj ĉevaloj estis dise-mise. La Hunoj jam kaptadis fiŝojn kaj tiradis niajn tendojn al la bordo. Ni ege miris pri tio, ke nenia aĵo malaperis.

– Nu, – mia mastro diris – mi estis en multaj regionoj, sed ne trovis saman homecan popolon. Donu al mi mian festan togon, ĉar mi volas kisi la manon de sinjorino Buda ankaŭ tiam, se ŝi ne portas ŝuojn.

Kaj la sinjoroj foriris, ili portis al la reĝino tri arĝentpokalojn, tri karmezinajn ledojn, unu korbeton da piproj de Hindujo kaj arboŝelon, krokuson, palmojuglandon. Ni aliaj purigadis la tendojn. Ĉirkaŭ la lageto ĉie konvaloj burĝonis. Mi kolektis al mia mastro bukedon da konvaloj. Sed ĉar la sinjoroj longtempe estis fore, tial ankaŭ ni iris en la vilaĝon. Ĉiam estis amuze rigardi fremdajn popolojn, sed rigardi barbarojn estas pli amuze. Se Greko rigardas barbarojn, tiam li komparas sin kun ili. La vojo estis ankoraŭ kota pro la tempestego, sed ni ekiris.

En la vilaĝo estis nur unu belega domo: tiu de sinjorino Buda. Ĝi estis farita el ligno kaj estis dismetebla. En ĝi estis eble kvar ĉambroj. Ĉirkaŭ la domo estis dek tendoj, elitaj kaj labortagaj tendoj. Inter tiuj estis unu kvarangula. Sur ĝia supro estas unu orbutono kaj la malfermaĵon kovras ĉevalidledo. Super la ledo estas du nigraj glavoj tenataj per mano el ruĝa drapo kaj super la glavoj estas la orbildo de la suno. Mi gapis: ja ĉi tio estas simbolo de la familio Ĉat! Kial mi iĝis ekscitita? Kio okazis pri mi? Kial mi okupiĝas pri tiu knabino? Ja se nur ŝia vestaĵo tuŝas min, ankaŭ tiam ŝi estas pli malproksime de mi, ol la okcidenta mondo de la orienta mondo! Mi turnis min kaj rigardis unu homgrupon. Kial ili sidas ĉiam ĉevaldorse?

Iu havas flavajn botojn, kiuj estas vilaj. Certe tiuj fariĝis el ledo de cervo. Ili paroladas, ridadas. Ili kuŝas sur la ĉevalo kaj apogas sin sur kubuto kiel sur divano. Sur la kolo de la ĉevaloj estas avensaketo. Sed tuj nun denove mi gapis la tendon de Ĉat. Antaŭ la tendo sidas iu kaduka Huno, kiu havas blankan barbon. Tiu sidas surtere sur la gazono sur bizonledo. Ties nazo estas enpremita. Iam oni eble batis sur tiun per madzo. Tiu havis nur unu manon. Samajn stumpajn maljunulojn mi ofte vidis. Sidante sur la ledo tiu ludis kun du etaj infanoj. Unu infano estas ses-jara kaj lia vizaĝo estas cikatra. La alia infano ankoraŭ ne estas malbelegita.

La pli lasta infano estas tri-jara. La pli aĝa infano havas testudforman ŝildon surdorse kaj lignoglavon enmane. La pli juna infano portas ĉemizon kaj ruliĝas apud la maljuna sinjoro.

Nome mi vidis laŭ lia hararo, ke tiu estas sinjoro. Nome la hararo de la sklavoj estas hirta kaj tiu de sinjoro estas aranĝita en tri harviloj: surfrunte kaj sur la tempioj. Barba gardisto portanta peltan ĉapon staras antaŭ la tendo mallaboreme, lia lanco estas pikita en la grundon kaj li apogas sin sur tiu. Subite mi aŭdas voĉon el fenestro de la tendo:

– Mia karulino!

Mi sentis agrablan senton, kiu samas kiel venteto, iranta al iu malsanulo karesadanta ties haŭton. La pli juna infano ridetas al la fenestro de la tendo. Ĉe la fenestro staris Emeke. Post unu minuto ŝi elvenis de la tendo. Ŝi portis blankan vestaĵon kaj ruĝajn botojn. Ŝi havis unu har-plektaĵon atingantan ŝian talion. Ŝi portis lakton en arĝentglaso. Post ŝi venis dektri-jara nudpieda sklavino portanta kukojn. La infanoj trinkis la lakton kaj manĝis la kukojn. Apud mi staris iu sklavo, kies nomo estis Nigro, kiu estis servisto de Maksimino kaj estis Saraceno.

– Rigardu! – tiu flustris. – Kiome ŝi estas belega!

Mi ofendiĝis. Kial?

Emeke sidiĝis sur la bizonledon kaj metis la pli junan infanon en sian sinon. Ŝi viŝis la buŝon de la infano per blanka tuko kaj kisadis la vizaĝeton de la infano.

– Vi estas kara!

– Venu! – Mi diris al Nigro. – Venu jam hejmen!

– Ni rigardu ankoraŭ foje! Ŝi estus taŭga por esti ĉambristino!

– Venu!

– Nu, ne premu mian brakon! Kial vi koleras min?

Mi ne sciis. Mi seniluziiĝis el Nigro. Mi dezirus vangofrapi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.