La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Dum la sekvataga antaŭtagmezo la reĝedzino vere vokigis min. La bonaj sklavkunuloj konkurante purigis miajn katalaŭnajn vestaĵojn. La rimenojn ili flavigis, la veluron brosis. La orbutonojn ili frotpoluris. La ŝiraĵojn ili kunkudris. Nome ili helpis mian antaŭpreparadon. Je mia vekiĝo ili jam portis miajn purajn vestaĵojn.
Mia sinjorino faris sian plejon: ŝi donis al mi belan larĝan kolumon el tol-teksaĵo. Kiam ankaŭ ĝin mi ligis sur min, en la domo ĝeneraliĝis la opinio, ke iu nekonante min povas kredi vidi migrantan reĝidon.
Bela vestaĵo ĉiam plaĉis al mi. Ĉi unusola virina trajto restis neforigebla. Mi havis ĉiam blankajn vestaĵojn memlavitajn, bonodorajn herbojn. Sed mi estis neniam pli fiera, kiam post la longa foresto mi unue aperis antaŭ fraŭlino Emeke.
Tamen iom mi maltrankviliĝis: ŝanĝiĝis mia vizaĝo, ja mi ekhavis tufan nigran barbon ĉiam hirtan. Laŭ la servistaro, barbe mi aspektas pli bele, sed kiel opinios pri mi Emeke? Mi tordis miajn lipharojn en pintojn per vakso[93], la hararon mi ne nodas hune, ja mi estas sklavo.
Mia hararo rektapozicie falas al la ŝultroj.
Do, mi paŝis en la ĉambron de la palaco. Peltĉapon mi prenis en mia mano, ĉe mia flanko glavo pendis, spronoj brilis sur la ŝuoj, mi estis portanta ruĝan pantalonon kaj grioto-koloran veluran dolmanon, surŝultre tolan teksaĵkolumon. De mia ŝultro pendis eburklariono longa je du spanoj ĉe la fino de arĝentĉeno. Vere mi ne estus ŝanĝinta vestaĵon kun multaj hirtaj reĝidoj. Kiam iu servisto flankentiris la kurtenon de la enirejo, tiam en la ĉambregon mi same enpaŝis kiel iu reĝido. Ĉirkaŭrigardante mi vidis proksimume dudek virinojn, inter ili Emeke en ruĝflora blanka robo, ŝia hararo plektita al unu plektaĵo malantaŭe, samtiel, kiel antaŭe. Ili almezuris vestaĵon blankan-bluan al kanab-blonda harara virino.
Ili preskaŭ ektremis pro surprizo ekvidante min. Mi klinis min kaj surgenuiĝinte atendis alparolon de la reĝedzino.
– Sankta Dio! – diris la reĝedzino kaj kunfrapis la manojn. Ĉu vi estas Zeta? Vi ektimigas nin!
– Mi petas pardonon, Moŝta Sinjorino, mi ne havas alian vestaĵon ol ĉi tiun en kiu mi alvenis antaŭ nelonge. Sed ankaŭ ĉi-maniere vestite mi estas humila kaj servema al vi, kion bonvolu rekoni malgraŭ ĉi tiu mia timiga vestaĵo.
– Venu pli proksimen! Fraŭlinoj, rigardu, ĉi tiu fraŭlo iĝis plaĉaspekta bravulo! Zeta, rakontu al mi multe. Ĉion! Tiu famo venis, ke vi mortis. Mi priploris vin.
– Dankon al Vi, Moŝta Sinjorino, – mi komplementis emociiĝante – tiam en miaj malfacilaj horoj, se mi estus sciinta pri tio, mi certe estus konsoliĝinta.
– Diru ĉion! Kie vi estis? Kie vi vivis? Kial vi ne venis hejmen pasintaŭtune?
Ŝi eksidis sur la randon de la kanapo kaj de tie rigardis min. Ankaŭ la aliaj rigardis min. La blankhaŭta fremda fraŭlino sidis ĉe ŝiaj piedoj kaj malvarme rigardis min. Emeke sidiĝis sur broditan kusenon kaj apogis sin al la kanapo. Povas esti, ke ankaŭ ŝi ridetis. Mi ne kuraĝis rigardi ŝin. Sed mi sentis, ke ili admiras min. Mi ne kutimas esti kortuŝita, min ne ĝenas rigardo de la homoj, sed ĉar mi rimarkis, ke Emeke atentas min, mi apenaŭ kapablis ekparoli.
Mi nur staris antaŭ ili kaj ne sciis kie mi komencu la rakonton, ja multe okazis pri mi...
– Moŝta Sinjorino – mi komencis fine – mi ne scias kio interesas vin el la okazintaĵoj, kiuj okazis pri mi, aŭ kies atestanto mi estis...
– Ĉio interesas min. Portu al li seĝon, aŭ li povas eksidi sur la tapiŝon. Ja en tiu ĉi vestaĵo vi estas tiom festa kvazaŭ vi ŝatus diri novjaran saluton. Ĵetu la peltĉapon en la angulon kaj ne estu tro festa.
Do, mi sidiĝis inter ilin sur malaltan kusenon. Mi demetis la peltĉapon kaj ĉar ĉiu ridetis, ĉesis mia korpremo. Mi sciis, ke mi estas inter infanoj, ja la virinoj se ili ridetas ĉiam estas dekjaraj infanoj. Nur la rigardo de Emeke estis kara.
– Moŝta Sinjorino – mi diris – se mi volas rakonti mian tutan historion, eble ĝi estos longa kaj enuiga. Mi nun fartas, kvazaŭ mi estus super la nuboj. Kie mi komencu?
– Tie, kiam de la urbofino vi ekiris. Poste diru la veturadon, batalon kaj viajn suferojn.
Iu petolokula huna virino aldiris:
– Pri tiu historio rakontu plej detale, pri kiu vi ne volas paroli.
Ili ridis. Nur la blankhaŭta fremda fraŭlino restis serioza kaj miranta. Pli malfrue mi eksciis, ke tiu petola virino estas la reĝedzino Eĉka. La alia, la blonda virino ankoraŭ ne konanta la hunan lingvon estas germana virino, ŝia nomo estas Ildikó.
Nu, mi komencas rakonti de tie, kiel Vi, Mia Moŝta Sinjorino, ordonis.
– Estis aŭroro, kiam ni surĉevaliĝis rande de la urbo. La ĉefpastro benis nin. Ni estis malĝojaj. Neniu sciis, ĉu ni revenos, aŭ ni ekiros en la landon de la animoj. Ankaŭ la reĝo estis malĝoja, ankaŭ li larmis.
– Vi trompiĝis, – ridetis la grandsinjorino Rika – la reĝo ĉiam aspektas malgaje, sed li ploras senlarme.
– Povas esti – mi respondis kun estimo klinante min – ja mi verŝis larmojn kaj pro tio mi vidis ĉiujn same larmokulaj.
Mi sentis sur mi ripozi la ne palpebrumantan rigardon de Emeke. Kaj ŝi kaj Atilo povas tiel rigardi, ke homo ne povas scii, kion ili pensas.
– Dumvoje nenio eksterordinara okazis. Ni marŝis en la rivervalo de Danubo ĝis printempo. La armeoj marŝis antaŭ ni, detruis la romiajn urbojn. Unue ili detruis Panonion, poste ĉiujn lokojn apuddanubajn. La unua grava evento okazis, kiam ni marŝis tra iu marĉo.
Kiam ni rajdis tie en la koto ĝisgenue atinganta inter la kanoj, subite el la kanaro antaŭenkuris maldika ĉifona maljunulino havanta ruĝrandajn okulojn. Baldaŭ ŝi saltis al la reĝo, prenis la bridon de la ĉevalo de Atilo kaj germane hurlis: „Reen, Atilo, reen!” La korpgardistoj detiregis kaj forpuŝadis ŝin de la reĝo. Poste ŝi malaperis en la marĉon inter la kanoj.
Ĉiuj paliĝis kune kun Emeke. Mi daŭrigas:
– Poste ankaŭ aliaj malbonaŭguraj okazaĵoj sekvis. Sur iu roko ermito staris kaj kiam la reĝo atingis la rokon, tiam la ermito levis la brakojn kaj kriis:
„i scias kiu kaj kio vi estas! Vi estas la martelego de la mondo! La Tero skuiĝadas kien vi paŝas, kaj la steloj defalas, kie vi blovas vian klarionon. Sed sciiĝu pri tio, kiel Dio ellasis vin al ĉi tiu mondo, tiel Li ankaŭ revokos Vin!”
– Kiom stultaj estas la aŭguristoj ĉie! – diris la reĝedzino serioze. – Ili profetis al Atilo aron da malfeliĉaĵoj. Kio okazis poste?
– Mi ne scias, Moŝta Sinjorino, ja mi restis sur la batalejo.
– Tio okazis, ke je la fino de la aŭtuno li hejmenalvenis sana, riĉiĝinte. Li portis multe da ostaĝoj: ankaŭ reĝidojn, reĝidinojn por ke la loĝantoj de la okcidentaj nacioj restu liaj fideluloj. Vidu ĉi tiun belan fraŭlinon! (Ŝi almontris Ildiko-n.) Ankaŭ ŝin li portis de okcidento. Ŝi estas reĝidino kaj tre kara.
Ŝi trabrakumis kaj kisis fraŭlinon Ildiko. Poste mi rakontis pri la batalo. Kiam mi pridiris, ke Atilo nudkape batalis antaŭ sia armeo, tiam la okuloj de la virinoj brilis. Dume mi rigardis al Emeke, kies vizaĝo ne ŝanĝiĝis. Ŝi rigardis min ruĝetiĝinte kun brilegantaj okuloj. Vidiĝis, ke ŝi estas emociita.
Mi pensis, ke ĉi tiu momento konvenas por paroli pri miaj heroaj agoj, sed la kurteno flankentiriĝis kaj servisto anoncis pri la alveno de delegito de la reĝo. Ili restariĝis.
– Ĉu funebromesaĝo? – demandis la reĝedzino.
– Ne, Sinjorino, li portis bonajn famojn.
– Lasu enveni tiun, krome voku la ekonomian oficiron.
Ŝi plitrankviliĝis.
La bravulo Igar la sendito polvkovrita paŝis en la ĉambron kaj surgenuiĝinte prezentis leteron de Atilo.
– Kian mesaĝon vi portis? – demandis la reĝedzino – Ĉu vi estis en Romo?
– Ne, granda sinjorino – respondis Igar – Romo venis al ni.
– Mi ne komprenas.
– La papo de Romo, la plej granda sinjoro de la kristana mondo, festan vestaĵon portante venis antaŭ nin. Tiu surgenuiĝis ĉe la piedoj de la reĝo kaj petpetegis por indulgi la urbon.
(Atilo antaŭ la muroj de Romo – Murpentraĵo de Rafaelo en la Vatikano. Bildodeveno: http://mek.oszk.hu/00800/00893/html/doc/c400122.htm).
– Kio okazis poste?
– Ni venas hejmen.
Sinjorino Rika ekskuiĝadis.
– Kial li indulgis la urbon? Kial li ne okupis la tronon de la imperio?
Ŝiaj okuloj ĵetis fajrerojn. Ŝia staturo plilongiĝis. Ho, kiom ŝanĝiĝis ĉi tiu sinjorino, ŝi estis vera reĝedzino. Tiam mi komprenis, ke Atilo hardas sian animon pro ŝi. Poste ŝi rigardis la teron kaj enue demandis:
– Ĉu neniu kontraŭadis?
– Ne, Sinjorino. Kiu kuraĝus kontraŭadi?
– Ĉu Aecjo?
– Aecjo disvastigas tiun famon hejme, ke ĉe Katalaŭno li venkis.
– Mi scias jam pri tio. Kie li estas tamen?
– Ni ne scias. „La granda venkanto” nenie videblas. Sed la venkito subigas la plej grandan urbon de la mondo kaj tiu estos humila imposton paganto.
– Ĉu batalo tute ne estis?
– Ne, Sinjorino. Kiam ni okupis Akvilejon, tiam la tuta Italio submetiĝis al ni. Ni portas hejmen miloble mil ĉarojn da trezoroj: silkoj, veluroj, ujoj, bildoj, oro, arĝento kaj junaj sklavoj.
– Ĉu la pesto?
Same ekzistas kiel pasintjare. Laŭ mi la reĝo ĝuste pro la pesto ne iris en la urbon Romo.
– Ĉu li ne estas malsana?
– Ne, dank’al Dio.
– Diru – demandis la reĝedzino Eĉka – kia homo estas la papo?
– Tiu estas kaduka, maldika homo – ridetis la delegito – timema li estas kaj lia nazo estas sulka.
La ekonoma funkciulo alvenis. Rika, Eĉka kaj la funkciulo iris en la alian ĉambron por legi la leteron. Ni estis dum tio en silento. Mi rigardis al Emeke, kiam neniu atentis min. Se iu rigardis min, mi rigardis al Igar. Emeke demandis Igaron:
– Ĉu mia patro estas sana?
– Jes, fraŭlino.
– Ĉu ankaŭ al ni vi portis mesaĝon?
– Nur parolan mesaĝon.
– Ĉu vi povas diri al mi?
– Sinjoro Ĉat mesaĝis, ke li estas sana kaj al la sinjoretoj oni ne donu senmaturajn fruktojn.
Emeke sidis sur la kanapo kaj brakumis la kolon de Ildiko.
– Ĉu belas ĉi tiu fraŭlino, Zeta? Ĉu vi vidis pli belan fraŭlinon, ol ŝi?
– Mi vidis, mia fraŭlino.
– Kie?
– Sur la bordo de Tiso, mia fraŭlino. Tie mi vidis ŝin ĉevaldorse, portantan kolombkoloran vestaĵon kovratan de vualo.
La okuloj de Emeke iĝis scivolaj, sed ŝi tamen restis indiferenta.
– Vi estas bela – ŝi diris kare al Ildiko. – Vi estas bela. Ĉu vi komprenas?
Ildiko ekridetis kaj jesis kapbalancante.
– Mi komprenas: mi estas bela.
Ili ridis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.