La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Posttagmeze Atilo jam kuŝis sur la ĉefplaco sur alta katafalko sub nigra silkotendo ornamita per arĝentaj steloj. La flankojn de la tendo oni suprenkroĉis, por ke la popolo povu vidi lin. Nigran ĉevalon oferis la ĉefpastroj antaŭ la katafalko kaj la blinda Kama demandis la transloĝiĝintajn Hunajn spiritojn: „Kiel okazu la entombigo de Atilo?” „Metu lin en tri ĉerkojn!” – estis la respondo. La unua ĉerko estu oro kiel la sunbrilo, ĉar li estis la Suno de l\d Hunoj. La dua el arĝento, ĉar li estis la kometo de la mondo. La tria estu el ŝtalumita fero, ĉar li estis forta, kiel la fero per ŝtalo hardita.
Ĝis oni faris la ĉerkojn, la hunaj ĉefsinjoroj interkonsiladis pri la loko de la entombigo d\d Atilo. Nome la Hunoj estas migranta popolo, do povas esti, ke iu el ĝiaj reĝoj ekiros kaj portos la Hunojn en alian landon, samtiel, kiel ankaŭ la abeloj for-svarmas. Sed povas okazi, ke el inter la multaj aliancaj popoloj ŝtelista armeo deziregos la oron. Eĉ ankaŭ tio povas okazi, ke post plurcentjaroj denove alia forta popolraso regos kaj elfosos el la tero la orĉerkon.
La maljuna Kama respondis laŭ la ĉiela sugesto:
– La rivero Tiso plenplenas de insuletoj. Tiuloke, kie mallarĝa estas ĝia fluejo, de tie oni deflankigu la akvon. Tie oni devas tombfosi profunden, kaj larĝigi la fluejon por esti la pli granda. Poste, kiam la entombigo de la reĝo jam efektiviĝis, la akvon lasu reflui. Post certa tempo la memorkapablo malfortiĝos, ankaŭ ŝlimo kovros la ĉerkon: neniu scios la lokon de la tombo de Atilo.
Centmiloj da homoj komencis labori. Submetante sakojn per tero plenigitajn oni baris la riverbranĉon, kie fingringforme ĉirkaŭfluis la riverakvo malgrandan insulon. Je vespero la tombo estis fosita tiom profunde, ke tiun tie neniu iam ajn plu povos trovi.
Al ĝia subo oni ŝutis florojn kaj arbofoliojn. Post tri tagoj la tri ĉerkoj pretiĝis. La reĝo\d Atilo oni levis por esti vidata de ĉiuj lastfoje. Poste oni metis lin en la orĉerkon, dum kio la popolo veadis. Apud lin oni metis liajn glavon, pafarkon, orumitan lancon. Lia orbrila kasko – portita en bataloj – estis metita sur lian kapon.
Io stranga okazis pri mi nokte antaŭ la entombigo. Inter la vigilantoj mi staris kaj apatie aŭskultis la preĝon de la ŝamanoj, kiam iu tuŝis mian ŝultron. Rigardante malantaŭen mi rimarkis Ĝiĝian.
– Kion vi volas?
– Venu!
Mi pensis, certe Emeke mesaĝis. Mi iris post ŝi sensente. Ni iris tra la popolamaso kaj atingis la kortegon de la palaco. Tie neniu estis. Ŝi flankentiris min al malhela loko kaj mallaŭte enigme flustris mistere:
– Mi petas vin, ne iru al la entombigu!
Mi sentis sur ŝi parfumon de Emeke. Mi estiĝis furioza.
– Kial?
– Mi petas vin, ne iru tien!
– Kial? Diru la celon, vian motivon!
– Nokte mi sonĝis pri terura afero. Atilo rajdis inter nuboj kun eta homgrupo: sangaj ĉevaloj kaj sangaj homoj. Ankaŭ vi estis inter ili! – atentigis min ŝi.
– Ho! Iru en la inferon! – mi, riproĉis ŝin.
Ŝi surgenuiĝis kaj brakumis miajn piedojn.
– Ne iru tien, Zeta! Ne iru! Nur ĉi tion mi petas. Vi estis afabla pri mi kaj foje mi ĵetis al vi rozon el la fenestro. Vi prenis tiun kaj kisis. Mi pensis, ke mi ricevis ĝin.
Mi ege ruĝiĝis.
– Ĉu vi donis tiun rozon?
– Ĉu vi koleras pro tio? Ĉu mi faris malbonon? Mi ne volis. Mi ne ĝenos vin aliokaze, sed ne partoprenu la entombigon.
– Trankviligu! Ankaŭ mi sonĝis ion. Mia sonĝo estis pli bona, pli saĝa, ol la via.
Kaj mi lasis ŝin sola. Tagmeze skribitan sagon portis iu malserena korpgardisto, dirante, ke la nomposedantoj menciitaj sur ĝi, ne forlasu la ĉambron ĝis la entombigo. Kvardek nomoj troveblis sur tiu vergo. Ankaŭ mia nomo aperis inter ili kaj la nomoj de la tri skribistoj.
Post unu horo Mena-Ŝag venis en nian ĉambron. Lin sekvis du ŝaman-servistoj, el inter kiuj unu portis vestaĵojn, la aliulo torĉojn.
– Homoj! – ordonis la malserenulo. – Al la entombigo surmetu ĉi tiujn funebrosakojn. Vi iros apud la ĉevaloj en vico. Zeta, vi kondukos ilin. Kiam la ĉerko estos levita de la ĉaro kaj ni portos ĝin en la subon de Tiso, tiam aŭdante mian klarionadon, vi ĉiuj starantaj ĉirkaŭ la tombo kliniĝu al ĝi kaj tie tiel restu ĝis la fino de la funebra kanto.
– Laŭ via ordono okazos, Sinjoro.
Li foriris. Ni rigardis kia estas la sako. Ĝi estis kudrita el maldika nigra drapo, havis sakformon kaj estis vasta. Sur ĝi troveblis du fendoj por la brakoj kaj du truoj por la okuloj.
Ĝuste foriris Mena-Ŝag, kiam virino aperis ĉe mia pordo. Ŝi portis funebrovestaĵon kaj nigran vualon. Ŝi levas la vualon: jen antaŭ mi staras Emeke. Ŝi ordonante diris al miaj servokunuloj:
– Foriru!
La skribistoj eliris. Mi surpriziĝis. Kvazaŭ iu funebro-vestaĵon portanta marmorstatuo starus antaŭ mi. Ŝi estis trankvila, sed ŝia rigardo estis frostiga.
– Zeta! – Ŝi komencis raŭke. – Mi vidas, ke vi havas funebro-vestaĵon.
– Oni nun portis.
– Mi havas peton. Mi scias, ke vi ĉion plenumas, kion mi petas. Kiam oni ekirigas vin, tiam survestu la nigran sakon, sed restu malantaŭe. Lasu antaŭen iri viajn kunulojn.
– Atendu min.
Ŝi levis la fingron al la buŝo kaj diris mallaŭte:
– Atendu, ĝis mi revenos ĉi tien.
Mi akompanis ŝin ĝis la elirejo, sed ne kuraĝis alparoli ŝin. Jam la popolo portis nigran vestaĵon. La homoj venis – iris. Oni elektis nigrajn ĉevalojn. Droninta en pensojn mi iris reen en mian ĉambron. Kion volas fari Emeke? Ĉu Ĝiĝia diris ion al ŝi? Sed la vizaĝo de Emeke estis blanka. Ŝiaj movoj estis mekanikaj. La okuloj de la homoj estis ruĝaj, sed tiuj de Emeke estis bluecombraj, eĉ malsane brilantaj.
Posttagmeze je la kvara eksonoris la funebro-klariono, pro kio la palacmuroj skuadis. Ni surmetis la kuriozan nigran sakon kaj ekiris. Ĉe la elirejo mi diris al la aliuloj:
– Mia rimeno restis en la ĉambro. Iru plu!
Mi atendis nur kvin minutojn kaj malfermiĝis la pordo, alvenis Emeke. Ŝi haltis kaj alrigardis min.
– Ĉu tio estas vi, Zeta?
– Jes, mi estas tiu. Disponu pri mi.
– Deprenu tiun funebran vestaĵon kaj donu sur min! Rapide!
Sian vualon ŝi ĵetis sur la teron. Ŝi eltiris la broĉon el la hararo kaj ĵetis en la angulon. Ŝia hararo falis sur la ŝultrojn. Ŝia vizaĝo estis blanka kaj ŝiaj lipoj estis preskaŭ bluaj.
– Mia fraŭlino! – mi maltrankviladis balbutante.
– Ŝŝŝ! Eĉ ne unu vorton!
– Fraŭlino kara, ...
Mi demetis jam la sakon, tenis ĝin surbrake, sed ŝia rigardo fortimigis min.
– Donu sur min! – ordonis ŝi mallaŭte.
– Sed mi petas vin....
– Ĉu vi amas min?
– Ho, Dio mia...
– Nu, se jes, donu sur min. Ne! Atendu... Unue kisu min... Ja vi meritas tion... Mi scias, ke vi multe suferis... Mi scias kio estas sufero...
Kaj ŝi etendis ŝiajn malvarmajn lipojn. Alian fojon mi estus ĝoja, sed nun ŝia buŝo estis malvarma, kvazaŭ mi kisus la buŝon de iu mortinto.
– Demandu nenion – ŝi diris mallaŭte – nenion parolu.
Do, mi nenion diris kaj tremetante donis sur ŝin la sakon. Ŝi ekvidis siabrake la nigrajn puntojn. Tiujn ŝi deŝiris kaj forĵetis. Post kelkaj momentoj ŝi malaperis kiel ombro.
Mi restis tie. Kion mi faris, tion mi devis fari. Ŝi petis tion. Se ŝi estus dezirinta ke mi saltu en puton, tiam tion mi farus. Tamen mi trovis stranga tion, ke ŝi iris inter la torĉistojn. Mi ne komprenis tion.
Dume komenciĝis la funebrokanto akompanate de foj-foja plorego de la popolo. Poste aŭdiĝis kiel kriis la pastro al la Dio huna. Sed dum mi sidis en mia ĉambro, miacerbe teruraj pensoj cirkulis. Kial ŝi petis de mi mian funebrosakon? Ĉu iu ofendis fraŭlinon Emeke? Ĉu ŝia patrino? Ĉu iu reĝedzino? Ĉu ŝi ne ricevis al sia rango ĝustan lokon dum la ceremonio? Ĉu ĉi tiel ŝi volis esprimi sian funebron pri Atilo? Kredeblas, ke min oni pendumos, pro la malakcepto de la ordono. Sed pri tiu penso mi ne okupiĝis. La ordono de Emeke estis la plej grava por mi.
Mi kolektis la ĉifonaĵojn de la vualo kaj la broĉon. Morgaŭ mi portos tiujn al ŝi. Kiam mi eliris el la palaco, tiam la ŝamano Djerĥe staris apud la ĉerko. Li portis tolan teksaĵon, lia kapo estis razita kaj la kaphaŭto tranĉetita, kio sangis. La aliaj pastroj portis saman vestaĵon.
La maljuna Kama staris ĉe la kapo de la ĉerko kaj ĉiam rigardis al la ĉielo. La malĝoja popolamaso silente aŭskultis la kanton de Djerĥe, kiu adiaŭparolis en la nomo de Atilo, turnanta sin al la popolo:
„Ankoraŭ ne estis tia reĝo de ĉi mondo, kiun oni tiom amis, kiel min kaj tamen mi forlasas mian fidelan popolon!”
Sekvis la mallaŭta murmuro de la retenata plorado. El la okuloj fluis la larmoj, kiel rivereto. Djerĥe daŭrigis:
En imperi’ de l’ mort’ mi iranta ĉiam,
kontraŭ mi ĝi estis trovita neniam,
nun arkpafis min dum dorm’ mia nuptnokta,
dum mi kapklinis al mia kor’ edzina.
Di’ benu vin Rika, mia edzineto,
bataltempe sonĝ’, hejme la amatino,
fruktdona arbo de du orpomoj miaj,
de mia reĝpalaco: floro malgaja.
Rika la ĉefedzino de la reĝo korŝire ekkriinte leviĝis el la sido, poste ĵetis sin sur la ĉerkon.
Kaj tiel same agis ankaŭ la du funebrantaj reĝidoj: Ĉaba kaj Aladar. Kaj Djerĥe daŭrigis la adiaŭparolon:
Ĉaba, mia floret,’ laste mi parolas,
vi: de mi ĉi-monde la pleje amata,
mi ne plu vidos viajn okulojn ridajn,
vi ne plu dirpovos al mi „Patro mia”.
kaze de zorgoj rigardu al ĉielo:
tie fulmas – animo de via patro.
La popolo kune ploris kun la reĝa familio. La ŝamanoj unu post la alia adiaŭigis Atilo-n al liaj filoj. Li diris, ke Aladar estas la fierulo de la Huna popolo, Irnak estas la stelo de la armeoj, Ellak estas lia kara leono, Dengeziĉ estas la brila cerbo de la Hunoj. Poste sekvis la estroj, ĉefsinjoroj, ĉefdignuloj laŭvice, la aliancaj reĝoj kaj fine la popolo. Li proponis al la popolo havi interkonsenton. Kaj la adiaŭigo finiĝis jene:
Adiaŭ, bela pejzaĝ’ de Maroŝ’, Tiso,
Eterna patrujo de mia popolo.
Al Terpatrin’ jam ekiras mia korpo,
kaj inter steloj rajdas mia animo!
Poste la maljuna Iddar stariĝis apud la ĉerkon kaj kun malproksimen sonanta voĉo kantante ploris:
– Ho ve! Nia suno defalis de la ĉielo!
– Ho, ve! Nia suno defalis! – kantegis la popolo plorante.
Iddar kapbalancante etendis la manon al la ĉerko:
– Kial vi forlasis nin, Atilo? Ĉu aliloke en la mondo oni pli bone amas vin, ol ni?
– Ho, ve! Tiu loko nenie estas en la mondo, kie vin oni pli multe amus! Kial vi forlasis nin,
Atilo?
La popolo ploregante ripetis la finvortojn de la ŝamano. En ĉi tiu plorego la viroj tranĉadis sian vizaĝon ponarde tiel montrante sian funebron. Ili ploregis per sangaj larmoj. Ja ĉiutagan priploron ne meritas Atilo. Kaj Iddar daŭrigis:
Kiam ni vidis aperi vian reĝan figuron, ni ĝojis. En ĉiuj moviĝis la batalemo.
La patrinoj levis alten siajn bebojn kaj diris: „Vidu, tie iras Atilo!”
Kaj dum plorego li daŭrigis:
– Atilo! Vi estis mia plej granda ĝojo! Via nomo estis nia fiereco, nia brileganta turo!
Neniam ni havis tiom grandan doloron, kiel nun. Nun via nomo estas nia humilo, nia falo en funebron!
Pro la ploro li ne kapablis paroli. Iom haltis, sed poste povis daŭrigi:
– Al vi simila reĝo ne ekzistis en la tuta mondo. Eĉ unu ne estis sama kia vi estis, Atilo!
– Ne estis pli bravaj reĝoj, ol vi! – diris ploregante la popolamaso.
– Al vi sama reĝo neniam estos!
– Ne estos al vi sama reĝo! – ripetis la popolo.
– Via nomo tiel aperis kiel la leviĝanta suno. Kial vi iras reen en la nigran nokton? Vi kunportas nun la gloron de la Hunoj!
– La Huna popolo havas finon! – hurlis la ĉefestro.
La popolo ploregante hurlis la vortojn de la ĉefestro. Kaj post longa paŭzo la ŝamano denove daŭrigis:
– Kiel vi estas kapabla forlasi vian armeon, kiu estas la plej forta en la tuta mondo?
– Kiel vi kapablas forlasi viajn ortendon, pompan palacon, vian gloron? Ho, ve! La glavo de Dio defalis de via mano! Vi forlasis vian nacion, kiu restos orfa!
Li ne kapablis paroli plu. La homoj deliris, ilia vizaĝo estis ege sanga, jam tranĉadis siajn brakon, bruston. La ĉefestro enpuŝis sian ponardon en sian brakon. La virinoj svenis. La maljuna reĝo Ardarik kapturniĝis kaj terenfalis apud la ĉerko. La ŝamanoj metis la ĉerkon sur la funebroĉaron kaj dek du nigraj ĉevaloj portis la ĉaron al Tiso. Antaŭe oni kondukis lian plej ŝatatan ĉevalon nomatan Fulmo, sur kiu estis la selo kovrita per nigra vualo. Post la ĉevalo piediris dek kvar kronaj reĝoj kovritaj per funebrovualoj. Sekvis cent pastroj, antaŭ kiuj knaboj kantis piedirante la mortan psalmon de la Hunoj. Tie marŝis ĉiuj muzikistoj kreantaj bandon por fajfi malĝojan melodion. Tian forte dolorigan mi aŭdis nenie aliloke ekster la tero de la Hunoj.
Post la ĉerko la familio perpiedis. Ĉiuj perpiedis: la reĝedzinoj, filoj de Atilo, ĉefsinjoroj, ĉefoficiroj, hunaj magnatoj, kiuj portis ŝiritajn vestaĵojn, ne havante felĉapojn.
Apud la ĉerko duflanke iris la korpgardistoj. Ili havis la kaskon kovrita per nigra vualo. Ilia vestaĵo estis ŝirita kaj ilia vizaĝo estis sanga. Kelkfoje tambur-tondro aŭdiĝis, kaj aŭdeblis kriado:
– Atilo, mia bona reĝo!
Ĉi tiun kriadon la popolo ripetis. Terure estis vidi ĉi tiun gigantan popolamason. La viroj estis sangaj, havis sangan vestaĵon. Inter la Hunoj estis Jazigoj, Gepidoj, Sarmatoj, Ugroj.
Ĉiuj popoloj partoprenis la entombigon. Ili akompanis la ĉerkon kunportante sian flagon kiel dum batalo. Sed ankaŭ sur siaj flagoj flagris nigraj vualoj kaj nigraj rubandoj.
Miarigarde mi serĉis tiun grupon kun la funebrosakon portantaj homoj. Ili iris apud la korpgardistoj. Mi pensis pri tio, ke bone estus, se mi paŝadus ĉe la flanko de Emeke por ŝia defendo. Sed vane mi serĉis ŝin, ne trovis. Ja en la nigra sako ĉiuj estis nekonataj. Emeke malaperis inter ili.
Mi pensis, ke mi iros inter ilin kaj provos ektuŝi ŝian manon, ja tiun mi ekkonus ankaŭ el inter cent manoj. Sed unue mi devas reiri por porti torĉojn, ĉar baldaŭ vesperiĝos. Mi reiris.
La palaco estis senpopola. Mi ne trovis torĉojn. Dume la entombiga marŝo progresis antaŭen kaj jam mi ne povis atingi la funebrosakojn portantajn homojn.
La suno jam subiris kaj la nuboj ruĝiĝis. Jam tiam ni estis ekster la urbo. La flava akvo d\d Tiso ondis antaŭ ni. Mi estis laca pro la tumultado. Mi ekhaltis sub iu maljuna poploarbo. Mi pensis, ke maleblas pluiri, prefere mi atendos ĝis la foriro de la popolamaso. Nome mi ne volis, ke la popolamaso mortotretu min. Cetere mi jam malfruis, ke mi iru apud la korpgardistoj, por vidi, kiel oni metas la reĝon Atilo en la tombon. Unue mi grimpis sur elstarantan arbobranĉon poste pli supren sur la arbo kaj de tie provis rigardi la funebran sekvantaron. Neniu vidis min kaj neniu okupiĝis pri mi. Mi vidis la insulon kaj unu fluejon d\d Tiso sen akvo. Kontraŭflanke la konstriktita riverakvo de la alia fluejo elfluis iomete al la kampo.
Dume la suno tute malaperis kaj la torĉoj pli bone lumis kaj briladis en la vespera mallumo. Ĉe ĉiuj homoj estis torĉo. Kiom da torĉoj estis! Surĉiele videblis nek luno nek steloj, sed surtere multegaj steloj brilis! Eble milionoj! Kvazaŭ ĉiuj steloj estus venintaj ĉi tien por akompani la reĝon en la tombon.
Ankaŭ la lasta homo foriris sub mi kaj ĉiuj kolektiĝis sur la bordo de Tiso. Mi aŭdis la funebrokanton kaj la tamburvoĉon. Poste estiĝis silento: certe la ŝamanoj preĝis. Mi desupris de la arbo kaj aliĝis al la rajdantoj, kiuj kondukis ĉevalojn de la ĉefsinjoroj kaj reĝedzinoj.
Kiam mi atingis pli proksimen, aŭdiĝis la klarionado, kiu kutimas voki la armeon por dormi.
– Dormu, Atilo! Bonan nokton!
Poste grandega muĝo estiĝis, kvazaŭ rapida pluvo torente pluvegus. Tutcerte oni jam malkonstruis la digon kaj lasis fluegi la akvon de Tiso sur la tombon. Oni ĵetis supren la torĉojn. Tiuj grandarkojn flugis, en la aero estingiĝis kaj falis en la riveron Tiso.
La popolo ekiris reen. Mi ankoraŭ atendis. Mi volis atendi fraŭlinon Emeke, sed mi devis reiri al la arbo, kie mi atendadis plu, ĉar la aro de ĉevaloj malhelpis min pluiri. Mi denove algrimpis la arbon. Sub la arbo mi rekonis la voĉon de korpgardisto Balaŝa, kiu paroladis kun kelkaj kunuloj.
– La ĉevalon – li diris – ne devus lasi negardata.
– Ĝin oni ne lasis tie – respondis la aliulo.
– Sed oni lasis tie.
Mi ne komprenis tute, sed tion encerbigis, ke oni mortpikis la ĉevalon de Atilo kaj ĝin kuŝigis apud la ĉerkon. Tio estis ĝusta afero, ja ĉiun Hunon ĉi-maniere oni entombigas, lian kapon metante al okcidento, liajn piedojn al oriento kaj la ĉevalo metatas apud la dekstran manon de la mortinto. Nome nokte la animo de la ĉevalo kaj animo de la mortinto ekstaras, l\d Huno enseliĝas kaj galopas al la steloj.
Sed nun jam la servistoj devus esti ĉi tie. Kial malfruas ili? Jam la reĝedzinoj, reĝidoj venas reen. La virinoj ĉevaldorse sidante venas, iliajn ĉevalojn korpgardistoj kondukas. La ĉefsinjorojn mi ekkonas. Kaj mi aŭdas diskutadon, disputadon.
– La glavon meritas Aladar!
– Sed Atilo volis nomumi la reĝidon Ĉaba!
– Ĉaba, ankoraŭ infano estas! Infano ne povas estri la Hunan popolon!
– La ĉefestro direktos lin.
La vortbatalo iĝis ĉiam pli kaj pli akra. Multe da homoj disputadis inter si. La popolamaso mute inundas nun reen. Ili venas jam de longaj horoj, sed kie estas la funebrosakon portantaj kunuloj? Certe ili venos lastfoje, ja ili metis la florkronojn sur la ĉerkon. Sed kiel ajn estas, ili jam devus esti ĉi tie. Mi tamen plu atendis. Post nelonga tempo mi paciencon perdinta malsuprengrimpis de la arbo. Apenaŭ eblis vidi ion. Kelkaj glavoj brilis apud mi. Kelkajn vizaĝojn mi ekkonis. Ankaŭ sinjorinoj preterlasis min. Bebo de iu sinjorino ploris:
– Panon...
Poste la marŝado ĉesis. Jam mi antaŭis la piedirantojn, sed vidis nenie fraŭlinon Emeke.
Certe ili demetis la funebrosakojn kaj ĵetis tiujn en la tombon inter la florkronojn kaj torĉojn.
Emeke certe aliĝis al la reĝedzino.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.