La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Laŭ la hungara nom-maniero Gárdonyi Géza (naskiĝinta Géza Ziegler) – naskiĝis e\d Agárdpuszta, 03.08.1863, mortis en Eger, 30.10.1922, estis verkisto, poeto, dramverkisto, ĵurnalisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio. Laŭ sia populareco li estis eĉ nun elstara membro de literaturo de la 19-20-aj jc. Lia verkaro prezentas transiĝon inter la 19-a jarcenta romantika, anekdota historirakontado kaj la kun la 20-a jarcento naskiĝinta secesistila, naturisma-simbola stilidealo.
Lia patro (1823-1879) estis saksidevena evangelia civitano kiu daŭrigis la maŝininĝenierajn studojn en Vieno, kelkaj inventaĵoj ligiĝas al lia nomo. Li okupiĝis longdaŭre pri prilaborado de fero, sed vivofine li estis forĝisto. En 1850 li revenis e\d Hungarion. Dum konstruo de la vapormuelilo en Szöllősgyörök en 1860, li ekkonis kaj poste edziĝis kun fraŭlino Tereza Nagy, la posteulino de etnobeloj vivantaj jam kiel terkulturistoj.
El ilia geedziĝo sep infanoj naskiĝis, sed nur ilia filo Géza atingis la plenaĝon.
Géza Gárdonyi edziĝis kun Maria Csányi (ĉanji) en 1885. El ilia geedziĝo kvar infanoj naskiĝis, sed tio finiĝis per eksedziĝo en 1892. Lia lasta amantio estis Ilona Mátékovics, kiu restis lia vere bona flegantino kaj animkunulino ĝismorta. La spirita heredaĵo el la familianoj estis multtavola. Al lia mondrigardo forte efikis la liapatra patrujamo, politika radikalismo, sento kontraŭ-Habsburga, amo, la libera volo, la sociala sentemo kaj demokratismo. Bone kunfandiĝas en li la liapatra evangelia puritaneco, la patrina severa katolikismo krom iom da materialisma pensmaniero. Lia plej ŝatata libro estis: La Origino de la Specioj, – verkita de la angla sciencisto Karlo Roberto Darvino (1809-1882), kiu forte influis lian religian rigardopunkton. Sed apud tio same forte influis lian mondkoncepton ankaŭ la Budaismo, la misticismo, la spritismo. Kontraŭe li infanentuziasme admiris la hungarajn kantojn de la muzikartisto Piŝta (Stefanĉjo) Dankó. Lia koramikino, la edzino de la pentristo Árpád Feszty, karakterizis lin kiel homon en sin mem turnitan. Kredante la metempsikozon, la renaskiĝon, li jam atendis la morton oktobre en 1922. Li kuŝiĝis vespere kaj sekvatage matene la 30-an de oktobro 1922-a jam ne vekiĝis. La grandan hungaran verkiston Géza Gárdonyi fininta sian vivovojon, la estraro de la urbo Eger metigis en kuproĉerkon kaj entombigis en la korto de lia loĝdomo en la nordhungarlanda urbo Eger, fama pro siaj kontraŭturkaj bataloj. Lia memortabulo ankaŭ nun montras kie dormas eternan sonĝon la granda hungara verkisto. Post la fortikaĵvizitoj miloj da homoj piecvizitas lian tombon.
Lian verkaron karakterizis komence la daŭra vojserĉado, temara kaj forma aventuro, depende de kiuj lia prozverkaro divideblas en tri etapojn. Sian karieron li komencis kiel popollerneja instruisto en 1881, post 1885 li daŭrigis kiel ĵurnalisto, post 1887 li dediĉis sian vivon al la belliteraturo. Dum la 1890-aj jaroj verkitaj popolectonaj noveloj kaj rakontoj portis al li rekonon de la samepokaj verkistoj. La posta epoko konas lin ĉefe laŭ liaj historiaj romanoj (Steloj de Eger 1901, La homo nevidebla 1902, Sklavoj de Dio 1908, Patro nia d\d Szunyoghy 1913. Lia socia romano Romano de Ida 1920 same grandsignifas.) Kvankam lia verkaro poeta kaj dramverkista montriĝis malpli postvivanta ol liaj historiaj romanoj, tamen ankaŭ ties aro estas grandsignifa. Liaj muzikigitaj poemoj iĝinte popoleskaj kantoj eĉ niatage estas alte ŝatataj. En la 1900-aj jaroj li dramigis popolajn teatraĵojn por teatroj, verkis humoreskojn. Sian verkistan nomon li elektis laŭ la loko de sia enmatrikuligo Gárdon\d (gardonj). Unue li aperigis sur siaj verkoj la nomon Gárdonyi Z. Géza, poste jam tute forlasis la originan familinomon uzante nur la nomon Gárdonyi. Ekde la translokiĝo en la urbon Eger li uzis oficiale la nomon Gárdonyi Géza. Dum sia verkista vivovojo li uzis kelkajn pseŭdonimojn – ĉefe dum sia ĵurnalista agado – pro siaj facile kompreneblaj literaturaj desegnaĵoj kaj komentoj laŭteme bonhumoraj kun moralinstruoj, pamfletoj, kolportaĵaj romanoj kaj sur la paĝkapoj de siaj infanfabeloj.
Egri csillagok (Steloj de Eger).
A láthatatlan ember (La Homo Nevidebla ).
Isten rabjai (Sklavoj de Dio).
A lámpás (La Lampo).
A bor (La Vino).
Ida regénye (Romano de Ida).
Ábel és Eszter (Habelo kaj Estera).
Hosszúhajú veszedelem (Danĝero pro Longa Hararo).
Az én falum (Mia Vilaĝo).
Az égre néző lélek (Spirito Rigardanta al la Ĉielo).
Fabloj.
Du kokcineloj – tradukis Kolomano Kalocsay, Budapeŝto 1923.
Sklavoj de Dio – tradukis Johano Hamvai, Budapeŝto, HEA, 1972.
Steloj de Eger – tradukis Jozefo Horváth, Budapeŝto, HEA, 2012.
La Homo Nevidebla – tradukis Ladislao Pásztor, Miskolc, 2018.
https://hu.wikipedia.org/wiki/Gárdonyi_Géza
https://eo.wikipedia.org/wiki/Géza_Gárdonyi
http://nepiesmudalokmagyarnotak.network.hu/video/gardonyi_geza_megzenesitett_versei
La biografion kompilis sinjorino Adrienne Pásztor.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.