La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La tendoj ankoraŭ havis mallongan tagmezan ombron, kiam Kason la klarionisto blovas en la grandan eburklarionon sur supro de la reĝtenda turo.
Multmiloj da klarionoj ripetas ĉi tiujn tri terurajn kriegojn. Se estus silento, estus eble aŭdi kiel flugas ĉi tiuj tri sonoj tra tendaroj ankaŭ en la malproksimo, kie homaj okuloj jam ne povas vidi, sed kie nia popolo viciĝas. La armiloj tintadas, la kaoso de kriadoj, nomoj, vokoj, ukazoj plimultiĝante sonas dise-mise. Ĉiuj surĉevaliĝas, ĝustigas la ledoĉapon, kaskon, kirason, ŝildon, sagujon, glavon, ventrozonon, la pafarkon.
La Sarmatoj kaj Roksolanoj tiras surkapen la kapledojn kun kornoj. La Gelonoj enpikas homkraniojn sur pinton de la lancoj. La Markomanoj suprenligas sur la kapon bovkornojn.
Ilia aspekto estas diabla. Antaŭ la armeo samtempe tridekloke videblas la fumo de la oferflamoj. Ankaŭ la fremdaj pastroj oferas. La hunaj pastroj oferas blankan ĉevalon, l\d Sarmatoj kaj Gelonoj homon. Abrupte aŭdeblas nekonata klarionado de la nordo, longe serpentumanta sono, de mi ĝis nun nekonata.
Aliaflanke la grupoj jam komencas turniĝi – diris ĉevalisto staranta apud mi. La gardistoj retiriĝas de la kampo. Inter la tendoj zoltanoj galopegas polvonubojn farante. La standardistoj metis jam en la piedingon la flagstangon. Al la maŝinoj ŝtonĵetilaj oni jungas la ĉevalojn. Ĉiuj rapide laboras. Ĉies okuloj brilas. Ĉiuj kriegas. Povas esti, ke nur mi estas pala, senvorta, malvarmsenta. Kvazaŭ ia nevidebla formortadanta hundo estus lekinta mian vizaĝon. Nur unu penso regis mian cerbon: „Vi ekiras por morti.” Ankoraŭ tiam mi staris antaŭ la tendo d\d Atilo inter la ĉevalistoj, kiuj gardis la ĉevalojn de Atilo kaj de la ĉefsinjoroj. Sur mia ĉevalo ĉebruste estis ledoantaŭtuko kaj sursele estis mia madzo. Mi portis grizan batalan vestaĵon super kiu mi pendigis ledomantelon por plie simili al la sinjoroj. Mi samis kiel la sinjoroj.
Surkape estis kuprokasko farbita al ledokoloro, dekstraflanke glavo, maldekstraflanke sagujo kun ĉirkaŭ cent duonlongaj klaftoj kiel malpezaj kano-sagoj, surdorse same sagujo, miamane pafarko. La klarionado duafoje sonis de pinto de la tend-tegmento.
Miloj da klarionoj respondis kaj pludonis ĝin ĝis la fino de la armeo. La ĉenoj de la ĉaroj iĝas dekroĉitaj. La rajdistaro galopegas inter la tendarstratetoj sur la kampon. Zoltanoj portantaj gruajn kaj strutajn plumojn zig-zage galopas antaŭ la armeo sur rapidaj ĉevaloj. Ili aranĝas en grupojn la rajdistojn laŭ nacioj kaj familioj. En la plej unuaj vicoj batalas tiuj kies ĉevaloj ĉe la brusto estas plej bone kirasitaj. Ili estis fidindaj herooj. El la kaptaĵoj ili ricevos duoblan parton post la batalo.
Meze de la grupoj dekkvin-jara bubaĉo, preskaŭ la plej juna, tenas sur lanco la familian insignon. Lia dekstra brako estas tute nuda. Ĉe aliuloj ankaŭ la maldekstraj estas same tutnudaj, sed sur tiuj arĝentaj, – aŭ kupraj serpentoj tordiĝas por defendi la muskolojn. Sed la brusto kaj kapo estas forte kovritaj. Oni plie portas ledan ĉapon kaj ne metalkaskon. L\d Blankaj kaj la Nigraj Hunoj intermiksiĝante en etaj grupoj buntas inter la internaj vicoj. Plej malantaŭe staras la infanterio.
De la tendo de Atilo aŭdiĝas densa muĝo de vivigaj kaj benadaj kriadoj. Atilo rajdas eksteren el la tendo. Li portas orumitan kaskon kaj de ŝultro pendiĝantan mantelon el leonfelo servanta kiel ŝildo por defendi la korpon kontraŭ glavfrapoj. Antaŭ li la granda blanka silka standardo leviĝas, sur kiu brilas nizo brodita per orfadeno. Vaĉar portas ĝin.
Atilon ĉirkaŭas ĉefoficiroj kaj korpgardistoj. Sur ili arĝentkirasoj kaj ĉiuj du glavojn portas ĉeflanke. Ekvidante Atilon la tuta tendaro vivuadas. La reĝo antaŭen saltigas sian blankan ĉevalon. Ambaŭ brakojn de Atilo defendas orspiraloj. Ho, kiom mirindaj muskolaj brunaj brakoj estas tiuj! Brustostreĉe li galopegas antaŭ la armevicoj kaj antaŭ ol li iras al la batalkampo li turnas sin por rigardi ĝisfine la armeon, kian de la tempo de Kserkso ankoraŭ ne vidis la suno de la maljuna ĉielo. Vivuado de la armeo estas ĉiam ripetiĝanta tondro.
Ĉe la altaro oni nun oferbuĉas. Atilo haltas ĉe tiu altaro, ĉe kiu la blinda Kama oferas. La ceremonio estas mallonga. La pastro kriante vokas la hunan Dion. Siajn brakojn etendadas laŭvice al ĉiuj grupoj de la armeo. Poste li trempas betulbalailon en la sangon kaj per ĝi aspergante konsekras la tutan armeon. Same agas la Sarmatoj kaj Gelonoj, sed per homsango.
La pastroj silente daŭrigas la oferon dum la tuta batalo. Atilo rapidgalopas antaŭ la grupvicoj kelkfoje haltanta por paroli kun la estroj aŭ krii entuziasmigajn vortojn:
– Ni estas Hunoj! – li krias antaŭ nia armeo, – ankaŭ hodiaŭ ni pruvos tion!
Kia forto estas en ĉi tiu voĉo! Kia forto estas en lia okula ekbrilo, en la teno de sia kapo!
Tiom forte li kapablas entuziasmigi la homojn, kvazaŭ li estus leon-dio en homa korpo! La batalantoj entuziasmege rekrias:
– Ni pruvos tion!
El mia gorĝo antaŭvenas nur raŭka krio. Apud ni staras la armeo de Berki. Atilo krias al li:
– Dio batalas kun ni! Ni ankoraŭ ne malvenkis!
– Ankaŭ nun ne povos! – rekrias la batalantoj.
Kaj Atilo forgalopas.
Pli malfrue ni jam ne aŭdas liajn vortojn, nur vidas la leviĝantajn lancojn. Sed la frontlinio estas tiom longa, ke ambaŭ flankoj de la armeo tute malaperas en la malproksimo. Atilo pro tio nur glavon levas. Sed ankaŭ tio ĉi sufiĉas anstataŭ parolado:
– Rigardu, jen la glavo de Dio!
La malproksima vivuado montras komprenon de la movoj de Atilo kaj tion, ke la animo d\d Atilo penetras ĉies animon kiel la leviĝanta suno la ondojn de la maro. Sed videblas ankaŭ la enviciĝo de la malamika armeo sur la kontraŭ-flanke de la tereno. Ŝajne ili probable ne volis batali hodiaŭ posttagmeze, ĉar la suno post kelkaj horoj radios en iliajn okulojn. Kion fari? Ili aŭdas niajn klarionadojn kaj vidas la poratakan preparadon, do ili devas akcepti la batalon. Mi frostotremis.
– Nu, ĉi tio estos freneza batalo! – diris maljuna Huno havanta sulkan vizaĝon.
– Kial? – mi demandis scivoleme pri ĉiaspeca parolo aŭdebla.
– Ĉar, – respondis la Huno – se ni nun komencas, ni daŭrigos nokte. Ne estas io pli malbona ol nokta batalo.
– Sed bona estas tamen, – respondis fiere la longajn orelojn havanta Sabolĉ[88] – ja ni almenaŭ ne ŝvitos.
Ni atentas la antaŭenprogresadon de la malamika armeo. Mi vidas nun pli bone ol antaŭe, sed ili estas tiom malproksime, ke ili montriĝas nun nur en moviĝantaj strioj: estas flava, ruĝa, bruna kaj alikoloraj strioj. Sed ni scias, ke trans la rivereto la arĝenta strio estas la Romianoj, la flavaj ledŝildaj kaj la ruĝmakulaj estas la Frankoj, la per blanko bunte makulitaj estas l\d Burgundoj, la moviĝanta kanaro estas la Alanoj, la batalantaro simila al ondadanta tritikkampo estas la grandnombraj Visigotoj. Antaŭ la armeoj tien-reen rajdanta granda grupo konsistas el: Aecjo, la reĝo Teodorik kun lia filo, la reĝo Sangiban, Mereveus la franka reĝo,
Gondibo, la reĝo burgunda, kaj aliaj estroj. Ili same aranĝas sian armeon kiel Atilo. Kelkaj rajdgrupoj ŝanĝas lokon kiel inundo. Poste la estranta grupo disiĝas. En la malproksimeco nun jam videblas, ke ĉiuj Romianoj staras en la maldekstra alo, kontraŭ niaj Gepidoj kaj niaj ceteraj kolorigitvizaĝaj sovaĝaj, bestoledaj popoloj. En la dekstra alo Visigotoj luktos kontraŭ niaj Ostrogotoj. Aliflanke la Frankoj, Armorikoj, Burgundoj, Alanoj kaj aliaj miksitaj popoloj staras vid-al-vide al la Hunoj en la mezo de la armeo.
La estroj de Atilo jam iris al siaj lokoj. Varmego estas. Ĉiuj ŝvitas. Malantaŭ la romia tendaro granda fumo leviĝas. Ĉu la fojnaj ĉaroj brulas? Ĉu la ĉefestro komencis la atakon de malantaŭe? Cikonio cirkulas en la alto super ambaŭ tendaroj.
Atilo ekstarante en la piedingoj rigardadas al la malamiko. Videblas, ke li eĉ nun esploradas. Li signas perglave al la gota reĝo. La gota armeo ekmoviĝas. La kavalerio disiĝas simile al malfermata ventumilo. Ili progresas rapidgalopante al la monteto okupita d\d Torismund. Ofte krioj aŭdiĝas, la armiloj brilas pro la sunradioj. Polvo kovras la rajdantojn.
La gota rajdantaro videblas nur kiel surtere progresanta flava nubo, kiun la unua vento de la ŝtormo kuntrenas sur la vojoj. Sed jen, ekiris ankaŭ la romia armeo de ni maldekstre. Kiel la inundanta Tiso, tiel ĝi verŝiĝas al niaj supraj armeoj. Ankoraŭ ili estas tre malproksime, nur ilia bruego aŭdiĝas kiel muĝo de tre fora fulmotondro.
Ĉiu silentas, ĉiuj rigardas. La varmego estas infera.
– Ho, diable! – ĉagreniĝas Ĉat pro sia ĉevalo – ni ne komencis kaj jam ŝvitas ĝiaj oreloj.
Nun ankaŭ ĉe ni la tamburistoj ektamburas, la klarionistoj ekklarionas kaj eksonas muziko de fajfistoj. La forta krio de la ekiro subpremas la muzikon.
Ĉat malantaŭen rigardas: ĉu mi estas tie? Liaj okuloj estas jam nun sangaj. Lia vizaĝo ŝvitbrilas kvazaŭ ĝi estus lakita. Mi frostotremas pro mortsento. Miaj muskoloj kiel kordo de pafarko, atendas la plifaciliĝon de la streĉiĝo. Atilo leviĝas surĉevale, rerigardas kaj glavlevante signas la ekiron. Je tio tricentmil gorĝoj hurlas: antaŭen! La ĉevaloj ekgalopegas al la mezarmeo de la Romianoj.
– Helpu Dio!
La tero tremas. Ĉiuj galopegas post la trupestroj kun antaŭenkliniĝanta korpo. Unu post la alia rajdas la armeoj de Berki, Orgovanj, Dorog kiel figuroj de ŝaktabulo. Malantaŭe restas malplena loko, kien alvenas la armeo de Maĉa. Antaŭe galopas la pli fortaj ĉevaloj, kiujn oni devas konstante bridi. Post ili denove restas malplena spaco, kien ekiras la armeoj de Upor,
Balan, Madaras, Kamoĉa kaj post ili la armeoj de Urkon, Beteg, Aladar kaj Ĵeged. Post ili ni sekvas. Ankaŭ ni ekiras dum Ĉat krias kaj skuas sian arkon:
– Antaŭen! Disinjoro!
– Ĉu vere ni ekiras aŭ la tero sub ni kuras reen?
Niaj ĉevaloj kvazaŭ flugas. Mi devis tre premi per miaj genuoj la ĉevalon por resti surdorse. Ja pripensu: la ĉevalpiedoj suprenleviĝas preskaŭ ĝis la ventro kaj poste tuj piedfrapas al la origina stato.
– Hej! Hej!
Mi devas resti ĉiam apud Ĉat. Apud mi Lado grandan ledoŝildon kaj lancon prenante gardas nian mastron de la batoj en la batalo. Post ili mi kaj Karaĉ rajdas. Karaĉ kun si tiris selon havantan rezervĉevalon por nia mastro.
– Hej! Hej!
Ni galopas. Plie la ĉevaloj portas nin. Ja unue mi denove sensentiĝis pro la batala hurlado, hufbruado, la polvo ... pro la apokalipsa mond-kaoso.
– Hoj! Hoj! Al ĝi!
Kvazaŭ la vorto estus flamo deiĝanta el la brustoj. Sed ĉi tiu estis nur premo de la unuaj minutoj. Poste en mi neniam sentita forto estiĝis. La min ĉirkaŭanta kriego fortigis min. La rajdantoj disiĝinte galopis plu kiel el la akvuma kruĉo la akvo kutimas disiĝi. Baldaŭ malplena polvonuba spaco estiĝis ĉirkaŭ mi tiel, ke mi povis ekkapti mian pafarkon. La bridon de mia ĉevalo mi ĵetis sur la selbutonon[89] kaj streĉis la kordon de la pafarko. Sed ankoraŭ ni ne pafis. La kampgazono disŝiriĝis sub la ĉevalhufoj. Pro la polvonubo mi apenaŭ vidas Ĉat-on.
– Hoj! Antaŭen!
Kaj klarionado ordonas:
– Arkpafu!
La mondo malheliĝas antaŭ mi. La nubo de niaj sagoj faras tion! Ankaŭ mi premis per la genuoj mian ĉevalon kaj ankaŭ mi arkpafas alten mian sagon. Estiĝas grandioza siblado, spiregadoj de teruriĝintaj ĉevaloj, hoj-adoj de furiozaj homoj!
Ankaŭ la malamiko arkpafas. Nun sago trafas mian ŝildon, post unu minuto alia atingas mian sellignon. Sinjoro Dio, nur mian ĉevalon ne trafu sago! Sed ni galopegas plu. Mi vidas malantaŭ la ŝildoj la malamikojn. La ĉevaloj alkuregas ilin. La batalfrapiloj klakas. La kriado:
Hoj! Al ĝi! – ŝanĝiĝas al strangaj voĉoj de tiritaj bojadoj kaj akraj krioj. Ankoraŭ nun nur niajn ĉevalojn mi vidas, sed niaj ĉevaloj salivum-buŝe sin ĵetadas antaŭen, kaj mia ĉevalo jam mortintojn transsaltas. Lancon antaŭen! Ja ĉi tiuj estas Alanoj! Piedtretu la fihomojn, mia ĉevalo!
Jen, ankaŭ kontraŭ mi antaŭeniĝas Alano ankoraŭ vivanta! Tamen ne: Ĉat mortbatis lin.
Estas anstataŭ li alia Alano. Rompiĝis lia lanco do per ligna batalfrapilo li bategas dekstre al iu. Ankaŭ mi batas dekstren, kaj maldekstren, kie mi vidas kapojn. Grandan forton mi havas.
Puf, hundo! Sur ankaŭ mian femuron falegas io. Ne gravas! Ĉat haltigas la ĉevalon kaj tuŝetas sian vizaĝon. La malantaŭ ni estantaj jam preterlasante nin kriegante galopegas plu. Ni anhelas. Almenaŭ unu horon ni luktis. Ankaŭ la ĉevaloj anhelas. Inter iliaj malantaŭaj piedoj fluetas la ŝvito. Miajn piedingojn mi devus mallongigi, ke mi estu kapabla starante frapi.
Tempo estus bezonata al tio, sed mi ne havas. Mi sentas kvazaŭ miaj pulmoj volus deŝiriĝi pro la anhelado kaj mi estas soifa.
Kiam mi alrigardas Ĉaton li ĵus tiam elkraĉas tri dentojn kun sango. Li ege blasfemas kaj poste kriegas al Lado.
– Batalhakilon!
Li transprenas ĝin kaj galopas inter la Alanojn. La Alanoj estas tiom densaj kiel la rikoltata tritiko. Ili puŝpikas nur la ĉevalojn. Aro de surtere kuŝantaj ĉevaloj kaj baraktantaj homoj vojbaras. Ni devus turniĝi grandarke por esti kontraŭ ili, sed ne eblas, ĉar en la polvomaro ĝuste al ni antaŭondiĝas la ruĝpluma franka kavalerio. Ambaŭ rajdantaroj intermiksiĝas.
Klakadas la ŝildoj kaj kaskoj. Estas grandega kaoso! Sanganta Franko braklevas al mi sed mi mortbatas lin per mia batalfrapilo kaj li falas de la ĉevalo. Lian ĉevalon mi mortpikas. Pro la polvo mi jam ne vidas, sed konsterniĝas, ĉar aŭdiĝas la klarionado por retiriĝo. Mi volas turni mian ĉevalon, sed ne povas, ĉar la fremda rajdantaro premas nin re-direkten.
Malantaŭ mi plilarĝiĝas la malplena loko kaj mia ĉevalo regalopas post miaj batalkunuloj.
– Dio benu cin saĝa besto!
Nia alia grupo daŭrigas anstataŭ ni la batalon kaj ni aranĝiĝas en novan batalformon.
– Dank’ al Dio! Mi vivas!
La armeo estas sanganta. La klariono de Ĉat ordonas vicoĝustigon. Ni ripozas. La atako de la frankaj rajdantoj estis tiom fortega, ke ili puŝis nin je mil paŝoj, sed feliĉe la armeo d\d Orgovanj helpdonis, de flanko atakante la Frankojn.
Ni ripozas, anhelas, viŝas nin. La soifo tre suferigas nin. Ĉat kraĉadas kaj blasfemadas. Sed ankaŭ aliaj estas sangaj. Ĉiu movas sian brakon, piedon: dum ili sin movas, ne estas malbono.
Miaj femuro, brusto estas sangoplenaj, sed mi fieras pro tio. Mi devus mallongigi miajn piedingojn, sed ĉar ĉiuj ekstaras en la piedingoj, ankaŭ mi agas same por rigardi la lukton de la armeo de Orgovanj. Nekomprenebla estas kial iras ambaŭ armeoj ĝuste norden. Povas esti, ke la atako premis la ĉevalojn al nordo. Kvazaŭ blankaj etfulmoj zigzagus daŭre super ili.
Inter ni kaj la batalantoj estiĝis grandega spaco kiel la larĝeco de Danubo.
– Mi tranĉis ok! – anhelis Lado – Ĉu vi vidis?
– Mi tranĉis kvin! – ankaŭ mi kriis.
– Mi vidis – respondis Lado. – Ĉu vi?
– Milojn! – furiozis Ĉat. – Mi sola tranĉas milojn!
Malantaŭ ni estiĝas granda muĝo, pli granda ol la batala bruo.
– Atilo – gapas Ĉat.
– Fakto estas, ke Atilo venas sur blanka ĉevalo kun siaj korpgardistoj inter ĉirkaŭ dudek mil Hunoj.
Li levis sian glavon al ni, kvazaŭ li dirus:
– Hunoj, kial vi staras longe? Kial vi ne batalas ĝis via forto elĉerpiĝo, ja mi luktas antaŭe?
Poste li forkuregas antaŭ ni per granda muĝo. Rajdantoj kaj ĉevaloj same ternas pro la polvo. La standardo de Atilo flagras kiel blanka spirito super la galopanta armeo, kaj denove donas al ni forton, ja ĉiuj fidas la sukceson.
Kaj ni denove ekiras.
– Antaŭen en la mezon de la armeo de la malamiko! – krias apud mi strutopluma zoltano.
– Atilo ordonis neniigi la ĉefarmeon!
Nur la diablo scias kie estas la mezo de la armeo.
Ni iras kien Atilo direktas nin. Kaj baldaŭe ni estas meze de la ĉefarmeo kie plej granda estas la kirliĝo. Estas polvonubo, tamen videblas la briletadoj de la glavoj kaj la blanka standardo. Furioza luktado estiĝas. Kvazaŭ mi vidus la flavan kaskon de Atilo kaj fulmo briletadojn de lia glavo. La malamikaj batalantoj estas ĉiuj alan-devenuloj batalantaj per longaj lancoj kiuj flugadas inter ni kiel la birdoj.
La unua kun kiu mi luktas estas larĝbarba sangokula Burgundo. Ĉat rompis ties ŝildon kaj poste ekbatalis kontraŭ aliulo. La Burgundo iĝis nebatalkapabla. Post kiam mia lanco trapikis lian bruston, li defalis de sia ĉevalo. Mi denove ektremetas por momento. Mian lancon retiregi mi forgesas. La burgundo kiel granda sako defalas de sia ĉevalo. Mi ne havas tempon ĉirkaŭrigardi kiu vidis la puŝon? Mia ĉevalo fortiregas min. Lancon jam malhavante mi en la manon kaptas mian glavon. Mi devus mallongigi miajn piedingojn, sed mi ne havas tempon.
– Hej la piedingo! Bone estus se mi povus ligi ĝin pli supren!
Mi ĉevalo saltas jam trans la mortintajn ĉevalojn kaj tretas mortintojn. La kriegoj Hej! Hej! \danĝiĝas al la kriego: Ili kuras! Jen, nun la ĉevaloj obstrukcas unu la alian! La alanaj lancistoj ne sciis haltigi la teruran hunan premon sed la forta centmila densa kavalerio de la Frankoj kontraŭstaras. Kontraŭ ili sukcesaj estas la lanco, ponardo kaj la batalfrapilo, sed la glavo malutilas. La huna kaj franka rajdantaro intermiksiĝas, huna kriegado, franka kriegado, murdiloj hunaj kaj frankaj. Nevideblas io alia ol sanga kirlado de diversaj batalantoj. Fine, kie unu ĉevalo falis, kreiĝis kadavromonteto el homoj kaj ĉevaloj.
Ankaŭ mi atingis ĉi similan inferon. Mian mastron delonge mi perdis de antaŭ la okuloj.
Ĉirkaŭ mi Blankaj Hunoj turnadas siajn longprenilajn batalajn pioĉojn. Unu sangbarba Franko per hakilo albategis la bruston de Huno, kiu dors-al-tere defalis de la ĉevalo. En la sekva momento mi ekkaptas lian falantan pioĉon kaj per tiu mi bategas la kapon de la Franko tiel, ke lia kranio knarante enrompiĝas kaj li terenfalas.
– Kiu vidis?
Mi aŭdas eĉ ne mian vorton pro la bruego.
– Antaŭen en la denson de la armeo! – krias la zoltanoj.
Iu zoltano, staranta sur la mortintaj homoj kaj ĉevaloj kriadas, kaj lia figuro ŝajnas jam kiel la homiĝinta kriego. La ĉevaloj anhelas, ternas pro la polvo. Ilia ŝaŭmo flugĵetiĝas sur la rajdantojn. Unu huna armeo de flanko ekatakas la frankajn rajdantojn, helpante nin. Ni povas ripozi iomete. La kasko-kradon mi levas. Tiom da ŝvitaĵo fluas de sur mia korpo, ke en paca tempo mi povus akvumi per ĝi tri florbedojn. Ankaŭ mia ĉevalo estas tutŝaŭma, sangŝaŭma.
Neniam videblas tiom ruĝaj ĉevaloj!
Kelkaj bravuloj ĉesigantaj la lukton direktiĝas al nia tendaro. Ies brako pendas, kiel tiu de plenŝtopita pupo. La alia renversiĝas dumvoje de sia ĉevalo sed ĝi trenas lin plu kaptitan de sia piedo restinta en la piedingo.
Miaj piedingoj ankoraŭ nun estas longaj. La ŝaŭmo pinĉas mian vizaĝon sed dum mi forviŝas ĝin, mia tuko iĝas sangoruĝa.
– Hej, vi murdistoj!
Nun la loko pleniĝas per al ni retiriĝanta grupo. Tion vidante mi spronas mian ĉevalon kaj per mia batalhakilo mi batadas dekstren kaj maldekstren, samtempe al tri Frankoj mi kuras kaj furioze batadas ilin. Mi ne rigardas kien mi batas. Mi blindas pro kolerego. Du Frankoj defalas de la ĉevaloj pro la batoj, la trian lia propra ĉevalo deĵetas de si.
– Majstraj tranĉoj ili estis, Zeta! – krias iu.
Mi turnas min kaj ekvidas Badalon la Hunon, kiu instruas la junulojn pri ĵetadoj de la lancoj. Ankaŭ liaj vizaĝo kaj brusto estas sangaj. Mi ne rekonus lin, se la ŝvito ne lavus lian vizaĝon. Lia laŭdo donis al mi, kvazaŭ novan forton, mi sentis en mi freŝan forton. En la sekva minuto la Armolik-armeo verŝiĝas sur nin. Aliaj kriegoj, aliaj armiloj. Ili svarmas kiel la akridoj. Ili premas nin kvazaŭ monto falus sur nin. La Hunoj unu post alia defalas de la ĉevaloj. La aliaj Hunoj kriadante skuas siajn glavojn kaj batalhakilojn.
La klarionisto blovas retiriĝon. La ĉevaloj turnas sin memstare, ĉar ili komprenas la signon kaj galopas reen. Armorikoj kaj Frankoj galopas post ni. Sed nia rekuro estas jam konscia, nur ŝajnigo. Jam dum la retiriĝo ni al ni prenas la pafarkojn kaj post la nova klarionado ni turnas nin kaj arkpafas al la malamikoj. La antaŭe estantojn trafis tiom multegaj sagoj, ke ili aspektas kiel erinacoj. Ili kune kun siaj ĉevaloj terenfalas.
– Prenu la batalpioĉojn!
La multegaj ĉevalkapoj ondiĝas kiel maro. Sur la mortintoj ĉiam pli novaj rajdantoj atakas kontraŭ ni. La vivantaj ĉevaloj transsaltas la bestkadavrojn. La kampon plenigas denove aro de la vivantaj diabloj.
– An-taŭ-en!
Unu larĝŝultra Franko portante nigran potforman kaskon al Badalo bategas, trafas lian kolon per sia glavego kaj lia kapo turniĝante saltas inter la rajdantojn. Mi sentas, ke ĉi tiu minuto estas fatala! Nigra minuto de la morto! La mortiginto de Badalo volas doni al mi sian sekvan frapon. Sed kiome neantaŭvidebla estas la feliĉo de interbataloj. Huno saltas inter nin skuante sian lancon kaj kriegas:
– An-taŭen!
Li premas min malantaŭen kaj poste ankaŭ alia rajdanto same. De dekstro nova grupo alvenas dume ankoraŭ ne batalinta. Mi kaj miaj kunuloj el la armeo de Badalo ĉiam pli kaj pli malantaŭen premiĝas. Antaŭ miaj okuloj aperas fajraj cirkloj. Mi ŝatus reiri al nia tendaro por rigardi kial verŝiĝas tiome la sango de mia vizaĝo? Sed ankaŭ malantaŭ mi furiozas la interbatalo de la rajdantoj kovritaj de polvonubo turbulanta sur la vojo. Mi havis nur tiom da tempo, ke mi saltu por akiri ŝtalan batalhakilon kuŝanta surtere, kaj plimallongigu miajn piedingojn. En la sekvaj minutoj ni galopegas en suda direkto transsaltante la homajn kadavrojn kaj bestajn. Post ni huna grupo malpura pro ŝvitego kuregas, sur salivumantaj ĉevaloj. Antaŭe galopas zoltano prenante lancon kun ruĝtola standardo. Ili raŭke hurlas. Ĉiuj ĉevaloj estas plenaj de ŝaŭmo, kiu de ili flugas al niaj vizaĝoj.
Ni atakas de dorsoflanko ĉirkaŭ kvincentkapan taĉmenton de Burgundoj perdintaj la ĉefarmeon. De ĉiuj flankoj Hunoj batas, mortigas ilin. Sed la Burgundoj luktas malesperiĝinte por sia vivo.
– Ĉirkaŭbaru ilin! – aŭdiĝas la klarionado. Baru!
Ĝis kiam daŭris la hommurdado mi ne scias. Eble unu horon. Mi vidis nur, ke l\d Burgundoj malpliiĝas ĝis la defalo de la lasta, post kio la kunfermita ringo de Hunoj kuris jam sur monteto de mortintoj. La klarionoj blovas tiam turniĝon. Transsalltante la ĉevalkadavrojn ni rapidegas tiu direkten kien la zoltanoj kaj la grupestroj direktas nin. La blanka standardo d\d Atilo videblas en la foro. Tiudirekte kondukas nin la zoltanoj. Sed mia forto komencas elĉerpiĝi. Mi sangas. En mia dekstra flanko restas pura loko eĉ ne granda kiel mankavo. La brido glitas el mia mano pro la sango. Mi ŝatus reiri en la tendaron por ripozi iom kaj akvontrinki multe, sed ne eblas. Ni atingis la ĉarojn de la malamiko. De nordo kriegante kuras al ni niaj kolorigitvizaĝaj Gelonoj. Sekvamomente ili renversas la ĉarojn, ĉenojn disŝiras kaj inter la ĉaroj ili faras truojn, ili diserigas ilin. La aeron faruno kovras per nubo, dum la gelonaj glavoj kaj la ponardoj de frankaj infanterianoj gardantaj la ĉarojn kunfrapiĝas. Ni nur preterkuregas ilin, kaj jam tuj nova homkirlado formiĝas. La ĉevaloj tusadas kaj baraktadas.
Niatage mi jam ne povas repensi al tiuj tagoj sen hororsento pro tiu multa hommurdado, sango en kiu glitiĝis la piedoj de niaj ĉevaloj, la homkadavroj kiuj montete kuŝis ĉie, ĉevaloj kaj homoj unu sur la alia dise mise. Tiam mi ne estis homo. Tiam mia animo estis kvazaŭ lokŝanĝinta kun tiu de ia sovaĝbesto. Mi murdis kaj murdis kun tigra forto kaj malamo. Mi jam ne pensis pri mia morto. Tie ni luktis kun forta armeo. Frapo post frapo trafis min, ĝis ia draŝilo aŭ militadzo tiel frapis min, ke mallumiĝis antaŭ mi ĉio, mi malsuprenturniĝis de mia ĉevalo inter la mortintojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.