La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 30

Dum unu decembra antaŭtagmezo grekaj rajdantoj alvenis en nian korton. Mi ekkonis inter tiuj la malsanecan filon de Vigilanto kaj la patricion Nomus kiu kutimis viziti la imperiestron.

Sinjoro Ĉat ankoraŭ dormis. Mi kaŭris ĉe la pordego. Belaj neĝeroj flugadis. Ekvidante l\d Grekojn mi ege kortuŝiĝis, ekregis min varmego. Sankta Dio! Se ankaŭ Prisko enpaŝos!... La honto tuj mortigos min! Ili kunportis tri servistojn kaj unu interpretiston. Mi konis ĉiujn!

– Ĉu la mastro estas hejme? – demandis la interpretisto hunlingve.

– Jes – mi respondis same hunlingve.

Mi miris, ĉar ili ne rekonis min. Iu servisto anoncis ilin. Ili iris en la domon. Ili portis donacon en iu kesteto kaj proksimume kvaronhoron restadis ĉe sinjoro Ĉat. Mi nur gapis kaj sentis varmon pro timo.

– Kiom da homoj venis? – mi demandis iun serviston greklingve.

– Multe da homoj venis – respondis la Greko surprizita.

– Kiuj estas la sinjoroj?

– Sinjoro Anatoljo (Anatolius) kaj la skribisto kaj la interpretisto.

– Ĉu sinjoro Maksimino ne venis?

– Ne.

– Ĉu sinjoro Prisko?

– Nek li.

Mi plitrankviliĝis. Kaj mi daŭrigis la demandadon.

– Kaj ĉu la kapo de Krizafjo?

– Ĉu la kapo de Krizafjo?

– Jes. Kie estas lia kapo?

– Kia demando! Kie ĝi estus? Lia kapo estas sur lia kolo.

– Nu, tiokaze damaĝo okazos.

– Kie estas oro, tie ne estas malbono. Ni kunportis oron en tri kestetoj. Povas esti, ke tiom validos por kapo de unu ĉefhomo.

Poste ili demandadis min: kiu mi estas, kvankam ili ofte povis vidi min en Konstantinopolo.

Povas esti, ke pro la huna vestaĵo, aŭ mia barbo ili ne rekonis min. Mi diris al ili, ke nun mi ne havas tempon por rakonti mian historion, sed baldaŭ mi parolos pri mi.

Ili foriris kaj mia mastro tuj vokigis, ke kuru mi tuj en la reĝan palacon por diri al la skribkomprenanta Konstanteno, ke venu li tuj ĉi tien. Mi iomete konsterniĝis. Mi vidis, ke ia letero estas sur la tablo de sinjoro Ĉat kaj la sigelo ne estis rompita. Nu, mi iomete ektimis.

– Mia sinjoro – mi diris al mia mastro – se vi volas, mi ellegos tiun leteron.

– Ne, respondis sinjoro Ĉat malvarme – tiun leteron Prisko sendis. Povas esti, ke li skribas ankaŭ pri vi.

Mi foriris en la palacon de la reĝo kaj poste revenis kun Konstantino.

– Mia sinjoro – mi petpetegis al la skribisto – se enletere temas ankaŭ pri mi, mi petas vin por ellasi tion. Ni estas homoj...

– Ne, nesolveblas – li skuis la kapon – via mastro legigos la leteron ankaŭ de aliuloj: la plenumo de via peto estas neebla.

Nu, mi fartis hunde.

– Restu ĉi tie – diris mia mastro – povas esti, ke la skribitaĵojn vi devos klarigi.

Sinjoro Ĉat malfermis la koverton kaj la leteron transdonis al Konstantino:

– Legu!

Konstantino estis Romiano, maldika, eta, bruna fraŭlo, sed estis saĝa kiel la serpento kaj malvarma kiel la testudo. Aecjo donacis lin al Atilo. Li rigardis la leteron, kaj la grekan tekston poste legis hunlingve:

Mia estimata sinjoro!

Mi deziras al vi ĉion bonan de Dio. Mi pro tio ĝenas vin, ĉar mia kara servisto Zeta forlasis min kaj iris al vi. Ĝis nun tiu ne revenis. Ĉi tiun knabon ekde lia infanaĝo mi edukis kaj instruis. Mi volis akiri por tiu oficon en la imperiestra palaco, kiun li meritus, ĉar laŭ lia menskapablo estas elstara kaj lia honesteco estas senkompara. Sed prudenton de tiu bedaŭrinda knabo io konfuzis. Li eskapis de mi kaj nun vagas ie en la lando de Atilo.

Mi petas vin bonvolu serĉigi kaj resendi tiun pere de tiuj ĉi delegitoj. Se li estus sklavo, diru nomon de lia mastro, ĉar mi ŝatus elaĉeti tiun. Diru la elaĉetmonon kaj helpu tiun por esti libera. La delegitoj donas al vi orumitan arĝentan vazon kiel mian bagatelan donacon. Akceptu tiun volonte.

Via estimanta servisto:
retoro Prisko

Sinjoro Ĉat mirante rigardis min. Lia edzino rigardadis la vazon ĉe la fenestro. Emeke finaŭskultis la leterlegadon kaj trairis en la alian ĉambron.

– Mi ne komprenas – murmuris sinjoro Ĉat – mi ne komprenas, skribisto.

Konstantino legis denove.

– Mi ne komprenas! – ĉagreniĝis sinjoro Ĉat kaj tiradis siajn brovojn. Enbruste kvazaŭ blovego estus enfermita tie, li blovis tiel tra sia nazo. – Ĉu ne mem Prisko donacis vin al mi?

Ja li ankaŭ leteron skribis. He, mastrino, serĉu tiun letereton! Ĝi estas en la malnova domo subtrabe. La mastrino suspekte rigardis kaj hastis por porti la leteron.

Mi aŭdis klakadon de la planko en la alia ĉambro kaj pensis: Nu, mia hundo, de ĉi tie vi povas fuĝi nenien! Jen la fino!

– Mia sinjoro! – mi alparolis mallaŭte. – Mi devas diri ion gravan. Tiun ĉi leteron n\d Prisko skribis, sed mi.

Ĉat alrigardis min forte:

– Ĉu vi skribis tiun leteron?

– Mi.

– Ĉu tiu letero estis falsaĵo?

– Jes.

Mi forgesis, ke mi parolas kun barbaro, ne kun klerulo. Sinjoro Ĉat subite iĝis besto. Li ne lasis klarigi la leteron. Li hurlis. Li nur tion vidis, ke mi kuraĝis trompi lin. Li supren kaptis la seĝon.

– Fiulo! – kriegis li tiuvoĉe, ke la lignodomo tremis pro ĝi. – Hej, ci hundaĉo, fiulo!..

Li inversigis la seĝon super lia kapo. Mi nur mian brakon povis levi al mia defendo.

Sed la seĝo forte batis mian brakon kaj pro la terure forta bato mia brako rompiĝis. Ankaŭ la seĝo rompiĝis. Liamane nur la seĝpiedo restis. Per ĝi li albatis mian kapon tiel, ke mi svenante kuŝetendiĝis sur la tapiŝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.