La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 23

Atilo eliris. La korpgardistoj malligis nin. Vigilanto kaj lia filo ploris. Mi ne sciis, kien mi iru. Sinjoro Ĉat iris post Atilo. Ili iris en la palacon. Mi ne rajtis iri tien.

Eslanto ankoraŭ atendis ĝis oni forportos la oron en la kestoj kaj sakoj. Li rigardadis al la deponejo.

– Sinjoro mia, – mi diris al li – miajn ormonerojn ... nun vi jam scias, ke miaj ormoneroj ne devenas de la kulpulo.

– Ĉu vian ormoneron? – li turnis sin al mi – ĉu vi ne estas sklavo?

Mi ekkomprenis: ja sklavo ne povas havi monon. Mono de sklavo estas mono de sia mastro.

La mono, la infano estas posedaĵoj de mastro de la sklavo.

– Ĝuste pro tio mi petas la monon – mi respondis virece: mia devigo estas transdoni al sinjoro Ĉat liajn ormonerojn!

Li palpebrumis kaj akceptis alpreni mian monujon. Mi eliris el la palaco kaj pensis tion, ke mi atendos sinjoron Ĉat ĉe la pordego. Sed ĉar mi sentis min kiel ĝisduone mortbatitan homon, ekvidinte la puton antaŭ la domo de la ĉefestro, mi lavis min por refreŝiĝi de la polvo.

Mi ankaŭ trinkis el la trogo. La akvo estis varmeta, sed bongusta. Pli ol unu horon mi atendis ĉe la pordego. Finfine sinjoro Ĉat alvenis ĉevaldorse. Nome la Hunoj ĉien iras ĉevaldorse.

Kiam li atingis min, mi klinis min.

– Venu post mi – diris li amikece kaj poste en sia domo deĉevaliĝis kaj rigardis min.

– Kio estas via nomo?

– Mia nomo estas Zeta – mi respondis malĝoje.

– Tio estas stranga nomo. Ĉu viaj gepatroj vivas ankoraŭ?

– Mia patro povas esti, ke li vivas.

– Kio estas via patro?

– Li estas malriĉa kamparano.

Ĉat skuis la kapon.

– Kion mi faru pri vi?

Iu maljuna sklavo staris en la dompordo. Tiu havis grandan kapon kaj vizaĝon, blankan hararon kaj barbon. Nur la mentono estis razita. Ŝlosiloj estis ĉe tiu.

– Ĉokona! – turnis sin sinjoro Ĉat al li kaj daŭrigis: – Ĉi tiun sklavon oni sendis al mi kiel donacon. Neniu povas elaĉeti, ĉar tio estas malpermesata. Kion ni faru pri li?

– Kion vi povas fari? – demandaĉis la maljunulo.

– Oni skribis al sinjoro Ĉat, – mi respondis maltrankvile – ke mi konas la historion, geografion, filozofion, gramatikon kaj retorikon – kaj mi rigardis sur lin, ĉu mi diru ankaŭ kromaĵojn aŭ ne.

La maljunulo rigardis min kiel dormema elefanto.

– Ĉu vi kapablas strigli ĉevalon?

– Mia sinjoro – mi turnis min al sinjoro Ĉat, kvazaŭ min oni estus kaponbatinta. – Ĉu mi povus esti edukanto de viaj infanoj? Nome mi vidis, ke vi havas du belajn filojn kaj ne estas apud ili edukanto.

Sinjoro Ĉat meditante rigardis sur min.

– Mi pensos pri tio – daŭrigis sinjoro Ĉat turnante sin al la maljunulo – donu al li manĝi, poste li ripozu, ĉar li estas alveninta de malproksimo.

Estis fakto, ke mi estis laca kaj ankaŭ pala. La maljuna ĉefsklavo senvorte ekiris antaŭ mi.

Mi sekvis lin. Tiu kondukis min en la kuirejon, kie oni donis al mi panon kaj fromaĝon. Mi rigardis suspektante la fromaĝon kaj ne konsumis tion. Mi rigardis al la kuiristino, kiu estis malbonhumora kaj havis liphararon. Mi manĝis iom el la pano kaj trinkis multan akvon. Mi ne kuraĝis kritiki la fromaĝon.

La geservistoj scivoladis. Fraŭlino frotpurigis iun kupran ujon. Subite ŝi levis la kapon kaj alparolis min:

– Ĉu vi komprenas hunlingve?

– Mi komprenas – mi respondis lace.

– De kie vi venis?

– El Konstantinopolo.

– Ĉu oni elaĉetos vin?

– Ne.

Ili ĉiuj miris pri tio. Ili estis silentaj. En la angulo iu virino avzon-lingve diris mallaŭte al sia kunulino:

– Li estas bela knabo. Bedaŭrinde estas, ke lia kolo estas longa.

La maljuna Ĉokona revenis kaj kondukis min en la stalon. Tio estis granda ligna konstruaĵo, en kiu multe da bestoj kutimas vintrumi, sed nun nur du ĉevaloj enuis apud la kripo. Sur unu flanko de la stalo pajlolitoj estis. Ĉeangule ankaŭ dek estis unu super la alia.

Sur la muroj multe da arane-retaj vintraj vestaĵoj. Terura stalodoraĉo. Multegaj muŝoj. Mi ektimegis. Ĉi loko estis tre abomena. Ĉu ĉi tio estos mia restadejo? Mi hejme e\d Konstantinopolo dormis en littolaĵa lito sur pura verandeto de mia mastro. Ĉe la fenestroj floroj estis. Sur la muro estis portretoj de Konstanteno la Granda kaj Teodozio la Granda. Tie la aero estis pura kaj marodora. Tie kribriltolo defendas la ĉambron de la muŝoj.

– Ĉu vi permesus al mi dormi sub la libera ĉielo? – direktis mi la demandon al la maljunulo. – Ĉu vi donus kovrilon?

– Ĉu kovrilon? Ĉu sen tio vi ne povas dormi?

La maljunulo donis unu ĉevalkovrilon. Tiun mi sternis surteren kaj ekkuŝis sur ĝin apud fojnostako. Kio okazos pri mi, se mi ne estos edukanto, sed mi devos vivi inter ĉevalistoj? La maljunulo vespere revenis al mi. Li portis grandan tranĉaĵon da pano kaj fromaĝon.

– Jen, prenu! – murmuris li bonkore. – Ĉu vi ripozis jam?

– Nokte mi ripozos – mi respondis. – En stalo mi neniam dormis, mi neniam prizorgis ĉevalon. Pli bone estus al mi ekstere ol en la stalo. Ĉu vi permesus dormi ankaŭ nun ekstere?

– Do, tio eblas – murmuris la maljunulo bonkore.

Li sidiĝis apud min, el sia poŝo li antaŭprenis lignosalujon kaj ekmanĝis.

– De kie vi venis? – demandis min.

Mi diris ĉion eblan. Poste mi demandis.

– Kia estas la vivo ĉe la familio Ĉat? Ĉu estas permesate demandi tion ĉi?

– Do – tiris li ŝultron – la pano de malliberuloj ĉie estas amara.

– Kia estas la sorto de la sklavoj?

– Tiu dependas de ilia merito.

– Kiu estas pli bona? Ĉu la mastro, ĉu la mastrino?

– Do, la mastro estas severa, la mastrino prirespondigas eĉ la ovojn de pasero. Sed ĉi tie servi pli bonas, ol aliloke.

– Kia estas la fraŭlino?

La maljunulo tiris la ŝultron.

– Ni neniun aferon havas pri ŝi. Ŝi estas ankoraŭ infano.

Ni silentis iom. Mi gapis la teron, la maljunulo manĝis ŝmacante. La maljunulo esta\d Sarmato, kiu naskiĝis inter Hunoj, sed jam ne komprenas la lingvon de siaj prauloj. Tiu pli frue estis ĉevalisto de la familio Ĉat kaj nun servas ĉe la domo. Mi denove ekdemandis:

– Ĉu ili donas manĝaĵojn sufiĉe?

– Kiu povas dikiĝi, tiu dikiĝas. Sed ni ricevas malmulte da ŝafidviando.

– Ĉu mi devas manĝi ĉevalviandon?

– Oni ne devigas nin manĝi tion.

– Ĉu la fromaĝo estas ĉevalfromaĝo?

– Ne, ĝi faritas el bovinlakto.

Multe da porkoj kuregis al la bestejoj. Por ili la servistoj pene portis en ansaj grandaj tinoj la fluidajn manĝdefalaĵon. La maljunulo ekstaris. Enpoŝigis kaj la poŝtranĉilon kaj la salujon.

Li iretis al la staletoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.