La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 61

Ĉiumonate unu fojon dum plenluno okazis granda vespermanĝo ĉe Atilo, kiun partoprenis la viroj kaj iliaj edzinoj kaj iliaj filinoj. Kiu havis pli ol unu edzinon, tiu kunportis tiun edzinon kiu naskis al li pli multajn filojn.

Tiuvintre ankaŭ min oni vokigis al la unua vespermanĝo. Nu, ne kiel gaston, sed kiel interpretiston. Atilo havis multajn elitajn malliberulojn, al kiuj estis mi bezonata kiel interpretisto. Ĉeestis proksimume sescent homoj. Edzinojn de la reĝo mi tie vidis unua foje.

Li havis dek edzinojn. Dekstraflanke apud la reĝo sidis sinjorino Rika, maldekstraflanke lia fidela maljuna amiko la reĝo Ardarik. Apud la reĝedzinoj sidis la gastoreĝoj kaj tiuj princoj, kiuj estis ostaĝoj de Atilo. La ceteraj sekvis laŭrange. Laŭ la sidordo sinjorino sidis kontraŭ sia edzo kaj fraŭlino kontraŭ fraŭlo.

La virinoj portis blankan hunan vestaĵon de mi jam viditan dum la nuptofesto de Atilo. Ĝi estis vuala blanka silkovestaĵo. Sub la vualo surkape, surkole, surbruste oraj pasamentoj brilis.

Ili portis ruĝajn sandalojn. La virvestaĵoj estis faritaj el diverskoloraj damask-teksaĵoj, veluroj kaj laŭteksture lozaj atlas-maniere (satene) teksitaj ŝtofoj: la satenoj havantaj platan, brilan surfacon, dum preno ili estas molaj, fleksiĝemaj. Iliaj botoj estis same ruĝaj.

Miloj da vaksokandeloj lumigis la ĉambregon. La servico estis el oro kaj arĝento. Nur antaŭ Atilo estis lignotelero kaj lignopokalo. Li malestimis ĉian pompon. Ankaŭ lia vestaĵo estis neornamita malhelblua velurvestaĵo. Li ne havis fingroringon.

La vespermanĝo komenciĝis silente. La animstato de la societo nur tiam iĝis pli varma kiam post la unua plado, Atilo levis sian lignopokalon por saluto:

– Mi salutas mian familion, la nacion Hunan. Dio amu nin.

Ĉiuj ekstaris kaj trinkis je la sano de la reĝo. Dum la vespermanĝo sonis muziko, sed ĝi ĉesis kiam la Hunoj laŭvice diris mallongajn salutojn. Oresto rakontis, ke en la tempo de la reĝo Rof oni diris longajn salutojn, sed Atilo malkutimigis la Hunojn pri tiuj, dirante „Sufiĉas, lasu paroli ankaŭ aliajn!” Ekde tiam ĉiuj salutas mallonge.

Post la tria plado ĉesis la muziko. En la ĉambrego zumis mallaŭta kaj gaja konversacio. Mi ĉiam rigardis al Emeke. Ŝi sidis inter du fremdaj reĝidoj kaj paroladis ankaŭ kun siaj kontraŭaj najbaroj. Post la fino de la manĝado oni forigis la tablojn kaj la gejunuloj promenis en la malantaŭo de la ĉambrego dum la muzikistoj ludis revigan kanton. Poste Atilo mansignis al la muzikistoj. Kiel ĉiam, ankaŭ nun li komencis la dancon. Tiu okazis jam ne laŭrange, sed nur laŭ la elekto de la dancpartnero. Tiuvespere li dancis unue kun Emeke. En la ĝenerala intermiksiĝo la gastoj agis same, ĉiuj invitis por danci tiujn, kiuj staris plej proksime al ili.

La huna danco ne estas tia, kia estas tiu de aliaj nacioj. Ĝi komenciĝas per malrapidaj kaj dignoplenaj paŝoj. La dancistoj prenas la manon unu de la alia, poste staras unu kontraŭ alia kaj unu la alian rigardante dancas.

Videblis, ke Emeke ĝojas. Ŝiaj okulrigardoj ebrietiĝis pro la okuloj de Atilo, tamen ŝi iĝis serioza. Ankaŭ la reĝo estis tia. Neniam en mia vivo mi vidis homojn tiom serioze vizaĝe danci. Mi tre admiris ilin. Kaj se Emeke ne estus kaptinta mian animon jam pli frue, laŭ sia dancado kun Atilo, ŝi iĝis antaŭ miaj okuloj sonĝa figuro, eĉ miraĝo.

La dancantoj dum la danco ŝanĝis partneron. Ĉiu kun la al si plej proksima. Emeke ku\d Todomer, gota estro daŭrigis la dancon kaj Atilo daŭrigis la dancon kun Ildiko. Ŝi estis tiu blonda germana reĝidino, kiun mi vidis ĉe sinjorino Rika.

La danco estis bela. Bone videblis, ke ne nur ilia korpo sed ankaŭ ilia animo dancas. Atilo dancis antaŭ mi. Mi vidis, ke Ildiko ĝojplene rigardas al Atilo kaj li reridetas al ŝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.