La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kiam mi hejmenalvenis, tiam jam la sinjoroj estis tagmanĝantaj kaj flareblis odoro de la bovid-rostaĵo. Prisko demandis min per sia rigardo, ĉar li estis scivolema. Ni jam tre bone konis la pensojn unu de la alia senparole. Lia rigardo demandis:
– Kion diris la reĝedzino? Ĉu ŝi akceptis volonte la florojn?
Mi neniam mensogis. Prisko ĉiam diris, ke la mensogo estas pli abomena, ol la fiereco kaj ankaŭ mi abomenis mensogeman homon.
– La reĝedzino – mi diris ne rigardante en liajn okulojn – ne ja parolis kun mi, sed sendas dankon.
Mi tion atendis, ke la tero tremegos sub mi, aŭ mia lango foriĝos de la radikoj. Sed tio ne okazis. La sinjoroj denove gaje ekparoladis kaj mi sidis embarasiĝante antaŭ la tendo por tagmanĝi havante konsciencriproĉon. Samnokte mi malbone dormis. Ankaŭ mia mastro estas maltrankvila, ekde kiam ni estis en la lando de la Hunoj (en Hunnio)1. Nokte-tage mi maltrankvilis, ekde kiam mi vidis la fraŭlinon. Mi tion kredis, ke mia mastro dormas, sed noktomeze li alparolis min:
– Kian malbonon vi havas? Kial vi ploras? Kiu batis vin?
Pro liaj demandoj mi ege surpriziĝis kaj apenaŭ mi kapablis paroli.
– Ho, ve, mia sinjoro – mi respondis malfacile – mi estas tre malfeliĉa.
– Kiu batis vin?
Ĉar mi ne respondis dum minutoj, li denove demandis:
– Mi promesas, ke kiu ajn batis vin, tiu pentos.
– Neniu batis min, mia sinjoro, nur mi meditis pri mia sorto.
– Ĉu via sorto estas plorinda? – konsterniĝis mia mastro.
– Ne miskomprenu, mia mastro! Via boneco estas mia viviga sunlumo, sed mi ne meritas vian bonecon. Vi vane liberigis min, tamen mi estas malfeliĉa diablo...
Mi ĉesigis mian diron. Mi sentis, ke mia mastro miras pri miaj vortoj kaj mi parolas pri frenezaj aferoj. Kaj post kelkaj minutoj mia mastro denove alparolis:
– Mi kredis, ke mi konas vin, Zeta. Ja mi vidis vian kreskadon kiel tiun de cipreso, kiun mi plantis, kiam mi akceptis vin al mi. Sed nun mi ne rekonas vin, Zeta: ĉar mi ne konas la pensojn de via animo.
Li ne parolis plu, sed ekdormis. Kaj mi pensadis pri tio: kion mi mensogu morgaŭ? Mi diros al li, ke mi sonĝis malbonon. Nome iu taŭro pelis min kaj piedpremis. Dume mi rigardis la stelojn tra la malfermaĵo de la tendo. Poste mi vidis, ke iu fraŭlino paŝadas sur la piedvojo portante blankan jupon, ruĝajn botojn kaj alvenas al mi kaj rigardas min per siaj belaj okuloj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.