La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Sekvatage la delegitaro tagmanĝis ĉe Atilo. Ankaŭ mia mastro estis tie. Mi denove iris al la reĝedzino. Ĉe la pordego mi renkontiĝis kun la eta vartistino de Ĉat kaj kvazaŭ ni estus malnovaj gekonatoj ŝi diris al mi:
– Ĉu vi ne estas itala?
– Ne – mi respondas mirante pri tio.
– Ĉar mi estas itala. Mia patrino estis itala virino kaj mia nomo estas Ĝiĝia.
Mi pensis, ke tio estas malbela nomo. Sed la knabino daŭrigis:
– Mia patrino estis sklavino de la familio Ĉat kaj ĉi tie naskis min. Sed pasintjare ŝi mortis.
Ŝi ripozu pace!
Ŝi krucosignis sin kaj eklarmis.
– Min tio ne interesas – mi ekmurmuris.
Ŝi ruĝiĝis. Ŝi kovris per la manoj sian vizaĝon kaj ektimante palpebrumis. Ĝustadire ŝi estis malagrabla figuro, ŝajne kiel jupon portanta knabo kaj havanta infanodoron.
– Kion vi deziras? – mi demandis pli milde.
– Nenion – respondis ŝi malĝoje.
Mi iris plu, ja mi rapidis al la reĝedzino. La samaj virinoj estis tie kaj tri aliaj. Nur Emeke malestis. Mi desegnis malbonŝate. Kie estas Emeke? Ĉu ŝi ĉasadas? Kun kiu ŝi ĉasadas? La virinoj denove gapis miajn desegnaĵojn kaj laŭdadis tiujn. Sed jam mi ne ĝojis pro iliaj laŭdadoj tiome kiel pli frue. Mi kuraĝe rigardis ilin. Mi deziris vidi inter ili iun pli belan, o\d Emeke, por ke mi ne okupiĝu nur pri ŝi. Sed Emeke estis la plej bela. La hunaj virinoj estas pli malbelaj, ol la grekaj virinoj, inter ili Emeke estas la plej bela. Ŝi estas la plej bela kiel inter la steloj la vesperstelo. Mi ofte rigardis iun kvardek-jaran dikan sinjorinon. Ŝi plaĉis al mi, ĉar ŝi ege bonguste ridis. Dum grandaj ridadoj ŝi provis kovrii siajn lipojn, ĉar ŝi havis unu dentmankon.
Pli malfrue mi eksciis, ke ŝi estas la pli aĝa edzino de la ĉefestro!
Tagmeze oni enkondukis la malgrandan reĝidon, Ĉaba. Li estis beleta, brilokula infano.
Lia nazo ne estis enpremita. Certe li estis en banejo, ĉar lia hararo estis malseka. Li portis tindrokoloran silkovestaĵon. Li havis kuloton kaj sandalojn. La reĝideton ĉiuj virinoj ekkisis.
Sed li nur sian patrinon. Kaj poste li tuj ekstaris apud mi: interesiĝante li rigardis la dianton, kiun mi desegnis.
– Kiu vi estas? – li demandis min kun infana kareco.
– Mi estas Greko – respondis mi ridetante. – Mi devenas de malproksima loko, kie komenciĝas la lando de la fabeloj.
Efike de tio li pli bone gapis.
– Ĉu vi vidis feinon?
– Mi vidis.
– Ĉu vi vidis Baba Jagan, alinome la fernazan akuŝistinon[24]?
– Ankaŭ tiun. Ĉu do, ankaŭ la sep kapojn havantan drakon?
– Ankaŭ drakon.
– Ĉu vivantan?
– Vivantan, sed ĝi estis nur unukapa.
– Ĉu unu kapon havantan? Ĉu ĝi ĵetadis flamon?
– Jes.
– Ĉu ĝi ĵetadis ankaŭ rokojn?
– Ne.
– Kion ĝi ĵetadis?
– Teleron al sia mastro.
Ĉaba mirgapis. La virinoj ridis. La edzino de la ĉefestro ne kapablis kovri la mankon de sia dento. Ankaŭ la reĝedzino ridetis. Ŝi ekkaptis sian filon kaj ekkisis lin.
– Iru! Atendas vin via ĉevalo. Poste ĉe la tagmanĝo ne iru al la fremduloj, ne karesu ilian barbon kaj ne prenadu ilian orĉenon. Eksidu apud vian patron kaj kondutu serioze kiel via patro. Ĉaba denove alrigardis min, poste oni forkondukis lin.
Finfine ankaŭ mi povis foriri. Mi ĉirkaŭiris la domon de Ĉat, sed la huna knabino nenie videblis. Mi iris ankaŭ al la reĝa palaco. Tie multe da batalantoj restadis en diversaj vestaĵoj.
Unu batalanto portis bizonkapledan peltĉapon kun kornoj de la besto. Kiu vidis lin, timis kornobaton. Li estis sarmata batalanto kiel delegito. Tiutempe mi ne konis Sarmatojn.
Sur ŝtupo de la palaco du grizhararaj liutistoj enuis, vestitaj en sangoruĝaj silkaj vestaĵoj.
Ili plektris, agordadis siajn instrumentojn kaj fojfoje rigardis al la pordulo. Per festa kortuŝiteco ili atendis la momenton, ke ili povu enpaŝi la palacon. Jam estis posttagmezo, kiam la sinjoroj elvenis de la manĝejo.
– Nu, ĉi tio estas neforgesebla! – entuziasmiĝis Maksimino.
– Ĉi tio estas admirinda! – kapjesis mia mastro.
– Tio estas bona ankaŭ en sonĝo! – balbutis la kapitano.
Ilia vizaĝo estis ruĝa kaj la kapitano ankaŭ ŝanceliĝis. Prisko tuj sidigis min por priskribi la okazintaĵojn de la tagmanĝo. Sed Maksimino ĉiam interparolis dum la diktado.
– Ho, kia admirinda reĝo estas ĉi tiu! – li entuziasmiĝis. – Ho, se la imperiestro ekaŭdos, ke Atilo manĝas el lignotelero kaj trinkas el lignoglaso!
– Ĉi tio estas nur fi-e-re-go! – kriaĉis la kapitano, kiu estis sufiĉe ebrieta – sed tio ne estas malbono, ĉar al mi plaĉas la orgojleco en la soldato.
– Pri kia fierego vi parolas? – riproĉis lin Maksimino. – Ne estas fierega, kiu sidas inter siaj popolanoj por juĝi en malnobla proceso pri ĉevalo.
– Sed li malestimas la oron!
– Provu tion donante al li sakon da oraĵoj!
– Ĉi tiu barbaro estas saĝega! – ankaŭ mia mastro kapbalancis. – Mi diras opinion pri la homoj laŭ ilia rido: la ŝuisto ridaĉas, la sciencisto ridetas, sed Atilon mi ne povas iel klasigi, ja li ne ridis pro la ŝercoj de sia amuzanto Cerko.
Je tio la sinjoroj ekridis. La kapitano ŝanceliĝante foriris en sian tendon por dormi.
– Nu, mi ne scias, kien vi vicigas min – diris Maksimino – sed mi preskaŭ sufokiĝis pro la rido pri tiu amuzanto nomata Cerko.
– Ĉiuj memforgese ridis – ĝentiladis Prisko – nur Atilo estis serioza en la tuta societo.
– Mi ŝatus scii nur tion: ĉu por li tute ne estis ridinda lia plezuriganto, aŭ li tute ne volis ridi? – kaj li pripensante skuis la kapon.
Maksimino ne komprenis. Li vidis Atilon kiel korpan homon, sed laŭ Prisko Atilo plie estas anima homo. Tiutage mi ekvidis la diferencon inter ĉi tiuj du homoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.