La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 24

Tagiĝe vekis min tiu kutima bruego, kiu estis aŭdebla nur en la urbo de la barbaroj.

Kornado, vipkrakado, porkoblekado, bovinblekado kaj homkriadoj. Ekmoviĝas la urbo. La homoj ellitiĝas je sunleviĝo por eklabori. La rajdantoj trinkigas la ĉevalojn. La sinjorinoj kun taŭzita hararo pelas la porkojn. La servistoj streĉetendas la membrojn antaŭ la palacoj. Sur la rosaj arboj paseroj pepas. Super la urbo kolomboj flugadas. La hirundoj komencas kaptadi muŝojn. En la fojnostako mi havis bonan dormejon. Ankaŭ aliaj sklavoj dormis ĉi tie, min nur kelkaj kuloj ĝenis. Mi deskuis la fojnerojn de mia vestaĵo, miajn sandalojn mi purigis de la polvo. Mi iĝis malĝoja, ĉar miaj sandaloj ŝiriĝis sur unu flanko. La sklavoj somere ne portas ŝuojn. Miaj sandaloj estas tiom belaj sandaloj, kiuj ĉi tie tute ne estas videblaj. Ĉu nudpiede mi iru al Emeke? Mi lavis min. Per kombilo mi ĝustigis mian hararon, poste atendis ĉe la pordego la vokon de mia mastro.

La servistoj baldaŭ atentigis min:

– He, Greko! Iru antaŭ la mastron!

La familio sidis sur la etaĝa verando. Sur la tablo estis lakto, butero, lardo kaj vino.

Emeke staris apud la du infanoj. Tie estis ankaŭ Ĝiĝia kaj unu maljuna sklavfraŭlino, kiu portis ruĝan silkan mantelon. Ĉiujn ĉi mi ekvidis dum mia enpaŝo. Mi klinis min. Mi restis apud la pordo kaj fermis la okulojn, kiel devas fari la sklavo antaŭ sia mastro.

– Kio estas en via mano? – demandis sinjoro Ĉat.

– Mia mono.

Mi iris al sinjoro Ĉat kaj transdonis la ormonerojn.

– Ormoneroj – gapis sinjoro Ĉat. – Ĉu vi estas riĉa?

– Prisko lasis tion por ke mi ekkonu la vorton „mia”. Sed mi scias, ke ĉi tie estas alia kutimo.

– Patro mia – diris Emeke ekscitite – la reĝedzino Rika donis tiun monon al ĉi tiu Greko.

– Min ne interesas tio – respondis sinjoro Ĉat gaje – sed sklavo ne havu monon.

– Mono de la malliberulo estas mono de sia mastro – diris la mastrino.

Mi retiriĝis apud la pordon.

– Mi pensadis pri tio kion vi diris – ekparolis la mastro – stranga kutimo estas, ke l\d Romianoj akceptas instruiston por instrui, eduki la infanojn.

Mi volis repondi konvene, sed kiel mi kondutu konvene inter la barbaroj, kiuj forprenas la monon de la malfeliĉa sklavo kaj manĝas ĉevalviandon – venis mia alia penso.

– La homo nur helpe de la edukado estos homo – mi respondis suprenrigardante – tiuj du knabetoj aspektas saĝaj.

– Kial ni devus instrui ilin?

– Por ke ili ekkonu la literojn, mia sinjoro. La litero estas ŝlosilo de la spirita trezorejo.

– Kio estas la spirita trezorejo?

– Tio estas la riĉeco de la animo. Tio estas scio, penso de multaj homoj, kiuj pensoj estas enskribitaj, kolektitaj en libroj, kiujn oni gardas ekde multaj jarcentoj.

– Ĉu vi instruus ilin por legi?

– Kaj por skribi, laŭ via ordono, mia sinjoro.

– Vi estas freneza fraŭlo! Ĉu vi ne vidas, ke mi estas riĉa homo? Mi kapablas akcepti multe da bontalentuloj kapablantaj skribi kaj legi.

Li diris ĉi tiujn vortojn kolerege kaj tiom aplombe, ke mi ne kuraĝis kontraŭdiri.

– Mi instruus ilin por ellerni la matematikon....

– Kio ĝi estas?

– Scienco de la kalkulo, mia sinjoro.

– Kial ĝi estas bona? Mi neniam kalkulis miajn bestojn, tamen mi tuj vidas, se mankas unu besto. La nombro de la kortbirdoj ĉiam ŝanĝiĝas. Kial mi kalkulu tiujn? Kion vi instruus ankoraŭ?

– Geografion, historion, filozofion... – mi balbutis – ĉion, kion vi ordonas, mia sinjoro.

– Ne greke parolu, sed hunlingve.

– La geografio estas kono de la tero. Saĝulo devas bone koni la landojn, montojn, fluaĵojn, kie kia popolo loĝas, kiaj estas la urboj, kie estas minejoj, episkopejoj, montaj trapasejoj, fortikaĵoj, kie kia industrio funkcias, kaj similaĵajn. Ĉi tio estas jam bona scienco, sed eĉ tiuj ne por infano – kapjesis li pensadante – tiujn konojn devas scii la reĝo. Bone estas, se la reĝo konas tion, ĉar li povas porti sian popolon tien, kie estas bona paŝtejo apud rivero. – Kion vi instruus kroman, kion vi proponas?

– Historion, kio montras tion, kiel vivis la homoj pli frue antaŭ multaj jarcentoj. Kiuj estis iliaj reĝoj, estroj? Kiel ili batalis? Ĉu ili havis feliĉon, aŭ malfeliĉon, venkon, aŭ malvenkon?

Ĉat skuis la kapon.

– La pasintajn okazintaĵojn kantas la bardoj. Miaj filoj ne devas ellerni tiujn. Se miaj filoj volas aŭskulti tiujn, tiam mi vokas la bardon por kanti la historion. Kion vi instruus ankoraŭ?

Mi jam ege ŝvitis.

– Filozofion, nome la sciencon de la saĝo – mi diris malĝoje. – Vivojn kaj instruadojn de la sep grekaj saĝuloj, ĉefe instruadojn de Aristotelo, Epikteto, Platono kaj Sokrato.

Ĉat mansignis supereme:

Forportu tiujn la greka diablo! Mi ne lernis filozofion kaj tamen estas saĝa. Miaj filoj same ne estos malpli saĝaj.

Mi ne kuraĝis diri alian. Mi konsterniĝis, ke mi certe ne en la domo ricevos taskon. En la domo eblis senti odoron de la lakto. Emeke ne rigardis min. Mi estis malĝoja. Sinjoro Ĉat drinkis unu arĝentpokalon da vino.

– Do, – li diris finfine – mi ekvidos, je kio mi povus uzi vin. Provizore via afero estos akompani min. Nun foriru.

Mi plitrankviliĝis. Povas esti, ke oni ne puŝos min apud la ĉevalojn! Laŭ sinjoro Ĉat mi estas pli bona, pli valora ol la aliaj. Mi klinis min kaj malantaŭen irante tiel eliris el la domo, kvazaŭ la imperiestro estus forsendinta min. La hokformnaza maljuna knabino atingis min sur la koridoro, ekpuŝis min kaj malestime rigardis sur min.

– Vi estas needukita bruto!

– Kial?

– Vi envenis kaj ne salutis, vi eliris sen saluto. Mi miras, ke la mastro ne vangofrapis vin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.