La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 18

En iu vespero aŭgusta ni atingis la riveron Danubo, la limon de la lando de Atilo. La suno jam preskaŭ subiris kaj Vigilanto demandis Eslanton (Eslas), ĉu ne estus bone tendumadi sur ĉi-flanke de la rivero, ol aliflanke. Tial, ĉar transborde oni kutimas ekzekuti malobservantojn de lim-juro kaj fuĝantojn kies kadavrojn oni lasas samloke kiel avertojn, tiujn vidi ne estas agrabla vespera vidaĵo.

Certe Eslanto pensis, ke Vigilanto timas la nekonvenajn agadojn de la limgardistoj.

– Ho, ne – respondis Eslanto – la limgardistoj timas min. Mi proponas transiri. Tiel ni estos plie en la lando. – Kaj li eksonigis la klarionon hunmaniere.

Ni devis atendi pli ol kvaronhoron por la ekiro de la pramo de la transa bordo. Du nudkapa\d Hunoj funkciigis la pramon rapide tirante la ŝnuregon.

– Diablo portu vin! – blasfemis Eslanto. – Kial vi ne estas ĉe la pramo? Vi devas esti tie!

Kie estas la posedanto de la pramo?

– Oni pendigas fuĝantojn – pardonpetis la pli juna Huno – ni rigardis tiujn.

– Kio rigardindas pri tio? – murmuris Eslanto – Vi devas esti ĉiam ĉe la pramo!

– Oni pendigis homojn laŭ la maniero de Romianoj – pardonpetis la Huno. – Tio estas la vera krucumado, ne ĉiutaga okazaĵo. Ne unu, sed du estas krucumitaj! Po du ĉiutage!

Kaj li ĝuante denove alparolis:

– Jes, la Romianoj konas tiun manieron, ne senkaŭze, ja klerigita popolo estas tiu! Ĉu ne?

– Sed jes! – Kapjesis la alia. – Ili rememorados tion eĉ en la Transmondo.

– Ni mute staris konsternitaj apud niaj ĉevaloj. La riverakvo speguliĝis vibrante en la malproksimo. Eble Danubo (Istero) estas la plej granda rivero de la mondo. Mi ĉiam admiras tiun grandkvantan dolĉan akvon, sed samtempe mi timas tiun riveron. Ni paŝis sur la transbordon. Tie proksimume dek kvin Hunoj jam atendis nin. Ili ĉiuj portis nur ĉemizon kaj gatjon[30]. Aperis ankaŭ la pramposedanto kaj demandis Eslanton, kion li ordonas.

– Baku ŝafidon tuj – ordonis Eslanto.

Eslanto ĉiam multe manĝis, drinkis kaj disputis. Sed cetere li estis bona homo, portanta densajn lipharojn. La servistoj starigis la tendojn sur granda ronda areo. Tie jam pretis la truoj por la tendoapogiloj, la tero estis glatigita pere de terdensigo. Tie tendumis ankaŭ du komercistoj, kiuj estis jam reirantaj al Konstantinopolo. Kiam mi rigardis al oriento mi preskaŭ malvarmiĝis. Sur iu monteto leviĝis du kruclignoj kaj sur tiuj estis du blankaj nudaj homoj. Mi montris la vidaĵon al Vigilanto. Ankaŭ li ektremetis.

– Iru en la tendon! – li kriis al sia filo – ne rigardu tiujn.

Ankaŭ Eslanto ektremetis.

– Kion ili pekis? – Eslanto demandis seneme.

– Do, la fiuloj – respondis la posedanto de la pramo – forfuĝis. Multe da fuĝantoj estas, apenaŭ ni kapablas fari la krucumadon. Se oni ne forportas ilin post unu semajno, tiam ankoraŭ ni ne gardos ilin. Ĝis nun ni ĵetadis ilin en la riveron, sed ĉi tiel ili estas savitaj. Pli fortan ekzemplon ili bezonos! Pro tio ni decidis pendigi ilin sur arbon por vidigi al aliaj iliajn sortojn.

– Kiuj estas ĉi tiuj?

– Ankaŭ ĉi hundoj venis ĉi tien antaŭ unu semajno. Tiuj petis nin transporti ilin al la alia bordo. Sed mi vidis, ke ili estas sklavoj. Mi petis de ili ateston pri ilia libereco. Tiuj d\d Romianoj ektimis, balbutis, diris, ke tiuj perdiĝis. Tiam ni kaptis ilin. De kie tiuj venis? Kiu estis ilia mastro? Iu rajdista fraŭlo venis hieraŭ, dirante, ke ni ne lasu iri for vivantaj tiujn fiulojn. Matene mi farigis la kruclignojn kaj unue la pli aĝan kaj poste la pli junan krucumis.

La maljunulo jam mortis, sed la junulo ankoraŭ veis kaj movis sian kapon.

Vigilanto kaj mi iris al li kaj demandadis: ĉu li ne havas mesaĝon al la hejmanoj? Sed li ne kapablis respondi, nur ŝvitis, larmis kaj la muko fluis el lia buŝo. Kelkfoje li stertoris:

– Akvon, akvon!

Proksimume dudek Hunaj rajdistoj rigardis la suferanton kaj diris:

– Kial vi forfuĝis?

Antaŭ ili virinoj kaj infanoj gapadis. Iu sinjorino sidante mamnutris bebon. Sed la Hunoj estis sensentaj. Ili estas similaj kiel infanoj, kiuj ludas per birdo ne pensante ke la birdo suferas. La ludo estas por la infano amuzo. Ĉi tiuj homoj estas scivolaj, kiel mortas la homo.

Ceteron ili ne sentas.

– Vi ne estas homoj! – diris Vigilanto abomenante.

– Sinjoro! – respondis Huno. – Mi nun portis al li akvon por trinki.

– Do, portu al li ankoraŭ akvon.

La sklavo, kiu suferis sur la krucoligno estis samjaraĝa kiel mi. La alia jam mortis. Mi ne vidis lian vizaĝon, ĉar lia kapo kliniĝis malsupren kaj la hararo kovris ĝin.

Nur tiu malfeliĉa junulo vivis ankoraŭ. Antaŭ duonhoro oni krucumis lin, el lia mano fluetis kaj sur la tero kolektiĝis la sango. Sed li nur diris, ke doloras lia dorso kaj plendis, pri soifo.

– Ho, ve! Akvon! – li stertoris.

La Huno sur ŝtuparo iris al lia buŝo kaj donis al li akvon. La aliaj Hunoj interesiĝante rigardis lian trinkadon. Li iĝis pli facile spiranta pro la akvo kaj ekvidante nian romian vestaĵon diris:

– Indulgu min! – li ĝemis. – Trapiku mian bruston!

Mi ne kapablis aŭskulti lin plu kaj reiris al la tendoj, sed mi sentis, kvazaŭ la sango frostas en miaj vejnoj. Ankaŭ Vigilanto reiris al la tendoj. Li demandis al Eslanto, ĉu ne estus bone trapiki la malfeliĉulon. Sed Eslanto skuis la kapon.

– Ne. Li estis Romiano. Li devas morti romiane, nur post lia morto estas ebla lia trapiko.

Ni iris al la rivero Danubo por bani nin, ĉar la sunradioj estis varmegaj, la vojpolvo bruliga.

Reirante al la tendoj jam en varma vaporo tremis la suno, kaj tra la riverborda salikarbarejo etendiĝanta en la malproksimon antaŭmontriĝis la komenco de la nokto. La pramistoj rigardadis jam ĉirkaŭ la fajro.

– Homoj – mi diris mallaŭte al la Hunoj portantaj pintan peltĉapon – mi bedaŭras tiun krucumitan sklavon. Ĉu vi ne trapikus lin pro mono?

– Mi povas fari tion – respondis iu Huno. – Kiom da moneroj vi donas?

– Unu oran moneron.

La Huno konsiderante la oron rapide malaperis. En la nokta silento ni aŭdis dum ioma tempo veadon de la juna sklavo iom, sed pli malfrue tiu silentiĝis. Poste ni aŭdis jam nur la paŝtiĝantajn ĉevalojn mallaŭte kraketigantaj la herbon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.