La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ĝiĝia multfoje estis ĉe mi. Ŝi sidis apud mia lito kaj atenteme atendis miajn dezirojn, parolis ankaŭ tiam, kiam mi estis en silento. Adiaŭante ĉiam ŝi karestuŝis mian manon, dirante:
– Ĝis revido!
Post kelkaj minutoj ŝi denove sidiĝis apud mi. Kvazaŭ ŝi ĝojis, ke mi estas malsana. Iutage mi diris al ŝi:
– Mi ne fartas bone, Ĝiĝia! Kial? Mi estas ege soifa. Metu en la akvon neĝon.
Ŝi gapis pri tio:
– Ĉu neĝon? De kie mi akiru neĝon?
– Ĉu neĝo ne estas ekstere?
– Ĉu ekstere? Nun estas jam printempo. La pomarboj floradas.
Mi kuŝis malsane dum la tuta vintro. Mi apenaŭ atendis iri eksteren. La plantoj jam verdiĝis. Sur la korto estis kovantaj kokinoj kaj la etaj anseroj paŝtiĝis. La ĉielvolbo estis blua. Hirundoj portis koton en sia beko. Apud la fojnostako leontodoj flaviĝis.
Mi kondukigis min al la verda gazono. Mia pluma diableto akompanis min feliĉe kaj kokinblekis:
– Ka-ka-ka!...
Ĉu ne estas mirakla tiu admirinda kuraca efiko de la suno, ke ĉiuj gemalsanuloj tiom sopiras ĝin?
Mi tiel sentis min tie kuŝante kvazaŭ mi estus neĝo kaj la suno ensorbante sekigus min kaj mi fariĝus ĉiam pli kaj pli malgranda kaj fine atingus la Universon.
Tiutage mia ŝamano lastfoje vizitis min. Li forigis la arboŝelon kaj kontente fingrumis mian vundon.
– Nu, ĉu la kristanaj pastroj kapablas kuraci samrezulte? – li diris fiere.
– Bona Bial – mi respondis dankeme – permesu min por manpremi dankeme.
– Bone – li ridetis kaj tenere premis mian manon. – Vi estas inteligenta, saĝa, brava knabo.
Mi aŭdis, ke vi scias legi. Se vi estos libera, venu al mi por esti ŝamano, kiu kapablas fari ankaŭ pluvon.
– Se mi estos libera – mi respondis – tiam la unua oro estos Via.
– Nu, mi donos al vi mian filinon por edzinigi.
Li lavis mian manon, rigardis mian vundon kaj karestuŝis miajn kapon, vizaĝon.
– Kuŝu sub sunbrilo – li diris lastfoje – la sunradion Dio radias surteren kaj ĉi tiel kuracas.
Alian fojon, se vi estos malsana, vokigu min. Super kiu mi preĝas, tiu certe saniĝas, se Dio volas tion. Mia patro estis fama kuracisto. Atilo ankaŭ nun trinkas el lia glaso kaj ne malsaniĝas.
– Rakontu al mi, bona Bial, pri la kredo de Hunoj: Kia estis via Dio?
– Kia? Rigardu se vi havas fortajn okulojn.
– Kien?
– En la sunon. Ĝiaj hararo, barbo estas orumitaj, ĝiaj okuloj estas diamantoj kaj de kapo ĝis plando estas orumitaj. Matene leviĝas, rigardas sian mondon kaj vespere subiras. Poste en la malhelo venas la Satano, ĝiaj hararo kaj barbo estas nigraj kiel la peĉo kaj ĝiaj okuloj estas verdaj kiel tiuj de kato, sed malofte li montras tiujn.
Mi lace aŭskultis lin kaj mi ankaŭ dormetis. Pli malfrue mi provis paŝadi. Sed mi nur stumbletadis. Sinjorino Ĉat donis al mi du somerajn vestaĵojn, kiuj estis faritaj el tola teksaĵo.
Mi ĝojis pro tio. Mi ektordis mian kreskantan liphararon kaj sidiĝis antaŭ la domo de Ĉat por vidi la belan sunon. Sed nur sinjoron Ĉat mi vidis, kiam li rigardis ekstere el la fenestro.
– Ĉu vi estas, Greko?
– Mi estas, Sinjoro.
– Venu en la domon.
– Nu, – mi pensis – mi ne devus montri min. Se li denove koleros min, tiam Bial ne povos resanigi min denove.
Sinjoro Ĉat severege akceptis min.
– Ni daŭrigu – komencis li – la paroladon. Kial vi frenezigis min per tiu letero?
Lia edzino kaj ŝia patro sidis en la ĉambro. Emeke antaŭvenis el la alia ĉambro kaj apogis sin al la pordofosto. Ŝi maltrankvile rigardis min.
– Sinjoro – mi respondis malĝoje – moliĝu via koleru al mi. Mi ne estas tiom fulga, tiom kulpa kia vi min vidas. Mi ne volis suferigi vin. Kiam mi estis ĉi tie kun mia mastro, tiam mi ekŝatis la hunan vivon. Iutage mi renkontiĝis kun Libera-Greko, kiu portis ornaman hunan vestaĵon kaj estis gaja kaj feliĉa. Li diris, ke li estis sklavo, sed en la batalo braviĝis apud sia mastro kaj nun la eksa sklavo povas sidi ĉe la tablo de sia mastro.
– Vi pravas. – Respondis Ĉat bonvole. Ĉu vi sciis pri tio ĉi?
– Jes.
Emeke iĝis gaja. Ŝi bonkore rigardis min. Sed Ĉat denove suspektadis:
– Sed ja Prisko elaĉetis vin, vi iĝis libera kaj li edukis vin por havi elitan oficon.
– Mia sinjoro! Mi ne fidis je la kortego. Tie la virinoj regas, ĉi tie la viroj. Ekvidante vin mi sciis, ke vi estas bona homo. Mi pensis, ke mi estus via sklavo kaj dum la milito batalos apud vi.
Ĉat gapante iradis en la ĉambro.
– Vi estas freneza, sed brava! – li diris skuante la kapon. – Ĉi tion vi estus devinta diri kaj ne hipokritadi. Nun jam mi ne redonos al Prisko.
– Mi timis vin, ke vi resendos min al li.
– Nu, bone estas. Vi restos sklavo. Ja fremda liberulo ne povas loĝi ĉe ni. Sed ĉar vi ne estas kaptita sklavo, nek elaĉetita sklavo, mi redonas vian monon. Sinjorino Ĉat diris al sia edzino – redonu la monujon de la knabo.
– Mi petas vin, mia sinjoro, estu via tiu monujo – mi respondis – mi bezonas ne la monon, nur vian favoran bonecon. Maksimume bonvolu doni unu ormoneron por donaci al la ŝaman\d Bial.
– Ne donu al li oron, – kriis sinjorino Ĉat; ja tiu ricevis unu bovidon por la sanigo. Tio sufiĉas!
Sinjorino Ĉat estis duonpatrino de Emeke.
Ĉat eble pli forte timis tiun sinjorinon ol Atilon. Ekde tiam ĉiun antaŭtagmezon mi iris inter la 4–15-jarajn infanojn por ekzerci min pri la arkpafado, ĵeti lancon kaj lerni la militan rajdadon. Kompreneble estas, ke mi faris ĉion nur singarde pro mia brako. Estis tie instruistoj, kiuj montris al mi ĉion komence, kiel rulumi ŝnuron por la arkpafo[34], la streĉon de la pafarko kaj la turniĝon sur dorso de la ĉevalo. Ĉefe la klarionsignojn mi devis koni bone. Al ĉiuj militaj movoj apartenis unu klarionsigno, kiujn jam la hunaj infanoj konas, sed mi devis ellerni tiujn, ĉar ĉio estis novaĵo por mi. Mi lernis tiujn ankaŭ hejme, ĉar mi hontis, ke ankaŭ la ĉevaloj konas la klarionsignojn, nur mi ne. Nu, mi devas lerni eĉ ankaŭ de la ĉevaloj.
Admirindas, kiom ili konas la klarionsignojn. Ili scias je kio ili devas kuregi kaj tiun signon je kies aŭdo ili devas turni sin, kaj tiun signon kiun aŭdante ili devas halti. Sed ili plej bone komprenas la voksignon por avenmanĝi.
La milita rajdado de Hunoj estas malfacila scienco. Mi tion supozis pli frue, ke mi ne devas scii la rajdadon; ja sur la malpuraĵaj stratoj de Konstantinopolo ni ĉien iris ĉevaldorse. Sed l\d Hunoj akre rajdas, krude kuregas, turniĝadas sur la senselaj ĉevaloj... kion mi devis ellerni sur kampoj de Hunoj ... kaj tio ĉiam minacis min per kolrompiĝo.
Ni ekkuregis ĉiam en densa trupo kaj la trupo poste dislarĝiĝis kiel ventumilo.
La imagita malamiko estis arbareto de betuloj, kiun oni plantis militekzercocele. Ĉe la arbareto ni arkpafis, poste aŭdante la klarionsignalojn ni devis tuj turniĝi kaj regalopegi.
La spertaj batalantoj klarigis al mi, ke mi devas scii bone ordoni al mia ĉevalo. Kiam la malamiko kuraĝas postkuregi la Hunojn, tiutempe subite la Hunoj devas returniĝi, denove devas arkpafi, poste kontraŭataki per lancoĵetado la malamikon konfuzitan per arkpafado.
Krome, tiuj okazaĵoj dependas jam de la huna heroa bravaĵo kaj de la batalo per glavoj, pioĉoj, batalhakiloj, batalfrapiloj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.