La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 19

Mi dormis liberaere inter la soldatoj. La ĉielo estis nuboplena, la luno ne brilis, do ni kuŝiĝis frue.

Sed mi ne kapablis dormi. Ankoraŭ hodiaŭ mi ne estas sklavo, eĉ nun mi povas reiri pro ia kaŭzo. Kio okazos, se pli malproksime en la lando mi jam bedaŭros mian agon? Tiam jam ne estos revojaĝeblo. Tiam jam ne estos apud mi Vigilanto kaj Eslanto, kiuj povos atesti, ke mi ne estas fuĝanta sklavo. Povas esti, ke mi dungiĝos al sinjoro Ĉat kaj de tiu mi fuĝos for. Kiel mi transiru la limon? Ja la limgardistoj forte gardas la imperian landlimon kiel vivanta ĉeno kaj eble ankaŭ aliloke sammaniere romimaniere punas la fuĝantojn konatajn kiel romianoj.

Teruroj de la apokalipso turmentis min. Mi ŝvitis pro la penso. Sed kiam mi pensis pri tiu fraŭlino, rozkoloriĝis la nokto, kaj anstataŭ teruraĵoj kolomboj kveris ĉirkaŭ mi. En la historio trovatas ekzemploj, ke elitulinoj iĝis malliberulinoj de sklavoj. Homan leĝon oni ne povas aldevigi al homa koro. La leĝoj de la homa koro estas apartaj. La rozo kaŝiĝis en papereto sur mia brusto super mia koro. Ĝi estis jam velkinta, sed mi flaris ĝian bonodoron.

– Emeke, via odoro estas en ĉi rozo! En ĉi rozo vi donis al mi vian animon!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.