La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Post kvaronhoro sinjoro Ĉat elvenis de la domo. Lia ĉevalo estis jam jungita.
– Donu al vi Dio feliĉan matenon – diris la sklavoj – je via sano estu la nokta ripozo.
Sinjoro Ĉat ĉirkaŭrigardis:
– Portu ankaŭ unu kroman ĉevalon. Ĉu la ĉevalo Fumo estas hejme?
– Ne, sinjoro – respondis la ĉevalisto – mi lasis eliri ĝin al la ĉevalaro. Ja...
– En ĉi tiu okazo konvenos nun la maljuna Balkano.
– Ĉu ni metu sur ĝin selon?
– Ne.
La ĉevalisto portis la alian ĉevalon. Tio estis sensela, sen kovrilo, sen piedingo. Ĉat ordonis al mi surĉevaliĝon. Li ekiris kaj mi iris post li. Ni trotis sur la longa strato. La homoj salutis lin. Li levadis la manon al sia felĉapo. Subite li kriis al mi:
– Zeta!
Li malrapidigis sian ĉevalon nur al paŝado. Mi rapidis apud lin.
– Ĉu vi estis kun via mastro en la palaco de la imperiestro?
– Preskaŭ ĉiutage.
– Diru al mi ion pri tiuj. Kiaj homoj estas tiuj kiuj vivas tie?
– Mi tiel scias, mia sinjoro, ke vi estis tie kiel delegito antaŭ tri jaroj, kiam vi hejmenportis sesmil pundojn da oro de la imperiestro.
– Vi pravas. Sed tie ĉiuj vortoj estis mensogado kaj aktorado. La honoron ili metas sur sin kiel festan vestaĵon. Mi ŝatus aŭdi ion pri ilia labortaga vivo. Parolu pri tio!
Mi diris al li, ke Teodozio estas malfortulo kaj mallertulo. Ties pli aĝa fratino regas, sed estas apud ŝi kelkaj konsilantoj. Mi jam komprenis, ke mi estas lia konversacianto. En paŭzo de la parolado mi diris ion pri mia afero.
– Permesu, sinjoro, diri ion. Kiam mi elvenis el via ĉambro, tiam via sklavo admonis min, ke mi ne salutis. Mi ne konis la kutimon. Pro tio mi petas pardonon. Alivorte ĉe ni la sklavo nur tiam povas paroli, kiam la sinjoro demandas lin.
– Ne gravas – li mansignis bonece.
Ni atingis la ĉevalaron. Tie li elelektis malaltan ĉevalon en kies vilo pli multaj estis la blankaj vileroj, sed tamen la griza koloro regis. Tiu estis Fumo. Ĝi iĝis mia ĉevalo, ĉar sinjor\d Ĉat malpermesis al sia sklavo rajdi kun li sur samalta ĉevalo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.