La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 40

La unua granda stacio kie ni ripozis unu semajnon estis la urbo Augusta. Tie estis starigita unue la granda tendo de Atilo. Mi nur miregis tiun pompan konstruon brilantan pro multaj oraĵoj. Ĝi konsistis el orkolonoj kaj orlamenoj. Kvazaŭ tiu ne estus tendo, sed ornama lignopalaco masonita per tegŝtofo.

Sur la etaĝo loĝis ambaŭ reĝaj sinjorinoj kaj iliaj servistaroj. Sed tiu servis ankaŭ kiel interkonsilejo. La ternivela ĉambrego estis larĝa manĝejo, kaj ankaŭ konsultejo. Ĉe ĝia angulo same el ligno pretigita malvasta ŝtuparo serpentumis supren. Tiutempe Atilo jam portis vestaĵon brilegantan de oro kaj diamantoj. Mi ne povis kompreni ties kaŭzon.

La skribistoj rakontis poste, ke dum militiroj li ĉiam portas pompan vestaĵon, kaj ĉefe tiam, kiam li atendas submetiĝojn de popoloj. Tiutempe jam kun ni venis miloj da Markomanoj[73],

Kvadoj kaj Ŝvaboj. Tiuj aliĝis al la armeo de la ĉefmilitestro iranta aliborde. Tie ĉe la river\d Rejno la Turinganoj[74], la Burgundoj[75] kaj Frankoj de la riverbordo de Nekar portis siajn flagojn. De antaŭ kiuj fuĝis la reĝido al Atilo. Oni portis al li la kronon kaj anoncis, ke lia frato mortis. Mi pensas, ke oni mortbatis tiun.

Dum ĉi tiuj aliĝoj okazis, la praarbaro de Hercin laŭtbruis pro la hakilbatadoj. La armeo devis transiri la riveron Rejno, por kio multe da flosoj kaj pramoj bezonatis, sed ĉar tiuj ne estis disponataj, Atilo dehakigis la arbaron. La bruego similis al forta tondrado post kies elĉerpiĝo oni komencis fari la flosojn kaj pramojn. La sekvan tagon jam transiris la riveron la spionoj, estroj kaj la avangardo de la armeo. Se per okuloj de la suno povus esti rigardebla ĉi tiu popolinundo, ĝi estis tia spektaklo, kia ne plu ripetiĝos en la vivo de la tero. Kvazaŭ milionoj da formikoj svarmas sur la montoj kaj en la valoj kaj densiĝas antaŭ Rejno. Ĉi tiu svarmanta aro de homaj formikoj en malgrandaj boatoj transiĝis sur la akvo. Sur la transa bordo ili denove disiĝante iras al nordo kaj sudo, la armeoj sur cent-ducent mejla tereno marŝas ventumilforme. Kaj antaŭ ili marŝas alia granda popolamaso, kiun la armeo de Atilo ŝovas al okcidento.

Kiuj estas premataj ĉiam okcidenten de la armeo de Atilo? Tiuj estas la romiaj garnizonoj, kiuj forlasas la urbojn kaj fuĝas antaŭ ni. Ili serĉas la armeon de Aecjo por unuiĝi kun ĝi.

Krome tiuj Frankoj kaj aliaj popoloj, kiuj gustumis jam la romian kulturon. Kiuj loĝas en ŝtondomoj, tiuj serĉas la romian armeon. Nur la nomadaj popoloj aliĝas al Atilo. Kie estas la romia armeo?

Ĝi estas tie, kie la suno subiras.

Sed tamen ekzistas popolo en Burgonjo (aŭ Burgundio), kiu estas aŭdaca, freneza kaj tamen estiminda. Ilia reĝo Gondikar ne iras plu kaj diras:

– Min interesas nek Atilo, nek la teraj Dioj! Mian dorson Atilo ne vidos!

Li havas okdek mil homojn. Ili estas herooj kaj frenezuloj. Post unu horo hufoj de hunaj ĉevaloj ruĝiĝas pro sangkoto, kaj okdek mil animoj flugas al la ĉielo. Roksube kuŝas griza ulo vundoplena, preskaŭ nudbraka. Li havas apude nek glavon nek peltĉapon. Lia griza barbo estas sanga. La rabistoj apenaŭ lasis vestaĵon sur li. Oni montris, ke li estas reĝo Gondikar.

Mi deprenis mian peltĉapon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.