La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mi ekbruligis unu torĉon kaj ekiris antaŭ mia mastro. Ĉirkaŭ la tendoj kuŝis dormantaj soldatoj. Nur bojado de hundoj aŭdeblis en la nokto. Mia mastro kaj la ĉefestro paŝadis post mi. Ili ne paroladis. Atingante nian tendon la ĉefestro surĉevaliĝis kaj tiam Ĉat demandis la ĉefestron:
– Ĉu ne ni komencos?
– Certe ne. – respondis la ĉefestro.
– Ĉu la signoj ne estas klaraj?
– Ne. Atilo certe matene denove trarigardos la armepoziciojn.
Mi ekmiris pri la vortoj de la ĉefestro. Pli malfrue mi ekkomprenis, ke Atilo intence montris al la fremdaj regnestroj, ke la signoj estas favoraj.
– Kio okazos, se ili komencos? – demandis Ĉat.
– Mi ne scias – skuis la kapon lia frato. – Sed nun dormu. Mi ekiros post unu horo.
– Ĉu al sudo?
– Jes. Niaj du spionoj aranĝis bruligi la fojnajn ĉarojn, se vento blovas. Ilin oni starigis proksime unu al alia. Se helpos Dio, mi atingos tiujn dorsoflanke. Estu singarda, ĉe la rivereto, kie la kanaro estas.
Ambaŭ fratoj manpremis. Ĉat dronante en pensoj paŝis en la tendon. Li haltis, poste pro lia oscedo lia mentonosto krakis. Mi metis la torĉon sur la kolonon kaj volis helpi lin senvestiĝi.
– Hodiaŭ nek mi, nek vi senvestiĝos, – diris Ĉat – eĉ vian glavon vi ne demetu.
Li elprenis el la kesto du felajn saketojn, samgrandajn, kiuj kutimas esti la fumaĵitaj globoj de la porkaj stomakoj plenigitaj de porkviandaj miksaĵoj.
– Elportu kaj pendigu ĉi tiujn malantaŭe al la seloj de via ĉevalo Fulmo kaj de la konduktila ĉevalo. Mi donas ankaŭ al vi, ĉar dumbatale oftas la soifo.
Li eltiris la korkon de la fela vinujo kaj gustumis la trinkaĵon.
– Aĥ, diablo! Ĝi vinagriĝis! Gustumu! Ĝi estas vinagra.
– Sciu Sinjoro, tio ne estas miraklo! Ni, ne kunportis kelon.
– Kial ne vinagriĝis la vino de la reĝo?
– Ĉar ĝi estas en barelo sub malsekaj ledoj.
Li ekkuŝis en la hamakon kaj tuj ekdormis. La ĉevaloj staris apud la tendo jungite. Apud ili maldormante kuŝis Karaĉ, la ĉevalisto. Sur la selo estis jam antaŭpreparita la kornuso[86], lignamadzo kuprokovrita kaj sagujo plenigita per multe da duon-klaftojn[87] longaj sagoj el kanoj.
– Metu furaĝon al la ĉevalo – mi diris – antaŭ mateno verŝajne ni ne komencos. Ĉu vi ne vidas, ke estas sur ili la avena saketo?
Karaĉ oscedis kaj ankaŭ li ekkuŝis apud la tendo. Mi kuŝis antaŭ la enirejo de la tendo. Tie dormis ankaŭ Lado kaj du sklavetoj. La pli lastajn ĉe la Alpoj ricevis Ĉat. Sur iliaj piedoj estis eĉ nun ĉeno.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.