La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Jam estis printempo, kiam en la rivero Ister ni trinkigis niajn ĉevalojn. La salikoj, betuloj jam kreskigis novajn foliojn kaj la kampoj kaj paŝtejoj similis al verdaj velurtapiŝoj, sur kiujn iu gigantulo ŝutintus ovoflavon. Ni havis sume dek tendojn. Maksimino havis unu tendon. Li estis la delegito de la imperiestro. Prisko kaj mi havis alian tendon. La trian tendon havi\d Vigilanto la interpretisto, kiu estis konstante palpebrumanta maldika homo, kiu estis ĉe Atilo plurfoje. La aliajn aĉajn tendojn havis la servistoj kaj Rustikjo (Rustikios), la komercisto, kiu aliĝis al ni por elaĉeti iun sian parencon, kun permeso de Maksimino.
Antaŭ ni marŝis soldataro, kiu akompanis dek du fuĝantojn de Atilo kaj kune kun la hunaj delegitoj faris polvonubon. Dumvoje mi montris interesiĝon pri la huna lingvo. Vigilanto ka\d Rustikjo instruadis la sinjorojn, sed mi – Paŭlo Ŝenki (neniu) – ne rajtis demandi ion. Mi alproprigis nur tiujn konojn, kiujn miaj oreloj ekaŭdis. Vigilanto estis lerta instruisto, ĉiam hunlingve demandis, la sinjoroj devis respondi ripetante la demandon:
– Kio paŝtiĝas tie sur la kampo?
– Ŝafaro paŝtiĝas tie sur la kampo.
Unue li nur vortojn demandis.
– Kio estas ĉi tio? – li montris sian mantelon.
– Tio estaŝ „manntelo” – respondis Maksimino.
– Tio estaŝ „mantello” – respondis mia mastro.
– Tio nek manntelo, nek mantello estaŝ – korektis Vigilanto – sed tio estas mantelo.
Pro tio ĉiuj ridis.
– Forportu la koboldo tiun ĉi barbaran lingvon, kiu povas ellerni tion, se li scias ne de sia panjo?
Sed mi volis ellerni ĝin. Mi petis permeson de mia mastro por iri avane apud la fuĝantoj por amikiĝi kun ili, eble tio povus iĝi utila al ni. Prisko mem akompanis min al la kapitano por peti permeson pri parolado. Baldaŭ mi trovis malaltan junulon, kun cikatra vizaĝo. Li estis juna, ŝajne povis esti samaĝa kiel mi kaj mi sciis ke la junuloj bone komprenas unu la alian.
Iom da tempo mi senvorte rajdis apud li sed poste latine komencis demandi lin afable:
– Quid nomen tibi est? /Kio estas via nomo?/
La Huno alrigardis min, bone videblis en liaj etaj kaj nigraj okuloj, ke li ne komprenas la demandon. Mi havis ĉe mi segmenton da pano, kiun mi transdonis al li pensante, ke ankaŭ la hundon per pano ni kutimas amikigi kun ni. Poste mi demandis hunlingve:
– Kio estas ĉi tio?
La Huno ekridetis.
– Ĉu vi ne estas Greko? – li diris fremde elparolante la grekajn vortojn. – Kial vi parolas al mi hunlingve, kvankam vi ne scias paroli hune?
– Mi voli lerni – ricevis li la petan amikan respondon de mi.
Bone estis, ke li komprenis ankaŭ greke, ĉar pli facile ni povis konsenti. Dumvoje mi helpos lin per manĝaĵoj, trinkaĵoj, kaj li instruos al mi la Hunan lingvon. Tuj dum la unua tago mi jam sciis proksimume cent nomvortojn, kelkajn salutojn, dirmanierojn: Bonan tagon don\d Dio! Forton, sanon! Dio benu vin! Mi petas! Mi dankas! Mi petas pardonon! Kien kondukas ĉi tiu vojo? Ĉu ĉi tiu hundo ne estas mordema? Kaj mi eksciis ankaŭ aliajn. Samvespere mi hunlingve salutis Rustikjon:
– Mi deziras bonan vesperon! Ĉu mi ne malfruis ĉe la vespermanĝo?
Rustikjo priridis:
– Vidu! – li diris al la sinjoroj – ĉi tiu knabo ellernis la hunan lingvon jam dum unu tago.
– Lernu, Zeta – instigis min mia mastro – certe ĝi utilos por ni.
Nu, mi lernis tiom entuziasme kvazaŭ ankaŭ en la Transmondo mi devus akiri mian feliĉon tiulingve. „Ho mi, blinda azeno,” kiom entuziasme mi laboris je mia malfeliĉo.
Post kelkaj tagoj mi eksciis, ke la nomo de la huna junulo estas Del kaj li estas servisto de la ĉefsinjoro Ĉat[7], la junfrato de la samnoma ĉefmilitestro de Atilo.
– Kian malbonon vi faris – mi demandis lin – ke vi devis forlasi la bonstaton?
La fraŭlo iĝis malĝoja.
– Mi faris nenian malbonon.
– Tamen...
– Nur tiu havis unu filinon...
Mi ekridis.
– Jes, Vi enamiĝis al tiu.
– Kion fari? Li iĝis pli parolema.
– Ĉu ankaŭ la fraŭlino amis vin?
– Mi parolis kun ŝi neniam.
Li ne volonte parolis pri la okazo. Sed post la tagmanĝo mi donis al li glason da vino kaj li fariĝis pli parolema, ol antaŭe.
– Kio okazis, Del? Ĉu vi faris tamen iun malbonon?
Li flustris:
– Mi nur skribigis unu am-vergon kaj sekrete enŝteligis ĝin al ŝi.
– Nu, tio estis granda stultaĵo, sed kio estas la am-vergo?
– Ĉe ni oni skribas sur paperon nur ĉe la regnestro. La popolo skribas sur vergon, eĉ sur tion ne per inko, sed per tranĉilpinto. Do, ankaŭ mi tranĉis vergon de sovaĝa rozo kaj portis al la ŝamano Bogar. Mi petis lin skribu sur la vergon kion la fraŭlo kutimas diri al la fraŭlino.
Sed plie tion, ke amas ŝin tiu, kiu eĉ tute ne rajtas rigardi ŝin. La ŝamano surskribis tion bele:
„Unu herber’ stelon amas, sed la stelo fore brilas.
Ho ve, la ĉielo altas, la rosa herb’ malfeliĉas.”
– La ŝamanoj estas lertaj, saĝaj. Mi ne diris al li la nomon de la knabino, sed mi forgesis diri al li, ke mian nomon li ne skribu sur la vergon. Pro la nomskribo okazis la malbono.
– Ĉu la letero atingis ŝian patrinon?
– Ne. Ĝi atingis ŝian patron. Feliĉo estis, ke mi kaŝiradis apud la palaco kiam la sinjoro kriegis mian nomon. Leono kriegus tiel, se oni pikus varmegan feron en lokon inter ĝia abdomensubo kaj femuro. Se tiam ne estintus vespero, mi jam estus en la kropo de korvoj.
– Ĉu la fraŭlino estas bela?
Del nur mansignis kaj levis la brovojn kvazaŭ li dirus, ke ŝian belecon oni ne povas esprimi pervorte. Mi ridetis pro tio pensante, ke certe ŝi estas iu dika ansereto, iu pogaĉvizaĝa[8] belulino.
– Sed ŝia patro estas grandsinjoro kaj ne donis ŝin al vi.
– Certe ne! – diris Del.
– Mi miras pri tio, ke vi faris malbonon, ja vi estas ege saĝa.
Li ne parolis, nur palpebrumis kaj drinkis la vinon. Mi plu demandadis lin:
– Kiel oni nomas la fraŭlinon?
Mi nur tial demandis ĉi tion, ĉar mi volis aŭdi hunan virinan nomon.
– Ŝia nomo estas Emeke[9] (Emőke – Emøke – Emeke) – flustris li malĝoje.
– Ĉu Emeke? Tiu estas stranga nomo. Sed se mia mastro havus filinon, kiom ajn belan, mi ne perdus mian prudenton.
Li ne respondis. Mi vidis, ke li suferas pro la menciado de la afero. Pro tio mi ŝanĝis la temon. Kiam ni atingis la limon, tiam hunaj rajdantoj kondukis nin trans montojn kaj tra arbarojn. Dum la tria semajno ni atingis ebenaĵon. Tiam jam interesis min la veturado, ĉiam estis spertataj novaĵoj kaj ĝoje mi paroladis kun la Hunoj.
Finfine ni atingis la unuan kolonion de Atilo. Mi atendis vidon de iu granda barbara urbo kaj multe da barbaroj. Sed mi elreviĝis, ja en tempo de paco la popolo vivas dise-mise, nur la sinjoroj svarmadas ĉirkaŭ Atilo. La hunaj homoj loĝas ne en domoj, sed en tendoj kaj ili ne estas mordemaj. Ni traniris multe da setlejoj kaj ĉie vidis sur la korto de la domoj tendojn. La domojn ne ili konstruis, sed ĉi tie ili jam trovis tiujn. Del diris, ke ili nur vintre loĝas en la domoj, sed ankaŭ tiam nur la sinjorinoj kaj la gemalsanuloj.
– Mi ne komprenas – mi diris al Del – domo ĉiam estas pli bona, ol tendo: vintre estas pli varma, somere estas pli malvarmete. Ni pli bone povas kaŝi la aĵojn kaj la trezorojn.
– La domo ligas la homon al unu loko – kapskuis Del. – Mi sentis min, kvazaŭ mi dormus en kripto. La tendo estas pli bona ol la domo. En la tendo vivanta homo tie vivas, kie li volas.
La mondo estas belega kaj granda, sed por mi ĝi estos malgranda baldaŭ.
Ankaŭ Atilo loĝis en tendo. Jam de malproksimo elvideblis lia per orbutonoj ornamita tendo inter la simplaj tendoj. Sur la supro de la tendo flagris blanka silka flago. Inter la tendoj fumo kaj rostaĵodoro disvastiĝis en la aero. Sed flareblis ankaŭ odoro de sterko. Estis tagmezo.
– Via popolo ne malsatas – mi diris al Del – ĉu vi manĝas ĉevalviandon?
– Kelkfoje la ĉevalviando estas pli bona manĝaĵo, ol la bovoviando – diris Del tirante la ŝultron – sed mi jam ne povos elekti, kaj li maltrankvile rigardis la tendojn.
– Greko – li diris post kelkaj minutoj – vi estas bonkora al mi, ĉar vi donis al mi akvon kaj manĝaĵon. Mi dankas al vi. Sed mi dezirus peti ion de vi, kion vi faru.
– Diru trankvile: se tio eblas mi faros.
– Se vi ekvidos min ie palisumita, tiam venu al mi kaj se mi ankoraŭ vivos, tiam piku vian ponardon en mian bruston.
Mi ne plu povis paroli al li, ĉar lin kaj la aliajn sklavojn oni forkondukis al la tendo d\d Atilo. Mi vidis iun herban monteton apud la kolonio. Kelkajn minutojn mi rigardis la ebenaĵon, kie staris proksimume dekmil plurkoloraj tendoj. El inter la tendoj sur malgrandaj ĉevaloj multe da infanoj rajdis al ni. Haltante ili gapis nin kaj ridis. Ili portis ĉefe blankan kotonvestaĵon, sandalojn ne, kaj surkape ne havis peltajn ĉapojn. Sur ilia dorso estis sagujo kaj de la ŝultro pendis pafarko. La hunaj infanoj de mateno ĝis vespero arkpafis paserojn kaj hirundojn. Ĝis mi alkutimiĝis al ili, mi diris, ke ili estas malbelvizaĝaj. Ilia nazo estis enpremita – por aspekti mongolida – kaj la vizaĝo estis cikatra kvazaŭ hundo mordintus ilin suĉinfane kaj videblus ties cikatroj. Sed la knabinoj estas pli belaj, ol la knaboj. Iliaj nazoj estas ne plataj, la vizaĝoj kiel rozoj. Ili portas ruĝan vestaĵon, ludas kun pupoj kiel niaj knabinoj. Ili ne portas ŝuojn. Nur la knaboj rajdas.
Vigilanto klarigis al mi, ke la hunaj knabvizaĝoj intence estas malbeligataj. Ĉi popolo fiere portas siajn vundojn. La sencikatra viro estas malvireca. Nur la vizaĝo de la estroj, regnestroj povas esti sencikatraj, ĉar tiuj povas esti armilsekuraj. Krome la Hunoj ne batalas tiom singardante kiel la alinaciaj batalantoj. Dum ni tendumadis sur la monteto, kolera huna rajdanto galopis al ni kaj riproĉis nin, ĉar ni volis starigi niajn tendojn sur pli alta loko, ol staris la tendo de la reĝo, laŭ li tio povus esti tre maldeca. Poste li montris al ni lokojn por niaj tendoj. Ĝis ni faris niajn tendojn tri Hunoj galopis al ni portante panterledon kaj ursofelĉapon.
Du Hunojn, la lipharan Edukonon kaj Oreston (Orestes), ni jam konis. Ambaŭ estis ĉefsinjoroj orgojlaj, kaj videblis, ke ili ne estas hundevenuloj. Poste ni eksciis la nomon de la tria. Li estis sinjoro Ĉat.
– Kial vi venis ĉi tien? – demandis severe Ĉat.
La sinjoroj gapis, kiam Vigilanto interpretis la demandon. Ja Atilo scias tion! Mia mastro tamen respondis:
– La imperiestro sendis nin al via reĝo, ni povas respondi nur al li.
– Ĉu vi pensas, – murmuris Ĉat – ke ni venis al vi nur fanfaroni pri nia stato, nur je nia ŝato? Nin la regnestro sendis por demandi tion.
Li titolis Atilon nur regnestro. Li estis parolema, taŭzitharara homo, portanta cikatrojn kiel ĉiuj Hunoj. Kvar orĉenoj estis ĉirkaŭ lia kolo. Sur la orĉenoj pendis orringoj kaj ormoneroj.
Lia glavo estas kurba, ĝin faris pli valora diamanto, kun prezo kiel la valoro de unu tuta lando.
Nu, malfeliĉa Del, se li enamiĝis al filino de sinjoro Ĉat, tiam vi jam ne plu ricevos ĉevalidrostaĵon.
– Ankaŭ vi povas koni – defendis sin mia mastro – la kutimojn. Ĉu viaj delegitoj dirus al alia homo mesaĝon de Atilo? Ankaŭ ili respondus nur al la imperiestro.
La Hunoj rigardis unu la alian, priparolis la aferon kaj poste retrotis al Atilo. Ni pensis, k\d Atilo malsaĝmaniere sendis la demandantojn kaj post respondo de niaj mastroj batos sur la frunton kaj diros: Mia dio! Ili bone parolas! Sed tio ne tiel okazis.
El inter la hunaj sinjoroj Ĉat kaj Oresto (Orestes) denove revenis al ni kaj denove kriis al ni:
– Se vi ne havas kroman dirindaĵon: tiam jen vojo al vi ĉu dekstren ĉu maldekstren!
Kaj ili foriris. Maksimino iĝis furioza. Ankaŭ mia mastro surpriziĝinte gapis post la rajdantoj. Ankaŭ Vigilanto iĝis preskaŭ blukolora pro kolero:
– Ĉu ni iru hejmen? Ĉu ni portu nenion hejmen? Atilo konas min. Mi povas persvadi lin lasi mian landon pace.
Ni jam surmetis la tendojn sur la ĉarojn kaj jam volis starti, kiam nova delegito trotis al ni kaj kriis de malproksimo:
– La reĝo ne lasas vin foriri nokte!
Li jam nomis Atilon reĝo. Por mi io estis ege stranga. Nur poste mi ekkomprenis, ke li nur antaŭ ni uzis la vorton „reĝo”. Ni denove starigis la tendojn. Atilo sendis unu bovon kaj unu ĉaron da fiŝoj por vespermanĝi. Poste ni iris dormi. Mia mastro nokte ne kapablis dormi. Li flustradis, ĝemis. Mi demandis kio ĉagrenas lin.
– Dormu! – Li ĝemis – mi hontas, ĉar la barbaro ne estimas nin!
– Sinjoro mia! – mi diris al li – ĉu vi ne pensas, ke tio havas kaŭzon?
– Kio?
– Pensu pri tio, ke vojaĝante vi vokis por tagmanĝi la kvin hunajn delegitojn, poste dum la tagmanĝo kiam parolado daŭris pri Teodozio kaj Atilo, Vigilanto nevole misparolis. Li estis ebria. Li diris, ke ne decas samtempe menciadi Dion kaj homon. Mi diris tiam, ke li estas ebria, ja li ankaŭ ŝanceliĝis.
– Vi pravas. La hunaj sinjoroj pardonis lin jam alitage.
– Vi pravas. Sed al Atilo ili povas rakonti, kiel pensadas pri Atilo la delegitoj deTeodozio.
Mia mastro plue ne parolis. Mi ekdormis. Matene mi vidis, ke li kaj Maksimino cerbumante interparoladas. Poste ili vokis Rustikjon. Rustikjo ne apartenis al la delegitaro, nur venis kun ni. Li bonege parolis la hunlingvon. Li venis al skribisto de Atilo, kiun ia\d Aecjo (Aetius)[10] donacis al Atilo. Tiu estis proksimume kvardekjara Greko portanta buklan hararon kaj ĉiam hastis. Mia mastro surĉevaliĝis, la ĉevalon mi kondukis kaj Rustikjo piediris apud ni.
Estis printempa sunbrilo. Ni iris al la tendo de Ĉat. Mi restis ekstere por ĉevalgardi. Ili anoncis nin. Kion volis priparoli mia sinjoro kun Ĉat? Mi eksciis tion nur pli malfrue. Li promesis al li donacon, se li lasas nin eniri al Atilo. Dum ili estis en la tendo de Ĉat, de ekstero mi admiris du belajn kvarangulajn larĝajn tendojn, kiuj povus taŭgi por kvindek homoj. Ili ŝajnis esti posedaĵoj de sinjoro. Ambaŭ duoblamuraj tendoj estis pretigitaj el dika kruda tufa lanokovrilo el ruĝaj strioj. La enirejon ornamis ĉevalvostoj kaj pugnograndaj orumitaj globoj. Super la enirejo mi ekvidis emblemon montrantan du pezajn glavojn de la suno pentritajn per peĉo, tenatajn per du manoj, kudritaj el ruĝa drapo. Krome super la glavoj videblis la orumita bildo. Pli malfrue mi spertis, ke ĉiuj tendoj havas ian atributon aŭ super la enirejo aŭ ligita flanken. Sed flago flagris nur sur la tendo de la reĝo. Evidente virinoj havis la malantaŭan tendon. Tion montris la blankaj perlogirlandoj pendantaj ĉe la enirejo kaj la fenestrojn ornamantaj blankaj vualaj ŝtofoj. Antaŭ la virina tendo staris ĉaro, antaŭ ĝi kvar ĉevaloj. Oni pakis sur la ĉaron tapiŝojn, kestojn. Do, la virinoj preparis sin por veturi. Ĉe ni la kestoj havas la koloron de la cedro post ilia ellaborado, ili estas kovritaj per tapiŝoj kaj ankaŭ aliaj materiaĵoj, do ili estas senornamaj. La kestojn de la barbaroj oni tro ornamas pentrante sur tiujn rozojn, tulipojn, pav-okulojn. Strange, sed pli ol pri la kestetoj mi interesiĝas pri la sovaĝa fraŭlino, kies belecon esprimi eblas nur per mansignoj, pro kiu tiu huna kompatinda fraŭlo enamiĝis kaj mortos. Ŝi certe estas iu pogaĉvizaĝa8 – plumpapieda fraŭlino huna.
Apud la ĉaro staris virino, havanta submentonon kaj faltojn ĉe la okuloj. Ŝi portis suprakorpe manikan senbutonan cindrokoloran peltojakon nescieble el kio, similan al tiu de la viroj, kaj sub ĝi juglandkoloran jupon. Ŝia orgojla mentono montris, ke ŝi ne estas servistino.
Ŝi ordonis la sklavojn kiel paki la aĵojn. Ili pene portis la kestojn kaj ŝvitis. Post ne longa tempo elpaŝis de la tendo knabino proksimume dekkvin-dekses-jara, portanta same cindrokoloran manikan mantelon, sed ŝia jupo estis blanka.
– Ĉu ĉi tiu povus esti tiu? – mi demandis min.
– Sed al mi tiu ĉi knabino ne plaĉis. Kvankam ŝi ne estas malbela, ja ŝi ĉarmas kiel ĉiu sana knabino, sed ne estas vivplene ruĝvizaĝa, vigla, nenio estas en ŝi kio varmigus la virkoron. Mi vidis en Konstantinopolo tiajn fraŭlinojn, kies beleco frapis ankaŭ min kiel flagro de fajro. Tamen niaj fraŭlinoj ne estas fieraj. Tiu ĉi knabino ordonis surmeti iun tulipan keston. Ĉu mono, aŭ juveloj estis en ĝi? Mi ne scias. Sed certe tiuj estis ŝiaj propraj aĵoj, ĉar ŝi zorgeme kovradis ĝin en matkovrilon. La printempa suno antaŭradiis el inter la nuboj kaj albrilis ŝian vizaĝon. Ŝi kovris sian vizaĝon per ventumilo farita el strutoplumoj. Ŝia movo plaĉis al mi. Subite ŝi iĝis tamen bela. Kial? La koboldo scias. Ĉiuj belknabinoj havas ian siecon, kiu restis en nia memoro. Ŝiaj okuloj kaj buŝo restis en memoro. Kvazaŭ pro tio ŝi estus elveninta de metiejo de la Kreinto, ke tiujn du revadantajn nigrajn okulojn kaj ruĝan buŝon iu povas porti. Ankaŭ nun se mi rememoras ŝin, mi vidas antaŭ mi tiujn okulojn kaj buŝon.
– Patrino mia – ŝi diris – mi deziras rajdi.
Ŝia diro estis tiom dolĉa kiel la fora ŝalmvoĉo.
– Ĉu en ĉi tiu vestaĵo? – Konsterniĝis ŝia patrino – via jupo estos ĉifita.
– Mi ne sidos ĝis vespero...
– Ho, ve! Emeke!
– Hm. Ĉi tiu estas tiu! – mi pensis.
– Mi surmetos alian jupon – marĉandadis ŝi. – Ĉu vi permesas?
Nun ŝi ankaŭ sur min rigardis. Nur trakurema rigardo efikis same, kiel kiam sunlumo atinginta sur spegulon finkuras ĝis la muro, haltas, momenton poste plu glitas – sed mi vibris pro tio. Tiu knabino reprezentis al mi la spiriton de la morto. Ni reprezentas la morton per skeleto, falĉilo kaj sablohorloĝo. Sed la Hunoj per nigraj okuloj kaj ruĝa buŝo prezentas la morton. Al kiu ĝi aperis, tiu devas morti.
Ŝi denove turnis sin al la patrino, demandis ion, sed mi ne aŭdis bone. Ŝi ekiris al la tendo.
Ŝia ombro estis stranga... Ŝi hezitante haltis, pensadis. Dume ŝi denove alrigardis min kaj ĉar mi estis fremda, ŝi rigardis min plu. Niaj rigardoj renkontiĝis. Mi ne scias ĉu la sciencistoj ekzamenas la profundojn de la homaj okuloj? Kio estas en la homaj okuloj, el kies profundoj nevideblaj radioj antaŭenflugas? Kaj kial estas ĉiuj aliaj radioj? Kial estas malvarma ĉi tio ĉiminute?
Kial ĝi estas varma en alia minuto? Radioj de glacio kaj de fajro. Foje estas kiel la veluro, foje pikas kiel la dornego kaj alifoje batas kiel la fulmofrapo. La knabino rigardis min kaj mi sensentiĝis ĝis miaj kalkanoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.