La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 8

Sekvatage tagmeze la karavano de Ĉat postatingis nian karavanon. Certe ili ekiris pli frue, sed ankaŭ ni perdis tempon, ĉar iu nia ĉevalo kolapsis. La sinjoroj vicigis la ĉevalojn apud la vojon kaj salutis la familion Ĉat. Mi staris apud mia mastro kaj ne inter la servistoj. Emeke sidis surĉevale kiel hieraŭ: sur ŝia kapo estis ankaŭ nun blanka turbano, sed nun tri ardeoplumoj estis sur la turbano. Kial mi ne estas pentristo por pentri ĉi tiun cignokolan rajdantinon? La ĉevalo estis nerva ruĝbruna ĉevalo. La fraŭlino surportas bluan silkan mantelon kaj tra tiu videblas ĉiuj partoj de ŝia korpo. Sur la kapo estas blanka turbano. Ŝi portas ruĝajn botojn kaj ŝiaj piedoj estas en piedingoj. Mi provis desegni ŝin kaj sur tabulo kaj sur papiruso. Mi estis bona desegnanto sed kiam mi ŝin desegnis, mi ne estis bona desegnanto.

Sed mi tiel vidis ŝin kaj ŝian ĉevalon kiel min, kiam mi rigardas en spegulon.

Ili preteririnte nin reciprokis la saluton, Emeke levis sian vualon kaj kapbalancis al la delegitoj. Sed ŝi malvarme rigardis min. Tamen tiam mi ne malamis ŝin. Mi bedaŭris, ke mi ne kisis ŝian manon. Mi sonĝis pri tio, ke mi kisu tiun manon Tio estis belegaĵo!

– Mi ekkisis vian manon – mi diris al ŝi. – Mi ekkisis ankaŭ vian animon.

Kaj tiu sonĝokiso ekrestis sur mia lipo. Ekvidante ŝin mi sentis ekaperi en mia sonĝo ŝian belegecon. La homa vizaĝo estas tre stranga! La vizaĝoj de ni ambaŭ estis neŝanĝiĝemaj. Ŝi pensis, ke mia vizaĝo kovras malamon, sed kion kovris ŝia vizaĝo? Poste ni ne postatingis ilin. Dum la sepa tago ni vidis homojn portantajn blankan togon sur la vojo tra iu tritikkampo.

– Ili estas Romianoj! – ni kriis ĝoje.

Sed hejme la Romianojn ni preskaŭ surkraĉas. Tio estas fakto, ke ili estis delegitoj de l\d Okcidentromia Imperio. Kvankam ili estis fremduloj, tamen en Hunlando ni salutis ilin kvazaŭ ni estus infanoj de sama patrino.

– Saluton!

La sinjoroj brakumis unu la alian kaj la servistoj manpremis. La parolado okazis latine.

La ĉefo de la fremdaj delegitoj estis Romulo havanta zorgopremitan vizaĝon, pintan nazon kaj brunan haŭton. Apud li estis Romano, la ĉefoficiro havanta tri-koloran liphararon kaj estis kara kaj gaja. Finfine sekvis Promoto, guberniestro de Panonio, kiu estis kalva dignulo. Ilia misio estis same maldolĉa kiel la nia. Atilo kelkajn argilajn ujojn postulis de la romia imperiestro. Valentiniano estus doninta al li, sed Atilo nur tiujn ujojn postulis, kiuj malaperis okaze de la okupo de Sirmjo (Sirmium)[15]. La malaperiginto estis la skribisto, kiu forŝtelis la ujojn de la episkopo de Sirmjo kaj lombardis tiujn ĉe Silvano, uzuristo de Romo. Kiam Atilo eksciis la eventon, la skribiston li palisumigis. Li mesaĝis al Valentiniano: aŭ Silvanon sendu al li, aŭ la argilajn ujojn!

Je ĉi tiu mesaĝo de Atilo portis la respondon la Romianoj. Valentiniano tion respondas, k\d Silvano ne-dubeme donis monon por aĉeti la ujojn. La ujoj estas templaj, pro tio li volonte aĉetas tiujn, se li povas. Ambaŭ delegitaroj gaje parolante alvenis en la urbon de Atilo. Mi diris urbon, sed tio ne similis al la urboj de la mondo. Tie ne estas temploj, palacoj el marmoro, ŝtonkonstruaĵoj kaj ŝtonvojoj. Tie estas nur du konstruaĵgrupoj, kiuj estas sur montetoj kaj konstruiĝis el ligno. Tiuj havas turojn, sed ili estas ege sveltaj, ventozaj kaj nur kolomboj kaj milvoj povas loĝi ilin.

– Kiuj konstruaĵoj estas tiuj?

– Unu estas la domo de Atilo – respondis nia gvidanto kunestime dirante la vorton Atilo – la alia estas la domo de la ĉefestro de Atilo.

Ĉirkaŭ la palacoj staras multe da tendoj. Ĉu dekmil? Ĉu centmil? Ĉu miliono? Kiu povus nombri ilin? Inter la tendoj staras ankaŭ blankmuraj domoj havantaj kantegmenton. Ili estas nur domoj el sunbakita argilo, kiuj somere tute ne estas loĝataj. Ĉirkaŭ la tendoj estas fojnostaketoj kaj pajlostakoj. Rande de la urbo mi vidis kelkcent forĝistojn. Ili faras konstante hufferojn kaj sagopintojn. Ĉirkaŭ la metiejoj estas malbonodoro pro la bruligo de la ungoj de ĉevaloj. Sur la ebeno estas multege da ĉevalaroj, bovaroj, ŝafaroj, porkaroj. Kaj estas multe da hundoj. La infanoj konstante obstakladas antaŭ ĉies piedoj.

La ĉefestro, kiun ni devis atendi, jam alvenis. Sur la supro de ties palaco flagris ruĝa flago.

La flago anoncis, ke tiu alvenis, sed ankaŭ la Hunoj al ni rajdantaj demandis: kie ni tendumadas. Niaj gvidantoj volis iri kune kun ni en la urbon, sed la sinjoroj proponis, ke ni restu ekster la urbo ĝis iu huna ĉefo montras por ni pli taŭgan lokon por tendumi.

Ni haltigis la ĉarojn kaj faris unu tendoflankon protektata loko kontraŭ la sunradio. Tio estis la unua farendaĵo antaŭ ol paroli kun la ĉefestro: kiam tiu akceptos nin? Mia mastro,

Rustikoso kaj mi surĉevaliĝis kaj rajdis post nia gvidanto. Tiam mi vidis, ke la urbo de Atilo estas grandioza urbo. Nome la tendoj ne staras strikte unu apud alia. Inter tiuj estas grandaj placoj. Antaŭ la tendoj la sinjorinoj bakas, kuiras, infanoj ludadas kaj kelkaj bestoj paŝtiĝas.

Malantaŭ la tendoj estas fojno kaj pajlostako kaj brulligno arigita. Antaŭ la tendo oni sekigis la vestaĵojn kaj tie estas la paliso por la ujoj. La tendo estas nur dormejo kaj se pluvas, tiam estas rifuĝejo. Tage oni restadas antaŭ la tendo. Tie ludas la infanoj. Tie laboras la virinoj kaj gesklavoj. Ankaŭ la gemalsanuloj tie ripozas, kuŝas surtere sur sovaĝbestledoj. La viroj grupiĝas sur la strato ĉiam ĉevaldorse. Ili ne laboras, nur paroladas, politikas, aĉetadas – vendadas, ĉasadas, konkuradas, faras militajn ekzercojn. Kaj komprenemble ili manĝas – drinkas, sed plie drinkas.

Se du, tri tendoj staras strikte unu apud alia, tiam la familio estas granda. Tie estas la tendoj de la junaj geedzoj. Tie ĉio estas komuna. Irante al la reĝa palaco mi vidis, ke tie la tendoj estas pli ornamaj kaj pli grandaj ol aliloke. Anstataŭ la stakoformaj tendoj estas kvin-ses – angulaj tendoj kovritaj per sovaĝbestledoj, faritaj el lano kaj sur ties suproj, aŭ super la malfermaĵo eblas vidi simbolon, aŭ signojn de la huna ĉizoskribo[16]. La simbolo estas nur bildo: cikonio, ĉevalkapo, stelo, rozo, kruco, cirklo aŭ aliaj. La simbolo estas surbrodita, aŭ nur estas surpendigita. Ekzemple sago, aŭ virŝafkapo, aŭ huffero. Tiuj simboloj montras la metion. La ŝuisto pendigas sandalon, la ĉarpentisto adzon, la peltisto kampulpelton, la forĝisto ĉevalhufferon. Sed ili ne metas hufferon sur la piedojn de la ĉevaloj.

Kiam ni iris plu, ĉirkaŭ la tendoj jam multe da sklavoj svarmis kaj la pompo estis blindiga.

Tio ne estas miraklo, ja ĉi tiuj homoj prirabis la duonan mondon!

Inter la rajdantoj estas multe da vunditoj, kies kapo, manoj estis bandaĝitaj.

Iu rajdanto kriis al nia gvidanto:

– Donu Dio forton, Sarvaŝ![17]

– Kaj sanon – respondis Sarvaŝ – Dank’ al Dio, ke mi vidas vin.

Kaj ili premis manojn kaj paroladis.

– Ĉi tiuj – diris mia gvidanto – nun venis hejmen el la milito, en kiu la Hunoj batalis kontraŭ la Kazaroj.

– Kial vi, – mi demandis – ne iris kun ili por batali?

– Oni ne lasis iri – respondis la Huno – nur la aĉuloj iris, la bonuloj devis resti ĉi-hejme, ĉar Atilo ekiris kontraŭ la Romianoj kaj li deziris ĝuste bonajn batalantojn.

Efike de tio ni ege ektimis.

– Ĉu Atilo volis fari tion?

– Li ne diris, sed ni scias tion. Ĉu la tuta mondo ne estas sub nia potenco? Jam nur l\d Romia Imperio estas sendependa.

– Ĉu vi tion pensas, ke li kapablas venki tiun imperion? Tiu estas pli granda, ol la imperio de Kazaro.

La Huno tiris la ŝultron.

– Tio estas tutegala. La glavo de Dio estas ĉe ni. La glavo de la homo ne povas venki nin.

– Kio estas „Glavo de Dio”?

– Ĉu vi ne konas tiun rakonton? Foje oni elĵetis de la ĉielo unu glavon. Tiun ektrovis bovopaŝtista knabo. Kiam Atilo ekiras en militon, tiam li ĝin kunportas.

– Kiu pruvas tion, ke tio estas glavo de Dio?

– Kio pruvas, ke tio ne estas glavo de Dio?

– Ĉu povas esti, ke tio ne estas glavo de Dio?

– La ŝamanoj scias pli bone, ol ni, ja saman glavon homoj ne kapablas fari. Ĉirkaŭ ĝi bluaj flamoj flagris en la tero, kiam la knabo ektrovis tiun. Sed ankaŭ Kama pruvas, ke ĝi estas ĉiela glavo.

– Kiu estas Kama?

– Li estas nia ĉefpastro, sankta homo. Tiu estas pli sankta, ol via papo.

La paroladon ĝenis flutsonoj. Inter la tendoj sonis muziko. Iu huna fraŭlo dancigis ĉevalon.

Malantaŭ tiu staris tri muzikistoj kiuj flutludis. La fraŭlo prenis ladbotelon kaj drinkis, kantis.

Kelkfoje li haltigis sian ĉevalon antaŭ alia Huno, regalis lin per sia trinkaĵo, poste rajdis plu kaj kriadis plengorĝe.

– Tiu ĉi havas bonhumoron – mi diris al nia Huno.

– Certe li vendis sklavon – tiu respondis indiferente.

Sed mi turniĝis tiudirekte, kie la ĉaroj liveris arbfoliojn. Mi vidis, ke la tendojn oni ornamas per la arbfolioj kaj forte akvumadas la vojon. Unu giganta barbaro pene portis surŝultre grandan betularbon. Ĝi estis tiom peza, ke du bovoj povus porti tiun nur malfacile.

La arbon oni enfosis apud la vojon. La aero estis bonodora, kion kaŭzis la malseka tero kaj la arbfolioj.

– Skita sinjoro – mi alparolis la gvidanton – kia festo estos?

– Atilo alvenos hejmen tagmeze – respondis li kaj tordis siajn lipharojn.

– Skito estas via avo! Tiuj estas la skitoj, kiuj tie paroladas sur siaj larĝdorsaj ĉevaloj kaj ne havas barbon kaj lipharojn.

Pli malfrue mi eksciis, ke sialande ne ĉiuj Hunoj nomas sin Hunoj, sed ili nomas sin laŭ sia gento, aŭ familio. Iu diras: „Mi estas Peĉenego.” Alia diras: „Mi estas Huno.” Foje esta\d Huno, alifoje Kumano – tio estas tute egala por ili. Aliulo diras: „Mi estas Hungaro.” „Mi estas Kazaro.” „Mi estas Avaŭro kaj tiel plu.” Tamen ili apartenas al la sama popolo. Baldaŭ mi ekvidis de pli malproksimo ambaŭ lignopalacojn. Ambaŭ estas majstraj verkoj de la ĉarpentistarto kaj skulpturo. Palacoj de Atilo estas pli ornamaj ol la aliaj kaj videblas de malproksimo, ke tiuj estas unu domo. Sed de proksimo tiuj kreas domgrupon. La mezan domon havas la reĝo. Apud ĝi leviĝas la domoj de liaj edzinoj kaj en la kromaj loĝas la neliberaj reĝoj, skribistoj kaj sklavoj. La reĝo havas apartan stalon, sed havas apartajn stalojn la reĝedzinoj kaj ankaŭ la ceteruloj. Sume estas tridek domoj, el inter kiuj dudek domoj estas elitaj. Inter la lignodomoj estas unu sola granda ŝtonkonstruaĵo, kiu ne estas bela, sur ĝi la fenestroj estas alte. Mia mastro miris pri tio, ja li veturis multe da semajnoj, sed ŝtonojn ne vidis. Ni eksciis, ke tiu ŝtondomo estas banejo kaj tiun konstruis iu sklavo el Sirmjo kaj la ŝtonojn oni liveris sur ĉaroj de malproksimo.

Inter la ĉefestrejo kaj la reĝa palaco estas ronda placo, kie oni aranĝas ĉevalkonkurojn.

Sur la placo staras maljuna tiliarbo kaj sub ĝi giganta kvaranguligita skarlata ŝtono, pri kiu mi sciĝis, ke tio estas altaro.

Ĉe angulo de la placo situas unu baskulputo. De tie al oriento komenciĝas larĝa strato. De tie oni povas vidi salikarbaron. Tie fluas la rivero Tiso.

Ni trovis la ĉefestron sur la korto de la ĉefestrejo. Li sidis ĉevaldorse kaj proksimume al kvindek hunaj junuloj klarigadis ion. La junuloj pompe estis vestitaj. Iliaj vestaĵoj estis el blanka silko. Ili portis ruĝan, bluan aŭ flavan mantelon kun orbutonoj. Sur la kapo de la ĉevaloj estis vualornamoj. Iliaj vestaĵoj estis festaj. Ili staris ĉirkaŭ la ĉefestro kaj post la parolado de la ĉefestro ili forgalopis el la korto. La ĉefestro estas dika, malalta, ruĝvizaĝa homo. Lia duulo estis Ĉat, ja li estis pli aĝa frato de Ĉat. Sed li estas pli amikeca, ol Ĉat. Li ekvidis nin kaj rajdis al ni. Li mansignis por ne deĉevaliĝi. Nome ni volis deĉevaliĝi pro nia estimo.

– Mi jam informiĝis pri vi – li diris manpremante al mia mastro. – Venu al mi, estu miaj gastoj, tagmanĝu ĉe mi. Mi havas multe da laboroj, ja la reĝo alvenos tagmeze kaj mi devas akcepti lin.

Li jam diris „reĝon”. Mi komprenis ĉiun lian lian ĉiun vorton, nu mi povus esti interpretisto anstataŭ Rustikjo. Sed miaj okuloj atentis la internan korton. Antaŭ la larĝa lignodomo mi ekvidis la familion Ĉat, post kiam iliaj servistoj ĵus depakis la ŝarĝojn de la ĉaroj kaj de la dromedaroj. La bruna sklavineto kriis al la etaĝo:

– Ĉobajĉi, venu jam!

Mi vidis Emeken. Ŝi deĉevaliĝis. Unu sklavo ekstaris mane-piede apud la ĉevalon kaj ŝi paŝis sur lin. Poste ŝi karesbatadis la kolon de la ĉevalo Ĉele[18] kaj poste enpaŝadis la domon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.