La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 54

La neĝo degelis. La pesto aperis. Ĉiutage estis kvin – dek mortintoj, pli poste jam estis tridek.

Dum Pasko la episkopo konsekris min por helpi lin dum la laboroj de la konfesado kaj entombigo. Mi rezignacias fariĝi pastro. Kial mi iru reen? – mi pensis – ja vane mi soldatservis se mi ne povis porti detranĉitan kapon en la tendaron. Mi ne havis atestanton, kiu povas pruvi miajn agojn, miajn kondutojn. Povas esti, ke Ĉat liberigos min, se la kornikoj ne manĝas lin sur la batalejo. Sed mi ne ricevos havaĵon, rangon, dignon, kiuj rajtigus min svatiĝi kaj peti la manon de fraŭlino Emeke. Tie mi estus superflua homo, sed ĉi tie ĉiuj kisas mian manon. Mi estas sinjoro, mia vivo estas trankvila kaj silenta. Povas esti, ke mi estos episkopo, ja ĉi tie mi estas la plej klerigita homo.

Sed la pesto ... !

Kiam estis jam pli ol po dudek mortintoj ĉiutage, tiam ni ne plenumis la lastan sanktoleadon, ĉar ni ne havis tempon. Ni – tri pastroj – entombigis la mortintojn, ĉar aliaj pastroj mortis. Kiu ne mortis, tiu iris al la loĝantaro vivanta inter la montoj.

Proksimume mil homoj rifuĝis inter la montojn pro la alveno de Atilo. La episkopo dungis kuiriston kaj servistaron, sed tamen ni ne estis kapablaj plenumi nian tasko.

En majo jam ni havis po kvindek mortintojn ĉiutage. En multaj domoj la tuta familio mortis. Estis strato kie nur du loĝantoj restis vivantaj. Sed en Junio malpliiĝis iomete la forto de la pesto. Ankaŭ la psalmon kantantan homon forportis la pesto. La episkopo kaj mi restis vivantaj.

Oni portis la mortintojn antaŭ la preĝejon, kie ni donis al ili ĝeneralan senpekigon. La entombigon ni faris en ĉiu dua horo. En julio iutage burĝo mortis. La episkopo ĝoje informis min, ke tiu riĉulo heredigis al mi sian havaĵon.

– Ĉu al mi?

– Jes. Estu benita la nomo de Dio. Vi povos fari multan bonon per tiu havaĵo.

Sekvavespere ni rigardis la heredaĵon: bela etaĝa domo, tri ĉevaloj, multe da belaj bildoj, elstaraj armiloj, mebloj kaj sepcent dek oraj moneroj.

La monon mi transdonis al la episkopo por meti en la keston de la gemalriĉuloj. La domon kaj en ĝi la aĵojn mi konfidis al la juĝisto de la urbo por gardi tiujn ĝis la peston forportos la diablo. Poste ni vendos tiujn kaj ties enspezon ni donos al la gemalriĉuloj.

Ekvidante la tri ĉevalojn mi jam nenion diris. En mia brusto moviĝis io, kiel ekmovas sin la tomboŝtono de malsupro.

Vespere kiam la episkopo jam dormis, mi vizitis la domon de la urba juĝisto kaj frapetis ĉe ties fenestro:

– Ellitiĝu, mia sinjoro kaj bonvolu porti la ŝlosilon de mia domo.

Li portante noktan vestaĵon venis nudkape, nudpiede kaj kriis timeme:

– Kio okazis?

– Ĉi-nokte mi devas iri al Parizo. La sinjoro episkopo petis de tie pastrojn, sed la pastroj ne venis. Mi portos baldaŭ pastrojn. Morgaŭ posttagmeze mi estos ĉi-hejme.

Enirante la ĉambron mi elelektis glavon, lancon, pafarkon kun sagoj kaj sakon. Mi surmetis malhelĉerizkoloran veluran vestaĵon kaj festajn ŝaruojn2 – surrimenigeblajn ĝis la genuoj – kun oraj spronoj sur la kalkanumoj. La spronoj kiel metalaj pikiloj estas uzataj por antaŭenpeli la ĉevalon. Ilia ekhavo atingis mian plej grandan kontentecon, ja ĉiuj rajdantoj konas ilian gravecon. Mi elektis la plej bonan ĉevalon kaj adiaŭis. La juĝisto ne miris pro mia eksteraĵo, ja la regiono plenplenis de lupoj.

Ek, blankŝutita flava ĉevalo al oriento!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.