La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Vortoj al la malsukcesintoj

de Ju Junjaŭ


La aŭtoro, naskita en 1941, estas inĝeniero de la Organiza Departamento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.


En la historio de scienco brilas la nomoj de multaj elstaraj sciencistoj. La historio devas esti aŭtentika registrado pri la ekkono kaj transformo de la naturo far la homaro. Tamen ĝi gloris nur la sukcesintojn kaj neniam aperigis biografiojn de la malsukcesintoj. Tio ŝajnas maljusta. 

60

La vojo al la triumfarko de scienco estas pavimita per ŝtonoj de malsukcesoj. Se vi intencas rifuzi iun ajn eraron, la pordo al vero estos fermita de vi. Se vi volas eviti iun ajn malsukceson, antaŭ vi neniam aperos sukceso. Tiuj, kiuj ne suferas de malsukceso dum sciencesplorado, neniam ĝuos plezuron de sukceso. La malsukcesintoj en sciencesplorado estas respektindaj, ĉar ili starigis avertajn tabulojn “Sakvojo” ĉe vojforkoj de scienco por montri al la postvenantoj la ĝustan proksiman vojon al sukceso.

Iu sciencisto skribis: esploranto de scienco, ĝuste kiel vaganto ne konanta montvojon, malrapide kaj malfacile suprengrimpas la vepran vojeton, faras retropaŝojn de tempo al tempo kaj iam eĉ falas en embarason aŭ alfrontas senelirejon. Sed, post kiam li surgrimpas la montpinton venkinte sennombrajn malfacilaĵojn, li trovos tie alian vojeton multe pli glatan, kiu kondukas rekte al la pinto. Kutime en sia koncerna verko li do mencias ne la malsukcesojn spertitajn kaj erarojn faritajn, sed nur la pli glatan vojeton, per kiu liaj legantoj povas facile atingi la saman pinton. Estas imageble, ke, se ankaŭ liaj iamaj malĝustaj ideoj kaj malsukcesoj estus notitaj, do oni certe ricevus grandan edifon el ili.

En malsukcesaj kromosomoj ofte sin kaŝas sukcesaj genoj. En la daŭro de la tria jarcento a. K. ĝis la komenco de la deknaŭa jarcento p. K. malsukcesis ĉiuj, kiuj intencis pruvi la kvinan postulaton de la eŭklida geometrio. Tamen post la sennombraj malsukcesoj naskiĝis la neeŭklida geometrio. Multaj sciencistoj dediĉis sian junecon al la provo inventi ĉiam movatan motoron, kaj ĝuste en la profunda esplorado al tia motoro Ĵulo malkovris la leĝon de mekanika ekvivalento de varmo.

Laŭdire, iu helena filozofo falis en kavon survoje pro tio, ke li nur observis stelojn irante kun la kapo levita supren. Kaj pro tio oni mokis lin. Hegelo diris: “Ne falas nur tiuj, kiuj ĉiam kuŝas en kavo kaj neniam levas la kapon supren.” Se oni timas malsukcesojn, sekvas la rutinon kaj ne kuraĝas ĝin rompi, do neniam estos novaj inventaĵoj, novaj eltrovoj kaj novaj kreaĵoj de scienco.

Sennombraj faktoj en la historio de scienco montras, ke oraj grajnoj de sukceso povas esti akiritaj nur post miloj da tralavoj de sableroj de malsukcesoj, kaj ke sur la fono de eraroj la lumo de vero fariĝas multe pli brila. W. T. Kelvin, brita fizikisto, opiniis, ke dum lia tuta vivo por scienco malsukcesoj karakterizas liajn plej malfacilajn laborojn. H. Davy, brita kemiisto, atribuis sian plej gravan eltrovon al la inspirado el malsukcesoj.

Antaŭ malsukcesoj cent veoj malpli taŭgas ol unu praktiko. Ofte estas persistemo, kiu sukcesigas malsukcesintojn. La antikva maksimo “malsukceso estas la patrino de sukceso*’ signifas bone resumi sperton kaj ĉerpi lecionojn el malsukcesoj. Sur la vojo de esplorado ne estas strange multfoje malsukcesi, tamen, estas stulte dufoje enfali en saman kaptilon de malsukceso.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.