La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ekstremo de malvarmo

de Si Joŭhe


La aŭtoro, naskita en 1945, estas inĝeniero de la Ĉina Scienc-teknika Universitato.


Ĉu malvarmo havas sian ekstremon?

Laŭ registro la plej malalta temperaturo en Hefej, la ĉefurbo de Anhuj-provinco, atingis 20,6°C sub la nulo. La plej malalta temperaturo en la plej norda urbeto Mohe, Huma-gubernio, Hejlongĝjang-provinco, konata kiel “Nordpolusa Vilaĝo” de Ĉinio, atingis 52,3°C sub la nulo, kiu estas la plej malalta grado mezurita en Ĉinio. La suda poluso tamen iam havis vintron de 88°C sub la nulo. Tie estas la plej malvarma loko sur la tero, kaj eble la ekstremo de frosto.

57

Ne, ĝi ne estas la ekstremo.

Por akiri oksigenon kaj nitrogenon per frakcia distilado, oni devas unue transformi aeron en likvaĵon. En la vazo kun likvigita aero la temperaturo povas atingi 193°C sub la nulo, kaj tiu en la fuzaĵujo kun likvigita hidrogeno en spaco-raketo 252,8°C sub la nulo. En fabriko de likva heliumo, ha, vere kulminas malvarmo. La temperaturo en baseno kun likva heliumo atingas eĉ 268,8°C sub la nulo.

La supre menciitaj malaltaj temperaturoj estas home kaŭzitaj. En termodinamikaj libroj klare skribiĝas, ke ekzistas absoluta nul-grado, t.e. la ekstremo de malvarmo.

Ĝi ja estas kaj ankaŭ ne estas la ekstremo de malvarmo. Teorie troviĝas absoluta nul-grado, kiu estas lima temperaturo. Kiam la temperaturo de objekto proksimiĝas al la absoluta nulo, la varmo de tiu objekto egalas nulon. Sed ĝis nun ankoraŭ neniu el la krio-fizikistoj en la mondo sukcesis akiri la absolutan nul-gradon.

La absoluta nul-grado estas esprimo en termometra skalo de termodinamiko, t.e. 273,15CC sub la nulo. La termometra skalo de termodinamiko estas markita per°K. Ekz., la temperaturo de likva heliumo estas 268,8°C sub la nulo, kaj la termodinamika termometra skalo tiam montras 4,35°K. En 1933 oni ricevis malaltan temperaturon de 0,25°K per varmizola senmagnetiga metodo. En 1956 oni ricevis 0,00001°K per la sama metodo en nukleo-magneta momanto de kupro. En la Dekkvina Internacia Fridiga Konferenco okazigita septembre de 1979 en Venecio, Italio, oni anoncis, ke kupra nuklea rotacia sistemo povas atingi la malaltan temperaturon de 0,00000005°K. Kvankam pli kaj pli multiĝis nuloj post la decimala punkto, tamen estis neniam atingita nul-grado. Multaj faktoj montris, ke oni devas fari grandegan internacian kunlaboron je ĉiu paŝo al la malalt-temperatura regno por akiri pli kaj pli malaltan temperaturon. Tamen, se nur tiu temperaturo ne estas nul-grado, ĝi do ne estas la ekstremo de malvarmo, kaj certe troviĝos ankoraŭ pli malalta temperaturo. Fakte, la germana fizikisto Walther Hermann Nernst kreis en 1906 la trian leĝon de termodinamiko: “Ne eblas per limigita rimedo fridigi objekton ĝis la absoluta nul-grado.”

Estas evidente, ke malvarmo havas kaj ankaŭ ne havas ekstremon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.