La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Konu la esencon de libroj

de Ĵaŭ Gonghŭa


La aŭtoro, naskita en 1932, laboras kiel estro de la redakcio de «Scienca Bildgazeto» de Ŝanhajo.


La moderna instruitulo Sun Deĉjan opiniis, ke en lernado plej grave estas kombini teorion kun praktiko. “Mi iam diris, ke en librolegado oni devas bazi teorion sur fakto kaj pruvi teorion per fakto.” Alivorte, oni devas eltiri la esencon de la priparolataj aferoj kaj poste pruvi ĝin en praktiko. Kaj en tio plej gravas la komprenpovo.

De la antikveco oni malĝuste atribuas inventojn al la eksterordinara kapablo de geniuloj. Tiu mistero iom post iom malaperis, post kiam oni ekkonis la leĝon de inventado. Ekz. oni provizis krajonon per frotgumo kaj ricevis novtipan krajonon. Oni adaptis inko-rezervujon al plumo por fari fontoplumon... Tiuj ordinaraj skribiloj estis rigardataj kiel novaj inventaĵoj siatempe. Cerbumemaj homoj konkludis, ke se oni kunligas du nedisigeblajn objektojn, oni do kreas ion novan kun oportuna kaj praktika valoro. Uzante plumon, oni ne povas malhavi inkon. Dum skribado oni ofte faras erarojn kaj devas forigi ilin, tial krajono kaj frotgumo estas kunmetitaj.

02

La procedo “bazi teorion sur fakto” estas tre utila al la lernantoj en lernado, laboristoj en laboro, oficistoj en post-labora lernado kaj teknikistoj en scienca esplorado. Legante la saman artikolon, iuj diskutas nur supraĵe, dum aliaj povas kapti ĝian esencon. Iuj ŝatas biografiojn de scienculoj, tamen ili interesiĝas nur pri la animskuaj okazaĵoj, dum aliaj povas koni ilian esencon. Ekz. en la eksperimento de Galilejo pri falantaj objektoj oni vidas ĝuste la procedon “bazi teorion sur fakto”. Ampleksa legado povas larĝigi la vidkampon, sed se kun iom da atento al la principo “bazi teorion sur fakto” en sia legado, oni pli multe rikoltos.

Antaŭ nelonge profesoro Tang Aŭĉing, fama ĉina teoria kemiisto, diris: “En la naturo-scienca esplorado oni devas doni sufiĉan atenton unue al novaj ideoj, poste al novaj metodoj kaj fine al novaj rezultoj. Kun novaj ideoj oni povas facile trovi novajn metodojn kaj akiri novajn rezultojn.” Nur post pruvado en konkreta praktiko oni povas vere koni la rilatojn inter novaj ideoj, metodoj kaj rezultoj. Ĉi tie necesas la procedo “pruvi teorion per fakto”. Ekzemple, kompreno kaj apliko de leĝo kaj formulo en scienco estas eblaj nur post pluraj ekzercoj. Por solvi saman matematikan problemon, iuj povas uzi nur pretajn formulojn kaj ĉiam implikiĝas en manko de ili, dum aliaj povas solvi ĝin per kombino de pluraj formuloj, kio mem estas kreo, kreo bazita sur la akiritaj ideoj kaj metodoj.

Resume, la esenco de la supre menciitaj procedoj estas eltiri teorion el faktoj kaj akiri inspiron el la teorio, alivorte. fari ĉion eblan en legado por trovi kaj akiri tion, kio ne estas presita en libroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.