La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Idilio de maro

de Ji Si


Pseŭdonimo de Liŭ Ŝingŝi, kiu, naskita en 1931, estas vicprofesoro de la Ĉengdu-a Geologia Instituto.


La maro komponas idilion.

Tie ne troviĝas ordaj kampo-eĝoj nek kukoloj urĝantaj homojn plugi, eĉ ne videblas tero eliganta parfumon. La senlima maro ruliĝadas kaj ondiĝadas.

“Kie semi semon? Kiel rikolti?” oni demandas. “Venu kaj semu en miaj ondoj, ĉio fariĝos kontentiga,” elmontrante sian larĝan bruston, la maro deklaris per la agrabla bruo de ondoj.

Ĉu tio estas fantazia mito aŭ realo? Eble tio estas nur la priskribo en «Libro de Montoj kaj Maroj»!

Vi ne kredas? Venu do al la maro kaj vizitu laminarian kultivejon sur la marakvo. Sur flosantaj lataĵoj pendas vicoj kaj vicoj da laminarioj, kies nigre verdaj folioj kiel silkaj rubandoj senĉese moviĝas kaj turniĝas laŭ ondoj. Ili, similaj al manikoj de dancantaj feinoj kaj fekunda kampo zorgeme kultivata de la mara drako-reĝo, prezentas mirindan spektaklon.

Fakte mara plantado ne estas novaĵo. La marbordaj loĝantoj scias planti ankaŭ purpuran fukon, agaragaron, undarion (Undaria pinnatifida) kaj enteromorfon (Enteromorpha). Plua-paŝe disvolvi teknikon de mara flosanta plantado certe liveros al la homaro multe da nutraĵoj en la estonta epoko, en kiu rapide kreskos loĝantaro kaj tago post tago evidentiĝos la grena problemo.

Oni demandas: “ĉu estas rimedo iri en drakan palacon sur la akvo-fundo por tie semi?”

Homo estas ĉiopova en la naturo. Kion do li ne povas fari? ĉie troveblas fekunda mola tero sur la malprofundaĵo riĉa je sunlumo. Se oni konstruos travideblan plantejon el plasto kun vitraj fibroj kaj drenos el ĝi la marakvon, oni povos uzi tie traktoron. Kiel bele estas, se oni sukcese kulturos semon povantan elteni salan akvon kaj kamparanoj povos labori kun oksigena vizaĝŝirmilo sur la marfundo!

13

Eble oni diros: “Ho, tio estas neimagebla. Kiam tia semo povos esti elkulturita? ĉu akvo povos doni taŭgan manĝaĵon al la homoj?”

Jam en Tang-dinastio (618-907 p.K.) la ĉina popolo kreis tian sur-akvan miraklon. ĉe la marbordo de Gŭangdong-provinco estas multaj loĝantoj kun malmultaj kampoj. Kamparanoj plektis multajn flosojn kovritajn per tavolo da koto kiel sur-akvajn legomo-ĝardenojn ligitajn kun la bordo per feraj ĉenoj. Imagu, kiom kreskus la produkto-kvanto de greno, se oni farus novajn kampojn el tiaj flosoj ĉie sur maro? Oni kreskigas plantojn sur-akve, dum fiŝoj libere naĝas subakve, ke oni povas altefike utiligi la limigitan spacon. Estas superflue timi naturajn katastrofojn, frostan vintron kaj varmegan someron. Se tie la klimato fariĝas malbona, tiaj kampoj povas translokiĝi kiel migranta birdo.

Senlima maro estas nova fekunda grundo. Ni iru plugi sur la marfundo kaj “paŝti” kampojn kun bone kreskantaj plantoj sur la marsurfaco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.