La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Paŝtista knabo kaj kosmo-ŝipo

de Hŭan Gjun


Pseŭdonimo de Lŭo Zude, naskita en 1936, estas docento de natur-dialektika sekcio de la Orient-Ĉinia Instruista Universitato en Ŝanhajo.


En la pasinta somero mi sate ĝuis sur Ordos-altebenaĵo de Interna Mongolio la belan pejzaĝon norde de la Granda Muro. Verdaj aknateroj (Achnatherum splendens) balanciĝis en vento. Rajdantaj paŝtistoj kun sia brutaro kvazaŭ leĝeraj boatoj jen aperis, jen malaperis en ondanta verdaĵo. Bedaŭrinde, sur la stepo troviĝis nemalmultaj “flavaj makuloj”, kiuj prezentis la dezertojn Ulanbu kaj Kubuĉi.

Lokanoj diris al mi, ke tie pluraj dezertoj formiĝis el stepoj, ke la blinda ekspluato de virga tero kaj troa paŝtado detruis la ekologian sistemon. Ekspluato de 10 000 000 mu-oj da tia tero (15 mu-oj = unu hektaro) dezertigis 18 000 000 mu-ojn da herbejoj. Sur la 230 000-mua grasa paŝtejo de Abagas-stepo post tero-ekspluato kreskas nur artemizio, kiun bovoj kaj ŝafoj ne manĝas. Kia perdo!

La flavaj makuloj sur la stepo rememorigis al mi pri fama vidpunkto de brita ekonomikisto – pri “ekonomio de paŝtista knabo kaj tiu de kosmo-ŝipo”. Li opiniis, ke, anstataŭ “kosmo-ŝipan ekonomion” protektantan nian planedon, la homaro nun ja praktikas “ekonomion de paŝtista knabo”, t.e., ili senbride ekspluatas la terglobon kiel senliman ebenaĵon.

La metaforo “ekonomio de paŝtista knabo” klare vidigas la malutilon de troa paŝtado kaj detruo de herbejo. Nun ĉiu loĝanto de la terglobo konsumas meznombre ok tunojn da minaj riĉaĵoj ĉiujare. Laŭ takso la konsumo-kvanto daŭre kreskos. Kun ĉiam pli serioza elĉerpiĝo de minoj riĉaj kaj facile ekspluateblaj, oni devigite sin turnas al malaltgradaj kaj profundaj minoj. Sekve de tio multobliĝas forĵetaĵoj, eluzita gaso kaj skorio, kio estas netolerebla por la terglobo nur 6 000 miliardojn da miliardoj da tunoj peza. Pro tio sciencistoj krias: “La homaro konsumas nun ne la intereson, sed la kapitalon mem de la tero!” La “ekonomio de paŝtista knabo” estas ne plu praktikebla.

La “kosmo-ŝipa ekonomio” celas teni la nunan kapitalan rezervon. Estas bone konate, ke oni domaĝas la malvastan spacon kaj limigitajn materialojn en la kosmo-ŝipo. En kosmo-ŝipo la kemia filtrilo povas kolekti la karbonan dioksidon kaj vaporon elspiritajn de la kosmonaŭtoj kaj transformas iliajn ekskrementojn en ureon, salon kaj akvon. La nitrogenaj kombinaĵoj el la fekaĵo prilaborita kaj desinfektita per ultraviolaj radioj transformiĝas, kune kun akvo kaj karbona dioksido, en organikajn materiojn kaj oksigenon, kiujn la kosmonaŭtoj daŭre uzas. Tiu procezo ripetiĝas senfine. Kaj tiu ekologia sistemo estas utila al konservo, protekto, uzo kaj reuzo de la materialoj en la kosmo-ŝipo.

Kiel bone estos, se ni rigardos la terglobon kiel naturan “kosmo-ŝipon”, domaĝos la belan naturon en tiu ĉi “kosmo-ŝipo”, science kaj racie utiligos la limigitajn riĉfontojn de la terglobo por organizi la 4,7 miliardojn da “kosmonaŭtoj” kaj la terglobajn riĉfontojn en bonan ekologian sistemon! Mi kredas, ke tiu tago certe venos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.