La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ekologio en peklujo

de Ŝing Min


Plumnomo de Peng Ŝinmin, naskita en 1938, inĝ. kaj membro de la Konstanta Komitato de la Gujĝoŭ-a Asocio de Popular-sciencaj Verkistoj.


En mia hejmo-loko preskaŭ ĉiu familio havas peklujon, kiu estas ceramikaĵo kun granda ventro kaj malgranda buŝo ĉirkaŭita de akvo-trogo. Dank’ al la akvo en la trogo ĝia bovlo-kovrilo hermetike kovras ĝian buŝon. La peklujo similas al malgranda aŭtomata legomo-prilaborejo. Freŝaj krudaj legomoj enmetitaj en la peklujon kun salakvo, post kelkaj tagoj, maksimume post duonmonato, fariĝas aroma, fragila kaj bongusta manĝaĵo kun konvena saleco kaj acideco.

Kvankam la krudaj materialoj estas lavitaj, ili neeviteble kunportas tiajn aŭ aliajn mikrobojn, inter kiuj troviĝas ŝimigaj kaj putrigaj bakterioj, krome ankaŭ kojlobaciloj, disenteriaj baciloj, salmoneloj k.a., kiuj kaŭzas malsanojn al homoj... Sed la ekzameno montris. ke post prilaborado en la peklujo tiuj malutilaj mikroboj komplete malaperis.

Ne pensu, ke salakvo povas komplete mortigi la bakteriojn. Tia akvo, kies enteno je salo estas malpli ol 4%, ne povas endanĝerigi la plimulton de la bakterioj. La vera mistero kuŝas en tio, ke en la peklujo estas speciala ekologia medio en kiu la malutilaj mikroboj estas ekstermitaj en la batalado inter diversaj mikrobo-grupoj.

Kiam la peklujo pleniĝas de freŝaj legomoj kaj hermetike kovriĝas per la bovlo kaj la akvo en la trogo, la aero ne povas penetri en ĝin. Komence diversaj mikroboj, kiuj venis en la ujon kune kun la enmetitaj legomoj, vivas kaj generas same kiel antaŭe laŭ respektivaj kutimoj. Sed, post nelonge, la mikroboj, ekz., la ŝimigaj, kiuj bezonas oksigenon por la vivo, eksentas danĝeron de la situacio. En la peklujo estas ne multe da aero, kies oksigeno baldaŭ foruziĝas, dume pliiĝas karbona dioksido, kiu plenforte elpremas la restintan aeron. Kiam tute malaperas oksigeno, venas do la fino de la ŝimigaj mikroboj.

Manko de oksigeno estas favora al la anaerobiaj bakterioj. Tial la gento de la kojlobacilo prosperiĝas. Pro ĝia aktivado la.sala akvo acidiĝas, kaj la acida medio reakcie malvigligas ĝin. Tiam la gento de la utila acidimuna mikrobo – laktacida bakterio paŝo-post-paŝe montras sian vivforton kaj akiras la superecon en la batalo por ekzisto. Ĝi estas speciala produktanto de laktacido kaj daŭrigas la acidigon de la sala akvo. Kiam la enteno je laktacido atingas 0,8%, la kojlobaciloj, putrigaj bakterioj, salmoneloj, disenteriaj baciloj kaj aliaj malutilaj mikroboj, kiuj havas malfortan rezistemon kontraŭ acido, mortas unu post alia. De tiam la laktacida bakterio regas en la peklujo, kaj kvietiĝas nur kiam ĝi mem ne povas elteni la pliacidiĝon de la sala akvo.

Kompreneble, tiu ekologia ekvilibro povas rompiĝi ĉe ĉiufoja malfermo de la kovrilo, enmetado de legomoj kaj aldono de sala akvo kaj tiam leviĝas nova batalo. Sed se oni faras bonan konservon, ne enlasante aeron, oleaĵon kaj aliajn malpuraĵojn, la fina venko certe apartenas al la laktacida bakterio – ne, pli ĝuste, al la homo.

En tiu procezo legomoj asimilas certan kvanton da salo kaj eligas superfluan akvon, mikroboj produktas bongustajn aminajn acidojn kaj aromajn kombinaĵojn, kaj la acida kaj oksigeno-manka medio garantias la plenan konservon de vitamino C. Ĉio ĉi ebligas al la peklitaj legomoj fariĝi nutro-riĉaj, sanigaj kaj bongustaj kaj multe altigas la nutran valoron de legomoj. Oni tamen ne bezonas elspezi multe da mono nek fari multe da laboro. Peklujo, vi vere indas esti genia kreaĵo de la antikvaj sennomaj inventistoj, kiuj bone aplikis la ekologian scion.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.