La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() BRILAS SAĜOAŭtoro: Ŭang Zikun k. a. |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
de Ŭang Gujan
La aŭtoro laboras kiel asista esploristo en la Bio-fizjka Instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.
Parolante pri akraj okuloj, oni ĉiam mencias aglon. Parolante pri proksimvido, oni neniam forgesas muson. Fakte, tio estas unuflankeca. Se la bestoj esprimus sian opinion pri tio, kies okuloj estas la plej bonaj, ni povus aŭdi unuvoĉan respondon: “Propraj okuloj estas plej bonaj!”
Aglo estas larĝe- kaj akre-vida. Ĝi povas trovi malgrandan beston surtere, flugante en la aero 2 000 - 3 000 metrojn alte. En tia alteco la vidkampo de homo estas multe malpli larĝa, sed li vivas sur la tero kaj ne bezonas tiajn okulojn.
Tigro, leopardo kaj aliaj karnovoraj bestoj havas okulojn en la antaŭa parto de la kapo. En komuna vidkampo iliaj okuloj povas klare vidi reliefajn objektojn kaj bone distingi la situon kaj distancon de la ĉirkaŭaj objektoj. Tiaj okuloj taŭgas por ĉasado. Bovo, ŝafo kaj aliaj herbovoraj bestoj havas okulojn ambaŭflanke de la kapo, kies vidkampoj estas malsamaj, sed larĝaj. Plie iliaj okuloj estas aparte sentemaj al moviĝantaj objektoj, tial ili povas ĝustatempe rimarki la surprize atakantajn malamikojn. Ekz., la okuloj de leporo povas samtempe vidi la ĉirkaŭajn objektojn. Forkurante antaŭen, ili povas gvati la persekutantajn malamikojn.
La okuloj de la akvaj animaloj taŭgas por rigardi nur en akvo, kaj la okuloj de la animaloj vivantaj en la aero kaj sur la tero ne taŭgas por tio. La okuloj de rano, ĥelonio, foko kaj aliaj amfibioj tamen taŭgas por rigardi kaj enakve kaj surtere.
La okuloj de tiuj animaloj, kiuj agas dumtage, taŭgas por rigardi tage; sed nokte deĵoranta strigo havas bonegajn okulojn por rigardi en nokto. La okuloj de animaloj agantaj kaj nokte kaj tage kiel kato kun pupiloj facile midriazigeblaj kaj miozigeblaj taŭgas por rigardi kaj nokte kaj tage.
La okuloj de ĝirafo taŭgas por rigardi de alte, la okuloj de muso taŭgas por rigardi en mallumo, kun vizaĝo proksimiĝinta al la tersurfaco, kaj la du okuloj de kameleono povas respektive sin direkti al ĉiuj flankoj, ke unu fikse rigardu la antaŭan ĉasaĵon kaj la alia gardu kontraŭ la posta malamiko. Malgrandaj insektoj lerte flugantaj en la ĉielo bezonas aparte larĝan vidkampon. Iliaj kunmetitaj okuloj en formo de duonsfero konsistas el sennombraj “okuletoj” ĉiu kun malgranda vidkampo, kiuj kune formas larĝan vidkampon ampleksantan ĉion ĉirkaŭe, ĉu antaŭe kaj malantaŭe, ĉu dekstre kaj maldekstre, ĉu supre kaj malsupre.
La okuloj de la malgrandaj animaloj estas proporcie grandegaj rilate ilian korpon, dum tiuj de la grandaj animaloj estas malgrandaj. Delfeno kaj vesperto kun kovritaj okuloj povas ankaŭ “vidi” ĉion ĉirkaŭe per aŭda sensorgano, kaj lumbriko, kiu havas impresiĝemajn ĉelojn anstataŭ okulojn, povas bone vivi.
Por ĉiu animalo ĝiaj okuloj estas plej bonaj kaj povas adaptiĝi al ĝia vivo. Ĉu tio ne estas mistero de vivo en la naturo?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.