La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() BRILAS SAĜOAŭtoro: Ŭang Zikun k. a. |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
de Li Ĝinggong
La aŭtoro, naskita en 1944, estas instruisto de la matematika-mekanika fakultato de Tongĝji-universitato en Ŝanhajo.
Estis serena tago post pluvo. Kelke da konvolvuloj neatendite volve grimpis sur la supron de heĝo. Ruĝaj, blankaj kaj purpuraj funelformaj floroj paradis al la ĉielo. Estis silento en kamparo. Tiam eble en vian kapon sin trudis la rememoro pri via infaneco, kaj vi alproksimiĝis al la floroj, dezirante aŭskulti ilian flustradon. Nun vi eble ekrimarkis, ke la konvolvulaj tigoj spirale volvantaj bambuajn stangojn senescepte maldekstrume grimpas supren, kiel dekstrumaj ŝraŭboj. Se vi tenas stangon per la dekstra mano kun starigita dikfingro, do la ceteraj fingroj montras ĝuste la direkton de la kurboj de la konvolvula tigo. En matematiko oni nomas tian kurbon dekstruma helico. Fakte tiu dekstrumeco de la konvolvula tigo, same kiel la funela formo de ĝiaj floroj, estas ja hereda trajto de la planto. Tamen tiu hereda trajto estas tre simpla – dekstruma helico! La diferenciala geometrio konstatis, ke helico estas la plej simpla spaca kurbo. Ekzistas du kontraŭaj helicoj, la dekstruma kaj la maldekstruma. spegulantaj unu la alian. Estas ankaŭ maldekstrumaj grimpoplantoj, kiaj lupolo kaj kuskuto, kiujn esploris iam Darvino. Kvankam simpla estas la helico, ĝi tamen montras heredecon. ĉu via miro malaperis post tiu ĉi klarigo? Ne. ĉi, kontraŭe, pligrandiĝis. Ju pli profunde vi esploras, des pli multe da demandoj vi havas.
La unua demando: Kiel la heredeco faris la konvolvulan tigon spirali dekstrume? Laŭ la nuna scienca nivelo oni povas respondi la demandon, sed mi ne scias, kiu povas tion fari. Tio estas granda malfacila demando, kiu eble koncernas la molekulon, genon, makrostrukturon kaj kreskan meĥanismon de la konvolvuloj. Oni scias, ke en la tigo de la konvolvulo estas hormono reganta ĝian kreskon. Tiu hormono povas malrapidigi la kreskon de la tigo-parto tuŝanta la stangon kaj akceli tiun de la alia parto, kio rezultigas spiralan grimpadon. Mi ne kredas, ke la demandon povas solvi nur biologoj. Mi pensas, ke ankaŭ matematikistoj kaj inĝenieroj tion povas, eĉ la unuaj.
La dua demando: Kial la konvolvulo spiralas dekstrume, dum la lupolo maldekstrume? Ĉu oni povas respondi nun tiun demandon? Mi ne scias. Tamen mi estas certa, ke por tion fari necesas imago. La respondo naskiĝos eble en ies sonĝo. Mi iam supozis, ke tia heredeco havas rilaton kun la du hemisferoj de la terglobo. Imagu, ke antaŭ milionoj da jaroj estis du grimpoplantoj respektive en la suda kaj norda hemisferoj. Por sekvi la sunon, oriente leviĝantan kaj okcidente malleviĝantan, iliaj tigo-ekstremoj en la longa evoluado faris tute kontraŭajn volviĝojn. Laŭ tiu rezonado, la grimpoplanto ĉe la ekvatoro ne volviĝas en difinita direkto. Efektive en la naturo estas tiaj plantoj, kiuj spiralas kaj dekstrume kaj maldekstrume. Mia alia supozo estas, ke la dekstrumaj grimpoplantoj originis de la suda hemisfero. Kaj antaŭ nelonge oni konstatis, ke la konvolvulo efektive originis de Argentino. Mi do pensas, ke la dekstrumado de DNA eble havas ian rilaton kun la geografia situo de ĝia origino. Kiel interesaj demandoj! ĉu vi ne volas aliĝi al mia imagado, libere etendante la flugilojn de via penso?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.